• Пожаловаться

Ludiviko Zamenhof: La dua libro de l’ lingvo internacia

Здесь есть возможность читать онлайн «Ludiviko Zamenhof: La dua libro de l’ lingvo internacia» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Языкознание / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Ludiviko Zamenhof La dua libro de l’ lingvo internacia

La dua libro de l’ lingvo internacia: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dua libro de l’ lingvo internacia»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

The “Dua Libro de l’ lingvo internacia” (Second Book of the International Language) was the second publication to describe the international language Esperanto (then called Lingvo Internacia, “international language”), and the first book ever to appear entirely in Esperanto.

Ludiviko Zamenhof: другие книги автора


Кто написал La dua libro de l’ lingvo internacia? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La dua libro de l’ lingvo internacia — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dua libro de l’ lingvo internacia», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kian la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĉi ĝi ordinare faras.

«Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!» diris la instruitulo. «Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!» diris li ŝerce. «Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?» Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. «Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!» La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono sin ankaŭ levis; la alilandulo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de l’ kontraŭa domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon.

Je l’ postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. «Kio tio ĉi estas?», diris li, kian li eliris en la lumon de l’ suno, «mi ja ne havas ombron! Tiel ĝi hieraŭ je l’ vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio ĉi estas efektive ĉagrene!»

Ne tiel la perdo de l’ ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio ĉi estas nur ripetaĵo, kaj tio ĉi malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tio ĉi estis tute prudente.

Je l’ vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis post si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉian volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo, — sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: «Hm, hm!» sed nenio helpis.

Ĝi estis kompreneble ĉagrene, sed en la varmaj landoj dank’ al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kian li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉian pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa.

Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj.

Je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte sur la pordo.

«Eniru!» diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre mira eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono.

«Kun kiu mi havas la honoron paroli?» demandis la instruitulo.

«Jes, mi tiel ankaŭ pensis», diris la eleganta homo, «ke vi min ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon de l’ tago, kian mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio ĉi!» Kaj li eksonigis tutan ligaĵon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj.

«Ne, mi ne povas ankoraŭ retrovi miajn sentojn!» diris la instruitulo. «Kiel tio ĉi estas ebla!»

«Io ordinara tio ĉi efektive ne estas!» diris la ombro, «sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco ĉian iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kian vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra l’ mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti ian vi ja devas. Ankaŭ tiujn ĉi landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!»

«Ha, ĝi estas efektive vi!» diris la instruitulo. «Ĝi ja estas multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!»

«Diru al mi, kiom mi devas pagi!» diris la ombro, «ĉar mi ne volus resti ŝuldanto de iu!»

«Kiel vi povas tiel paroli!» diris la instruitulo, «de ia ŝuldo tie ĉi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pro via feliĉo! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio ĉi okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!»

«Jes, tion ĉi mi al vi rakontos», diris la ombro, sin sidigante, «sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu ĉi urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!»

«Ne zorgu!» diris la instruitulo, «mi al neniu diros, kiu vi propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo — unu vorto!»

«Unu vorto — unu ombro!» diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli.

Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el la plej kara ŝtofo, al tio ĉi li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio ĉi plej certe faris lin homo.

«Nun mi rakontos!» diris la ombro, kaj ĉe tio ĉi li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de l’ instruitulo; li faris tion ĉi pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro.

«Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?» demandis la ombro. «Ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel se oni vivus trimil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj instruitajn, — tion ĉi mi diras, kaj ĝi estas vera. Mi ĉion vidis kaj mi ĉion scias!»

«La poezio!» ekkriis la instruitulo, «jes, jes, ĝi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tian estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l’ nordo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste …»

«Poste mi estis en la antaŭĉambro!» daŭrigante rakontis la ombro. «Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ĉi ne estis lumo, tie ĉi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de l’ maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio ĉi estis bona!»

«Kaj kion vi tie vidis, mia kara?» demandis la instruitulo.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dua libro de l’ lingvo internacia»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dua libro de l’ lingvo internacia» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dua libro de l’ lingvo internacia»

Обсуждение, отзывы о книге «La dua libro de l’ lingvo internacia» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.