L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta

Здесь есть возможность читать онлайн «L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Proverbaro Esperanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Proverbaro Esperanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.
Mi aldonas la Antaŭparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la aŭtoro volis ankoraŭ aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antaŭparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskaŭ nur en sia Esperanta versio, kaj ĝi cetere menciis rusajn «kapvortojn,» kiuj ne plu vidiĝis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankoraŭ ŝuldiĝas la vicordo de la proverbgrupoj.
La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun «alfabeta registro» aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo.
Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.
Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo.
Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco.
Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune.
subskribo Karl Pov Postnoto:

Proverbaro Esperanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Proverbaro Esperanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

T

Taksado, 25 25. Taksado 25.01 Mezuri laŭ sia metro. 25.02 Ĉion rigardi tra sia persona vitro. , 256 256. Frukto, Taksado 256.01 Laŭ la frukto oni arbon ekkonas. , 257 257. Taksado 257.01 Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago. 257.02 Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono. , 368 368. Eksteraĵo, Taksado 368.01 Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo. 368.02 Kapuĉo monaĥon ne faras. , 991 991. Taksado 991.01 Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago. 991.02 Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido. .

Temo, 846 846. Temo 846.01 Pri kio estas la afero? .

Tempo, 267 267. Tempo 267.01 Tempo flatas, tempo batas. , 330 330. Tempo 330.01 Temp’ estas mono. 330.02 Temp’ estas valoro simile al oro. , 331 331. Tempo 331.01 Tempo toleras, sed vero aperas. 331.02 Plej bona kuracisto estas la tempo. 331.03 Al pec’ pecon algluas, kiu neston konstruas. , 332 332. Tempo 332.01 Alia tempo, aliaj moroj. , 334 334. Tempo 334.01 Tempo venos, zorgon prenos. 334.02 Venos tempo, venos konsilo. 334.03 Kiu vivos, tiu vidos. 334.04 Prokrastita ne estas perdita. 334.05 Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas. 334.06 Sperto saĝon akrigas. 334.07 Eĉ malsaĝulon sperto instruos. , 703 703. Tempo 703.01 En la bona malnova tempo. .

Tento, 309 309. Tento 309.01 Okazo faras ŝteliston. 309.02 Malfermita kelo tentas al ŝtelo. 309.03 Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon. , 963 963. Tento 963.01 Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos. 963.02 Vane vi tentas, mi ne konsentos. .

Teruro, 819 819. Teruro 819.01 Lia animo forkuris en la pinton de la piedo. 819.02 Frosto lin atakis. 819.03 Li tremas kiel aŭtuna folio. 819.04 Vento al li ekflugis sub la haŭto. 819.05 Atakis teruro, ektremis la kruro. .

Timo, 160 160. Timo 160.01 Timi sian propran ombron. 160.02 Kuri de sia propra korpo. , 161 161. Timo 161.01 Kiu timas bestaron, ne iru arbaron. , 165 165. Timo 165.01 Kiu ne krimas, tiu ne timas. , 281 281. Timo 281.01 Kiu timas bestaron, ne iru arbaron. , 306 306. Timo 306.01 Korniko vundita propran voston timas. , 434 434. Timo 434.01 Timo havas grandajn okulojn. , 777 777. Timo 777.01 Tremo atakas. 777.02 La haroj streĉiĝas. 777.03 Li tremas, kiel aŭtuna folio. , 1199 1199. Timo 1199.01 Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro. 1199.02 Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo. .

Toleremeco, 1118 1118. Toleremeco 1118.01 Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas. .

Tombo, 541 541. Tombo 541.01 Stari per unu piedo en la tombo. , 834 834. Tombo 834.01 Stari per unu piedo en la tombo. 834.02 Li jam faras la lastan spiron. 834.03 Staras la morto jam en la korto. .

Trankvileco, 585 585. Trankvileco 585.01 Kiu iras trankvile, iras facile. 585.02 Tro rapida akcelo ne kondukas al celo. 585.03 Tro rapida faro estas nur baro. 585.04 Rapidu malrapide. 585.05 Kiu tro pelas, nur malakcelas. , 924 924. Trankvileco 924.01 Kiu vivas trankvile, vivas facile. 924.02 Vivo modera estas vivo sendanĝera. 924.03 Kiu akvon evitas, droni ne timas. 924.04 Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. , 1180 1180. Trankvileco 1180.01 Kiu iras trankvile, iras facile. 1180.02 Tro rapida laboro, tro malgranda valoro. , 1195 1195. Trankvileco 1195.01 La afero ne brulas. , 1208 1208. Trankvileco 1208.01 Akvo trankvila estas akvo danĝera. 1208.02 Akvo silenta subfosas la bordon. .

Trinko, 962 962. Trinko 962.01 Eltrinki per unu tiro. .

Trio, 108 108. Trio 108.01 Trio plaĉas al Dio. .

Troalteco, 427 427. Troalteco 427.01 Ne iru okuloj super la frunton. 427.02 Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. 427.03 Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon. .

Troeco, 502 502. Troeco 502.01 Ĝi jam staras al mi en la gorĝo. , 1076 1076. Troeco 1076.01 Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino. 1076.02 Eĉ najtingalo ne estas sen galo. 1076.03 Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras. 1076.04 Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas. 1076.05 Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas. 1076.06 Por ĉiu plezuro devas esti mezuro. 1076.07 Ĉio supermezura estas terura. 1076.08 Troa festeno estas veneno. , 1149 1149. Troeco 1149.01 Pli bone estas sensale, ol tro sale. 1149.02 Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas. 1149.03 Tro akra fajro estas sen daŭro. .

Trofrueco, 241 241. Trofrueco 241.01 Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero. 241.02 Ne diru «hop» antaŭ la salto. , 1171 1171. Trofrueco 1171.01 Kiu komencas tro frue, finas malfrue. , 1215 1215. Trofrueco 1215.01 Ne diru «hop» antaŭ la salto. 1215.02 Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante. 1215.03 Plej bone ridas, kiu laste ridas. 1215.04 Ne moku riveron, ne atinginte la teron. 1215.05 Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero. .

Trograndigo, 1063 1063. Trograndigo 1063.01 Fari el muŝo elefanton. .

Trojuneco, 569 569. Trojuneco 569.01 Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj. 569.02 Li havas ankoraŭ printempon en kapo. 569.03 Li ĵus elrampis el la ova ŝelo. 569.04 Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn. .

Tromulteco, 295 295. Tromulteco 295.01 De unu bovo oni du felojn ne ŝiras. , 296 296. Tromulteco 296.01 Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas. 296.02 De tro da pano venas malsano. 296.03 Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro. 296.04 Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio. 296.05 Tro da libero kondukas al mizero. , 433 433. Tromulteco 433.01 Per tro multa varto malboniĝas la farto. 433.02 Tro da kuiristoj kaĉon difektas. .

Trompo, 86 86. Trompo 86.01 Nebuligi la okulojn. 86.02 Ĵeti polvon en la okulojn. .

Trovo, 1189 1189. Trovo 1189.01 Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. .

Tuj, 467 467. Tuj 467.01 Staris, ekfaris. 467.02 Per la kapo malsupren. 467.03 Eksalte senhalte. , 526 526. Tuj 526.01 Ĉe l’ freŝa faro. 526.02 Kun la peko en mano. , 843 843. Tuj 843.01 Dirite, farite. .

Tuteco, 757 757. Tuteco 757.01 Kun sia tuta posedo kaj heredo. 757.02 Kun sia tuta domo kaj havo. , 1075 1075. Tuteco 1075.01 Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon. .

U

Unu, 1141 1141. Unu 1141.01 Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon. 1141.02 Unu soldato militon ne faras. 1141.03 Unu hirundo printempon ne alportas. 1141.04 Du manoj faras ĉion, sed unu nenion. 1141.05 Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono. , 1142 1142. Unu 1142.01 Unu hako kverkon ne faligas. , 1143 1143. Unu 1143.01 Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas. , 1144 1144. Unu 1144.01 Unu kapo facile trovas apogon. .

Unufoje, 222 222. Unufoje 222.01 Deko da pekoj — unu la puno. 222.02 Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos. 222.03 De unu bovo oni du felojn ne deŝiras. , 363 363. Unufoje 363.01 Deko da pekoj — unu la puno. , 625 625. Unufoje 625.01 Deko da pekoj, unu la puno. 625.02 De unu bovo oni du felojn ne deŝiras. 625.03 Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. .

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Proverbaro Esperanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Proverbaro Esperanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Proverbaro Esperanta»

Обсуждение, отзывы о книге «Proverbaro Esperanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x