L. Zamenhof - Fundamento de Esperanto
Здесь есть возможность читать онлайн «L. Zamenhof - Fundamento de Esperanto» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Fundamento de Esperanto
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Fundamento de Esperanto: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Fundamento de Esperanto»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Fundamento de Esperanto — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Fundamento de Esperanto», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Avizo pri la bitlibra eldono
La efektiva Fundamento de Esperanto
La efektiva Fundamento de Esperanto estis eldonita en la jaro 1905ª. Ĝin verkis L. Zamenhof, kaj la kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro starigis tiun verkon kiel bazan leĝon por Esperanto. Vidu pri tio la Deklaracion pri la Esenco de la Esperantismo (la «Bulonjan Deklaracion»).
La Fundamenton oni deklaris netuŝebla . Tio signifas, ke neniu rajtas fari iajn ajn ŝanĝojn en tiu libro. Eĉ ties preseraroj restu netuŝitaj. (Legu pli pri tio en la Antaŭparolo de la Fundamento.) Tial normale oni eldonas la Fundamenton nur en faksimila (fotokopia) formo. Rekompostado ĉiam riskas falsi la tekston.
Bitlibra versio
Faksimila eldono elŝuteblas el la Reto en la formo de PDF-dosiero. Sed tiaj rigidaj bildoj maloportunas por legi per ordinara elektronika librolegilo, kies ekrano tipe estas 9×12 centimetrojn granda. Bildo de teksto ne estas perkomputile traserĉebla, nek rearanĝebla kun la de la leganto preferataj tiparoj kaj aranĝo.
En la Reto jam delonge ekzistas ankaŭ teksta (ne faksimila) versio de la Fundamento, iniciatita de Volframo Diestel, kaj nun prizorgata de Bertilo Wennergren. Ĉi tiun bitlibron mi faris el tiu reta tekstigita versio, kaj por ĝi egale validas samspeca averto, kia antaŭas la retan eldonon:
Tial oni rigardu ĉi tiun bitlibran version kiel nuran helpilon por legi la efektivan Fundamenton. En ĉia serioza uzo necesas kontroli, kio efektive estas presita en fidinda papera aŭ faksimila eldono de la Fundamento.
Ĉi tiu bitlibro celas prezenti la enhavon de la Fundamento, ne la aspekton.
La aspekto
La plej drasta ŝanĝo okazis pri la gramatiko germanlingva, kiun moderna leganto supozeble preferos legi en la klasika tiparo roma (la originalo estas en frakturo). Tial la multegaj ligaturoj gotikaj estas anstataŭigitaj per simplaj literkombinoj (ch, ck, tz…), nur esceto restas ligita: ß. Tamen en la Universala vortaro, originale presita en literoj romaj, la originalo ial havas surogatan „ss“: „Mass“ (anstataŭ la atendebla „Maß“) ktp; tiujn fundamentajn surogatojn mi ne tuŝis.
Originale ĉiuj 5 gramatikoj komenciĝas per alfabeta tabelo. La tabela formo oportunas por simplaj paroj kiel la rusa-germana-pola tabelĉelo « Aa, a»; ĝi paneas ĉe difino per skribo malpli regula, kiaj la angla aŭ franca, kie multaj ĉeloj bezonas vortan precizigon: « Aa, a as in “last”». Tia tabelo aspektus aĉe sur la negranda ekrano de elektronika legilo. Tial la alfabetajn tabelojn de la gramatikoj angla kaj franca mi malvolvis en simplajn listojn (dum la tri aliaj gramatikoj konservas la formon tabelan).
Nemalmultaj tiparoj posedas ĉiujn necesajn literojn cirilajn, ekz-e «DejaVu {Serif, Sans}», «Droid {Serif, Sans}» aŭ «Tahoma»; tamen mi preferis uzi ne pli ol la signaron de la «Tuteŭropa signaro» majkrosofta WGL4, kiun disponigas ĉiuj popularaj tiparoj. La rusa teksto de la Fundamento uzas du literojn de la malnova alfabeto rusa, mankantajn en WGL4. Unu el ili respondas al la greka teto kaj aperas en 3 vortoj: «орθографію», «риθма» kaj «θиміамъ» (ortografion, rimo, timiano). Mi anstataŭigis ĝin per la samforma kaj parenca litero greka. La alia litero mankanta, jato , aperas tre ofte; laŭ la tradicio de la okcidentaj slavistoj mi anstataŭigis jaton per la ĉeĥa litero ě (kiu en la originalo ne aperas, kaj disponeblas en ĉiu WGL4-tiparo). Ĉi-suba bildo prezentas la tradukon de la vorto «semajno» en la ortografio de la epoko zamenhofa (do, tiu de la Fundamento) — 1; en ties surogato ĉi-libra — 2; kaj en la moderna ortografio rusa — 3:
Aldonoj
Ne cio kion entenas ĉi tiu bitlibro apartenas al la Fundamento.
Ĉi tiu «Avizo» ne estas parto de la Fundamento (evidente).
La « Bulonja deklaracio» ne estas parto de la Fundamento — tamen mi ĝin aldonis, ĉar ĝi difinas la statuson de la Fundamento.
Oni disopinias, ĉu la « Antaŭparolo» de la Fundamento estas ties parto. Tiel aŭ alie, ĝi nepre aperu en ĉia eldono de la Fundamento.
Oni ne rajtas korekti la erarojn de la Fundamento, sed oni havas intereson noti erarojn. Fakte, ekzistas listo da «Akademiaj korektoj» de la «Universala vortaro» (kiu estas parto de la Fundamento), kaj oportunus vidi la originalon kaj la korektojn apude. Tial mi kunfandis ilin, kun konvena dismarkado.
Ĉiu tekstopeco, enŝovita en la Fundamenton, aperas ‹ĉi tiel› enkadrigite inter angulaj krampoj (fakte, unuopaj angulaj citiloj). Teksto, kiun oni celas anstataŭigi per korekto, ne estas forigita, sed aperas trastrekite. Krome, iuj korektoj estas indikitaj per piednoto. (La Fundamento mem entenas 3 aŭtorajn piednotojn. Por apartigi ilin disde la redaktoraj piednotoj, la numeroj de la piednotoj zamenhofaj estas markitaj per vinkuloj: {1} ktp.)
Alivorte, la netuŝeblecon de la Fundamento anstataŭas la principo, ke la originala teksto de la Fundamento estas konservita kaj facile restarigebla. Jen kelkaj ekzemploj:
acid'‹acide,› aigre | ‹acid,› sour | sauer | кислый | kwaśny.
La fundamenta originalo:
acid'aigre | sour | sauer | кислый | kwaśny.
La Akademiaj korektoj pri la partoj franca kaj angla de UV aldonas po unu kroman tradukon: « acid|acide, aigre.»; « acid|acid, sour.».
bel'beau | beautiful | schön , hübsch| красивый | piękny.
La fundamenta originalo:
bel'beau | beautiful | schön, hübsch | красивый | piękny.
La Akademia korekto pri la germana parto de UV malrekomendas «hübsch»: « bel| schön.».
ananas'ananas | ananas‹pine-apple› | Ananas | ананасъ | ananas.
La fundamenta originalo:
ananas'ananas | ananas | Ananas | ананасъ | ananas.
La Akademia korekto pri la angla parto de UV anstataŭigas la tradukon: « ananas| pine-apple.».
Espereble oni ĉie vidos, kio apartenas al la Fundamento mem, kaj kio estas aldonaĵoj nefundamentaj.
En ĉi tiu versio 1.0 mi prilaboris nur malgrandan parton de la Akademiaj korektoj (tiujn pri la literoj A–D). Nun mankas al mi tempo por fini la laboron. Eble iam poste faros tion.
Bitlibroprezentaj programoj
La Fundamento ne estas verko beletra, kaj ĉi tiu bitlibro uzas du maloftajn rimedojn de la normo FictionBook: tabelojn kaj trastrekadon. Por oportuna legado dezirindas paĝosuba prezentado de piednotoj.
Plene kaj oportune la bezonatajn funkciojn realigas la libroprezentilo CoolReader. La programoj AlReader kaj OReader disponigas ĉion necesan, kvankam malpli oportune (la tabeloj malfermiĝas sur aparta paĝo per alklako sur piktogramon).
Tute taŭge prezentas la bitlibron la Fajrovulpa kromaĵo « FB2 Reader».
La populara libroprezentilo FBReader disponigas nek tabelojn, nek trastrekadon, nek surpaĝajn piednotojn.
Mallongigoj
AK — «Akademiaj korektoj».
S.P. — «Sergio Pokrovskij». Markas piednotojn faritajn de la kompilinto (eksterfundamentajn).
UV — «Universala vortaro».
Bulonja deklaracio
1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu «ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn», donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Fundamento de Esperanto»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Fundamento de Esperanto» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Fundamento de Esperanto» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.