Senpageco, 592 592. Senpageco 592.01 Por nenio oni faras nenion. 592.02 Nenia ago fariĝas sen pago. 592.03 Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
.
Senpartieco, 342 342. Senpartieco 342.01 Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. 342.02 Al ĉiu sanktulo apartan kandelon. 342.03 Al ĉiu frato lian parton. 342.04 Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.
, 608 608. Senpartieco 608.01 Ne rapidu, trankvile decidu. 608.02 Ne rapidu insulti, volu aŭskulti. 608.03 Ne aŭskultinte, ne kondamnu. 608.04 Juĝanto devas havi du orelojn.
.
Senprofiteco, 574 574. Senprofiteco 574.01 Multe en kapo, sed nenio en poŝo. 574.02 Multe da sprito, sed neniom da profito.
.
Senproporcieco, 150 150. Senproporcieco 150.01 Granda nubo, malgranda pluvo. 150.02 Monto gravediĝis, muso naskiĝis. 150.03 Granda telero, malplena kulero.
, 153 153. Barbo, Senproporcieco 153.01 Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis. 153.02 Barbo potenca, sed kapo sensenca. 153.03 Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
, 548 548. Bagatelo, Senproporcieco 548.01 Pli da bruo, ol da faro. 548.02 Bruo potenca, nula esenco. 548.03 Multe da peno, neniom da pano. 548.04 Monto gravediĝis, muso naskiĝis. 548.05 Ludi ventobatadon. 548.06 Granda nubo, eta pluvo. 548.07 Granda frakaso en malgranda glaso.
.
Senrigarde, 1011 1011. Senrigarde 1011.01 Sen rigardo, sen gardo.
.
Senrimedeco, 1058 1058. Senrimedeco 1058.01 Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas. 1058.02 Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas. 1058.03 Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko. 1058.04 Restas nek konsilo, nek konsolo. 1058.05 Malantaŭe mizero, antaŭe malespero. 1058.06 Nek eniro, nek eliro.
.
Sensenceco, 683 683. Sensenceco 683.01 Li parolas sen senco kaj sen interligo. 683.02 Nek al temo, nek al celo. 683.03 Muele sencele.
, 870 870. Sensenceco 870.01 Paroli sensencaĵon. 870.02 Babilas, muelas, kion lango elpelas.
.
Senŝanĝeco, 1119 1119. Senŝanĝeco 1119.01 Foriris bovido, revenis bovo. 1119.02 Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.
.
Sentaŭgeco, 124 124. Sentaŭgeco 124.01 Nek por baki, nek por haki.
, 769 769. Sentaŭgeco 769.01 Ĝi estas nek lakto, nek selakto. 769.02 Ĝi estas nek viando nek fiŝo. 769.03 Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. 769.04 Nek pikite, nek hakite. 769.05 Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis.
, 1131 1131. Sentaŭgeco 1131.01 Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo. 1131.02 Ĝi estas nek viando, nek fiŝo. 1131.03 Nek io, nek alio. 1131.04 Li taŭgas nek por studo, nek por ludo.
.
Sento, 395 395. Sento 395.01 Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.
.
Senvaloreco, 237 237. Senvaloreco 237.01 Barbo potenca, sed kapo sensenca. 237.02 Kresko mamuta, sed saĝo liliputa. 237.03 Spiko malplena plej alte sin tenas.
, 250 250. Senvaloreco 250.01 Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. 250.02 Kapo majesta, sed cerbo modesta. 250.03 Granda kranio, sed interne nenio.
, 1027 1027. Senvaloreco 1027.01 La tuta ludo ne valoras kandelon.
.
Serĉado, 1034 1034. Serĉado 1034.01 Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon. 1034.02 Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon.
.
Serpento, 987 987. Serpento 987.01 Dorloti serpenton sur sia brusto. 987.02 Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.
.
Servanto, 172 172. Servanto 172.01 Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas. 172.02 Kapo pekas, piedoj suferas.
, 774 774. Servanto 774.01 Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
.
Servo, 1185 1185. Servo 1185.01 Servo ne petita ne estas merita.
.
Severo, 366 366. Severo 366.01 Ne en ĉiu afero estu severa. 366.02 Ne ĉion oni devas severe ekzameni. 366.03 Iafoje oni devas okulon fermeti.
, 449 449. Severo 449.01 Fari el iu arkon. 449.02 Teni iun per fera mano. 449.03 Butonumi iun malvaste. 449.04 Enpremi iun en funelon.
, 676 676. Severo 676.01 Teni iun per fera mano.
, 867 867. Severo 867.01 Teni iun per fera mano. 867.02 Butonumi iun malvaste.
.
Sezono, 240 240. Sezono 240.01 Ĉiu sezono kun sia bono. 240.02 Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
.
Siaĵo, 90 90. Siaĵo 90.01 Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo. 90.02 Ĉiu por si mem estas la plej kara. 90.03 Pli kara kapo ol ĉapo. 90.04 Pronomoj «mia» «min» kaj «mi» en mondo reĝas ĉiam tri.
, 349 349. Siaĵo 349.01 Ĉiu mano al si altiras. 349.02 Pli kara estas kap’ al ĉapo. 349.03 Ĉiu por si mem estas la plej kara.
, 350 350. Siaĵo 350.01 Kio mia, tio bona.
, 353 353. Siaĵo 353.01 Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. 353.02 Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
, 357 357. Siaĵo 357.01 Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas. 357.02 Ĉio sia estas plej ĉarma. 357.03 Por patrino ne ekzistas infano malbela. 357.04 Ne bela estas kara, sed kara estas bela.
, 765 765. Siaĵo 765.01 Sia estas kara pli ol najbara.
, 792 792. Siaĵo 792.01 Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara. 792.02 Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo. 792.03 Pli kara estas kapo ol ĉapo.
, 1178 1178. Siaĵo 1178.01 Propran vangon neniu batas. 1178.02 Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.
.
Silento, 21 21. Silento 21.01 Traflugis anĝelo preter orelo. 21.02 Post brua vento subita silento.
, 456 456. Silento 456.01 Plej bona sprito estas silento.
, 570 570. Silento 570.01 Silente! 570.02 Ne movi la buŝon! 570.03 Ne ekpepi! 570.04 Sidi kiel muso sub balailo.
, 575 575. Silento 575.01 Muelilo haltas, muelisto eksaltas. 575.02 Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.
, 1012 1012. Silento 1012.01 Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.
, 1039 1039. Silento 1039.01 La lumo por vero ofte estas danĝero. 1039.02 Sciu funde, sed tenu profunde.
, 1115 1115. Silento 1115.01 Silento estas konsento.
.
Simileco, 380 380. Simileco 380.01 Li estas portreto de sia patro.
, 603 603. Simileco 603.01 Li estas la portreto de sia patro.
.
Sindefendo, 1020 1020. Sindefendo 1020.01 Li havas dentojn ne por parado. 1020.02 Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango. 1020.03 Li vorton en la poŝo ne serĉas. 1020.04 Li kuraĝon kolekti ne bezonas. 1020.05 Li mem estas patrono por sia persono. 1020.06 Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.
.
Singardo, 62 62. Singardo 62.01 Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
, 64 64. Singardo 64.01 Singardeman Dio gardas. 64.02 Kiu sin gardas, tiu sin savas. 64.03 Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. 64.04 Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
, 272 272. Singardo 272.01 Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. 272.02 Kiu demandas, tiu ne eraras. 272.03 Kiu sin gardas, tiu sin savas. 272.04 Antaŭe intencu kaj poste komencu. 272.05 Longa konsidero savas de sufero.
.
Sinjoro, 50 50. Sinjoro 50.01 Eminenta ŝuldanto — malbona paganto.
, 52 52. Sinjoro 52.01 Ne longe sinjora daŭras favoro. 52.02 Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.
.
Sintenado, 565 565. Sintenado 565.01 Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. 565.02 Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos. 565.03 Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.
.
Читать дальше