D-ro Esperanto
Dua Libro de l’ lingvo internacia
El·ir·ant·e ankoraŭ unu foj·o·n antaŭ la estim·at·a publik·o, mi sent·as la dev·o·n antaŭ ĉio dank·i la leg·ant·a·n publik·o·n por la viv·a kun·sent·o, kiu·n ĝi montr·is por mi·a afer·o. La mult·a·j promes·o·j, kiu·j·n mi ricev·as, kaj el kiu·j tre grand·a part·o est·as sub·skrib·it·a «sen·kondiĉ·e», la leter·o·j kun kuraĝ·ig·o·j aŭ konsil·o·j — ĉio tio ĉi montr·as al mi, ke mi·a profund·a kred·o je l’ hom·ar·o mi·n ne tromp·is. La bon·a geni·o de l’ hom·ar·o vek·iĝ·is: de ĉiu·j flank·o·j al la labor·o ĉiu·hom·a ven·as amas·o·j, kiu·j ordinar·e est·as tiel mal·diligent·a·j por ĉia nov·a afer·o; jun·a·j kaj mal·jun·a·j, vir·o·j kaj vir·in·o·j — rapid·as port·i ili·a·n ŝton·o·n por la grand·a, grav·a kaj util·eg·a konstru·o. Viv·u l’ hom·ar·o, viv·u la frat·ec·o de l’ popol·o·j, viv·u etern·e!
En mi·a unu·a verk·o mi dir·is, ke mi·a·n labor·o·n mi prezent·as je l’ temp·o de unu jar·o al la juĝ·o de l’ tut·a mond·o; kian [1] Dum la unua jaro de Esperanto la tempaj tabel-adverboj finiĝis je –an : ian, kian, tian, ĉian, nenian havis la sencon de la modernaj –am : iam, kiam, tiam, ĉiam, neniam (kp la latinan qu an do , la francan qu an d ). Por eviti la konfuzon kun la akuzativaj adjektivoj ia·n, kia·n, tia·n, ĉia·n, nenia·n Zamenhofo ĝuste en la Aldono al ĉi tiu libro proponis ŝanĝon al la nunaj formoj. — S.P.
pas·us la jar·o, mi intenc·is el·don·i libr·et·o·n, en kiu est·us analiz·it·a·j ĉiu·j pens·o·j esprim·it·a·j de l’ publik·o, kaj uz·int·e tiu·j·n, kiu·j efektiv·e est·us bon·a·j, mi don·us al la lingv·o la fin·a·n form·o·n, kaj post tio ĉi on·i jam pov·us komenc·i la el·don·o·n de plen·a·j vort·ar·o·j, libr·o·j, gazet·o·j kaj ceter·e, ĉar tian la lingv·o jam est·us tra·ir·int·a la juĝ·o·n de l’ tut·a mond·o, kaj ĉiu·j plej grav·a·j mal·bon·aĵ·o·j, kiu·j pov·us est·i trov·it·a·j en ĝi, ĉar en verk·o de unu hom·o, — est·us jam pli aŭ mal·pli for·ig·it·a·j. Mi efektiv·e intenc·is silent·i en la daŭr·o de tut·a jar·o. Sed de l’ tag·o, kian el·ir·is mi·a libret·o, mi komenc·is ricev·i mult·o·n da leter·o·j kun demand·o·j kaj kun pet·o·j rapid·ig·i l’ afer·o·n. Respond·i je ĉiu leter·o apart·e est·as por mi ne ebl·e, kaj tial mi decid·is respond·i publik·e je ĉiu·j demand·o·j kaj propon·o·j, ĉar tiel unu respond·o pov·as serv·i por mult·a·j demand·ant·o·j. Ĉiu·j respond·o·j far·os unu libr·o·n, kiu prezent·os daŭr·ig·o·n de l’ unu·a libr·o, kiu·n mi el·don·is. Sed se mi vol·us la respond·o·j·n je ĉiu·j demand·o·j el·don·i kun·e, en unu libr·o, mi dev·us tro long·e atend·ig·i mi·a·j·n korespondant·o·j·n, dum tiu libr·o est·os pret·a kaj el·don·it·a, — tiom pli, ke konstant·e al mi ven·as nov·a·j demand·o·j; tial mi decid·is el·don·i la libr·o·n kun la respond·o·j — per apart·a·j kajer·o·j, kiu·j est·os el·las·at·a·j en la daŭr·o de la tut·a jar·o 1888 period·e, kun inter·temp·o·j de ĉirkaŭ du monat·o·j de unu kajer·o ĝis la ven·ont·a. En tiu·j ĉi kajer·o·j ĉiu·j demand·o·j est·os respond·it·a·j; je l’ fin·o de l’ jar·o 1888 el·ir·os la last·a kajer·o, kaj la «Du·a libr·o de l’ lingv·o inter·naci·a» est·os fin·it·a.
Ankoraŭ unu afer·o dev·ig·as mi·n komenc·i la el·don·o·n de l’ kajer·o·j, pri kiu·j mi parol·is: malgraŭ l’ intenc·o, kiu·n mi esprim·is en mi·a unu·a verk·o, komenc·i la el·don·o·n de libr·o·j ne pli fru·e ol est·os fin·it·a la juĝ·o de l’ publik·o je l’ lingv·o propon·it·a de mi, — de ĉiu·j flank·o·j ven·as postul·o·j, ke mi kiom ebl·e pli rapid·e el·don·u ia·n libr·o·n en la lingv·o inter·naci·a, ke la publik·o pov·u kon·iĝ·i tiu·n ĉi lingv·o·n ĉiu·flank·e, ĝi·n el·lern·i pli rapid·e kaj uz·i ĝi·n. La nombr·o de tiu·j ĉi postul·o·j est·as tiel grand·a, ke mi ne pov·as jam aŭd·i ili·n silent·e. El·don·ant·e la «Du·a·n libr·o·n de l’ lingv·o inter·naci·a», skrib·it·a·n jam en tiu ĉi lingv·o, mi don·os al la dezir·ant·o·j sufiĉ·e da material·o por leg·i kaj la ebl·o·n tut·e bon·e el·lern·i la lingv·o·n; escept·int·e la tekst·o·n de l’ libr·o, kiu jam per si mem prezent·os material·o·n por leg·i, en la libr·o est·os ankaŭ pec·o·j sistem·a·j, por lern·i kaj ripet·i.
La tut·a libr·o hav·os 5–6 kajer·o·j·n, en kiu·j est·os trov·at·a·j respond·o·j je ĉiu·j demand·o·j, kiu·j tuŝ·as la lingv·o·n mem, ĝi·a·n konstru·o·n, ĝi·a·n est·ont·ec·o·n, kiel ĝi·n bon·e kaj fond·e el·lern·i, kiel plej rapid·e kaj plej cert·e vast·ig·i ĝi·a·n uz·o·n en la mond·o, — kaj ceter·e. Kian la last·a kajer·o de l’ libr·o est·os el·ir·int·a, tian por la leg·ant·o neni·o jam est·os ne klar·a: la societ·o tian kon·os la tut·a·n anim·o·n de l’ lingv·o, ĝi tian hav·os plen·a·n vort·ar·o·n kaj pov·os tut·e liber·e uz·i la lingv·o·n por ĉia·j cel·o·j, kiel ĝi pov·as nun uz·i ĉia·n riĉ·a·n kaj pri·labor·it·a·n viv·ant·a·n lingv·o·n. La de·pend·o de la lingv·o de l’ vol·o aŭ de l’ talent·o de mi·a propr·a person·o aŭ de ia ali·a apart·a person·o aŭ person·ar·o — tut·e for·iĝ·os. La lingv·o tian est·os tut·e pret·a en ĉiu·j plej mal·grand·a·j ĝia·j part·o·j. La person·o de l’ aŭtor·o tian tut·e for·ir·os de la scen·o kaj est·os forges·it·a. Ĉu mi post tio ankoraŭ viv·os, ĉu mi mort·os, ĉu mi konserv·os la fort·o·n de mi·a korp·o kaj anim·o, ĉu mi ĝi·n perd·os, — l’ afer·o tut·e ne de·pend·os de tio, kiel la sort·o de ia viv·ant·a lingv·o tut·e ne de·pend·as de l’ sort·o de tiu ĉi aŭ tiu person·o.
Mult·a·j kred·ebl·e balanc·as sen·kred·e la kap·o·n, leg·ant·e mi·a·j·n vort·o·j·n. Kiel tio est·as ebl·a, ili dir·as, ke en la temp·o de unu jar·o la lingv·o est·us tut·e kaj plen·e pret·a, tiel ke ĝi ne bezon·us pli la labor·o·n de l’ aŭtor·o? Ke tiel grand·eg·a afer·o, kiel la kre·o kaj la en·konduk·o de lingv·o tut·mond·a, en la temp·o de unu jar·o tiel matur·iĝ·us kaj fort·iĝ·us kaj ricev·us tia·n klar·a·n, ne·ŝancel·ebl·a·n ord·o·n, ke ĝi ne bezon·us pli konduk·ant·o·n! Sed mi esper·as, ke jam post la du·a aŭ la tri·a kajer·o la leg·ant·o vid·os, ke mi ne fantazi·as.
La leg·ant·o ne pens·u, ke en la libr·o, kiu·n mi intenc·as el·don·i, li vid·os ia·j·n mir·ind·aĵ·o·j·n. Tiu, kiu kutim·is estim·i la afer·o·j·n ne laŭ ili·a praktik·a signif·o kaj efektiv·a ind·o, sed laŭ la mir·ind·ec·o kaj ne·natur·ec·o de ili·a nask·o, est·os kred·ebl·e tromp·it·a en si·a·j esper·o·j, kian, leg·ant·e mi·a·n libr·o·n, li renkont·os en ĝi sol·e afer·o·j·n simpl·a·j·n kaj natur·a·j·n. Sed la rezultat·o·j de tiu·j ĉi simpl·aĵ·o·j est·os, kiel laŭ mi·a esper·o la leg·ant·o post·e vid·os kaj konfes·os, ke post la fin·o de l’ jar·o
a ) la lingv·o est·os fin·it·a kaj pret·a tut·e kaj plen·e, tiom, ke ĝi tut·e ne bezon·os pli la labor·o·n de l’ aŭtor·o, kaj, kiel ĉiu el la viv·ant·a·j lingv·o·j, ĝi far·iĝ·os tut·e sen·de·pend·a de ia apart·a person·o.
b ) la lingv·o est·os pli aŭ mal·pli sen·erar·a, ĉar ĝis tiu temp·o ĝi jam est·os tra·ir·int·a la juĝ·o·n de l’ tut·a mond·o, kaj ĉiu·j mal·bon·aĵ·o·j, kiu·j pov·us est·i trov·it·a·j en tiu ĉi labor·o de unu person·o, est·os for·ig·it·a·j per la konsil·o·j de l’ tut·a mond·o kun·e.
Читать дальше