Dronanto, 1212 1212. Dronanto 1212.01 Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.
.
Dubo, 43 43. Dubo 43.01 Ĝi havas ankoraŭ signon de demando. 43.02 Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo. 43.03 La sigelo ankoraŭ ne estas metita.
.
Duflankeco, 629 629. Duflankeco 629.01 Ĉiu medalo du flankojn posedas.
.
Duonpatrino, 758 758. Duonpatrino 758.01 Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
.
Ebleco, 1 1. Ebleco 1.01 Trafe aŭ maltrafe. 1.02 Mi blinde pafos, eble trafos.
.
Ebrieco, 954 954. Ebrieco 954.01 Tralavi la gorĝon. 954.02 Havi iom da vaporo en la kapo. 954.03 Li esploris iom la fundon de la glaso.
, 1098 1098. Ebrieco 1098.01 Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas. 1098.02 Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.
, 1117 1117. Ebrieco 1117.01 Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
, 1168 1168. Ebrieco 1168.01 Vera opinio montriĝas en ebrio. 1168.02 Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.
, 1169 1169. Ebrieco, Malsaĝo 1169.01 Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
.
Edzeco, 348 348. Edzeco 348.01 Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo. 348.02 Edzo kaj edzino — ĉiela difino. 348.03 Fianĉon de l’ sorto difinitan forpelos nenia malhelpo. 348.04 Ĉiu «li» havas sian «ŝi». 348.05 Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.
, 373 373. Edzeco 373.01 Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno. 373.02 Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu. 373.03 Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime. 373.04 Edziĝo najbara garantias de eraro.
, 388 388. Edzeco 388.01 Fianĉiĝis — por ĉiam ligiĝis. 388.02 Edzo kaj edzino — ĉiela difino.
, 894 894. Edzeco 894.01 Edzo kaj edzino — ĉiela difino.
, 895 895. Edzeco 895.01 Edziĝo tro momenta estas longapenta. 895.02 Tro rapida edziĝo — porĉiama kateniĝo.
, 896 896. Edzeco 896.01 Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna. 896.02 De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas. 896.03 Edzigu filon, kiam vi volas, — edzinigu filinon, kiam vi povas.
, 897 897. Edzeco 897.01 Kiam sako mizeras, amo malaperas. 897.02 Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta. 897.03 Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.
, 1122 1122. Edzeco 1122.01 Edzo kaj edzino estas nur unu. 1122.02 Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas. 1122.03 Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
.
Edzino, 69 69. Bato, Edzino 69.01 Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.
, 519 519. Edzino 519.01 Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.
, 752 752. Edzino 752.01 Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.
, 887 887. Edzino 887.01 Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.
, 889 889. Edzino 889.01 Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.
.
Egaleco, 344 344. Egaleco 344.01 Ne povas ĉiu homo esti pap’ en Romo. 344.02 Ne ĉiuj havas egalan feliĉon. 344.03 Ne ĉiu papereto estas banka bileto. 344.04 Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.
.
Eksamiko, 472 472. Eksamiko 472.01 Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.
.
Eksteraĵo, 365 365. Eksteraĵo 365.01 Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
, 368 368. Eksteraĵo, Taksado 368.01 Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo. 368.02 Kapuĉo monaĥon ne faras.
.
Elektemeco, 374 374. Elektemeco 374.01 De elekto tro multa plej malbona rezulto. 374.02 Kiu elektas tro multe, ricevas nenion. 374.03 Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino. 374.04 Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.
.
Elemento, 203 203. Elemento 203.01 Esti en sia elemento.
.
Elporto, 381 381. Elporto 381.01 Balaaĵon el korto eksteren ne elportu. 381.02 Lerneja sekreto ne iru al gazeto. 381.03 Tolaĵon malpuran lavu en la domo.
.
Elvoko, 92 92. Elvoko 92.01 Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte. 92.02 Ne pentru diablon sur la muro.
, 221 221. Elvoko 221.01 Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas. 221.02 Ne voku diablon, ĉar li povas aperi. 221.03 Ne elvoku lupon el la arbaro. 221.04 Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas.
, 278 278. Elvoko 278.01 Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte. 278.02 Ne pentru diablon sur la muro.
, 586 586. Elvoko 586.01 Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte. 586.02 Ne elvoku lupon el la arbaro.
, 1069 1069. Elvoko 1069.01 Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. 1069.02 En abelujon ne blovu.
, 1191 1191. Elvoko 1191.01 La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas. 1191.02 Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
.
Embaraso, 231 231. Embaraso 231.01 Ĝi estas por mi makulo en la okulo. 231.02 Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.
, 971 971. Embaraso 971.01 Esti en granda embaraso. 971.02 Esti en situacio sen eliro. 971.03 Sidi en amaso da embaraso. 971.04 Li estas en klopodoj de l’ kapo ĝis piedoj.
.
Emerito, 907 907. Emerito 907.01 Vivi emerite.
.
Enspezo, 932 932. Enspezo 932.01 Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
.
Entrepreno, 246 246. Entrepreno 246.01 Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi. 246.02 Kiu sin enjungis, devas tiri. 246.03 Kiu entreprenis, tiu sin tenu. 246.04 Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l’ fajro.
, 974 974. Entrepreno 974.01 Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.
.
Entrudiĝo, 384 384. Entrudiĝo 384.01 Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.
.
Envio, 413 413. Envio 413.01 Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
, 938 938. Envio 938.01 Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
, 940 940. Envio 940.01 Envia moko sukceson ne detruas.
.
Eraro, 259 259. Eraro 259.01 Ĉiu eraro estas kulpo. 259.02 Pro eraro ne praviĝas la faro.
, 346 346. Eraro 346.01 Pro eraro ne praviĝas la faro.
, 551 551. Eraro 551.01 Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. 551.02 Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro. 551.03 Homo senpeka neniam ekzistis.
, 937 937. Eraro 937.01 Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon. 937.02 Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
.
Escepto, 1035 1035. Escepto, Regulo 1035.01 Ne ekzistas regulo sen escepto.
.
Esenco, 378 378. Esenco 378.01 El kanto oni vortojn ne elĵetas. 378.02 Karakteron al kanto donas la tono.
, 620 620. Esenco 620.01 Nomo egala, sed esenco mala.
, 675 675. Esenco 675.01 Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
, 776 776. Esenco 776.01 Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
, 1127 1127. Esenco 1127.01 Ne beligas loko homon, sed homo la lokon. 1127.02 Valoras ne la vesto, valoras la enesto.
.
Espero, 2 2. Espero 2.01 Hazardo estas malbona gardo. 2.02 Espero panon ne donas. 2.03 Malpli esperu, pli konsideru. 2.04 Fidanta al vorto atendas ĝis morto.
, 3 3. Espero, Risko 3.01 Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. 3.02 Espero postulas oferon. 3.03 Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
, 120 120. Espero 120.01 Servo al Dio vana ne restas. 120.02 Ni laboru kaj esperu.
, 542 542. Espero 542.01 Altan arbon batas la fulmo. 542.02 Kie estas sufero, estas ankaŭ espero. 542.03 Post vetero malbela lumas suno plej hela.
.
Читать дальше