• Пожаловаться

L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta

Здесь есть возможность читать онлайн «L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Языкознание / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

L. Zamenhof Proverbaro Esperanta

Proverbaro Esperanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Proverbaro Esperanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910. Mi aldonas la Antaŭparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la aŭtoro volis ankoraŭ aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antaŭparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskaŭ nur en sia Esperanta versio, kaj ĝi cetere menciis rusajn «kapvortojn,» kiuj ne plu vidiĝis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankoraŭ ŝuldiĝas la vicordo de la proverbgrupoj. La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun «alfabeta registro» aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo. Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro. Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo. Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco. Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune. subskribo Karl Pov Postnoto:

L. Zamenhof: другие книги автора


Кто написал Proverbaro Esperanta? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Proverbaro Esperanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Proverbaro Esperanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Proverbaro Esperanta

laŭ la verko

Frazeologio rusa-pola-franca-germana

de M. F. Zamenhof.


Aranĝis L.L.Zamenhof


Antaŭparolo de Marko Zamenhof

Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popolo saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.

Precipan intereson prezentas la proverboj, kiam oni esploras ilin ne en unu lingvo aparte, sed samtempe en kelkaj lingvoj, komparante la diferencon de la formo, en kiu tiu sama ideo estas esprimita en diversaj lingvoj. Por doni la eblon fari tian komparadon de proverboj en diversaj lingvoj, mi komencis la eldonadon de Kompara Frazeologio Rusa-Pola-Franca-Germana, kiu estas aranĝita en la sekvanta maniero: la unua kolono enhavas proverbojn rusajn laŭ alfabeta ordo de tiuj vortoj, kiuj prezentas la esencon de la proverbo; en la ceteraj kolonoj estas donitaj paralele en la tri lingvoj tiuj proverboj, kiuj respondas al la proverboj, presitaj en la unua kolono. Tiamaniere la verko prezentas tutaĵon, aranĝitan laŭ la alfabeta ordo de la proverboj en unu lingvo.

Ĉar mi estas konvinkita, ke ankaŭ por la lingvo Esperanto la ekzistado de sufiĉe plena kolekto da proverboj estas necesa, mi decidis aldoni nun al la kvar partoj de mia verko ankoraŭ kvinan parton, nome proverbaron Esperantan, aranĝitan paralele al la proverboj de la aliaj kvar lingvoj. Ĉar la unuaj 2 kajeroj de mia verko estas jam presitaj, tial mi ne povas jam presigi la Esperantan parton kiel kvinan kolonon, sed mi devas ĝin eldoni kiel apartan aldonon. Tamen por ke la leganto povu uzi la Esperantan parton paralele kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj, la Esperanta proverbaro estas aranĝita laŭ la sama ordo kaj en la komenco de ĉiu grupo da proverboj estas presita la rusa vorto, respondanta al la grupo.

Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro severe juĝata de la esperantistoj, ĉar ĝi estas ja nur la unua provo de tiaspeca laboro en la Esperanta literaturo, kaj tial ĝi ne povas esti perfekta, sed kun la tempo ĝi povas iom post iom perfektiĝadi kaj pleniĝadi.

M. F. Zamenhof

Antaŭparolo de L. Zamenhof

En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la daŭro de longa tempo. Ĉar li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan, tial mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj kaj provizore komencis eliradi per apartaj kajeroj (paralele al la kajeroj kvarlingvaj) sub la titolo «Proverbaro Esperanta».

Bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita (la elirintaj kajeroj estas riceveblaj ĉe la firmo Müller kaj Borel en Berlino). La manuskripto de lia tuta verko estas finita, sed eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis eldoni almenaŭ aparte la parton Esperantan.

Pretigita kiel parto de verko kvinlingva, la «Proverbaro Esperanta» estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo de tiu parto, kiu en la dirita verko estas prenita kiel bazo (la parto rusa).

Sed por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estas numeritaj, kaj en la fino de la verko estas presita alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj oni povas trovi ĉiun apartan temon.

L. L. Zamenhof

Proverboj

1. Ebleco

1.01 Trafe aŭ maltrafe.

1.02 Mi blinde pafos, eble trafos.

2. Espero

2.01 Hazardo estas malbona gardo.

2.02 Espero panon ne donas.

2.03 Malpli esperu, pli konsideru.

2.04 Fidanta al vorto atendas ĝis morto.

3. Espero, Risko

3.01 Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.

3.02 Espero postulas oferon.

3.03 Espero kaj pacienco kondukas al potenco.

4. Detaloj

4.01 Komenci de Adamo.

4.02 Droni en detaloj.

5. Antikvaĵo

5.01 Demeti de si la antikvan Adamon.

6. Komenco

6.01 Komenco bona — laboro duona.

6.02 Unua paŝo iron direktas.

6.03 Plej granda potenco kuŝas en la komenco.

7. Nesciado

7.01 Ĝi estas por mi ĥina scienco.

7.02 Ĝi estas por mi volapukaĵo.

7.03 Nun finiĝas mia klereco.

7.04 Venis fino al mia latino.

8. Nekompetenteco

8.01 Li neniam venkis la alfabeton.

8.02 Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.

8.03 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.

9. Nematureco

9.01 Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.

9.02 Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.

10. Avideco

10.01 Neleĝe akirita ne estas profita.

10.02 Kiu fremdan avidas, propran forperdas.

10.03 Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.

11. Reservo

11.01 Mano manon lavas.

11.02 Servo postulas reservon.

11.03 Kvitiĝas servo per reservo.

11.04 Razisto raziston razas.

11.05 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.

12. Observado

12.01 Okulo de mastro pli ol beno de pastro.

12.02 Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.

12.03 Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.

13. Profesio

13.01 Pastron nutras preĝejo.

13.02 Metio lacigas, metio vivigas.

14. Mono

14.01 Mono plenumas ĉiujn oficojn.

14.02 Plej certa laboro — laboro per oro.

14.03 Por la mono pastra preĝo, por la mono romp’ de leĝo.

14.04 Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu.

14.05 Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.

15. Mono

15.01 Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.

15.02 Sako ne sonas — amiko ne konas.

15.03 Kiu havas oron, havas honoron.

15.04 Riĉulo havas grandan parencaron.

15.05 Kiu havas nenion, estas nenio.

15.06 Venas profito — venas merito.

16. Avareco

16.01 Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.

16.02 Avarulo pagas duoble.

16.03 Patroj avaras, infanoj malŝparas.

16.04 Dio ne ricevis, diablo forlevis.

17. Profito

17.01 Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.

18. Ŝtelo

18.01 Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto.

18.02 Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

19. Malriĉo

19.01 Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo.

19.02 Pli bona io ol nenio.

19.03 Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.

20. Senlaboreco

20.01 Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.

Читать дальше

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Proverbaro Esperanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Proverbaro Esperanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Proverbaro Esperanta»

Обсуждение, отзывы о книге «Proverbaro Esperanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.