L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta

Здесь есть возможность читать онлайн «L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Proverbaro Esperanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Proverbaro Esperanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.
Mi aldonas la Antaŭparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la aŭtoro volis ankoraŭ aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antaŭparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskaŭ nur en sia Esperanta versio, kaj ĝi cetere menciis rusajn «kapvortojn,» kiuj ne plu vidiĝis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankoraŭ ŝuldiĝas la vicordo de la proverbgrupoj.
La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun «alfabeta registro» aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo.
Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.
Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo.
Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco.
Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune.
subskribo Karl Pov Postnoto:

Proverbaro Esperanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Proverbaro Esperanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Rifuzo, 437 437. Rifuzo 437.01 Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu. , 1221 1221. Rifuzo 1221.01 Oni invitas — venu, oni donacas — prenu. 1221.02 Ne prenis pastro la donon — rekaŝu sako la monon. .

Rigardaĉo, 1021 1021. Rigardaĉo 1021.01 Rigardaĉi kiel bovido. 1021.02 Elmeti la okulon kaj vidi nulon. , 1022 1022. Rigardaĉo 1022.01 Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi. .

Rimedo, 1057 1057. Rimedo 1057.01 Oni elbatas kojnon per kojno. 1057.02 Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo. 1057.03 Unu vundo alian kuracas. , 1196 1196. Rimedo 1196.01 Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo. 1196.02 Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo. .

Ripeto, 877 877. Ripeto 877.01 Maĉi kaj remaĉi. , 1147 1147. Ripeto 1147.01 Ripetata parolo pri la sama titolo. 1147.02 Malnova afero en nova livero. , 1153 1153. Ripeto 1153.01 Kiu ripetas abunde, lernas plej funde. .

Ripozo, 858 858. Ripozo 858.01 Laboro finita, — ripozo merita. .

Riproĉo, 375 375. Riproĉo 375.01 Ordigi al iu la kapon. 375.02 Doni lecionon de moroj. .

Risko, 3 3. Espero, Risko 3.01 Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. 3.02 Espero postulas oferon. 3.03 Espero kaj pacienco kondukas al potenco. .

S Ŝ

Saĝo, 583 583. Saĝo 583.01 Li ne estas el la grandaj saĝuloj. 583.02 Li ne elpensis la filozofian ŝtonon. 583.03 Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo. .

Sameco, 518 518. Sameco 518.01 Kia la poto, tia la kovrilo. 518.02 Kia la kapo, tia la ĉapo. 518.03 Kia la birdo, tia la kaĝo. 518.04 Kia la homo, tia lia nomo. 518.05 Kia ago, tia pago. 518.06 Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas. , 1044 1044. Sameco 1044.01 Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj. 1044.02 Kia sufloro, tia aktoro. 1044.03 Komenca inklino daŭras ĝis la fino. 1044.04 Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto. 1044.05 Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras. .

Samgenteco, 1176 1176. Samgenteco 1176.01 Sama gento, sama sento. .

Samkvaliteco, 980 980. Samkvaliteco 980.01 Kia greno, tia pano. 980.02 De semo putra venas frukto ne nutra. 980.03 Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. 980.04 Kia patrino, tia filino. 980.05 Hundo bonrasa estas bona por ĉaso. .

Samtempeco, 626 626. Samtempeco 626.01 Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas. .

Samvaloreco, 260 260. Kulpo, Samvaloreco 260.01 Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo. 260.02 Kiu rompis, tiu pagu. 260.03 De kiu la kulpo, por tiu la puno. 260.04 Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu. .

Sanktulo, 116 116. Sanktulo 116.01 Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. , 394 394. Sanktulo 394.01 Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. .

Sano, 978 978. Famo, Sano 978.01 Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas. .

Sato, 184 184. Sato 184.01 Sata stomako ne lernas volonte. .

Scio, 992 992. Scio 992.01 Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius. 992.02 Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon. 992.03 Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion. 992.04 Post la falo oni fariĝas singarda. , 993 993. Scio 993.01 Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos. 993.02 De tro multa scio krevas la kranio. , 998 998. Scio 998.01 Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio. .

Se, 1040 1040. Se 1040.01 Se ne estus «se» kaj «tamen», mi al ĉio dirus amen. 1040.02 Kiu ne atentas la «se», tiu sentas la «ve». 1040.03 Se ne la «se» malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa. 1040.04 Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus. 1040.05 Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero. 1040.06 Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta! .

Sekreto, 253 253. Sekreto 253.01 Arbaro aŭdas, kampo vidas. 253.02 La muro havas orelojn. , 457 457. Sekreto 457.01 Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’ tuta mondo iros. 457.02 Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. .

Sencelaĵo, 45 45. Sencelaĵo 45.01 Ĉerpi akvon per kribrilo. 45.02 Batadi la venton. 45.03 Melki kaproviron. 45.04 Kalkuli muŝojn. 45.05 Tordi ŝnurojn el sablo. 45.06 Verŝi aeron al aero. , 268 268. Sencelaĵo 268.01 Batadi la venton. .

Senĉeseco, 1047 1047. Senĉeseco 1047.01 Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras. 1047.02 De guto post guto disfalas granito. .

Sendependeco, 663 663. Sendependeco 663.01 Por mia mono mi ankaŭ estas barono. 663.02 Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas. .

Sendito, 1161 1161. Sendito 1161.01 Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas. 1161.02 Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas. .

Senefikeco, 197 197. Senefikeco 197.01 Melku bovon senfine, li lakton ne donos. 197.02 Draŝi fojnon. 197.03 Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos. , 247 247. Senefikeco 247.01 Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros. 247.02 Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. , 513 513. Senefikeco 513.01 Ĝi glitas de li kiel pizo de muro. , 580 580. Senefikeco 580.01 Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. 580.02 Ĝi glitas de li kiel pizo de muro. 580.03 Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon. 580.04 Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo. 580.05 Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero. 580.06 Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara. 580.07 Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras. , 1062 1062. Senefikeco 1062.01 Kiom ajn vi penos, nenio elvenos. .

Senelekteco, 341 341. Senelekteco 341.01 La unua trovita. 341.02 Ĉio taŭgas, kio venas. , 840 840. Senelekteco 840.01 Kion fari! 840.02 Volu-ne-volu, — elekto ne ekzistas. .

Senelireco, 505 505. Senelireco 505.01 Venis tranĉilo al la gorĝo. 505.02 Situacio sen eliro. 505.03 Nek transnaĝeble, nek transireble. 505.04 La vivo staras sur la karto. 505.05 Sola vojo libera al la fundo rivera. .

Senforteco, 70 70. Senforteco 70.01 Helpas krako kontraŭ atako. 70.02 Vazo rompita longe sin tenas. 70.03 Senfortuloj longe vivas. , 225 225. Senforteco 225.01 Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas. 225.02 Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. 225.03 Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos. 225.04 Falinton ĉiu atakas. 225.05 Suferoj sufokas kaj homoj mokas. 225.06 Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas. , 670 670. Senforteco 670.01 Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. 670.02 Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas. 670.03 Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas. .

Sengajneco, 721 721. Sengajneco 721.01 Li trafis el sub pluvo en riveron. 721.02 El flamo sin eltiris, en fajron eniris. 721.03 Tapiŝon ne deziris, maton akiris. 721.04 Trafi de Scilo al Ĥaribdo. 721.05 Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno. .

Senkulpeco, 372 372. Senkulpeco 372.01 Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo. .

Senkuraĝeco, 815 815. Senkuraĝeco 815.01 Perdi la kuraĝon. 815.02 Lasi fali la manojn. 815.03 Liaj flugiloj paraliziĝis. .

Senlaboreco, 20 20. Senlaboreco 20.01 Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto. 20.02 Vortoj sakon ne plenigas. 20.03 Ameno diablon ne forpelas. 20.04 Sen laboro ne venas oro. 20.05 Ne venos rato mem al la kato. 20.06 Ne gutas mielo el la ĉielo. , 282 282. Senlaboreco 282.01 Ne venos rato mem al kato. , 430 430. Senlaboreco 430.01 Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto. , 573 573. Senlaboreco 573.01 Juneco petolis, maljuneco malsatos. 573.02 Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj. , 865 865. Senlaboreco 865.01 Ne gutas mielo el la ĉielo. , 881 881. Senlaboreco 881.01 Ne venas rato mem al kato. , 908 908. Senlaboreco 908.01 Peli tagojn sen afero de mateno al vespero. 908.02 Okupi sen celo lokon sub ĉielo. 908.03 De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo. , 1099 1099. Senlaboreco 1099.01 Senlaboreco dormon alportas. 1099.02 Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas. 1099.03 Kiu laboron evitas, bonon ne vidas. 1099.04 Laboro homon nutras, sen laboro li putras. 1099.05 Kiu ŝvitas, tiu profitas. 1099.06 Akvon senmovan kovras putraĵo. .

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Proverbaro Esperanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Proverbaro Esperanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Proverbaro Esperanta»

Обсуждение, отзывы о книге «Proverbaro Esperanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x