• Пожаловаться

Edmond Privat: Vivo de Zamenhof

Здесь есть возможность читать онлайн «Edmond Privat: Vivo de Zamenhof» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Биографии и Мемуары / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Vivo de Zamenhof: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Vivo de Zamenhof»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Edmond Privat: другие книги автора


Кто написал Vivo de Zamenhof? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Vivo de Zamenhof — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Vivo de Zamenhof», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus, eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke. Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis. Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li esprimis novan senton, novan homan sopiradon.

Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial ĝi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova lingvo.

Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.

Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:

MIA PENSO

Sur la kampo, for de l' mondo, antaŭ nokto de somero

Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.

Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante —

Mia vundo refrapita min doloras resangante.

"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?

Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"

Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado

Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!

Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!

Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!

Kion havis mi plej karan — la junecon — mi ploranta

Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;

Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras…

Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,

Venu tuj al mi la morto, en espero — sen doloro!

ĈAPITRO V. Doktoro Esperanto.

Klara Zilbernik. — Vaganta kuracisto. — Ekscio pri Volapuk. — Nova turmento. — Fianĉiĝo. — Helpema bopatro. — Eldono de l' Unua Libro. — Ekscito antaŭ Rubikono. — "Ho, mia kor'!". — Apero de la lingvo. — Edziĝo. — Dissendado de broŝuroj. — Respondoj kaj aliĝoj. — La Dua Libro. — Akraĵoj de l' sorto. — "La Esperantisto". — Premanta situacio. — Trompeter. — Morto de l' patrino. — Transloĝo al Grodno. — Tolstoj. — Rusa cenzuro.

Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.

Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de sindono.

Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du tagoj ŝi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis la kliento?

En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro ŝin bruligis for. Pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj ĝemadon. Li decidis lasi ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon okulistan.

Tial li vojaĝis al Vieno por studadi oftalmologion ĉe speciala kurso. En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al publiko.

Jam de jaroj li ja serĉis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu volis riski monon. Ankaŭ tiel li ekspertis la maldolĉon de l' financa flanko en la mondo. Nova turmento komenciĝis.

Tamen urĝis aperigi lian lingvon. Dum silente li ĝin perfektigis, ekfloris okcidente "Volapuk" de l' abato Ŝlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provaĵo. Kiam ĝia famo lin atingis, unue li tre ĝojis, sed konstatis poste, ke la solvo mem ne taŭgas. Baldaŭ la movado jam malkreskis. Multaj homoj malkuraĝis, kaj forlasis la aferon. Urĝis montri al la mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona. Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.

Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en printempo [9] La 30. de marto 1887 kun D-ro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre plaĉis al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do utilus gajni monon kaj ŝpareti? Ĉu ne por igi vojon pli facila al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?

Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili: "Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin."

Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero, kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo. Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof. Fine la 14. de julio [10] 1887 li allasis la permeson al presisto. La verko kredeble ŝajnis al li sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis.

"Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj… mi transiris Rubikonon."

En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: Ho, mia kor'! Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte:

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor'! Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado, Ho, mia kor'!

La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo Patro nia , El Biblio, Letero, Versaĵoj, plenan gramatikon el dek ses reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo". La tuta verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: "Doktoro Esperanto".

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Vivo de Zamenhof»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Vivo de Zamenhof» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Vivo de Zamenhof»

Обсуждение, отзывы о книге «Vivo de Zamenhof» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.