• Пожаловаться

Edmond Privat: Vivo de Zamenhof

Здесь есть возможность читать онлайн «Edmond Privat: Vivo de Zamenhof» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Биографии и Мемуары / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Vivo de Zamenhof: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Vivo de Zamenhof»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Edmond Privat: другие книги автора


Кто написал Vivo de Zamenhof? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Vivo de Zamenhof — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Vivo de Zamenhof», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Edmond Privat. VIVO DE ZAMENHOF

LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE

ANTAŬPAROLO

Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto, Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da bonstile verkitaj libroj — originalaĵoj kaj tradukoj — kiuj, laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.

Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por Esperanto, estas bone konata al ni.

Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo.

Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; ĉar ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo Esperanto.

Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al kiu ni ŝuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia historio de la vivo de nia Majstro.

John Mabon Warden, John Pollen, Bertram Chatterton, John Merchant,

Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.

AVERTO DE L' AŬTORO

Tie ĉi ne kuŝas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto pri la movado esperantista.

La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko Zamenhof. La zorgo ne estis tia, ĉu ĝi plaĉos al unu aŭ alia; nur tia, ĉu sufiĉe fidele kaj ame ĝi sekvos la ĝustan veron.

Animo la plej granda, genio la plej pura ŝuldas formon al ĉirkaŭa mondo. Tial, per deveno kaj naskiĝa lando necesis ja komenci. Kion ŝuldas ni al memoro de l' mortinto, ĉiam viva per inspiro, tion kare ni konservas ĉiuj en la koro, kiel lumo.

E. P.

Ĝenevo, julio 1920.

VIVO DE ZAMENHOF
ĈAPITRO I. La Gentoj en Litva lando.

Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — Blankrutenoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo Jesaja. — Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.

Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de Mickieviĉ en Sinjoro Tadeo :

Litvo! Patrujo mia! simila al sano, Vian grandan valoron ekkonas litvano, Vin perdinte. Belecon vian mi admiras, Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras… Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj, Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj … [1] Sinjoro Tadeo , traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.

Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo pratempa.

Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkaŝita per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l' naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.

Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ plenigis ilin.

Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:

Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron, Popolo, havanta mian instruon en koro: Ne timu ofendon de homoj, Ne tremu antaŭ insultoj.

Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto, Ho brako de l' Eternulo; Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj, Ĉu ne vi dishakis Fierulon? Ĉu ne vi sekigis la maron? [2] Jesaja LI, 7, 9, 10.

Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l' komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo brilis oraj turoj de rusa preĝejo.

Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de l' heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli peze la venĝa krueleco de l' venkinto. Eĉ lingvo rusa jam trudiĝis devige en lernejoj.

Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. " Divide ut imperes " fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj. Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam venenis la disputo.

Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ Rusoj.

Ĉe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. Litva pola poeto Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn gentojn de l' mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita punpagis la pekojn de l' ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur tero:

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Vivo de Zamenhof»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Vivo de Zamenhof» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Vivo de Zamenhof»

Обсуждение, отзывы о книге «Vivo de Zamenhof» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.