Protekto, 44 44. Feliĉo, Protekto 44.01 Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. 44.02 Facile estas danci, se la feliĉo kantas. 44.03 Nevo de papo facile fariĝas kardinalo. 44.04 Al protekto kaj forto helpas la sorto.
, 126 126. Protekto 126.01 Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.
.
Proverbo, 1159 1159. Proverbo 1159.01 Proverbo estas sperto, proverbo estas averto. 1159.02 Venas proverbo el popola la cerbo.
.
Provo, 967 967. Provo 967.01 Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas. 967.02 Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas. 967.03 Marĉando aĉeti ne devigas. 967.04 Ĉiu provas, kion li povas. 967.05 Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto. 967.06 Demando ne kostas, demando ne devigas.
, 1006 1006. Provo 1006.01 Fajro provas la oron, mizero la koron. 1006.02 Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
.
Prudento, 128 128. Prudento 128.01 Dio donis oficon, Dio donas prudenton.
, 999 999. Prudento 999.01 Saĝa scias, kion li diras, — malsaĝa diras, kion li scias. 999.02 Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
, 1210 1210. Prudento 1210.01 Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas. 1210.02 Saĝo abunda, sed ne profunda.
.
Prunto, 739 739. Prunto 739.01 Prunto amikon forpelas. 739.02 Oni prenas per manoj, redonas per piedoj. 739.03 Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.
.
Pruvo, 315 315. Pruvo 315.01 Ne kaptita — ne punita. 315.02 Suspekto pruvon ne egalas. 315.03 Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
.
Publikaĵo, 1042 1042. Publikaĵo 1042.01 Por regna speso ne ekzistas forgeso. 1042.02 Mono publika estu fortika.
.
Publikeco, 193 193. Publikeco 193.01 Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas.
, 761 761. Publikeco 761.01 Kiu ĉe l’ vojo konstruas, tiun ĉiu instruas. 761.02 Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
.
Puno, 78 78. Puno 78.01 Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
, 79 79. Puno 79.01 Amo kaj puno loĝas komune.
, 199 199. Puno 199.01 Ricevos vulpo por sia kulpo. 199.02 Venos ŝtelisto al la juĝisto.
, 261 261. Puno 261.01 Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos. 261.02 Pagos lupo por la ŝafo. 261.03 Ankaŭ la lupon atingos la sorto. 261.04 Por ĉiu ago venas la tempo de pago. 261.05 Trafos hakilo al ligno malmola. 261.06 Venos knabeto ankaŭ kun peto. 261.07 Ankaŭ diablo tondron suferos. 261.08 La forestanto ĉiam estas malprava.
, 285 285. Puno 285.01 Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas. 285.02 Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos. 285.03 Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos. 285.04 Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas. 285.05 Sian sorton neniu evitos. 285.06 Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.
, 319 319. Puno 319.01 Ricevis bandito laŭ sia merito. 319.02 Kia fripono, tia bastono.
, 863 863. Puno 863.01 Kiu pekis, tiu pagas. 863.02 Kune kaptite, kune punite.
.
Rango, 1223 1223. Rango 1223.01 Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
.
Rapideco, 904 904. Rapideco 904.01 Rapide — senvide. 904.02 Kudri per fluganta kudrilo. 904.03 Superpinte — nur tuŝinte. 904.04 Transsalte-senhalte.
, 1209 1209. Rapideco 1209.01 Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far’.
.
Reago, 29 29. Reago 29.01 Kia sono, tia resono. 29.02 Kia demando, tia respondo. 29.03 Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas. 29.04 Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. 29.05 Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj. 29.06 Kia la semo, tia la rikolto. 29.07 Kia ago, tia pago.
, 77 77. Reago 77.01 Bastono batas, bastono resaltas. 77.02 Vento sendita tondron reportos.
, 391 391. Reago 391.01 Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. 391.02 Kia la semo, tia la rikolto. 391.03 Kia sono, tia resono.
.
Reboniĝo, 397 397. Reboniĝo 397.01 Post kolero venas favoro. 397.02 Post vetero malbela lumas suno plej hela.
.
Reciprokeco, 48 48. Reciprokeco 48.01 Kia reganto, tia servanto. 48.02 Kia paroĥestro, tia paroĥo. 48.03 Kia drapo, tia vesto.
, 307 307. Reciprokeco 307.01 Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas. 307.02 Korvo al korvo okulon ne pikas. 307.03 Lupo lupon ne manĝas. 307.04 Parenc’ al parenco ne malhelpas intence. 307.05 Sango komuna reciproke sin altiras. 307.06 Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.
, 923 923. Reciprokeco 923.01 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.
.
Regado, 947 947. Regado 947.01 Doni la tonon. 947.02 Konduki la dancojn. 947.03 Havi la ĉefan voĉon.
, 1148 1148. Regado 1148.01 Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.
.
Regalo, 65 65. Regalo 65.01 Sen regalo ne estas balo. 65.02 Ĉe tablo malplena babilo ne fluas. 65.03 Malsata stomako orelon ne havas. 65.04 Malsatulon la fabloj ne nutros. 65.05 Tablon ornamas ne tuko, sed kuko. 65.06 Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
.
Regulo, 1035 1035. Escepto, Regulo 1035.01 Ne ekzistas regulo sen escepto.
.
Renkonto, 483 483. Renkonto 483.01 Ne venas mont’ al monto, sed homo homon renkontas.
.
Rerakonto, 1074 1074. Rerakonto 1074.01 Kio al mi sonis, tion mi resonas.
.
Resaniĝo, 728 728. Resaniĝo 728.01 Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos.
, 951 951. Resaniĝo 951.01 Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.
.
Reservo, 11 11. Reservo 11.01 Mano manon lavas. 11.02 Servo postulas reservon. 11.03 Kvitiĝas servo per reservo. 11.04 Razisto raziston razas. 11.05 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.
, 587 587. Reservo 587.01 Servo postulas reservon. 587.02 Vi amas preni, amu redoni. 587.03 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos. 587.04 Kiu donacon prenas, tiu sin katenas. 587.05 De kantado senpaga doloras la gorĝo.
.
Revo, 275 275. Revo 275.01 Konstrui kastelojn en aero. 275.02 Konstrui kastelon sur glacio. 275.03 Kastel’ en aero — malsato sur tero.
.
Rezervo, 121 121. Rezervo 121.01 Al Dio servu, diablon rezervu. 121.02 Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.
.
Rezignacio, 610 610. Rezignacio 610.01 Dio donis, Dio prenis.
.
Riĉo, 96 96. Riĉo 96.01 Ne estas piediranto kolego al rajdanto. 96.02 Malriĉulo parencojn ne havas. 96.03 Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas. 96.04 Por pot’ argila poto fera estas najbaro danĝera.
, 97 97. Riĉo 97.01 Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
, 98 98. Riĉo 98.01 Riĉeco estas frato de fiereco. 98.02 Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn. 98.03 Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.
, 100 100. Riĉo 100.01 Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas. 100.02 For konscienco, venos potenco. 100.03 Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.
, 102 102. Riĉo 102.01 Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido. 102.02 Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.
, 106 106. Riĉo 106.01 Al mono kaj forto humiliĝas la sorto. 106.02 Ju pli da havo, des pli da pravo.
, 107 107. Riĉo 107.01 Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas. 107.02 Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano. 107.03 Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas. 107.04 Al sklavo mon’ ne estas savo — li ĉiam restas sklavo.
, 645 645. Riĉo 645.01 Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
.
Читать дальше