Sklavo, 304 304. Sklavo 304.01 Al sklavo mon’ ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.
, 405 405. Sklavo 405.01 Kie sklav’ regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.
.
Skribo, 1150 1150. Skribo 1150.01 Diron oni neas, skribo ne pereas. 1150.02 Nigro sur blanko pruvas sen manko.
.
Solidareco, 302 302. Solidareco 302.01 Korvo al korvo okulon ne pikas.
.
Sonĝo, 543 543. Sonĝo 543.01 Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.
.
Sorto, 194 194. Sorto 194.01 Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
, 200 200. Sorto 200.01 Ankoraŭ neniu evitis la sorton. 200.02 Se decidos la sorto, helpos nenia forto. 200.03 Pendonto ne dronos.
, 920 920. Sorto 920.01 Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
.
Specialisto, 1156 1156. Specialisto 1156.01 Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.
.
Sperto, 71 71. Sperto 71.01 Suferinto pli valoras, ol lerninto. 71.02 Ni forgesas averton, ni memoras la sperton. 71.03 Batita komprenas aludon. 71.04 Brogita eĉ sur akvon blovas. 71.05 Korniko vundita propran voston timas. 71.06 Saĝa hundo post la vundo.
, 192 192. Sperto 192.01 Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
, 995 995. Sperto 995.01 Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron. 995.02 Li ne enlasas puŝon en sian buŝon. 995.03 Sur lia nuko sidas pli ol peruko. 995.04 Li estas frotita kaj polurita. 995.05 Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn. 995.06 Ne el unu forno li manĝis jam panon. 995.07 Pasero sperta ne bezonas averton. 995.08 Li havas la kapon sur la ĝusta loko. 995.09 Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis. 995.10 Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis.
, 1197 1197. Sperto 1197.01 Pasero sperta estas lerta.
.
Stomako, 180 180. Stomako 180.01 Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo.
, 181 181. Stomako 181.01 Titolo sen mono — sensignifa sono. 181.02 Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro. 181.03 Tablo festena, sed telero malplena.
.
Subitaĵo, 118 118. Subitaĵo 118.01 Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo. 118.02 Ne atendis, ne esperis — malfeliĉo aperis. 118.03 Malfeliĉo venas sen alvoko.
, 211 211. Subitaĵo 211.01 Sen atendo, sen espero venis mizero. 211.02 El klara ĉielo tondro ekbatis. 211.03 Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.
, 235 235. Subitaĵo 235.01 Ne en unu tago elkreskis Kartago. 235.02 Mi panon ne esperis, subite kuko aperis. 235.03 Neniam atendita ofte venas subite. 235.04 Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.
.
Sufero, 147 147. Sufero 147.01 Ĉiu havas sian vermon. 147.02 Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
.
Sukceso, 28 28. Sukceso 28.01 Ne povas ĉiu homo esti pap’ en Romo. 28.02 Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.
, 335 335. Sukceso 335.01 Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.
.
Superfluo, 660 660. Mono, Perforteco, Superfluo 660.01 Mono estas reĝo, mono estas leĝo. 660.02 Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas. 660.03 Sen mono oni estas nulo, kun mono — saĝulo.
, 965 965. Superfluo 965.01 Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
, 1170 1170. Superfluo 1170.01 Kvina rado ĉe veturado. 1170.02 De superfluo malboniĝas la ĝuo.
.
Ŝajno, 87 87. Ŝajno 87.01 Ne ĉio brilanta estas diamanto. 87.02 Ŝajno trompas. 87.03 Ne ĉio utilas, kio brilas.
, 286 286. Ŝajno 286.01 Ne ĉio griza estas lupo.
, 337 337. Ŝajno 337.01 Ne ĉio griza estas lupo. 337.02 Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero. 337.03 Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto. 337.04 Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
, 338 338. Ŝajno 338.01 Ne ĉio brilanta estas diamanto. 338.02 Ne ĉio utilas, kio brilas.
.
Ŝanĝo, 393 393. Ŝanĝo 393.01 Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne. 393.02 Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos. 393.03 Ne sama la vento blovas konstante. 393.04 Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero. 393.05 Eĉ por plej terura tago venas vespero. 393.06 Ankaŭ al ni la suno eklumos. 393.07 Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo. 393.08 Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco. 393.09 Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas. 393.10 Post la fasto venas festo.
, 421 421. Ŝanĝo 421.01 Komenci per flato kaj fini per bato. 421.02 Komenci per Dio kaj fini per diablo.
, 893 893. Ŝanĝo 893.01 Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas. 893.02 Nova stato, — nova vivo. 893.03 Novaj sinjoroj, — novaj moroj.
.
Ŝerco, 438 438. Ŝerco 438.01 Ŝerce dirite, cele pensite.
.
Ŝparo, 61 61. Ŝparo 61.01 En malfacila horo eĉ groŝ’ estas valoro. 61.02 Gardu kandelon por la nokto. 61.03 Groŝo ŝparita neniam perdiĝas. 61.04 Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
, 63 63. Ŝparo 63.01 Ŝparu groŝon — vi havos plenan poŝon. 63.02 Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas. 63.03 Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo. 63.04 Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.
, 445 445. Ŝparo 445.01 Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo. 445.02 Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
, 658 658. Ŝparo 658.01 Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
, 664 664. Ŝparo 664.01 Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas. 664.02 Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas. 664.03 Sen speso unua ne ekzistas la dua. 664.04 Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj. 664.05 Unu guto plenigas la glason.
, 768 768. Ŝparo 768.01 Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo. 768.02 Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.
.
Ŝtelo, 18 18. Ŝtelo 18.01 Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto. 18.02 Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.
, 94 94. Ŝtelo 94.01 Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
, 310 310. Ŝtelo 310.01 Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj. 310.02 Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. 310.03 Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.
, 311 311. Ŝtelo 311.01 Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas. 311.02 Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto. 311.03 Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas. 311.04 Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.
, 312 312. Ŝtelo 312.01 Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
, 313 313. Ŝtelo 313.01 Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.
, 316 316. Ŝtelo 316.01 Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile. 316.02 Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas. 316.03 Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.
, 317 317. Ŝtelo 317.01 Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
, 320 320. Ŝtelo 320.01 Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto. 320.02 Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.
.
Ŝuldo, 105 105. Ŝuldo 105.01 Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas. 105.02 Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.
, 732 732. Ŝuldo 732.01 Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas. 732.02 Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas. 732.03 Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas. 732.04 Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj.
, 733 733. Ŝuldo 733.01 Ŝuldo estas unua heredanto.
, 734 734. Ŝuldo 734.01 Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas. 734.02 Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas. 734.03 Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.
, 737 737. Ŝuldo 737.01 Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas. 737.02 Ŝuldo havas longan vivon. 737.03 Ŝuldon tempo ne kuracas.
, 738 738. Ŝuldo 738.01 Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj.
, 740 740. Ŝuldo 740.01 Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj. 740.02 Luksa la vesto, sed malplena la poŝo. 740.03 Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
, 741 741. Ŝuldo 741.01 Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj. 741.02 Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
, 742 742. Ŝuldo 742.01 Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras. 742.02 Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro.
.
Читать дальше