Neĝusteco, 510 510. Neĝusteco 510.01 Nek al teksto, nek al preteksto. 510.02 Saltadi el unua al deka. 510.03 Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.
.
Nekaŝebleco, 1100 1100. Nekaŝebleco 1100.01 Arbaro aŭdas, kampo vidas.
.
Nekomprenado, 539 539. Nekomprenado 539.01 Ĝi estas por mi ĥina scienco.
, 696 696. Nekomprenado 696.01 Mi ne povas kapti en ĝi la sencon. 696.02 Ĝi estas por mi volapukaĵo. 696.03 Venis fino al mia latino.
.
Nekompetenteco, 8 8. Nekompetenteco 8.01 Li neniam venkis la alfabeton. 8.02 Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento. 8.03 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
.
Nekonstanteco, 1146 1146. Nekonstanteco 1146.01 Li havas ĉiun horon alian moron. 1146.02 El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.
.
Nematureco, 9 9. Nematureco 9.01 Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. 9.02 Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.
.
Neniam, 642 642. Neniam 642.01 En la tago de la sankta Neniamo. 642.02 En la triĵaŭda semajno.
, 722 722. Neniam 722.01 En la tago de la sankta Neniamo.
.
Nenio, 482 482. Nenio 482.01 Pli bona io, ol nenio.
.
Nesciado, 7 7. Nesciado 7.01 Ĝi estas por mi ĥina scienco. 7.02 Ĝi estas por mi volapukaĵo. 7.03 Nun finiĝas mia klereco. 7.04 Venis fino al mia latino.
, 989 989. Nesciado 989.01 Mi havas pri tio nek scion nek supozon. 989.02 Mi hejme sidis, nenion vidis.
.
Nesto, 318 318. Nesto 318.01 Ne kotas besto en sia nesto.
.
Neŝatado, 616 616. Neŝatado 616.01 Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas. 616.02 Bono posedata ne estas ŝatata. 616.03 En juneco logas, en maljuneco tedas. 616.04 Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas. 616.05 Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
.
Nokto, 1134 1134. Nokto 1134.01 Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. 1134.02 Nokte eĉ monstro estas belulo.
.
Nomo, 869 869. Nomo 869.01 Nomo egala, sed esenco mala.
.
Nova, 243 243. Nova 243.01 Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. 243.02 Al amiko nova ne fidu sen provo.
, 749 749. Nova 749.01 Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
, 1132 1132. Nova 1132.01 Nova balailo bone balaas.
, 1133 1133. Nova 1133.01 Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas.
.
Nutro, 1187 1187. Nutro 1187.01 Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas. 1187.02 Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
.
Obeo, 799 799. Obeo 799.01 Danci laŭ ies fajfilo.
, 1024 1024. Obeo 1024.01 Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
.
Observado, 12 12. Observado 12.01 Okulo de mastro pli ol beno de pastro. 12.02 Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon. 12.03 Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.
, 432 432. Observado 432.01 Okulo de mastro pli ol beno de pastro. 432.02 Ne kredu al orelo, kredu al okulo.
.
Obstino, 195 195. Obstino 195.01 Obstina kiel kapro. 195.02 Lin tuŝas nek admono, nek ordono.
, 566 566. Obstino 566.01 Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas. 566.02 Kiu koleras, tiu perdas. 566.03 Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas. 566.04 Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas. 566.05 Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.
, 726 726. Obstino, Persisteco 726.01 Enbati al si en la kapon. 726.02 Ripetado estas plej bona lernado. 726.03 Hako post hako estas la plej efika atako.
, 829 829. Obstino 829.01 Stariĝi obstine. 829.02 Kontraŭstari per ĉiuj fortoj. 829.03 La haroj disstariĝas.
.
Ofico, 273 273. Ofico 273.01 Ne ekzistas ofico sen benefico. 273.02 Regna kaso — bona ĉaso. 273.03 Estro ne malsatas. 273.04 Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. 273.05 Kiu havas abelojn, havas mielon. 273.06 Hakado de ligno donas lignerojn. 273.07 Kiu panon donas, malsaton ne konas. 273.08 Estas ŝafoj, estos lano.
, 852 852. Ofico 852.01 Amikeco aparte, ofico aparte.
.
Okazo, 182 182. Okazo 182.01 Malbone kaŝita ŝteliston incitas. 182.02 Okazo kreas ŝteliston.
.
Okulo, 408 408. Okulo 408.01 Tien okuloj iras, kion la koro deziras.
, 425 425. Okulo 425.01 De l’ koro spegulo estas la okulo. 425.02 Kion koro portas, vizaĝo raportas. 425.03 Al koro penetro per okula fenestro.
.
Ombro, 410 410. Ombro 410.01 Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas. 410.02 Neniu sanktulo estas sen makulo.
.
Opinio, 245 245. Opinio 245.01 En ĉiu kranio regas aparta opinio. 245.02 Kiom da kapoj, tiom da opinioj.
, 469 469. Opinio 469.01 Kiom da kapoj, tiom da opinioj. 469.02 Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj. 469.03 Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.
.
Ordo, 1158 1158. Ordo 1158.01 Ordo estas beno por ĉiu entrepreno. 1158.02 Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
.
Ornamo, 1217 1217. Ornamo 1217.01 Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.
.
Pacienco, 27 27. Pacienco 27.01 Per pacienco venas scienco. 27.02 Post sufero venas prospero.
, 1207 1207. Pacienco 1207.01 Laboro kaj pacienco kondukas al potenco. 1207.02 Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
.
Paco, 423 423. Paco 423.01 Paca silento, ke ne blovas eĉ vento. 423.02 Konsento konstruas, malpaco detruas.
, 754 754. Paco 754.01 Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci. 754.02 Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa. 754.03 Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
, 1078 1078. Paco 1078.01 Kie estas harmonio, estas beno de Dio. 1078.02 Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. 1078.03 Ŝafaro harmonia lupon ne timas. 1078.04 Konsento konstruas, malpaco detruas. 1078.05 Kie regas konkordo, regas ordo. 1078.06 Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas. 1078.07 Kontenteco estas pli bona ol riĉeco. 1078.08 Unueco donas fortecon. 1078.09 Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi. 1078.10 Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo. 1078.11 Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.
.
Pago, 143 143. Pago 143.01 Tajloro krimis, botisto pendas. 143.02 Pagi por fremda festeno. 143.03 Li havis viandon, mi havis nur oston — li havis la ĝuon, mi pagis la koston.
, 287 287. Pago 287.01 Por ĉiu ago venos tempo de pago.
, 652 652. Pago 652.01 Kia pago, tia ago.
, 653 653. Pago 653.01 Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.
, 736 736. Pago 736.01 Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.
, 1053 1053. Pago 1053.01 Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas. 1053.02 Kiu rompis la glason, ordigu la kason.
.
Papero, 191 191. Papero 191.01 Al la papero ne mankas tolero. 191.02 Plumo ne sentas, papero silentas.
.
Papo, 206 206. Papo 206.01 Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.
.
Pardonemeco, 1111 1111. Pardonemeco 1111.01 Pardonemeco superas justecon. 1111.02 Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas.
.
Parenco, 88 88. Parenco 88.01 Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato. 88.02 Parenco per Adamo.
, 89 89. Amiko, Parenco 89.01 Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima. 89.02 Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
, 264 264. Parenco 264.01 Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
, 682 682. Parenco 682.01 Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
.
Читать дальше