Altrudo, 352 352. Altrudo 352.01 Ĉiu propran saĝon posedas. 352.02 Montroj kaj konsiloj estas facilaj. 352.03 Zorgu pri vi, kaj nenion pli. 352.04 Ne ŝovu nazon en fremdan vazon. 352.05 Ne iru al fremda anaro kun via regularo. 352.06 Restu tajloro ĉe via laboro.
.
Aludo, 450 450. Aludo 450.01 Paroli per vortoj kovritaj. 450.02 Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. 450.03 En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo. 450.04 Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. 450.05 Por Paŭlo sperto — por Petro averto.
.
Amanto, 1072 1072. Amanto 1072.01 Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.
.
Amataĵo, 1064 1064. Amataĵo 1064.01 Tio estas lia amata ĉevaleto.
.
Ambicio, 1128 1128. Ambicio 1128.01 Bona kaporalo revas esti generalo.
.
Amboso, 205 205. Amboso 205.01 Esti inter martelo kaj amboso.
.
Amiko, 89 89. Amiko, Parenco 89.01 Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima. 89.02 Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
, 784 784. Amiko 784.01 Amikon montras malfeliĉo.
, 785 785. Amiko 785.01 Amiko — intimulo. 785.02 Amiko en ĝojo kaj ploro.
, 786 786. Amiko 786.01 Estinta amiko estas plej danĝera malamiko. 786.02 Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.
, 787 787. Amiko 787.01 Kun kiu vi festas, tia vi estas.
, 788 788. Amiko 788.01 Amiko fidela estas trezoro plej bela.
, 789 789. Amiko 789.01 Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj. 789.02 Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro.
, 790 790. Amiko 790.01 Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima. 790.02 Por amiko komplezo neniam estas tro peza. 790.03 Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. 790.04 Se amiko petas, li neniam ripetas.
, 796 796. Amiko 796.01 Gardu min Dio kontraŭ amikoj, — kontraŭ malamikoj mi gardos min mem. 796.02 Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.
, 798 798. Amiko 798.01 Amikeco aparte, ofico aparte. 798.02 Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco. 798.03 Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
, 952 952. Amiko 952.01 Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
.
Amo, 170 170. Amo 170.01 Geamantoj sin pikas. 170.02 Bato de patrino ne longe doloras.
, 890 890. Amo 890.01 Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore. 890.02 Geamantoj sin pikas. 890.03 Amo supermezura ne estas plezura.
.
Antaŭtempeco, 640 640. Antaŭtempeco 640.01 Laŭdu tagon nur vespere. 640.02 Antaŭ vespero ne estu fiera.
, 1106 1106. Antaŭtempeco 1106.01 Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
.
Antaŭvido, 132 132. Antaŭvido 132.01 Homo proponas, Dio disponas. 132.02 Homo pafas, Dio trafas. 132.03 Homo esperas, morto aperas.
, 706 706. Antaŭvido 706.01 Kiu povas antaŭvidi! 706.02 Pri nenio oni povas ĵuri. 706.03 Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.
.
Antaŭzorgo, 909 909. Antaŭzorgo 909.01 Vivi per sistemo de «el mano al buŝo». 909.02 El la poŝo al la buŝo.
.
Antikvaĵo, 5 5. Antikvaĵo 5.01 Demeti de si la antikvan Adamon.
.
Aplaŭdo, 190 190. Aplaŭdo 190.01 Fari aplaŭdon sur la vangon.
.
Aprilo, 22 22. Aprilo 22.01 Pluvo en Aprilo — por la tero utilo.
, 23 23. Aprilo 23.01 Komenco Aprila — trompo facila.
, 24 24. Aprilo 24.01 Aprila vetero — trompa aero.
.
Aspiro, 1073 1073. Aspiro 1073.01 Ekzameni ne devigas preni. 1073.02 Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.
.
Atako, 793 793. Atako 793.01 Amikon ŝatu, malamikon ne batu. 793.02 Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu. 793.03 Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
.
Atendo, 878 878. Atendo 878.01 Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo. 878.02 Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero. 878.03 Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
, 879 879. Atendo 879.01 Li atendas kaj plendas kaj denove atendas. 879.02 La «tuj» de sinjoroj estas multe da horoj. 879.03 Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo. 879.04 De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
, 880 880. Atendo 880.01 Tro longa atendo ĝis fino de l’ vendo.
, 882 882. Atendo 882.01 Unua venis, unua prenis. 882.02 Kiu venis unue, muelas pli frue. 882.03 Kiu jam havas, tiu pravas. 882.04 Se unu ne venis, dek ne atendas. 882.05 Por malfrua gasto restas nur osto. 882.06 La lastan el amaso atakas la hundo. 882.07 Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.
, 883 883. Atendo 883.01 Bovidon mi atendis, — infanon Dio sendis. 883.02 Esperis flaton, — ricevis baton. 883.03 Espero logas, espero mensogas. 883.04 Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis. 883.05 Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon. 883.06 Ne fidu heredon, fidu posedon.
.
Atento, 138 138. Atento 138.01 Okulo ne atentas, dorso eksentas. 138.02 Okulo ne vidis — pagu la sako.
, 426 426. Atento 426.01 Teni la okulojn en streĉo. 426.02 Rigardi per ambaŭ okuloj. 426.03 Havi orelojn sur ĝusta loko.
, 677 677. Atento 677.01 Teni la okulojn en streĉo. 677.02 Havi la orelojn sur ĝusta loko. 677.03 Streĉi la orelojn.
, 775 775. Atento 775.01 Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu.
, 1008 1008. Atento 1008.01 Atentu! 1008.02 Streĉu la okulojn! 1008.03 Rigardu per ambaŭ okuloj! 1008.04 Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
.
Atingo, 91 91. Atingo 91.01 Vidas okulo, sed mano ne trafas. 91.02 Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.
, 258 258. Atingo 258.01 Vidas okulo, sed mano ne trafas.
.
Aŭskulto, 1186 1186. Aŭskulto 1186.01 Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
, 1188 1188. Aŭskulto 1188.01 Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas. 1188.02 Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.
.
Avareco, 16 16. Avareco 16.01 Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. 16.02 Avarulo pagas duoble. 16.03 Patroj avaras, infanoj malŝparas. 16.04 Dio ne ricevis, diablo forlevis.
, 1181 1181. Avareco 1181.01 Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam. 1181.02 Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.
.
Averto, 47 47. Averto 47.01 Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj. 47.02 Por Paŭlo sperto — por Petro averto. 47.03 Al hundo bastono — al hom’ leciono.
, 779 779. Averto 779.01 Oni tondas ŝafinojn, — tremas la ŝafoj. 779.02 Al vi oni predikas kaj nin oni pikas. 779.03 Por Paŭlo sperto, — por Petro averto.
, 807 807. Averto 807.01 Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono.
.
Avideco, 10 10. Avideco 10.01 Neleĝe akirita ne estas profita. 10.02 Kiu fremdan avidas, propran forperdas. 10.03 Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
, 226 226. Avideco 226.01 Kiu multon deziras, nenion akiras. 226.02 Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado. 226.03 Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.
, 428 428. Avideco 428.01 Okulo avidas ĉion kion vidas. 428.02 Tuta jam sata, sed okulo malsatas. 428.03 Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. 428.04 Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.
, 607 607. Avideco 607.01 Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas. 607.02 Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.
, 628 628. Avideco 628.01 Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun. 628.02 Kiu tro multe deziras, nenion akiras. 628.03 Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
, 885 885. Avideco 885.01 Kiu tro multe deziras, nenion akiras. 885.02 Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon. 885.03 Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan. 885.04 Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj. 885.05 Kiu tro alte svingas, nenion atingas. 885.06 Tro da metioj, — profitoj neniaj. 885.07 Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.
, 922 922. Avideco 922.01 Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian. 922.02 Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu. 922.03 Senlanigu, sed ne senfeligu.
, 1033 1033. Avideco 1033.01 Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.
.
Читать дальше