Aleksandr Puŝkin - La filino de la kapitano

Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandr Puŝkin - La filino de la kapitano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, ISBN: 2002, Издательство: eLIBRO, Жанр: Русская классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La filino de la kapitano: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La filino de la kapitano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La filino de la kapitano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La filino de la kapitano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

«Ĉi tie», li aldonis, «Vi havas nenion por rigardi».

Vasilisa Jegorovna akceptis min maloficiale kaj bonkore; ŝi traktis min kiel sian dejarcentan konaton. La invalido kaj Palaŝka preparis la tablon.

«Kial mia Ivan Kuzmiĉ hodiaŭ tiel longe instruas?» diris la edzino de la kapitano. «Palaŝka, voku la sinjoron por tagmanĝi! Kie do estas Maŝa?»

En la ĉambron eniris junulino 18-jara, rondvizaĝa, ruĝvanga, kun helblondaj haroj, glate kombitaj malantaŭen de la oreloj, kiuj en tiu momento arde brulis. Ĉe la unua rigardo ŝi ne tre plaĉis al mi. Mi rigardis ŝin kun antaŭjuĝo. Ŝvabrin estis priskribinta al mi Maŝan, la filinon de nia estro, kiel absolutan stultulinon. Marja Ivanovna sidigis sin en angulon kaj ekkudris. Dume oni alportis brasikan supon. Vasilisa Jegorovna, ne vidante la edzon, duan fojon sendis Palaŝkan por venigi la mastron.

«Diru al la sinjoro: la gastoj jam atendas, la supo malvarmiĝas. Dank’ al Dio, ne foriros de li la instruado, li havos ankoraŭ sufiĉan tempon por satkrii».

La kapitano baldaŭ venis, akompanata de la unuokula maljunulo.

«Kion vi faras, mia kara?» diris al li la edzino, «La manĝo jam delonge estas sur la tablo, sed vin oni neniel povas alvenigi».

«Ĉar, Vasilisa Jegorovna, mi estis okupita per militekzercado: la soldatojn mi instruis».

«Bagatelo!» rediris la edzino de la kapitano, «Nuraj paroloj pri via instruado, — la soldatoj nenion de vi lernos, kaj vi ja mem ne multon komprenas pri la afero. Pli bone estus, se vi sidus hejme kaj preĝus al Dio. Karaj gastoj, bonvolu altabliĝi!» Ni sidiĝis por tagmanĝi. Vasilisa Jegorovna eĉ por momento ne ĉesis paroli kaj superŝutis min per demandoj: kiuj estas miaj gepatroj, ĉu ili vivas ankoraŭ, kie ili loĝas, ĉu riĉaj ili estas? Aŭdinte, ke mia patro posedas 300 kamparanojn, ŝi diris: «Ĉu vere? Ekzistas do ankoraŭ riĉaj homoj en la mondo! Sed ni, karulo, posedas unu solan servutulinon, jen tiun Palaŝkan; tamen, dank’ al Dio, ni ankaŭ ne malbone vivas. Unu zorgon mi havas! Maŝa estas en aĝo de edziniĝo, sed kian doton ŝi povus havi? Kombilon, elbranĉan balailon kaj tri kopekojn da mono (pardonu min Dio!): ĉio ĉi sufiĉos por sin bani en ŝvitbanejo [23] Rusa popolamaso sin vergas en ŝvitbanejo per mallongaj foliriĉaj balailoj, moligitaj en varmega akvo. . Estos feliĉo, se troviĝos bona viro, alie ŝi restos vivdaŭra fraŭlino».

Mi ekrigardis Maŝan: ŝi forte ruĝiĝis, kaj eĉ larmeroj gutis sur ŝian teleron. Mi ekkompatis ŝin kaj rapidis ŝanĝi la temon de la interparolado.

«Mi aŭdis», mi diris ne tute ĝustaloke, «Ke baŝkiroj estas atakontaj vian citadelon?»

«De kiu vi tion aŭdis, karulo?» demandis Ivan Kuzmiĉ. «En Orenburgo oni ĝin al mi diris!» respondis mi. «Sensencaĵo!» diris la citadelestro, «ĉe ni jam delonge malestas iuj famoj pri atakado. La baŝkiroj nun estas fortimigitaj; ankaŭ la kirgizojn oni dece prudentigis. Ili certe ne kuraĝos plu nin ataki. Sed se ili tion riskos, mi instruos al ili disciplinon, tiel ke ili por dek jaroj estos kvietigitaj».

«Ĉu vi ne timas», daŭrigis mi, min turnante al la edzino de la kapitano, «Resti en la citadelo meze de tiaj danĝeroj?»

«Ni alkutimiĝis, karulo», respondis ŝi. «Antaŭ dudek jaroj, kiam oni nin el la regimento transloĝigis ĉi-tien, Dio scias, kiel mi timis tiujn malbenindajn malpiulojn! Ĉiufoje, kiam mi vidis linkofelan ĉapon aŭ aŭdis iliajn krietantajn voĉojn, kredu, sinjoro, mia koro kuntiriĝis. Sed nun mi tiel alkutimiĝis, ke mi eĉ ne moviĝas, kiam oni venas diri, ke ĉirkaŭ la citadelo rajdas malbonuloj».

«Vasilisa Jegorovna estas sinjorino kuraĝega», grave diris Ŝvabrin. «Ivan Kuzmiĉ povas tion certigi».

«Jes, jes», diris Ivan Kuzmiĉ, «La virino ne apartenas al deko da timuloj [24] Rusa parolturno. ».

«Ĉu Marja Ivanovna estas same kuraĝa kiel vi?» mi demandis la mastrinon.

«Ĉu kuraĝa estas Maŝa?» respondis la patrino, «Ne, Maŝa estas timemulino. Ĝis nun ŝi ne povas aŭdi pafilan sonon, ĉiam ŝi tuj ektremetas. Kiam antaŭ du jaroj Ivan Kuzmiĉ elpensis pafigi nian pafilegon en mia nomfesto, tiam ŝi, karulino, preskaŭ mortis pro teruro. De tiam ni tute ne plu pafigas la malbenindan pafilegon».

Nia tagmanĝo estis finita. La kapitano kaj lia edzino iris por dormi; mi iris al Ŝvabrin, kaj kun li mi pasigis tiun tutan vesperon.

Ĉapitro IV

La duelo

Konsentite!.. Sinjoro, ekokupu vian pozicion,

Trapikos mi figuron vian tuj per spado…

Knjaĵnin

Pasis kelke da semajnoj, kaj mia vivo en la Bjelogorska citadelo fariĝis por mi ne nur tolerebla, sed eĉ agrabla. En la familio de la citadelestro mi estis akceptata kiel parenco. La geedzoj estis homoj plej respektindaj. Ivan Kuzmiĉ, filo de simpla soldato, komencis sian servadon kiel soldato kaj nur poste ricevis oficiran rangon; li estis do simplulo tute ne klera, sed homo plej honesta kaj bona. Lia edzino estris lin, kio konformiĝis kun lia senzorgemo. Vasilisa Jegorovna konsideris liajn oficajn aferojn same kiel siajn mastrumajn kaj administris la citadelon same kiel sian domon. Marja Ivanovna baldaŭ ĉesis min eviti. Ni interkonatiĝis. Mi trovis en ŝi fraŭlinon prudentan kaj senteman. Nerimarkeble mi ekamis la bonan familion, eĉ la unuokulan garnizonan leŭtenanton Ivan Ignatjiĉ, al kiu Ŝvabrin kalumnie imputis malpermesitajn interrilatojn kun Vasilisa Jegorovna, kio ne havis eĉ ombron de verŝajneco; sed por Ŝvabrin tio estis indiferenta.

Mi estis promociita oficiro. Miaj servadaj devoj ne estis tro malfacilaj. En la de Dio protektata citadelo ne okazis militparadoj, nek ekzercado aŭ gardostarado. La citadelestro iafoje propravole instruis la soldatojn, sed ĝis nun li ne sukcesis atingi, ke ili diferencigu senerare la dekstran flankon de la maldekstra. Ŝvabrin havis kelkajn francajn librojn.

Mi komencis legi, kaj en mi naskiĝis amo por literaturo. Matene mi legadis aŭ ekzerciĝis en tradukado, eĉ en verkado de versaĵoj; preskaŭ ĉiutage mi tagmanĝis ĉe la citadelestro, kie mi ordinare pasigis la reston de la tago. Vespere vizitis ilin iafoje patro Gerasim kun sia edzino Akulina Pamfilovna, la unua sciigantino de novaĵoj en la tuta ĉirkaŭejo.

Ŝvabrinon mi, kompreneble, vidis ĉiutage; sed de horo al horo la interrilatoj kun li iĝis por mi malpli agrablaj. Lia ĉiama mokado pri la familio de la citadelestro tute ne plaĉis al mi, precipe liaj ofendaj diraĵoj pri Marja Ivanovna. En la citadelo malestis kroma societo, sed mi eĉ ne deziris kroman.

Malgraŭ la antaŭdiroj, la baŝkiroj ne ribelis. Paco regis en la ĉirkaŭejo de nia citadelo. Sed tute neatendite interrompis ĝin interna malpaciĝo.

Mi jam ĉi supre menciis pri miaj literaturaj ekzercoj. Miaj provoj estis por la tiama epoko sufiĉe bonaj, kaj la poeto Aleksandr Petroviĉ Sumarokov kelkajn jarojn poste ilin tre laŭdis. Foje mi sukcesis verki kanteton, pri kiu mi mem estis tre kontenta. Konate estas, ke verkistoj iafoje sub formo de konsilanto serĉas bonvolan aŭskultanton. Do, transskribinte mian kanteton, mi portis ĝin al Ŝvabrin, kiu sola en la tuta citadelo estis kapabla taksi la valoron de la versaĵo. Post mallonga antaŭparolo mi eltiris el la poŝo mian kajeron kaj legis al li jenan versaĵon:

Ampasion forigante,
Penas ŝin forgesi mi,
Kaj, ah, Manjon evitante,
Liberiĝon serĉas mi.
Sed rigardon helradian Vidas mi en ĉiu hor';
Ĝi delogis koron mian,
Mian pacon pelis for.
Vi en mia kormalforto Ekkompatu, Manjo, min,
Min vidante en ĉi sorto Kaj ke mi adoras vin.

«Kiel vi trovas la kanteton?» mi demandis Ŝvabrinon, atendante decan laŭdon. Sed je mia ĉagreno Ŝvabrin, ordinare plena de indulgemo, ĉi-tiun fojon kategorie konstatis, ke mia kanteto ne estas bona.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La filino de la kapitano»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La filino de la kapitano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Aleksandro Puŝkin
Aleksandrs Puškins - Ruslans un Ludmila
Aleksandrs Puškins
ALEKSANDRS PUŠKINS - VARA JĀTNIEKS
ALEKSANDRS PUŠKINS
ALEKSANDRS PUŠKINS - ROSLAVĻEVS
ALEKSANDRS PUŠKINS
ALEKSANDRS PUŠKINS - PASAKA PAR ZELTA GAILĪTI
ALEKSANDRS PUŠKINS
ALEKSANDRS PUŠKINS - MOCARTS UN SALJERI
ALEKSANDRS PUŠKINS
ALEKSANDRS PUŠKINS - KAPTEIŅA MEITIŅA
ALEKSANDRS PUŠKINS
ALEKSANDRS PUŠKINS - JEVGEŅIJS OŅEGINS
ALEKSANDRS PUŠKINS
ALEKSANDRS PUŠKINS - DUBROVSKIS
ALEKSANDRS PUŠKINS
ALEKSANDRS PUŠKINS - BORISS GODUNOVS
ALEKSANDRS PUŠKINS
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandr Puŝkin
Отзывы о книге «La filino de la kapitano»

Обсуждение, отзывы о книге «La filino de la kapitano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x