Paro, 618 618. Paro 618.01 Du botoj faras paron. 618.02 Bela paro por altaro. 618.03 Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.
.
Parolo, 452 452. Parolo 452.01 Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.
, 453 453. Parolo 453.01 Parolo estas arĝento, oron similas silento.
, 459 459. Parolo 459.01 Granda parolisto estas duba faristo. 459.02 Vortojn ŝparu, agojn faru.
, 460 460. Parolo 460.01 De parolo ĝis faro estas tre malproksime. 460.02 El la buŝ’ multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.
, 836 836. Parolo 836.01 Virino bonorda estas muta kaj surda. 836.02 Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela. 836.03 Por parolo delira ne ekzistas rediro.
.
Pasemeco, 499 499. Pasemeco 499.01 Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
, 636 636. Pasemeco 636.01 Matenas, vesperas — kaj tago malaperas.
, 637 637. Pasemeco 637.01 Tago aranĝas, tago ŝanĝas. 637.02 Tago tagon sekvas, sed ne similas. 637.03 Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene. 637.04 Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. 637.05 Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj. 637.06 De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.
.
Pasintaĵo, 501 501. Pasintaĵo 501.01 Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan. 501.02 Kio pasis, ne revenos. 501.03 Kio pasis, nin forlasis. 501.04 Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos. 501.05 Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.
, 1031 1031. Pasintaĵo 1031.01 Serĉi la tagon pasintan. 1031.02 Li serĉas la venton sur la kampo. 1031.03 Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon.
, 1155 1155. Pasintaĵo 1155.01 Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis. 1155.02 Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis. 1155.03 Pasinta doloro for el memoro.
.
Pasio, 263 263. Pasio 263.01 Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
.
Patrino, 1174 1174. Patrino 1174.01 Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
.
Peko, 41 41. Peko 41.01 Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo. 41.02 Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. 41.03 Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
, 131 131. Peko 131.01 Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.
, 169 169. Peko 169.01 Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
, 552 552. Peko 552.01 Pekon serĉi oni ne bezonas. 552.02 De peko kaj mizero estas plena la tero. 552.03 Kiu ne pekis, kiu ne eraris? 552.04 Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko. 552.05 Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas. 552.06 Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. 552.07 Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko. 552.08 Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.
, 553 553. Peko 553.01 Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj. 553.02 Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. 553.03 Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo. 553.04 Sango bolas, juneco petolas. 553.05 Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo. 553.06 Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.
, 555 555. Peko 555.01 Por peko senkonscia puno nenia. 555.02 Filo konfesis, patro forgesis.
, 561 561. Peko 561.01 Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu. 561.02 Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.
.
Penado, 876 876. Penado 876.01 Ne ŝpari monon nek penon. 876.02 Klopodi sen limo per korpo kaj animo. 876.03 Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
, 1060 1060. Penado 1060.01 Streĉiĝi el la haŭto.
.
Penso, 83 83. Penso 83.01 Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu. 83.02 Ŝerce dirite, cele pensite.
, 463 463. Penso 463.01 Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
.
Pento, 468 468. Pento 468.01 Pekinto pentas, — kolero silentas. 468.02 Ne iras hakilo al kolo humila.
, 556 556. Pento 556.01 Fajron estingas akvo, pekon pardono. 556.02 Pekinto pentas, kolero silentas. 556.03 Ne iras hakilo al kolo humila. 556.04 Post konfeso venas forgeso.
.
Pentofaro, 944 944. Pentofaro 944.01 Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
.
Perditaĵo, 244 244. Perditaĵo 244.01 Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. 244.02 Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras. 244.03 Post domaĝo venas saĝo. 244.04 Taksi la sanon ni lernas en malsano. 244.05 Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
, 277 277. Perditaĵo 277.01 Falis el mano, prenu satano.
, 1000 1000. Perditaĵo 1000.01 Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. 1000.02 Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras. 1000.03 Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras. 1000.04 Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
.
Perdo, 471 471. Perdo 471.01 Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon. 471.02 Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.
.
Pereo, 178 178. Pereo 178.01 Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido. 178.02 Forfluu infano kune kun la bano.
.
Perfido, 1030 1030. Perfido 1030.01 Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
.
Perforteco, 660 660. Mono, Perforteco, Superfluo 660.01 Mono estas reĝo, mono estas leĝo. 660.02 Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas. 660.03 Sen mono oni estas nulo, kun mono — saĝulo.
, 708 708. Perforteco 708.01 Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.
, 1014 1014. Perforteco 1014.01 Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.
, 1109 1109. Perforteco 1109.01 Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas. 1109.02 Perforta amo estas plej forta malamo. 1109.03 Deziro kaj inklino ordonon ne obeas. 1109.04 Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
.
Persisteco, 726 726. Obstino, Persisteco 726.01 Enbati al si en la kapon. 726.02 Ripetado estas plej bona lernado. 726.03 Hako post hako estas la plej efika atako.
.
Peto, 686 686. Peto 686.01 Infano ne krias, patrino ne scias. 686.02 Kiu ne petas, tiu ne ricevas. 686.03 Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
.
Petolo, 46 46. Petolo 46.01 Troa petolo danĝera al kolo. 46.02 Rido matene — ploro vespere. 46.03 Tro da libero kondukas al mizero. 46.04 Tro saltas la rato — ĝin kaptas la kato. 46.05 Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas.
, 572 572. Petolo 572.01 Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu. 572.02 Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro. 572.03 Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas. 572.04 Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos. 572.05 Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.
, 973 973. Petolo 973.01 Troa petolo estas danĝera por la kolo.
.
Piede, 632 632. Piede 632.01 Veturi sur sia paro da kruroj.
.
Piko, 402 402. Piko 402.01 Geamantoj sin pikas. 402.02 Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.
.
Plaĉo, 826 826. Plaĉo 826.01 Tio ĉi estas laŭ lia gusto. 826.02 Li prenos kaj benos. 826.03 Tute ĝuste laŭ lia gusto. 826.04 Ĝi estas al li tre bonvena. 826.05 Venas kvazaŭ vokita kaj petita. 826.06 Ĝi estas akvo al lia muelilo.
, 1110 1110. Plaĉo 1110.01 Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro. 1110.02 Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.
.
Plendo, 141 141. Plendo 141.01 Kio doloras, pri tio ni ploras. 141.02 Koro tro plena — buŝo parolas. 141.03 Koro pleniĝas — lango moviĝas.
, 1116 1116. Plendo 1116.01 Kiu multe babilas, al si mem malutilas. 1116.02 Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.
, 1137 1137. Plendo 1137.01 Se neniu plendas, neniu defendas.
.
Читать дальше