L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta

Здесь есть возможность читать онлайн «L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Proverbaro Esperanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Proverbaro Esperanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.
Mi aldonas la Antaŭparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la aŭtoro volis ankoraŭ aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antaŭparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskaŭ nur en sia Esperanta versio, kaj ĝi cetere menciis rusajn «kapvortojn,» kiuj ne plu vidiĝis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankoraŭ ŝuldiĝas la vicordo de la proverbgrupoj.
La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun «alfabeta registro» aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo.
Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.
Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo.
Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco.
Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune.
subskribo Karl Pov Postnoto:

Proverbaro Esperanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Proverbaro Esperanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Foresto, 429 429. Foresto 429.01 For de l’ okuloj, for de la koro. 429.02 En ĉeesto amata, en forest’ insultata. .

Formeto, 854 854. Formeto 854.01 Formeti la aferon en la keston de forgeso. 854.02 Formeti ĝis la grekaj kalendoj. 854.03 Formeti en arĥivon. .

Forpreno, 872 872. Forpreno 872.01 Reĝo donacis, sed polico minacas. 872.02 Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis. .

Forto, 148 148. Forto 148.01 Fiŝo pli granda malgrandan englutas. , 411 411. Forto 411.01 Kie regas la forto, tie rajto silentas. 411.02 Kiu havas la forton, havas la rajton. , 517 517. Forto 517.01 Ne batalu pot’ el tero kontraŭ kaldrono el fero. 517.02 Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas. 517.03 Kiu havas forton, havas rajton. 517.04 Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas. , 1179 1179. Forto 1179.01 Kiam forto ordonas, leĝo pardonas. 1179.02 Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana. .

Frato, 173 173. Frato 173.01 Bato de frato estas sen kompato. 173.02 Estintaj amikoj plej kruele malpacas. , 1177 1177. Frato 1177.01 Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu. .

Fraŭleco, 837 837. Fraŭleco 837.01 Resti maljuna knabino. 837.02 Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron. .

Fremdo, 140 140. Fremdo 140.01 De fremda dento ni doloron ne sentas. 140.02 Propra sufero — plej granda sur tero. 140.03 Fremda mizero — ridinda afero. , 223 223. Fremdo 223.01 Fremda malfeliĉo instruas. 223.02 Nin instruas eraro, kiun faras najbaro. , 233 233. Fremdo 233.01 Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo. 233.02 Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas. 233.03 Sur ĉeval’ de najbaro la ŝarĝo ne pezas. 233.04 Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro. 233.05 Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas. , 500 500. Fremdo 500.01 Fremda doloro ne kondukas al ploro. 500.02 Petron kruro doloras, Karolo ne lamas. 500.03 Kiu sentas — ploras, kiu vidas — nur ridas. , 707 707. Fremdo 707.01 Pri havo najbara oni estas malavara. 707.02 El fremda poŝo oni pagas facile. 707.03 El fremda ledo oni tranĉas larĝe. , 755 755. Fremdo 755.01 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. , 821 821. Fremdo 821.01 Fremda animo estas abismo sen limo. 821.02 Por fremda koro ne ekzistas esploro. 821.03 Fremda medito estas kaŝita. , 853 853. Fremdo 853.01 Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere. 853.02 Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis. 853.03 Mi lavas al mi la manojn. 853.04 Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo. , 857 857. Fremdo 857.01 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. 857.02 Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj. 857.03 Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas. 857.04 Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj. 857.05 Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas. 857.06 Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian. , 1001 1001. Fremdo 1001.01 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. 1001.02 Restu tajloro ĉe via laboro. 1001.03 Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. 1001.04 Ekster via ofico estas ekster via vico. 1001.05 Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio. , 1222 1222. Fremdo 1222.01 En fremdan vazon ne ŝovu la nazon. 1222.02 Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron. , 1224 1224. Fremdo 1224.01 Fremda manĝo havas bonan guston. 1224.02 Propra supo brogas, fremda allogas. , 1225 1225. Fremdo 1225.01 Ne doloras frapo sur fremda kapo. , 1226 1226. Fremdo 1226.01 De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo. 1226.02 Fremda spesmilo estas sen utilo. , 1227 1227. Fremdo 1227.01 Pagi sen partopreno por fremda festeno. .

Fremdlando, 198 198. Fremdlando 198.01 Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa. 198.02 Forveturis azenido kaj revenis azeno. , 1120 1120. Fremdlando 1120.01 Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas. 1120.02 Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara. .

Frenezo, 230 230. Frenezo 230.01 Perdi la saĝon. 230.02 Ricevi muŝon en la cerbon. 230.03 Perdi la kandelon el la kapo. .

Frue, 535 535. Frue 535.01 Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue. 535.02 Kiu pli frue venas, pli frue muelas. 535.03 Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas. , 1054 1054. Frue 1054.01 Frue leviĝu kaj frue edziĝu. .

Frukto, 256 256. Frukto, Taksado 256.01 Laŭ la frukto oni arbon ekkonas. .

Fumo, 831 831. Fumo 831.01 Tie iras fumo per densaj nuboj. .

G Ĝ

Garantio, 382 382. Garantio 382.01 Kiu garantias, trankvilon ne scias. 382.02 Mi lin liberigis, li min saĝigis. 382.03 Rekomendo kondukas al plendo. , 956 956. Garantio 956.01 Disputu pri ĉio, sed sen garantio. 956.02 Disputo kredigas, sed ne certigas. 956.03 Pri nenio oni povas ĵuri. , 1157 1157. Garantio 1157.01 Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon. 1157.02 De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo. .

Gasto, 333 333. Gasto 333.01 Gast’ en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto. , 528 528. Gasto 528.01 Kia regalato, tia regalado. 528.02 Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston. , 529 529. Gasto 529.01 Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas. 529.02 Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata. 529.03 Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas. , 530 530. Gasto 530.01 Gasto tro petata foriras malsata. 530.02 Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena. , 531 531. Gasto 531.01 Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. 531.02 Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. , 532 532. Gasto 532.01 Gast’ en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto. 532.02 Por gasto ne petita mankas kulero. 532.03 Por malfrua gasto restas nur osto. , 533 533. Gasto 533.01 Gasto sen avizo estas agrabla surprizo. , 534 534. Gasto 534.01 Gasto havas akrajn okulojn. 534.02 Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. .

Gloro, 57 57. Gloro 57.01 Bona gloro pli valoras ol oro. , 649 649. Gloro 649.01 Neniom da oro, sed bona gloro. .

Gracio, 1096 1096. Gracio 1096.01 Li saltas gracie, kiel urso ebria. .

Grando, 149 149. Grando, Proporcieco 149.01 Fiŝo granda naĝas profunde. 149.02 Grandaj malbonoj — grandaj rimedoj. 149.03 Granda ŝipo bezonas profundon. .

Gravaĵo, 293 293. Gravaĵo 293.01 Perdinta la kapon pri haroj ne ploras. .

Gusto, 53 53. Gusto 53.01 Ĉiu havas sian propran guston. 53.02 Ĉiu barono havas sian kapricon. , 262 262. Gusto 262.01 Ĉiu havas sian guston. 262.02 Pri gustoj oni disputi ne devas. 262.03 Kiom da homoj, tiom da gustoj. 262.04 France saĝa, angle sovaĝa. 262.05 Ne bela estas amata, sed amata estas bela. 262.06 Belecon taksas ne okulo sed koro. 262.07 Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras. 262.08 Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton. , 371 371. Gusto 371.01 Kiom da homoj, tiom da gustoj. .

Ĝibulo, 489 489. Ĝibulo 489.01 Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo. .

Ĝuado, 31 31. Ĝuado 31.01 Urson al mielo oni ne tiras per orelo. 31.02 Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas. 31.03 Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. 31.04 Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis. , 396 396. Ĝuado 396.01 Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. 396.02 Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas. 396.03 Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis. 396.04 De la manoj ĝis lipoj la sup’ elverŝiĝis. , 933 933. Ĝuado 933.01 Li vivas en ĝuo kaj bruo. 933.02 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita. .

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Proverbaro Esperanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Proverbaro Esperanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Proverbaro Esperanta»

Обсуждение, отзывы о книге «Proverbaro Esperanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x