Esploro, 1018 1018. Esploro 1018.01 Palpi al iu la pulson.
.
Estimo, 1002 1002. Estimo 1002.01 Konu nin, ŝatu nin! 1002.02 Jen kiaj ni estas!
.
Estonteco, 929 929. Estonteco 929.01 Kiu vivos, tiu vidos. 929.02 La tempo venos, ni ĉion komprenos. 929.03 La parto plej vasta venos la lasta.
.
Evito, 983 983. Evito 983.01 Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti. 983.02 Pli bone ne fari, ol erari.
, 984 984. Evito 984.01 Neevitebla malbono.
, 1029 1029. Evito 1029.01 Pli facile estas eviti ol spiti. 1029.02 Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
.
Fabelo, 95 95. Fabelo, Naiveco 95.01 Li havas la kapon sur ĝusta loko. 95.02 Naivuloj jam ne ekzistas.
.
Facila, 1081 1081. Facila 1081.01 Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila.
.
Falo, 564 564. Falo 564.01 Trafi per la vizaĝo en koton. 564.02 Enbatiĝi.
.
Falpuŝiĝo, 1046 1046. Falpuŝiĝo 1046.01 Ŝtono de falpuŝiĝo.
.
Falsvirto, 538 538. Falsvirto 538.01 Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon. 538.02 En buŝo Biblio, en koro malpio. 538.03 Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
.
Famo, 436 436. Famo 436.01 Popolo diras, Dio diras. 436.02 Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas.
, 709 709. Famo 709.01 Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide. 709.02 Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias. 709.03 Truon de l’ honoro flikos neniu tajloro.
, 978 978. Famo, Sano 978.01 Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.
.
Fanfaronado, 158 158. Fanfaronado 158.01 Barelo malplena sonas plej laŭte. 158.02 Rado malbona knaras plej multe. 158.03 Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.
, 545 545. Fanfaronado 545.01 Barelo malplena sonas plej laŭte.
.
Faraĉo, 1052 1052. Faraĉo 1052.01 El la faraĉo fariĝis kaĉo.
.
Faro, 855 855. Faro 855.01 Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj. 855.02 De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco. 855.03 Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. 855.04 Granda parolisto estas duba faristo. 855.05 Granda parolo, sed malgranda volo. 855.06 Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.
, 856 856. Faro 856.01 Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.
.
Faritaĵo, 73 73. Faritaĵo 73.01 Kio fariĝis, jam ne refariĝos. 73.02 Kio pasis, ne revenos. 73.03 Kontraŭ faro farita ne helpas medito. 73.04 Al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos. 73.05 Ĝi helpos kiel hirud’ al mortinto.
, 208 208. Faritaĵo 208.01 Farita ne refariĝos. 208.02 Farita — elstrekita. 208.03 Falis el mano — prenu satano. 208.04 For el la manoj — for el kalkulo.
, 248 248. Faritaĵo 248.01 Kio estas farita, estas sankciita.
.
Feliĉo, 44 44. Feliĉo, Protekto 44.01 Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. 44.02 Facile estas danci, se la feliĉo kantas. 44.03 Nevo de papo facile fariĝas kardinalo. 44.04 Al protekto kaj forto helpas la sorto.
, 236 236. Feliĉo 236.01 Homo fidas, feliĉo decidas. 236.02 Venkas ne forto, venkas la sorto. 236.03 Feliĉo leĝon ne konas. 236.04 Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas. 236.05 Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.
, 276 276. Feliĉo, Fiero 276.01 En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.
, 324 324. Feliĉo 324.01 Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.
, 367 367. Feliĉo 367.01 Ne ĉiu havas egalan feliĉon.
, 657 657. Feliĉo 657.01 Amaso da mono kaj titolo de barono.
, 930 930. Feliĉo 930.01 Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta. 930.02 Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.
, 1203 1203. Feliĉo 1203.01 Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas. 1203.02 Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.
, 1204 1204. Feliĉo 1204.01 Feliĉon oni ne heredas nek cedas. 1204.02 Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.
, 1205 1205. Feliĉo 1205.01 Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.
.
Festo, 336 336. Festo 336.01 Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto. 336.02 Ne ĉiam estas sankta Johano.
, 639 639. Festo 639.01 Tago festa — for aferoj. 639.02 Festotaga laboro estas sen valoro.
, 997 997. Festo 997.01 Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta. 997.02 Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
.
Fianĉo, 899 899. Fianĉo 899.01 Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
.
Fido, 791 791. Fido 791.01 Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido.
.
Fiero, 134 134. Fiero 134.01 Kontraŭ homo fiera Dio estas severa. 134.02 Al porko Dio kornojn ne donas.
, 139 139. Fiero 139.01 Nazo supren, vento antaŭen. 139.02 Fiera mieno — kapo malplena.
, 276 276. Feliĉo, Fiero 276.01 En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.
, 383 383. Fiero 383.01 De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.
, 444 444. Fiero 444.01 Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
, 490 490. Fiero 490.01 Ju homo pli fiera, des puno pli severa. 490.02 Pro homo fiera ĝojas infero. 490.03 Malhumileco estas kara plezuro. 490.04 Fiereco venas antaŭ la falo. 490.05 Altan arbon batas la fulmo. 490.06 Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.
, 491 491. Fiero 491.01 Fiera mieno — kapo malplena.
, 550 550. Fiero 550.01 Li tenas la nazon supren.
, 1152 1152. Fiero 1152.01 En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
.
Finitaĵo, 270 270. Finitaĵo 270.01 Finita kaj glatigita.
.
Fino, 1065 1065. Fino 1065.01 La fino kronas la verkon. 1065.02 Fino bona, ĉio bona.
, 1066 1066. Fino 1066.01 Ĉio havas finon.
, 1079 1079. Fino 1079.01 Bona vino al la fino.
.
Firmeco, 602 602. Firmeco 602.01 Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu. 602.02 Estu sinjoro de via vorto. 602.03 Vorto donita estas kiel leĝo. 602.04 Pripensu malrapide kaj agu decide. 602.05 Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu. 602.06 Antaŭe intencu kaj poste komencu.
.
Flamiĝemo, 339 339. Flamiĝemo 339.01 Eksplodema kiel pulvo. 339.02 Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro. 339.03 Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto. 339.04 Li estas flamiĝema kiel rezina ligno. 339.05 Li havas muŝon en la kapo.
, 945 945. Flamiĝemo 945.01 Eksplodis kiel pulvo. 945.02 Flamiĝema kiel ligno rezina.
.
Flato, 232 232. Flato 232.01 Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj. 232.02 Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun. 232.03 Karesi al iu la barbon.
, 419 419. Flato 419.01 Karesi al iu la barbon. 419.02 Paroli dolĉe en la orelon.
, 771 771. Flato 771.01 Se vi volas filinon, flatu la patrinon. 771.02 Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
.
Flikitaĵo, 322 322. Flikitaĵo 322.01 Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon. 322.02 Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan. 322.03 Surmeto rompas, komparo trompas.
.
For, 704 704. For 704.01 Iri for en bona hor’. 704.02 Enpakiĝu kaj foriĝu. 704.03 En bona ordo tra la pordo!
, 705 705. For 705.01 Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!
, 746 746. For 746.01 For! 746.02 Forigu lin!
.
Читать дальше