L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta

Здесь есть возможность читать онлайн «L. Zamenhof - Proverbaro Esperanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Proverbaro Esperanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Proverbaro Esperanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.
Mi aldonas la Antaŭparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la aŭtoro volis ankoraŭ aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antaŭparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskaŭ nur en sia Esperanta versio, kaj ĝi cetere menciis rusajn «kapvortojn,» kiuj ne plu vidiĝis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankoraŭ ŝuldiĝas la vicordo de la proverbgrupoj.
La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun «alfabeta registro» aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo.
Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.
Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo.
Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco.
Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune.
subskribo Karl Pov Postnoto:

Proverbaro Esperanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Proverbaro Esperanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Lerno, 187 187. Lerno 187.01 Lernado sen fruktoj ne restas. 187.02 Sperta mano ne restas sen pano. , 386 386. Lerno 386.01 En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo. 386.02 Homo lernas la tutan vivon. 386.03 Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu. 386.04 Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa. 386.05 Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. , 522 522. Lerno 522.01 Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon. 522.02 Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan. , 1213 1213. Lerno 1213.01 Kio estas lernita, ne estas perdita. 1213.02 Kiu iras sperte, iras certe. .

Lerteco, 1082 1082. Lerteco 1082.01 La enigmo simple solviĝas. 1082.02 Lerteco sorĉon ne bezonas. .

Libero, 266 266. Libero 266.01 Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero. , 300 300. Libero 300.01 Kiam kato promenas, la musoj festenas. 300.02 Mastro en vojo — servantoj en ĝojo. , 301 301. Libero 301.01 Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. 301.02 Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. 301.03 Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. 301.04 Vivu mizere, sed vivu libere! 301.05 Seka panpeco, sed en libereco. , 753 753. Libero 753.01 Kiam kato promenas, la musoj festenas. , 1041 1041. Libero 1041.01 Tute libera, kiel birdo aera. 1041.02 Birdo petolas, kiom ĝi volas. .

Lojaleco, 162 162. Lojaleco 162.01 Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon. .

Loko, 204 204. Loko 204.01 Havi varman lokon. , 361 361. Loko 361.01 Ĉiu angulo kun sia sanktulo. , 508 508. Loko 508.01 Alia urbo, alia moro. 508.02 Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas. 508.03 Aliaj domoj, aliaj homoj. 508.04 En ĉiu angulo alia postulo. 508.05 Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l’ loko. .

Longedaŭro, 146 146. Longedaŭro 146.01 Por longa malsano kurac’ estas vana. 146.02 Tro longa sufero — malgranda espero. .

Ludo, 1026 1026. Afero, Ludo 1026.01 Ludo aparte, kaj afero aparte. .

Lukso, 911 911. Lukso 911.01 Vivi larĝe kaj lukse. .

M

Magio, 957 957. Magio 957.01 Magia rondo. .

Malamiko, 323 323. Malamiko 323.01 Estinta amiko estas plej danĝera malamiko. 323.02 Plej kruela estas redono por farita bono. 323.03 Kiu neniun savis, malamikojn ne havas. 323.04 Por via bono vin regalas bastono. 323.05 Putrado de fiŝo komenciĝas de l’ kapo. 323.06 Batu malbonulon, li vin flatos, — kisu, li vin batos. , 797 797. Malamiko 797.01 Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas. .

Malapero, 210 210. Malapero 210.01 Malaperis, kiel vaporo. 210.02 Li jam estas trans montoj kaj maro. 210.03 Kaptu lin kiel forflugintan venton. 210.04 Li forpelis siajn piedojn. 210.05 Malaperis kiel ŝtono en maron. 210.06 Diris kaj foriris. 210.07 Li pafis sin for. 210.08 Forsavis sian korpon kaj animon. , 271 271. Malapero 271.01 Malaperis kiel ŝtono en maron. , 597 597. Malapero 597.01 Malaperis kiel vaporo. 597.02 Li pafis sin for. , 817 817. Malapero 817.01 Malaperis kiel vaporo. , 976 976. Malapero 976.01 Malaperis kiel vaporo. 976.02 Kaptu lin kiel forflugintan venton. 976.03 Notu en la kamentubo. .

Malatento, 435 435. Malatento 435.01 Okulo ne atentas, dorso eksentas. , 447 447. Malatento 447.01 Okulo ne atentas, dorso eksentas. 447.02 Se okulo ne vidis, pagas la poŝo. 447.03 Blindulo kartojn ludi ne devas. 447.04 Per eraro ne praviĝas la faro. 447.05 Senkonscie vi agis, konscie vi pagos. , 466 466. Malatento 466.01 Piedo ne atentis, kapo eksentis. 466.02 Mano pekis, dorso pagas. , 671 671. Malatento 671.01 Pro multo da arboj li arbaron ne vidas. 671.02 En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis. , 720 720. Malatento 720.01 Okulo ne atentas, — dorso eksentas. , 767 767. Malatento 767.01 Pro eraro ne praviĝas la faro. 767.02 Okulo ne atentas, — dorso eksentas. , 1023 1023. Malatento 1023.01 Fordormi la okazon. , 1102 1102. Malatento 1102.01 En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas. .

Malbelulo, 30 30. Malbelulo 30.01 Ne helpas spegulo al malbelulo. .

Malbonaĵo, 493 493. Malbonaĵo 493.01 Urtikon frosto ne difektas. .

Malbono, 631 631. Malbono 631.01 El du malbonoj pli malgrandan elektu. , 841 841. Malbono 841.01 Pli valoras faro nenia, ol faro malbona. 841.02 Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco. , 1219 1219. Malbono 1219.01 Malbona herbo froston ne timas. 1219.02 Malbonulon diablo ne prenas. .

Malegaleco, 496 496. Malegaleco 496.01 Unu floras, alia ploras. 496.02 Por unu — festeno, por alia — ĉagreno. 496.03 Por malsanulo forto, por kokido la morto. 496.04 Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon. .

Malespero, 480 480. Malespero 480.01 Hom’ malesperas, Dio aperas. .

Malfacileco, 123 123. Malfacileco 123.01 Ne sanktuloj potojn faras. .

Malfeliĉo, 145 145. Malfeliĉo 145.01 Malsano venas rapide, foriras rigide. 145.02 Malfeliĉo venas rajde, foriras piede. , 214 214. Malfeliĉo 214.01 Malfeliĉo malofte venas sole. 214.02 Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas. 214.03 Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj. 214.04 Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj. 214.05 Kie maldike, tie rompiĝas. 214.06 Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas. 214.07 Fendita ligno facile ekbrulas. , 494 494. Malfeliĉo 494.01 Venas ĉagreno sen granda peno. 494.02 Malfeliĉo inviton ne atendas. 494.03 Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko. 494.04 Ne voku diablon, ĉar li povas aperi. , 747 747. Malfeliĉo 747.01 Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue. , 1007 1007. Malfeliĉo 1007.01 Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo. 1007.02 Ne defendas oro kontraŭ doloro. 1007.03 Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro. .

Malforteco, 414 414. Malforteco 414.01 Kie maldike, tie rompiĝas. .

Malfrueco, 516 516. Malfrueco 516.01 Ĝi estas mustardo post la manĝo. , 614 614. Malfrueco 614.01 Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis. 614.02 Post morto kuracilo jam estas sen utilo. 614.03 Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo. , 719 719. Malfrueco 719.01 Kiam havo malaperis, saĝo aperis. 719.02 Saĝa estas la frato post ricevo de l’ bato. 719.03 Estis la tempo, ni ne komprenis, — pasis la tempo, la saĝ’ al ni venis. 719.04 Post la fino de l’ batalo estas multe da kuraĝuloj. 719.05 Post la batalo preĝo ne helpas. 719.06 Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo. 719.07 Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos. , 770 770. Malfrueco 770.01 Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis. 770.02 Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo. 770.03 Aperas prudento, kiam pasis la momento. , 898 898. Malfrueco 898.01 Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas. , 948 948. Malfrueco 948.01 Saĝa estas la hundo post ricevo de l’ vundo. , 1124 1124. Malfrueco 1124.01 Bona ideo venas post la pereo. 1124.02 Venas prudento post la ĝusta momento. , 1154 1154. Malfrueco 1154.01 Pli bone malfrue, ol neniam. .

Malgrando, 238 238. Malgrando 238.01 Malgranda birdeto, sed akra ungeto. 238.02 Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras. 238.03 Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus. 238.04 Unu sola guto la glason plenigas. 238.05 Eĉ pinglo povas koron trapiki. , 832 832. Malgrando 832.01 Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo. , 1019 1019. Malgrando 1019.01 Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. 1019.02 Eĉ najtingalo ne estas sen galo. 1019.03 Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras. , 1037 1037. Malgrando 1037.01 De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. 1037.02 Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela. 1037.03 Pro karta preno perdiĝis bieno. , 1104 1104. Malgrando 1104.01 Malgranda aspekte, sed granda intelekte. 1104.02 Malgranda pezo, sed granda prezo. .

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Proverbaro Esperanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Proverbaro Esperanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Proverbaro Esperanta»

Обсуждение, отзывы о книге «Proverbaro Esperanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x