Konformeco, 189 189. Konformeco 189.01 Ne iru fadeno antaŭ kudrilo. 189.02 Restu tajloro ĉe via laboro. 189.03 Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
, 919 919. Konformeco 919.01 Inter lupoj kriu lupe.
.
Konfuzo, 946 946. Konfuzo 946.01 Fari al iu bonan lavon. 946.02 Ŝuti polvon en la okulojn. 946.03 Sapumi la okulojn.
.
Kono, 283 283. Kono 283.01 Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
, 1004 1004. Kono 1004.01 Mi konas miajn homojn. 1004.02 Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.
.
Konscienco, 699 699. Konscienco 699.01 Kiu bone agas, timi ne bezonas. 699.02 Pura ĉielo fulmon ne timas. 699.03 Pura konscienco estas plej granda potenco. 699.04 Foresto de ofendo estas plej bona defendo.
, 823 823. Konscienco 823.01 Havi larĝan konsciencon. 823.02 Kovri la buŝon de sia konscienco. 823.03 La konscienco lin ne turmentas.
, 1193 1193. Konscienco 1193.01 Konscienco trankvila estas bona dormilo.
.
Konsilo, 462 462. Konsilo 462.01 Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj. 462.02 Ovo kokinon ne instruas. 462.03 Lecionoj al profesoro estas vana laboro. 462.04 Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.
.
Konsolo, 216 216. Konsolo 216.01 Malfeliĉo komuna estas malpli premanta. 216.02 Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola. 216.03 En kompanio eĉ morto faciliĝas. 216.04 En amaso eĉ morto estas pli gaja.
.
Konstanteco, 725 725. Konstanteco 725.01 Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
.
Konsumado, 914 914. Konsumado 914.01 Vivi de ŝparita kaso. 914.02 Konsumi sian antaŭan grason.
, 915 915. Konsumado 915.01 Vivi de estontaj enspezoj. 915.02 Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
.
Kontenteco, 717 717. Kontenteco 717.01 Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito. 717.02 Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.
, 748 748. Kontenteco 748.01 Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu. 748.02 Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras. 748.03 Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.
.
Kontentigo, 159 159. Kontentigo 159.01 Sakon kun truo vi neniam plenigos. 159.02 Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
, 291 291. Kontentigo 291.01 Ke la lup’ estu sata, kaj la ŝaf’ ne tuŝata. 291.02 Kontentigi la katon kaj kune la raton. 291.03 Trafi du celojn per unu ŝtono.
, 343 343. Kontentigo 343.01 Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu. 343.02 Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas. 343.03 Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos. 343.04 Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas. 343.05 Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras. 343.06 Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte. 343.07 Azenon komunan oni batas plej multe. 343.08 Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.
, 362 362. Kontentigo 362.01 Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
, 627 627. Kontentigo 627.01 Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
.
Kontraŭaĵo, 523 523. Kontraŭaĵo 523.01 Muso satiĝis, faruno malboniĝis.
.
Kontraŭstaro, 723 723. Kontraŭstaro 723.01 Trafis pugno pugnon. 723.02 Trafis falĉilo sur ŝtonon. 723.03 Trafis hakilo al ligno malmola. 723.04 Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo. 723.05 Ankaŭ diablo tondron suferos. 723.06 Renkontiĝis la kato kun sentima rato. 723.07 Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.
.
Koro, 818 818. Koro 818.01 Kio iras el koro, venas al koro. 818.02 Konfido naskas konfidon.
.
Kosto, 762 762. Kosto 762.01 Kio multe kostas, multe valoras. 762.02 Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
.
Kredito, 249 249. Kredito 249.01 Esti bone enskribita ĉe iu. 249.02 Havi ĉe iu krediton kaj meriton.
.
Krio, 506 506. Krio 506.01 Krii el la tuta gorĝo.
.
Kritiko, 252 252. Kritiko 252.01 En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. 252.02 Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas. 252.03 Kritiki estas facile, fari malfacile. 252.04 Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. 252.05 Propran ĝibon neniu vidas.
.
Krudulo, 1121 1121. Krudulo 1121.01 Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron. 1121.02 Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos. 1121.03 Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
.
Kulpo, 260 260. Kulpo, Samvaloreco 260.01 Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo. 260.02 Kiu rompis, tiu pagu. 260.03 De kiu la kulpo, por tiu la puno. 260.04 Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.
, 314 314. Kulpo 314.01 Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas. 314.02 Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo. 314.03 Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis. 314.04 Se en kor’ io sidas, vizaĝo perfidas. 314.05 Kiu resonis, tiu sin donis. 314.06 Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto. 314.07 Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
.
Kuraĝo, 512 512. Kuraĝo 512.01 Kuraĝo ĉion atingas. 512.02 Kiu ne riskas, tiu ne havas. 512.03 Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.
.
Kuro, 321 321. Kuro 321.01 Al la malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro. 321.02 Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
.
Kutimo, 1166 1166. Kutimo 1166.01 Kutimo estas dua naturo.
.
Kvalito, 1051 1051. Kvalito 1051.01 Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.
.
Kvanto, 735 735. Kvanto 735.01 Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto. 735.02 De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo.
.
Laboro, 72 72. Laboro 72.01 Vojon batitan herbo ne kovras. 72.02 Ŝlosilo uzata ruston ne konas. 72.03 Akvo kura — akvo pura.
, 406 406. Laboro 406.01 Laboro kondukas al honoro kaj oro. 406.02 Laboro fortigas, ripozo putrigas. 406.03 Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas. 406.04 Pano buŝon ne serĉas. 406.05 Kiu amas la liton, ne akiros profiton. 406.06 Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. 406.07 Rezonado kaj filozofado panon ne donas.
, 446 446. Laboro 446.01 Sen laboro ne venas oro.
, 503 503. Laboro 503.01 Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.
, 521 521. Laboro 521.01 Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas. 521.02 Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango. 521.03 Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta. 521.04 Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano. 521.05 Ne venas honoro sen laboro.
, 577 577. Laboro 577.01 Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
, 760 760. Laboro 760.01 Vojon batitan herbo ne kovras.
, 778 778. Laboro 778.01 Pli bone estas ŝviti ol tremi.
, 864 864. Laboro 864.01 Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.
, 975 975. Laboro 975.01 Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
.
Lango, 164 164. Lango 164.01 Ne timu tranĉilon, timu babilon. 164.02 Vundo pasas, vorto restas. 164.03 Langa vundo plej profunda.
, 1229 1229. Lango 1229.01 Lang’ estas mola kaj laŭvole petola.
, 1231 1231. Lango 1231.01 Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.
, 1232 1232. Lango 1232.01 Sidu lango malantaŭ la vango.
.
Lasta, 242 242. Lasta 242.01 Plej bone ridas, kiu laste ridas.
.
Legado, 1059 1059. Legado 1059.01 De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.
.
Leĝo, 958 958. Leĝo 958.01 Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras. 958.02 Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas. 958.03 Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas.
, 959 959. Leĝo 959.01 Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.
, 960 960. Leĝo 960.01 Sur leĝa bazo. 960.02 Leĝe kaj rajte.
, 1038 1038. Leĝo 1038.01 Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.
, 1138 1138. Leĝo 1138.01 Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.
.
Читать дальше