1207.02 Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
1208.01 Akvo trankvila estas akvo danĝera.
1208.02 Akvo silenta subfosas la bordon.
1209.01 Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far’.
1210.01 Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.
1210.02 Saĝo abunda, sed ne profunda.
1211.01 Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.
1211.02 Per lerta admono alfluas la mono.
1212.01 Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.
1213.01 Kio estas lernita, ne estas perdita.
1213.02 Kiu iras sperte, iras certe.
1214.01 Al la fiŝo ne instruu naĝarton.
1214.02 Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
1214.03 Ne prediku knabino al via patrino.
1215.01 Ne diru «hop» antaŭ la salto.
1215.02 Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
1215.03 Plej bone ridas, kiu laste ridas.
1215.04 Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
1215.05 Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.
1216.01 Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
1216.02 Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.
1216.03 Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
1217.01 Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.
1218.01 Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.
1219.01 Malbona herbo froston ne timas.
1219.02 Malbonulon diablo ne prenas.
1220.01 Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.
1220.02 Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas.
1221.01 Oni invitas — venu, oni donacas — prenu.
1221.02 Ne prenis pastro la donon — rekaŝu sako la monon.
1222.01 En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.
1222.02 Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.
1223.01 Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
1224.01 Fremda manĝo havas bonan guston.
1224.02 Propra supo brogas, fremda allogas.
1225.01 Ne doloras frapo sur fremda kapo.
1226.01 De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.
1226.02 Fremda spesmilo estas sen utilo.
1227.01 Pagi sen partopreno por fremda festeno.
1228.01 Kiso publika estas kiso malamika.
1228.02 Kiso malsincera estas danĝera.
1228.03 Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.
1229.01 Lang’ estas mola kaj laŭvole petola.
1230.01 Plej bona gvidilo estas la lango.
1230.02 Peto kaj demando kondukas tra l’ tuta lando.
1231.01 Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.
1232.01 Sidu lango malantaŭ la vango.
Fino bona — ĉio bona; finiĝis malbona — des pli bone.
Abundo, 409 409. Abundo 409.01 Kie pano estas, tie musoj ne mankas. 409.02 Plena kaso ŝteliston altiras. 409.03 Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
, 825 825. Abundo 825.01 Kiom la koro deziras.
, 906 906. Abundo 906.01 Tro sata, tro bata.
.
Afableco, 711 711. Afableco 711.01 Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla. 711.02 De vorto ĝentila ne doloras la lango.
, 1083 1083. Afableco 1083.01 Per vorto ĝentila ĉio estas facila. 1083.02 Kiu agas afable, vivas agrable. 1083.03 De bona vorto lango ne doloras. 1083.04 Afabla vorto pli atingas ol forto.
.
Afero, 861 861. Afero 861.01 Al la afero!
, 1026 1026. Afero, Ludo 1026.01 Ludo aparte, kaj afero aparte.
.
Aĝo, 1009 1009. Aĝo 1009.01 Matura aĝo.
.
Akiro, 55 55. Akiro 55.01 Akiro kaj perdo rajdas duope. 55.02 Enspezo postulas elspezon. 55.03 Tempo prenas, tempo pagas. 55.04 Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. 55.05 Kiel akirite, tiel perdite.
, 56 56. Akiro 56.01 Pli bona io, ol nenio. 56.02 Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi. 56.03 De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.
, 99 99. Akiro 99.01 Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas. 99.02 Tro elektema ricevas nenion. 99.03 Pli bona — estas malamiko de bona. 99.04 Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.
, 557 557. Akiro 557.01 Peke akirita ne estas profita.
, 750 750. Akiro 750.01 Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri. 750.02 Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.
, 931 931. Akiro 931.01 Kiel akirite, tiel perdite.
, 1105 1105. Akiro 1105.01 Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno. 1105.02 Pli bona estas io, ol nenio. 1105.03 Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.
.
Akordo, 982 982. Akordo 982.01 Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro. 982.02 Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. 982.03 Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
.
Akvo, 265 265. Akvo 265.01 Akvo kaj pano servas al sano.
.
Alfluo, 644 644. Alfluo 644.01 Mono kuras al mono. 644.02 Mono monon naskas. 644.03 Al bona ĉasisto iras mem la besto. 644.04 Riveretoj fluas al riveroj.
.
Alia, 780 780. Alia 780.01 Aliaj tempoj, aliaj moroj.
, 781 781. Alia 781.01 Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu. 781.02 Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos. 781.03 Kritiki estas facile, fari malfacile. 781.04 En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon. 781.05 Estu saĝa homo en via propra domo. 781.06 Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras. 781.07 En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. 781.08 Montroj kaj konsiloj estas facilaj. 781.09 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. 781.10 Aliajn gvidas kaj mem ne vidas. 781.11 Pli facile estas regi ol agi.
, 782 782. Alia, Malico 782.01 Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson. 782.02 En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo. 782.03 Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
.
Aliloke, 1103 1103. Aliloke, Diskreteco 1103.01 Kiel oni, tiel ĉe ni. 1103.02 Aliloka ĉielo estas sama ĉielo. 1103.03 Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.
.
Aliulo, 1032 1032. Aliulo 1032.01 Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu. 1032.02 Profiton celu, sed aliajn ne pelu.
.
Alkonformiĝo, 289 289. Alkonformiĝo 289.01 Inter lupoj kriu lupe. 289.02 Inter kornikoj ne konvenas predikoj. 289.03 Inter generaloj parolu pri bataloj. 289.04 En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.
.
Allogo, 1095 1095. Allogo 1095.01 Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
.
Almozo, 227 227. Almozo 227.01 Donado de almozoj neniam malriĉigas. 227.02 Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.
.
Alternativo, 576 576. Alternativo 576.01 Aŭ festo, aŭ fasto. 576.02 Aŭ festene, aŭ malplene. 576.03 Aŭ ĉio, aŭ nenio. 576.04 Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo. 576.05 Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato. 576.06 Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.
, 1218 1218. Alternativo 1218.01 Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.
.
Читать дальше