• Пожаловаться

Edmond Privat: Vivo de Zamenhof

Здесь есть возможность читать онлайн «Edmond Privat: Vivo de Zamenhof» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Биографии и Мемуары / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Vivo de Zamenhof: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Vivo de Zamenhof»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Edmond Privat: другие книги автора


Кто написал Vivo de Zamenhof? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Vivo de Zamenhof — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Vivo de Zamenhof», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Tiuj homoj estas fine la oferoj ĉefaj de l' incitoj intergentaj. En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange devas pagi per sango sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malriĉuloj ja sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza, ilia penso serĉas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans maroj kaj ŝtatlimoj. "Laboristoj ĉiulandaj unuiĝu!" baldaŭ poste jam fariĝis devizo de l' amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo helpa de l' homaro devas esti por ĉiuj facila. Rapido, logiko devas regi ĝian fundamenton.

De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj.

Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazite sur sola logiko? demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel ba, ca, da, be, ce, de, ab, ac, ad, eb, ec, ed , kaj arbitre fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan forton.

Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem. Ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj, Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj kiel horo, karto, vino, bruna , kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri ĝis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaŭ voĉdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri ĝis plenfino?

Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo ŝvejcarskaja (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo konditorskaja (sukeraĵejo). Ĉi tiu — skaja ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj." [6] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (Lingvo Internacia 1896, n-ro 6–7; Esperantaj Prozaĵoj, p. 239)

De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multiĝo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur — ino, — aĵo, — isto, — ema, — igi, — iĝi centobligus ĝin. Dek mil vortoj memformiĝus sen aparta lerno.

Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron, konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finiĝoj pliaj kiel o, a, e , utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.

Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj maldolĉa, montras la malĝojon de l' gimnaziano.

Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado. [7] Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII Posta portreto montras la ŝanĝon en okuloj. Dolĉeco regas.

En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio. Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis je lia longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses aŭ sep ellernis la sistemon.

En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro lia ĉe l' amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l' patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili kantis himnon de l' frateco:

Malamikete de las nacjes Kado, kado, jam temp' esta! La tot' homoze in familje Konunigare so deba.

(Malamikeco de la nacioj Falu, falu, jam temp' estas! La tuta homaro en familio Kununuigi sin devas.)

En junio 1879 finiĝis gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj disiris. La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson, ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue, "renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas preskaŭ senescepte ĉe la grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. Ankaŭ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ĝis tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento.

Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭras plu!" Tiel babilis konsilantoj bonintencaj.

Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.

Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu fordoni tuton? La patro ĝin postulis. En lian ŝrankon malaperis ĉio. Dika ŝnuro ligis la pakaĵon. Fermiĝis pordo.

ĈAPITRO IV. Studentaj jaroj.

Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. — Poemo al Hebreoj. — Malŝato je ŝovinismo. — Reveno hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — "En sonĝo". — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — "Mia penso".

Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon. Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Vivo de Zamenhof»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Vivo de Zamenhof» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Vivo de Zamenhof»

Обсуждение, отзывы о книге «Vivo de Zamenhof» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.