Li·a mal·ben·ad·o ne ĉes·as; sed neni·a el li·a·j mal·ben·o·j pov·as mi·n iom mal·help·i. — La hieraŭ·a du·hor·a paf·ad·o ne est·is por mi tiel terur·a, kiel la du paf·o·j, kiu·j·n mi aŭd·is hodiaŭ. — Li kur·is sur la kamp·o·n. — Li kur·ad·is ĝis li fal·is. — La lav·ist·in·o alport·is mi·a·n tol·aĵ·o·n: ĉemiz·o·j·n, kol·um·o·j·n, man·um·o·j·n kaj viŝ·il·o·j·n (oni nom·as ĝi·n tol·aĵ·o, kvankam ne ĉio est·as far·it·a el tol·o). — Anstataŭ vin·o li en·verŝ·is en mi·a·n glas·o·n ia·n mal·agrabl·a·n acid·aĵ·o·n, kaj tiu·n ĉi mal·klar·a·n fluid·aĵ·o·n li dev·ig·is mi·n el·trink·i. — Ne ĉia bel·aĵ·o est·as util·a. — En la angul·o kuŝ·is am·as·o da mal·nov·a fer·aĵ·o. — Sinjor·o N. est·as senat·an·o. — La vilaĝ·an·o vend·is al la komerc·ist·o cent·o·n da ov·o·j. — La nombr·o da krist·an·o·j est·as pli grand·a, ol la nombr·o da mahomet·an·o·j. — Ne ĉiu rus·uj·an·o est·as rus·o. — Mi est·as vi·a kun·land·an·o, ĉar mi ankaŭ est·as ital·uj·an·o. — Ili venk·os, ĉar ili·a milit·ist·ar·o est·as glor·a pro si·a disciplin·o. — La har·ar·o de·fal·is de li·a kap·o, kaj mi vid·is grand·a·n sen·har·aĵ·o·n, kiu·n li pro mal·ver·a hont·o ĉian tiel zorg·e kaŝ·is.
Li promen·ad·is, akompan·at·a de si·a·j lern·ant·o·j. — Mi est·as la zorg·ant·o de tiu ĉi infan·o, kaj ĝi est·as mi·a zorg·at·o. — Vi·a kurac·at·o est·as mi·a kon·at·o. — Ŝi oft·e sonĝ·as mort·int·o·j·n. — Plend·it·o, kio·n vi pov·as dir·i por vi·a prav·iĝ·o? — Ŝi est·as en la kvar·a monat·o de nask·ont·ec·o. — La juĝ·ej·o est·is jam plen·a, kaj oni en·konduk·is la juĝ·ot·o·n. — La parenc·o de mi·a edz·o aŭ la edz·o de mi·a parenc·o, est·as mi·a bo·parenc·o. — La patr·o de mi·a edz·in·o est·as mi·a bo·patr·o. — Mi est·as la bo·frat·o de Helen·o, ĉar ŝi est·as la edz·in·o de mi·a frat·o; ŝi est·as mi·a bo·frat·in·o. — Karol·o est·as mi·a ne·propr·a fil·o (aŭ du·on·fil·o), ĉar mi est·as la du·a edz·o de li·a patr·in·o. — Petr·o kaj Mari·o est·as jam sufiĉ·e mal·jun·a·j, tam·e·n oni ankoraŭ vok·as ili·n Peĉj·o kaj Manj·o. — Aŭguĉj·o kaj Aŭgunj·o est·as bon·a·j infan·o·j. — Dis·ir·u, sinjor·o·j, ĉar amas·e star·i sur la strat·o est·as mal·permes·it·a. — Li dis·ŝut·is la alumet·o·j·n sur la tut·a plank·o. — Vi·a parol·o est·as por mi tut·e ne kompren·ebl·a. — Li rakont·as afer·o·n tut·e ne kred·ebl·a·n. — Vi skrib·as tre ne·leg·ebl·e. — Vitr·o est·as tra·vid·ebl·a.
Mi mir·as la saĝ·ec·o·n kaj la honest·ec·o·n de tiu ĉi hom·o. — La leĝ·ec·o de li·a far·o ne est·as por mi mal·cert·a, ĉar ĉio, kio·n li far·as, est·as tut·e leĝ·a. — Viv·u la frat·ec·o de l’ popol·o·j. — Vir·in·o, kiu si·n okup·as je kudr·ad·o, est·as nom·at·a kudr·ist·in·o, kaj ŝi·a edz·o est·as nom·at·a kudr·ist·in·edz·o. — Ŝi ne est·as doktor·in·o, sed nur doktor·edz·in·o. — Je l’ dek·a hor·o vesper·e la kort·ist·o ferm·as la pord·eg·o·n de l’ dom·o. — Mi ne pov·is ne ek·plor·i, kian mi vid·is, kiel la mal·riĉ·eg·ul·o pet·eg·is la mastr·o·n de l’ bel·eg·a palac·o pri pec·o da pan·o. — La legend·o·j rakont·as pri grand·eg·ul·o·j, kiu·j vol·is batal·i kun la di·o·j. — La veter·o est·is mal·bon·a, kaj mi mal·varm·um·is; la kurac·ist·o konsil·is al mi ir·i en ŝvit·ban·ej·o·n. — Ni·a fidel·a serv·ant·o mort·is en la mal·san·ul·ej·o. — Kun la libr·o·j en la man·o la infan·o ir·is en la lern·ej·o·n. — Aŭd·int·e tio·n ĉi, li ek·plor·is. — Ek·brul·ig·u kandel·o·n, ĉar est·as jam mal·lum·e. — La tondr·o est·is tiel fort·a, ke la vitr·o·j de ni·a·j fenestr·o·j ek·trem·is. — Mal·pac·int·e kun si·a edz·in·o, li eks·edz·iĝ·is je ŝi. — Li est·as eks·general·o; serv·int·e en la milit·ist·ar·o tri·dek jar·o·j·n, li eks·iĝ·is. — Mi·a koleg·o est·as tre kred·em·a: li kred·as ĉio·n, kio·n oni dir·as al li. — Eduard·o est·as tre ek·koler·em·a kaj venĝ·em·a, kaj li·n ofend·i est·as danĝer·e. — Est·u labor·em·a, ŝpar·em·a kaj sin·gard·em·a! — La religi·o dir·as, ke la anim·o est·as ne·mort·em·a, kvankam la korp·o est·as mort·em·a.
La patr·o donac·is al mi kolekt·uj·o·n, kaj li mem ĵet·is en ĝi·n la unu·a·n mon·er·o·n. — Hieraŭ fal·is grand·a hajl·o; ĉiu hajl·er·o pez·is pli ol kvin·dek gram·o·j·n. — La plej mal·grand·a fajr·er·o est·as sufiĉ·a por eksplod·ig·i la pulv·o·n. — Vi·a regn·estr·o est·as reĝ·o de Prus·uj·o kaj imperi·estr·o de German·uj·o. — Se la ŝip·estr·o ordon·as, la ŝip·an·o·j dev·as ob·e·i. — Star·ant·e sur la supr·o de l’ mont·et·o, kiu est·as apud ni·a dom·o, li vid·is la tut·a·n ĉirkaŭ·aĵ·o·n. — Sid·ant·e sur seĝ·o, kaj ten·ant·e la pied·o·j·n sur benk·et·o, li dorm·et·is. — Tre plaĉ·as al mi la blu·et·a fum·o de l’ cigar·o, kiu·n vi fum·as. — Promen·ant·e sur la ale·o, ni renkont·is la ge·doktor·o·j·n N., kiu·j invit·is ni·n al la bal·o, kiu·n ili hodiaŭ don·as; ni ir·os kun plezur·o, ĉar la ge·mastr·o·j esper·ebl·e zorg·os, ke la gast·o·j bon·e pas·ig·u la temp·o·n. — Mi vetur·os hodiaŭ al mi·a·j ge·onkl·o·j. — Li pag·is por la kok·id·o tiom, kiom oni ne pag·as eĉ por kok·o. — La Napoleon·id·o·j esper·as ricev·i la tron·o·n de Franc·uj·o.
Ir·ont·e promen·i, pur·ig·u vi·a·n vest·o·n. — La printemp·a sun·o fluid·ig·is la neĝ·o·n kaj la glaci·o·n. — Ŝi vol·as fianĉ·ig·i mi·a·n frat·o·n je ŝi·a frat·in·o. — Dorm·ig·u la infan·o·n. — La mizer·o kutim·ig·is li·n lev·i si·n el la lit·o tre fru·e. — Pro la mult·a·j mal·plezur·o·j li tut·e griz·iĝ·is. — La nombr·o de l’ amik·o·j de l’ lingv·o inter·naci·a pli·grand·iĝ·as sen·ĉes·e. — Kon·iĝ·int·e je tiu ĉi nobl·a hom·o, mi tuj amik·iĝ·is je li. — Mir·ind·a est·as la histori·o de li·a famili·o: la av·o mort·is je ia ne·kompren·ebl·a mal·san·o, hav·ant·e la aĝ·o·n de du·dek naŭ jar·o·j; la av·in·o mort·ig·is si·n mem en atak·o de mal·prudent·o; la patr·o el·fal·is el fenestr·o de tri·a etaĝ·o kaj mort·iĝ·is; la patr·in·o est·is mort·ig·it·a de ŝi·a propr·a serv·ant·in·o. — Ĉu la kandel·o est·is esting·it·a, aŭ ĝi esting·iĝ·is mem? — La knab·et·o est·as ruĝ·ig·it·a de si·a patr·in·o, aŭ ebl·e li ruĝ·ig·is si·n mem? — Ne, li ruĝ·iĝ·is de plezur·o, ĉar li est·as tre ruĝ·iĝ·em·a. — Sid·ig·u la frat·o·n, ĉar sid·ig·i si·n mem li ne vol·as; se li ne pov·as est·i sid·ig·at·a, sub·mov·u seĝ·o·n sub li·a·j·n pied·o·j·n, kaj li kontraŭ·vol·e sid·iĝ·os. — Fal·int·e de l’ supr·o de l’ arb·o, li sid·iĝ·is sur la mal·supr·a·n branĉ·o·n.
Don·u al mi kudr·il·o·n kaj faden·o·n, ĉar mi vol·as al·kudr·i buton·o·n al mi·a surtut·o. — Rigard·u, kiel la agl·o bat·as kun la flug·il·o·j! — Kovr·il·o·j pov·as est·i por la vizaĝ·o (vizaĝ·kovr·il·o·j), por la lit·o·j (lit·kovr·il·o·j) kaj ceter·e. — Pren·u la fos·il·o·n kaj fos·u tomb·o·n. — Mi·a onkl·in·o nask·is fil·in·o·n. — La bov·o je·labor·as la kamp·o·n, kaj la bov·in·o don·as lakt·o·n. — La patr·in·o de mi·a patr·o est·as mi·a av·in·o. — Mi aŭd·is tio·n ĉi de kred·ind·a·j person·o·j. — Mi jam vid·is ĉiu·j·n vid·ind·aĵ·o·j·n de vi·a urb·o. — Li est·as sen·esper·e mal·san·a, kaj sav·i li·n pov·as nur ia mir·eg·ind·aĵ·o. — Li hav·as bon·a·n kor·o·n, sed bedaŭr·ind·e li ne pov·as far·i, kio·n li vol·as. — Varm·a fum·o est·as por mi mal·util·a, tial mi ĉian fum·as tra cigar·ing·o. — Por ne pik·i la fingr·o·n ĉe l’ kudr·ad·o, oni port·as fingr·ing·o·n. — Mi perd·is la ŝlos·il·o·n de mi·a ŝrank·o, kaj mi dev·is ven·ig·i ŝlos·il·ist·o·n. — Valter-Skot’ est·is glor·a verk·ist·o. — La apotek·ist·o est·as help·ant·o de l’ kurac·ist·o. — La kuir·ist·o mal·bon·ig·is la tag·manĝ·o·n. — La av·o ne vol·is ben·i si·a·n nep·o·n, sed li ankaŭ li·n ne mal·ben·is. — Li ne sol·e ne help·is mi·n en mi·a labor·o, sed li ankoraŭ mi·n mal·help·is, kiom li pov·is. — La mal·supr·a part·o de tiu ĉi dom·o est·as ali·e kolor·it·a ol la supr·a. — Ne leg·u tiel mal·laŭt·e. — Mal·ferm·u la pord·o·n!
Читать дальше