L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta

Здесь есть возможность читать онлайн «L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Proverbaro Esperanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Proverbaro Esperanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.
Mi aldonas la Antaŭparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la aŭtoro volis ankoraŭ aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antaŭparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskaŭ nur en sia Esperanta versio, kaj ĝi cetere menciis rusajn «kapvortojn,» kiuj ne plu vidiĝis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankoraŭ ŝuldiĝas la vicordo de la proverbgrupoj.
La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun «alfabeta registro» aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo.
Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.
Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo.
Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco.
Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune.
subskribo Karl Pov Postnoto:

Proverbaro Esperanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Proverbaro Esperanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ĉaso, 716 716. Ĉaso 716.01 Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas. .

Ĉefaĵo, 254 254. Ĉefaĵo 254.01 Pro multo da arboj li arbaron ne vidas. .

Ĉefo, 416 416. Ĉefo 416.01 Romo estas tie, kie estas la papo. .

Ĉieesta, 1162 1162. Ĉieesta 1162.01 Nenie semata, ĉie trovata. .

Ĉioserva, 1145 1145. Ĉioserva 1145.01 Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio. .

Ĉikano, 1017 1017. Ĉikano 1017.01 Preni iun sur la dentojn. .

Ĉirkaŭaĵo, 509 509. Ĉirkaŭaĵo 509.01 Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo. .

Ĉiu, 369 369. Ĉiu 369.01 Ĉiu persono kun sia bezono. 369.02 Ĉiu havas sian ŝarĝon. 369.03 Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron. 369.04 Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. 369.05 Ĉiu familio havas sian kriplulon. .

D

Dando, 579 579. Dando 579.01 Bela birdo! 579.02 Dando el reĝa hundejo. .

Danĝero, 32 32. Danĝero 32.01 En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero. , 125 125. Danĝero 125.01 Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. 125.02 Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas. , 546 546. Danĝero 546.01 Tondro kampulon memorigas pri Dio. 546.02 Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu. 546.03 Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus. .

Decido, 207 207. Decido 207.01 Tiel estas, tiel restas. , 935 935. Decido 935.01 La loto estas tirita. 935.02 La ĵeto estas farita. .

Defendo, 470 470. Defendo 470.01 Vundan lokon protektis, alian difektis. , 487 487. Defendo 487.01 Stari por iu kiel muro kaj turo. .

Delonge, 1036 1036. Delonge 1036.01 Depost tempo nememorebla. .

Demando, 144 144. Demando 144.01 Malsanan demandu, al sana donu. , 1230 1230. Demando 1230.01 Plej bona gvidilo estas la lango. 1230.02 Peto kaj demando kondukas tra l’ tuta lando. .

Detaloj, 4 4. Detaloj 4.01 Komenci de Adamo. 4.02 Droni en detaloj. .

Detruo, 1045 1045. Detruo 1045.01 Eĉ signo ne restis, kie urbo estis. 1045.02 Detruita ĝis la fundo de l’ fundamento. .

Deveno, 689 689. Deveno 689.01 Kia naskinto, tiaj naskitoj. 689.02 Ne falas frukto malproksime de l’ arbo. 689.03 Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras. 689.04 Kia patrino, tia filino. 689.05 Hundo bonrasa estas bona por ĉaso. 689.06 Plej juna katido musojn jam pelas. .

Devigo, 504 504. Devigo 504.01 Alpremi iun al muro. .

Devo, 571 571. Devo 571.01 Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi. 571.02 Kiu sin enjungis, devas tiri. 571.03 Kiu entreprenis, tiu sin tenu. 571.04 Kiu amas honoron, amu laboron. 571.05 Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon. , 859 859. Devo 859.01 Antaŭ ĉio zorgu oficon, — plezuro atendos sian vicon. 859.02 Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas. .

Deziro, 424 424. Deziro 424.01 Vidas okulo, sed mano ne trafas. , 612 612. Deziro 612.01 Ju pli oni posedas, des pli oni avidas. 612.02 Oni estas riĉa neniam sufiĉe. 612.03 Dum la manĝado venas apetito. , 886 886. Deziro 886.01 Piaj deziroj. 886.02 Bela celo por fabelo. , 1194 1194. Deziro 1194.01 Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro. 1194.02 Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo. .

Difekto, 345 345. Difekto 345.01 En ĉiu objekto troviĝas difekto. 345.02 Ĉio havas sian «sed» kaj «se.» 345.03 Ĉiu medalo du flankojn posedas. .

Dio, 93 93. Dio 93.01 Preĝejo proksima, sed Dio malproksima. , 109 109. Dio 109.01 Se amas Dio, prosperas ĉio. , 110 110. Dio 110.01 Dio batas, Dio kompatas. 110.02 Sonĝo teruras, sonĝo forkuras. , 111 111. Dio 111.01 Ankoraŭ Dio ne dormas. , 112 112. Dio 112.01 Dio punas laŭ la fortoj. , 113 113. Dio 113.01 Dio longe paciencas, sed severe rekompencas. , 114 114. Dio 114.01 Dio orfojn ne forgesas. 114.02 Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien. 114.03 Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos. , 115 115. Dio 115.01 Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. 115.02 Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon. 115.03 Se Dio ordonos, eĉ ŝton’ lakton donos. , 119 119. Dio 119.01 Ĉiu por si — por ĉiuj Di’. , 130 130. Dio 130.01 Forte sidas, kiu Dion fidas. 130.02 Dio ne perfidas, se homo lin fidas. , 133 133. Dio 133.01 Kontraŭ volo de Dio helpos nenio. 133.02 Dio ĝuste faras, neniam eraras. , 611 611. Dio 611.01 Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. , 613 613. Dio 613.01 Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos. , 641 641. Dio 641.01 Dio donis tagon, Dio donos manĝon. .

Dise, 674 674. Dise, Malnova 674.01 Unu orienten, alia okcidenten. .

Disiĝo, 520 520. Disiĝo 520.01 Post alkutimiĝo doloras disiĝo. , 584 584. Disiĝo 584.01 Post alkutimiĝo doloras disiĝo. 584.02 Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj. 584.03 Amo pli kora, disiĝo pli dolora. 584.04 Post dolĉa vino restas acida vinagro. .

Diskreteco, 681 681. Diskreteco 681.01 Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra. , 996 996. Diskreteco 996.01 Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra. , 1103 1103. Aliloke, Diskreteco 1103.01 Kiel oni, tiel ĉe ni. 1103.02 Aliloka ĉielo estas sama ĉielo. 1103.03 Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos. .

Doloro, 142 142. Doloro 142.01 Al loko dolora ni manon etendas — al loko ĉarma okulojn ni sendas. 142.02 Kie jukas, tie ni gratas. , 407 407. Doloro 407.01 Kie dento doloras, tien iras la lango. , 461 461. Doloro 461.01 Kio doloras, pri tio ni ploras. .

Domo, 888 888. Domo 888.01 Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo. .

Donaco, 588 588. Donaco 588.01 Donacetoj subtenas amikecon. , 589 589. Donaco 589.01 Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita. , 590 590. Donaco 590.01 Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. , 591 591. Donaco 591.01 Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo. 591.02 Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. .

Dono, 176 176. Dono 176.01 Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro. , 351 351. Dono 351.01 Ĉia dono estas bono. , 594 594. Dono 594.01 Pli feliĉa estas donanto ol prenanto. , 595 595. Dono 595.01 Doni ovon, por ricevi bovon. 595.02 Bovo prenita, koko donita kaj — kvita. , 604 604. Dono 604.01 Silentu donante, parolu ricevante. , 615 615. Dono 615.01 Almozoj ne malriĉigas. 615.02 Dio al vi donis, por ke vi povu doni. , 617 617. Dono 617.01 Ĉia dono estas bono. .

Dormo, 729 729. Dormo 729.01 Longa dormado ŝuldojn kreskigas. 729.02 Lupo dormanta ŝafon ne kaptas. 729.03 Kiu dormas longe, vivas mallonge. .

Doto, 101 101. Doto 101.01 Oni vivas ne kun mono, sed kun persono. 101.02 Granda doto kaj oro, sed mankas la koro. 101.03 Doto koron ne varmigas. .

Drinko, 1151 1151. Drinko 1151.01 Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo. 1151.02 Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn. .

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Proverbaro Esperanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Proverbaro Esperanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Proverbaro Esperanta»

Обсуждение, отзывы о книге «Proverbaro Esperanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x