L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta

Здесь есть возможность читать онлайн «L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Proverbaro Esperanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Proverbaro Esperanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.
Mi aldonas la Antaŭparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la aŭtoro volis ankoraŭ aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antaŭparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskaŭ nur en sia Esperanta versio, kaj ĝi cetere menciis rusajn «kapvortojn,» kiuj ne plu vidiĝis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankoraŭ ŝuldiĝas la vicordo de la proverbgrupoj.
La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun «alfabeta registro» aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo.
Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.
Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo.
Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco.
Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune.
subskribo Karl Pov Postnoto:

Proverbaro Esperanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Proverbaro Esperanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

B

Babilo, 151 151. Babilo 151.01 Ju pli da babilado, des pli da pekado. 151.02 Kiu multe babilas, pensas malmulte. , 451 451. Babilo 451.01 Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas. , 454 454. Babilo 454.01 Ju pli da babilado, des pli da pekado. , 455 455. Babilo 455.01 Kiu multe parolas, malamikon konsolas. 455.02 Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas. 455.03 Tro multe da salo malbonigas la manĝon. 455.04 Pli bone ne sali, ol sali tro multe. 455.05 Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti. 455.06 Montras parolo, kion cerbo valoras. 455.07 Mia lango — mia malamiko. 455.08 Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas. , 678 678. Babilo 678.01 Teni sian langon en la buŝo. 678.02 Kiu sian langon katenas, Dio lin benas. 678.03 Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas. 678.04 Mastro elbabilis, gastoj ne silentos. 678.05 Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’ tuta mondo iros. 678.06 Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. , 1015 1015. Babilo 1015.01 Kio tra l’ dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos. .

Bagatelo, 484 484. Bagatelo 484.01 Monto gravediĝis, muso naskiĝis. , 548 548. Bagatelo, Senproporcieco 548.01 Pli da bruo, ol da faro. 548.02 Bruo potenca, nula esenco. 548.03 Multe da peno, neniom da pano. 548.04 Monto gravediĝis, muso naskiĝis. 548.05 Ludi ventobatadon. 548.06 Granda nubo, eta pluvo. 548.07 Granda frakaso en malgranda glaso. , 766 766. Bagatelo 766.01 Homo bagatelema. .

Barbo, 153 153. Barbo, Senproporcieco 153.01 Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis. 153.02 Barbo potenca, sed kapo sensenca. 153.03 Kresko mamuta, sed saĝo liliputa. , 155 155. Barbo 155.01 Griza barbo saĝon ne atestas. , 156 156. Barbo 156.01 Saĝo barbon ne atendas. .

Bato, 69 69. Bato, Edzino 69.01 Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem. , 80 80. Bato 80.01 Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas. 80.02 Batanto povas argumenti, batato devas silenti. , 81 81. Bato 81.01 Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo. 81.02 Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon. .

Batalo, 75 75. Batalo 75.01 Sieĝi ies pordon. 75.02 Elbatadi ies sojlon. .

Bedaŭro, 196 196. Bedaŭro 196.01 Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras. , 495 495. Bedaŭro 495.01 De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. 495.02 Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras. .

Beleco, 1067 1067. Beleco 1067.01 Bela vizaĝo estas duono da doto. , 1068 1068. Beleco 1068.01 Beleco logas, virto apogas. 1068.02 Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. , 1092 1092. Beleco 1092.01 Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo. .

Bezono, 213 213. Bezono 213.01 Per bezono venas mono. 213.02 Mizero instruas. 213.03 Malsato donas spriton. 213.04 Kiu devas, tiu povas. 213.05 Se stomako doloras, kapo laboras. , 379 379. Bezono 379.01 Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran. 379.02 Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos. 379.03 Eĉ bagatelo povas servi al celo. , 712 712. Bezono 712.01 Dio scias bone pri niaj bezonoj. , 902 902. Bezono 902.01 Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. 902.02 Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon. 902.03 Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. 902.04 Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas. , 1135 1135. Bezono 1135.01 Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas. 1135.02 Bezono estas plej forta ordono. 1135.03 Mizero faras lerta, mizero faras sperta. 1135.04 Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas. 1135.05 Instruas mizero manĝi panon sen butero. 1135.06 Mizero saltas, mizero haltas. .

Bojo, 163 163. Bojo 163.01 Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan. 163.02 Kiu bojas, ne mordas. , 167 167. Bojo, Insulto 167.01 Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno. 167.02 Insulto ne algluiĝas. 167.03 Hundo bojas, homo vojas. , 298 298. Bojo 298.01 Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno. , 1085 1085. Bojo 1085.01 Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo. 1085.02 Hundo bojas, pasanto vojas. 1085.03 La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas. .

Bondeziro, 715 715. Bondeziro 715.01 En bona horo! , 884 884. Bondeziro 884.01 Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono. 884.02 Deziri al iu ĉion bonan. .

Bonfaro, 179 179. Bonfaro 179.01 Bono farita ne estas perdita. , 697 697. Bonfaro 697.01 Bonfaron oni facile forgesas. 697.02 Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas. , 698 698. Bonfaro 698.01 Plej kruela estas redono por farita bono. 698.02 Kiu neniun savis, malamikon ne havas. 698.03 Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas. .

Bonkoreco, 868 868. Bonkoreco 868.01 Karaktero olea. 868.02 Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro. 868.03 Mola kiel vakso. .

Bono, 701 701. Bono 701.01 En ĉiu malbono estas iom da bono. 701.02 Eĉ plej granda malbono al bono kondukas. , 714 714. Bono 714.01 Troviĝas bonaj homoj en la mondo. , 1080 1080. Bono 1080.01 Bongusta peco longe ne atendas. , 1093 1093. Bono 1093.01 Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas. 1093.02 Kvalito bona ne bezonas admonon. , 1108 1108. Bono 1108.01 Kio estas bona por vi, estas bona por mi. .

Bonstato, 912 912. Bonstato 912.01 Vivi sate kaj glate. 912.02 Vivi kiel ĉe la brusto de Dio. 912.03 Vivi kiel kuko en butero. 912.04 Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro. 912.05 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita. , 939 939. Bonstato 939.01 Pli bone estas enviigi, ol kompatigi. 939.02 Pli bone estas ŝviti, ol tremi. 939.03 Tro da enspezo ne estas tro da pezo. 939.04 De pli da suko ne malboniĝas la kuko. , 1220 1220. Bonstato 1220.01 Kiam kreskas honoro, kreskas humoro. 1220.02 Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas. .

Braveco, 418 418. Braveco 418.01 Kuraĝa homo en sia domo. 418.02 Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo. 418.03 El post la arbo li estas bravulo. , 511 511. Braveco 511.01 Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas. 511.02 Granda parolisto, malgranda faristo. 511.03 Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo. 511.04 En sia dometo li estas atleto. 511.05 Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj. 511.06 Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno. 511.07 En sia angulo li estas bravulo. 511.08 Brava batalanto kontraŭ plado bolanta. , 684 684. Braveco 684.01 Li ne estas el la regimento de timuloj. 684.02 Li dentojn prunti ne bezonas. 684.03 Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo. 684.04 Li havas la kapon fortike sur la kolo. 684.05 Li estas homo sperta kaj lerta. , 1077 1077. Braveco 1077.01 Brava homo en sia domo. 1077.02 Li estas bravulo en sia angulo. 1077.03 Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila. 1077.04 Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras. 1077.05 Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo. .

C Ĉ

Certeco, 389 389. Certeco 389.01 Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo. 389.02 Vera kiel vorto de profeto. , 623 623. Certeco 623.01 Certe, kiel duoble du kvar. 623.02 Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo. .

Cirkonstancoj, 392 392. Cirkonstancoj 392.01 Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj. .

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Proverbaro Esperanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Proverbaro Esperanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Proverbaro Esperanta»

Обсуждение, отзывы о книге «Proverbaro Esperanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x