Aleksandr Puŝkin - La filino de la kapitano
Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandr Puŝkin - La filino de la kapitano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, ISBN: 2002, Издательство: eLIBRO, Жанр: Русская классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La filino de la kapitano
- Автор:
- Издательство:eLIBRO
- Жанр:
- Год:2002
- ISBN:91-7303-139-9
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La filino de la kapitano: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La filino de la kapitano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La filino de la kapitano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La filino de la kapitano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
«Nu, sinjoro!» kriis la veturigisto, «Malfeliĉo! Neĝoŝtormo!» Mi elrigardis el sub la kovraĵo de la sledo: ĉie ĉirkaŭe estis mallumo kaj turnoblovo. La vento muĝegis tiel sovaĝe, tiel aŭtoritate, ke ĝi ŝajnis vivanta estaĵo; neĝo kovris min kaj Saveljiĉon; la ĉevaloj ekiris paŝe kaj baldaŭ haltis.
«Kial do vi ne veturas?» mi malpacience demandis la veturigiston.
«Por kio veturi?» respondis li, malsuprenirante de la konduksidloko, «Mi eĉ ne scias, kien ni venis: la vojo malestas, kaj mallumo ĉirkaŭe».
Mi komencis lin insulti. Saveljiĉ defendis lin.
«Vi devus tiam kredi al ni», li parolis kolerete, «Se ni estus revenintaj en la gastejon, vi nun, trinkinte teon, bone dormus ĝis mateno; la ventego ĉesus, kaj matene ni daŭrigus nian vojaĝon. Pro kio tiel rapidegi? Ŝajne ne pro edziĝa festeno?» Saveljiĉ estis prava. Sed nun nenio plu estis farebla. La neĝo falis kaj falis. Apud la sledo formiĝis neĝa monteto. La ĉevaloj staris kun mallevitaj kapoj, tremetante de tempo al tempo. La veturigisto promenis ĉirkaŭ ili, pro nenionfarado ordigante la jungilaron. Saveljiĉ murmuradis; mi rigardis al ĉiuj flankoj, esperante vidi postsignon de iu loĝejo aŭ vojo, sed mi ne povis vidi ion krom la nebulita turnovento. Subite mi rimarkis ion nigran.
«He, veturigisto!» mi kriis, «Jen, rigardu — kio nigra tie vidiĝas?»
La veturigisto fikse alrigardis.
«Dio scias, sinjoro», li diris, residigante sin sur la konduksidlokon, «Ŝajne ne sledo, ne arbo, sed io moviĝanta. Kredeble aŭ lupo aŭ homo».
Mi ordonis veturi al la nekonata objekto, kiu tuj ekmoviĝis renkonte al ni. Du minutojn poste apud ni estis homo.
«He, bonulo!» kriis al li la veturigisto, «Diru, ĉu vi eble scias, kie troviĝas la vojo?»
«La vojo estas ĉi-tie: mi staras sur tute firma loko», respondis la renkontito, «Sed kion ĝi utilas?»
«Aŭskultu, kamparano», mi diris al li, «Ĉu vi konas la landon? Ĉu vi eble konsentas alveturigi nin ĝis la proksima tranoktejo?»
«La lando estas konata de mi», respondis la preterpasanto, «Dankon al Dio, mi ĝin estas traveturinta kaj trapaŝinta laŭlonge kaj laŭlarĝe. Sed rigardu, kia vetero! Facile estas perdi la vojon. Mi konsilas al vi halti ĉi-tie kaj atendi: eble la ventego kvietiĝos, kaj la ĉielo sereniĝos, — tiam ni trovos la vojon per la steloj».
Lia trankvila tono min kuraĝigis. Mi jam decidis, fordonante nin al la dia volo, pasigi la nokton meze de la stepo, kiam subite la preterpasanto vive sidigis sin sur la konduksidlokon, dirante al la veturigisto:
«Nu, dankon al Dio, proksime estas loĝejo. Turnu dekstren kaj veturu!»
«Kial mi veturu dekstren?» demandis la veturigisto ne kontente, «Kie vi vidas la vojon? Kompreneble: ĉevalo — mia, jungilaro — ne via, antaŭen do, ne staru! [15] Rusa popoldiro.
»
La veturigisto, ŝajnis al mi, estis prava. «Efektive», mi interdiris, «Kial vi opinias, ke loĝejo estas proksime?»
«Ĉar vento ĵus de tie ekblovis», respondis la kamparano, «Kaj mi ekflaris fuman odoron, do — loĝejo estas proksime». Lia sagaceco kaj lia subtila flarsento min mirigis. Mi ordonis al la veturigisto veturi. La ĉevaloj peze paŝis en la profunda neĝo. La sledo malrapide estis movata antaŭen, jen suprentirata sur neĝan monteton, jen falanta en kavaĵon, alterne klinata jen al la dekstra, jen al la maldekstra flanko. Tio similis navigadon de ŝipo sur malkvietaj maraj ondoj. Saveljiĉ ĝemadis, ĉiumomente tuŝegante mian flankon. Mi mallevis la antaŭan matkovraĵon, envolvis min en la pelton kaj endormiĝis, lulata de la ventega kantado kaj de balanciĝado de malrapidega veturado.
Mi eksonĝis ion, kion mi neniam poste povis forgesi, kaj en kio mi ĝis nun vidas specon de profetaĵo, konsiderante la strangajn cirkonstancojn de mia sekvinta vivo.
La leganto senkulpigos min, kredeble sciante laŭ propra sperto, kiel multe homo inklinas sin fordoni al superstiĉoj, malgraŭ plena malŝato de antaŭjuĝoj.
Miaj sentoj kaj mia animo troviĝis en tia stato, kiam la reala vivo, cedante al dormaj revoj, kuniĝas kun ili en nebulaj fantomoj de la apenaŭ komenciĝinta dormado. Al mi ŝajnis, ke la ŝtormo ĉiam ankoraŭ furiozas, ke ni vagas meze de la neĝa dezerto. Subite mi vidis pordegon kaj enveturis en la korton de nia hejma bieno. Mia unua penso estis la timo, ke la patro koleros kontraŭ mi pro la nevola reveno sub la patrodoman tegmenton kaj povos ĝin kompreni kiel intencitan malobeon. Plena de maltrankvilo mi forsaltis de la sledo, kaj mi vidas: mia patrino renkontas min sur la perono kun mieno profunde ĉagrena. — «Ne faru bruon», ŝi diras al mi, «La patro estas morte malsana. Li deziras adiaŭi vin!» Konsternita mi sekvis ŝin en la dormoĉambron. Jen mi vidas: la ĉambro estas malforte lumigita, ĉe la lito staras homoj kun malĝojaj mienoj. Mi senbrue aliras la liton; la patrino sublevas la litkurtenon kaj diras: «Andreo Petroviĉ! Peĉjo alveturis: li revenis, eksciinte pri via malsano! Benu lin». — Mi genuis kaj levis la okulojn al la malsanulo. Kio do? Anstataŭ mia patro, mi vidas en la lito kamparanon nigrebarban, kiu min gaje rigardis. Miregante mi min turnas al la patrino, demandante: «Kion tio signifas? Li ne estas la patro. Por kio do mi petu pri beno tiun kamparanon?» — «Tute egale, Peĉjo», respondis la patrino, «Tio estas via edziĝbena patro; kisu lian manon, kaj li benu vin!» Mi ne volis obei. Tiam la kamparano salte leviĝis de la lito, eltiris hakilon de post la dorso kaj svingis ĝin al ĉiuj flankoj. Mi volis kuri, sed jam ne povis; la ĉambro pleniĝis je malvivuloj; mi falpuŝiĝis kontraŭ kadavroj kaj glitfaletis en sangan malsekaĵon… La terura kamparano afable min alvokis, dirante: «Ne timu, venu, ke mi vin benu!» Teruro kaj mirego ekposedis min. En la sama momento mi vekiĝis. La ĉevaloj staris. Saveljiĉ tenis min je la brako kaj diris:
«Bonvolu eliri, sinjoro, ni alvenis».
«Kie?» mi demandis, frotante la okulojn.
«En gastejo. Helpis sinjoro Dio, ni rekte al la korta barilo venis. Eliru pli rapide, sinjoro, varmigu vin».
Mi eligis min el la sledo. La ventego ankoraŭ blovis, kvankam kun malpli granda forto. Estis tiel mallume, ke oni povus al si elpiki la okulon [16] Rusa parolturno.
. La mastro renkontis nin ĉe la pordego, tenante lanternon sub la basko; li enirigis nin en ĉambron ne vastan, sed sufiĉe puran; keno [17] En tiu epoko petrolo ankoraŭ ne estis uzata, kaj kamparanaj domoj estis ordinare lumigataj per brulanta keno, enŝovita en specialan ingon aŭ tute simple en murfendon.
lumigis la ĉambron. Sur la muro pendis pafilo kaj alta kozaka ĉapo.
La mastro, urala kozako, ŝajnis viro ĉirkaŭ 60-jara, ankoraŭ freŝa kaj vigla. Saveljiĉ enportis nian skatolon kun provizoj, postulis fajron por prepari teon; neniam antaŭe teo ŝajnis al mi tiel necesa. La mastro klopode eliris.
«Kie do estas nia kondukinto?» mi demandis Saveljiĉon. «Ĉi tie, via moŝto», respondis al mi voĉo de supre.
Mi suprenrigardis al la kuŝbreto kaj vidis nigran barbon kaj du brilantajn okulojn.
«Ŝajne, amiko, vi trafrostiĝis?»
«Kiel mi povus ne trafrostiĝi, vestita per nura malnova kaftano! Mi havis pelton, sed — mi ne malkonfesu la pekon — hieraŭ mi ĝin lasis kiel garantiaĵon ĉe drinkejmastro: la frosto ŝajnis al mi ne forta».
En tiu momento la mastro eniris kun bolanta samovaro. Mi proponis al nia kondukinto tason da teo; li malsuprenvenis de la kuŝbreto. Lia eksteraĵo ŝajnis al mi rimarkinda. Li estis viro preskaŭ 40-jara, mezkreska, ne dika, sed larĝŝultra. En lia nigra barbo vidiĝis jam grizaj haroj; liaj vivoplenaj grandaj okuloj estis eksterordinare moviĝemaj. Lia fizionomio havis esprimon sufiĉe agrablan, sed friponecan. La kapharoj estis tonditaj cirkle [18] Laŭ kamparana modo.
; li surhavis disŝiritan kaftanon kaj tataran sakpantalonon. Mi donis al li tason da teo; li gustumis, faris grimacon.
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «La filino de la kapitano»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La filino de la kapitano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La filino de la kapitano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.