12
La patr·o donac·is al mi kolekt·uj·o·n, kaj li mem ĵet·is en ĝi·n la unu·a·n mon·er·o·n. — Hieraŭ fal·is grand·a hajl·o; ĉiu hajl·er·o pez·is pli ol kvin·dek gram·o·j·n. — La plej mal·grand·a fajr·er·o est·as sufiĉ·a por eksplod·ig·i la pulv·o·n. — Vi·a regn·estr·o est·as reĝ·o de Prus·uj·o kaj imperi·estr·o de German·uj·o. — Se la ŝip·estr·o ordon·as, la ŝip·an·o·j dev·as ob·e·i. — Star·ant·e sur la supr·o de l’ mont·et·o, kiu est·as apud ni·a dom·o, li vid·is la tut·a·n ĉirkaŭ·aĵ·o·n. — Sid·ant·e sur seĝ·o, kaj ten·ant·e la pied·o·j·n sur benk·et·o, li dorm·et·is. — Tre plaĉ·as al mi la blu·et·a fum·o de l’ cigar·o, kiu·n vi fum·as. — Promen·ant·e sur la ale·o, ni renkont·is la ge·doktor·o·j·n N., kiu·j invit·is ni·n al la bal·o, kiu·n ili hodiaŭ don·as; ni ir·os kun plezur·o, ĉar la ge·mastr·o·j esper·ebl·e zorg·os, ke la gast·o·j bon·e pas·ig·u la temp·o·n. — Mi vetur·os hodiaŭ al mi·a·j ge·onkl·o·j. — Li pag·is por la kok·id·o tiom, kiom oni ne pag·as eĉ por kok·o. — La Napoleon·id·o·j esper·as ricev·i la tron·o·n de Franc·uj·o.
Ir·ont·e promen·i, pur·ig·u vi·a·n vest·o·n. — La printemp·a sun·o fluid·ig·is la neĝ·o·n kaj la glaci·o·n. — Ŝi vol·as fianĉ·ig·i mi·a·n frat·o·n je ŝi·a frat·in·o. — Dorm·ig·u la infan·o·n. — La mizer·o kutim·ig·is li·n lev·i si·n el la lit·o tre fru·e. — Pro la mult·a·j mal·plezur·o·j li tut·e griz·iĝ·is. — La nombr·o de l’ amik·o·j de l’ lingv·o inter·naci·a pli·grand·iĝ·as sen·ĉes·e. — Kon·iĝ·int·e je tiu ĉi nobl·a hom·o, mi tuj amik·iĝ·is je li. — Mir·ind·a est·as la histori·o de li·a famili·o: la av·o mort·is je ia ne·kompren·ebl·a mal·san·o, hav·ant·e la aĝ·o·n de du·dek naŭ jar·o·j; la av·in·o mort·ig·is si·n mem en atak·o de mal·prudent·o; la patr·o el·fal·is el fenestr·o de tri·a etaĝ·o kaj mort·iĝ·is; la patr·in·o est·is mort·ig·it·a de ŝi·a propr·a serv·ant·in·o. — Ĉu la kandel·o est·is esting·it·a, aŭ ĝi esting·iĝ·is mem? — La knab·et·o est·as ruĝ·ig·it·a de si·a patr·in·o, aŭ ebl·e li ruĝ·ig·is si·n mem? — Ne, li ruĝ·iĝ·is de plezur·o, ĉar li est·as tre ruĝ·iĝ·em·a. — Sid·ig·u la frat·o·n, ĉar sid·ig·i si·n mem li ne vol·as; se li ne pov·as est·i sid·ig·at·a, sub·mov·u seĝ·o·n sub li·a·j·n pied·o·j·n, kaj li kontraŭ·vol·e sid·iĝ·os. — Fal·int·e de l’ supr·o de l’ arb·o, li sid·iĝ·is sur la mal·supr·a·n branĉ·o·n.
Don·u al mi kudr·il·o·n kaj faden·o·n, ĉar mi vol·as al·kudr·i buton·o·n al mi·a surtut·o. — Rigard·u, kiel la agl·o bat·as kun la flug·il·o·j! — Kovr·il·o·j pov·as est·i por la vizaĝ·o (vizaĝ·kovr·il·o·j), por la lit·o·j (lit·kovr·il·o·j) kaj ceter·e. — Pren·u la fos·il·o·n kaj fos·u tomb·o·n. — Mi·a onkl·in·o nask·is fil·in·o·n. — La bov·o je·labor·as la kamp·o·n, kaj la bov·in·o don·as lakt·o·n. — La patr·in·o de mi·a patr·o est·as mi·a av·in·o. — Mi aŭd·is tio·n ĉi de kred·ind·a·j person·o·j. — Mi jam vid·is ĉiu·j·n vid·ind·aĵ·o·j·n de vi·a urb·o. — Li est·as sen·esper·e mal·san·a, kaj sav·i li·n pov·as nur ia mir·eg·ind·aĵ·o. — Li hav·as bon·a·n kor·o·n, sed bedaŭr·ind·e li ne pov·as far·i, kio·n li vol·as. — Varm·a fum·o est·as por mi mal·util·a, tial mi ĉian fum·as tra cigar·ing·o. — Por ne pik·i la fingr·o·n ĉe l’ kudr·ad·o, oni port·as fingr·ing·o·n. — Mi perd·is la ŝlos·il·o·n de mi·a ŝrank·o, kaj mi dev·is ven·ig·i ŝlos·il·ist·o·n. — Valter-Skot’ est·is glor·a verk·ist·o. — La apotek·ist·o est·as help·ant·o de l’ kurac·ist·o. — La kuir·ist·o mal·bon·ig·is la tag·manĝ·o·n. — La av·o ne vol·is ben·i si·a·n nep·o·n, sed li ankaŭ li·n ne mal·ben·is. — Li ne sol·e ne help·is mi·n en mi·a labor·o, sed li ankoraŭ mi·n mal·help·is, kiom li pov·is. — La mal·supr·a part·o de tiu ĉi dom·o est·as ali·e kolor·it·a ol la supr·a. — Ne leg·u tiel mal·laŭt·e. — Mal·ferm·u la pord·o·n!
Por vi·a mal·konfes·o oni du·obl·ig·os vi·a·n pun·o·n. — Mi for·ir·as, kaj mi re·ven·os post kvar·on·o da hor·o. — Multop·e ni pli fru·e fin·os la labor·o·n, ol unuop·e. — Krist·o reviv·iĝ·is. — Ir·u, sed ne re·ven·u tro mal·fru·e. — Cezar·o trans·ir·is la Rubikon·o·n. — Trans·port·u la seĝ·o·n de tie ĉi sur ali·a·n lok·o·n. — Mi hav·as en mi·a plum·uj·o du plum·ing·o·j·n sen plum·o·j. — Est·ant·e en la cigar·ej·o, mi aĉet·is dek cigar·o·j·n; naŭ el ili mi met·is en mi·a·n cigar·uj·o·n kaj unu mi met·is en mi·a·n cigar·ing·o·n kaj ek·fum·is. — La arb·o, sur kiu kresk·as pom·o·j, est·as nom·at·a pom·uj·o aŭ pomarb·o; sed ne ĉia frukt·uj·o est·as arb·o. — Hispan·uj·o est·as part·o de Eŭrop·o. — Mi est·is infan·o, mi est·is knab·o, mi est·is jun·ul·o, mi est·is vir·o, — nun mi est·as mal·jun·ul·o. — Mi ne vol·as van·e parol·i kun tiu ĉi mal·saĝ·ul·o. — Se ni dev·as uz·i ia·n sufiks·o·n, sed la senc·o ne montr·as al ni, kia·n sufiks·o·n ni dev·as pren·i, — ni uz·as la sufiks·o·n «um». — Kiu ne plen·um·as si·a·n promes·o·n, est·as mal·nobl·ul·o. — El·ir·int·e el varm·a ĉambr·o sur la mal·varm·a·n kort·o·n, ŝi mal·varm·um·is kaj mal·san·iĝ·is.
La mal·nov·a·j popol·o·j est·is tre gast·am·a·j. — Li don·as lecion·o·j·n de bel·skrib·ad·o. — Li hav·as bel·a·j·n vang·har·o·j·n. — Tiu ĉi pan·o est·as tre bon·gust·a. — En mi·a skribtabl·o est·as kvar tirkest·o·j. — La dek du monat·o·j de l’ krist·an·a jar·o est·as: Januar·o, Februar·o, Mart·o, April·o, Maj·o, Juni·o, Juli·o, Aŭgust·o, Septembr·o, Oktobr·o, Novembr·o, Decembr·o. — Dir·u al mi, mi pet·as, kiom·a hor·o nun est·as. — Nun est·as la tri·a hor·o, aŭ, pli cert·e, nun est·as kvin minut·o·j post la tri·a hor·o. — Ne, sinjor·o, vi erar·as: nun est·as kvar·on·o de la kvar·a (hor·o). — Je l’ kiom·a hor·o vi tag·manĝ·as (tag·mez·manĝ·as)? — Ne ĉian egal·e: hodiaŭ ni tag·manĝ·is je tri kvar·on·o·j de l’ kvar·a, kaj hieraŭ ni manĝ·is akurat·e je l’ tri·a hor·o. — Kia·n aĝ·o·n vi hav·as? — Mi hav·as kvar·dek kvin jar·o·j·n. — Bon·a·n tag·o·n, sinjor·o! Kiel vi fart·as? — Pardon·u, sinjor·o, mi vi·n ne re·kon·as. — La ven·ont·a·n dimanĉ·o·n mi vetur·os Hamburg·o·n. — Kio vi·n interes·as mi·a far·ad·o? ne miks·u vi·n en mal·propr·a·j·n afer·o·j·n! — Ĉu vi lud·as violon·o·n? — Ne, mi lud·as kart·o·j·n, sed por instrument·o·j mi ĉian est·is tro mal·diligent·a. — Mi ne loĝ·as ĉe mi·a frat·o, mi loĝ·as apart·e; sed mi·a loĝ·ej·o est·as apud la li·a. — Antaŭ tiu mal·grand·a lign·a dom·et·o star·is bel·a grand·a arb·o. — Mi vol·as aŭ ĉio·n, aŭ neni·o·n. — Mi bezon·as du frank·o·j·n; ĉu vi ne pov·as ili·n don·i al mi prunt·e? — La popol·dir·o·j (proverb·o·j) esprim·as la saĝ·o·n de l’ popol·o, kaj la popol·rakont·o·j (legend·o·j) esprim·as ĝi·a·n kred·o·n. — La vort·o·n «met» ni uz·as tian, kian ni vol·as esprim·i ia·n far·ad·o·n, sed la form·o de l’ far·ad·o est·as por ni aŭ ne klar·a, aŭ sen signif·o. «Met·i io·n ie·n» signif·as: far·i, ke io ie est·u. «Met·i» pov·us ali·e est·i traduk·at·a «est·ig·i». «Met·i» inter la verb·o·j (farvort·o·j) est·as tio sam·a, kio «je» inter la prepozici·o·j, aŭ «um» inter la sufiks·o·j. — Met·u la man·o·n sur la kor·o·n. — La ŝtel·ist·o·n oni met·is en mal·liber·ej·o·n (se ni dir·us «oni li·n sid·ig·is», tio ĉi est·us ne ver·e, ĉar neni·u li·n tie sid·ig·is). — Met·u la ĉapel·o·n sur la kap·o·n. — La leter·o·n mi adres·is: al li·a moŝt·o sinjor·o N. en N.N. — Vi·a baron·a moŝt·o, help·u mi·n en mi·a mizer·o! — Por est·i feliĉ·a, oni dev·as est·i antaŭ ĉio kontent·a je si·a sort·o. — Mi ir·is en la teatr·o·n, por aŭd·i la glor·a·n kant·ist·o·n.
Читать дальше