Jenő Rejtő - La skeleta brigado

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La skeleta brigado» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La skeleta brigado: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La skeleta brigado»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La skeleta brigado — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La skeleta brigado», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Varmega vaporo de brando preteris la vizaĝon de Vigoin. La kapitano staris malantaŭ li.

— Tie estas la Skeleta brigado … Ĉu vi vidas?… La speciala bivako… de relegaciaj perfiduloj… La ordinara punlaboro, kompare kun tiu de la Skeleta brigado estas tia, kvazaŭ diferencigo en la rango.

— Kio estas tiu ruĝa makulo?…

— Mi ne scias… Ĝi videbliĝas vespere… Ia fajro… Tio estas sekreto… Ankaŭ la plej mizera malliberulo povas havi sekreton. Mi volonte konfiskus tion de ili… Sed ne eblas. Ĉe la Skeleta brigado … Kiu supreniras tien, li neniam revenos… Kaj oni ne scias, kian sekreton ili havas. Sed ili vivas, ĝi estas certa. — Li konfesas la plej teruran aferon preskaŭ kun sufokiĝanta penado. — Oni diras eĉ tion, ke… kanibalismo estas tie… inter ili… Terure…

Facila vento flugis super Sharo kaj portis la veadon al ili.

Vigion iras decidpaŝe al la tablo kaj eltrinkas glason da brando por ĉesigi la veadon de la Skeleta brigado per la krakado de la planko.

— Mi petas vin, sinjoro kapitano — li diras raŭke, — mi vidas tiel, ke unuavice oni devas lukti kun la sugestio de malsaneca angoro, kiu volas vivi ĉi tie.

Sirone eklevis sian sultron:

— Kiu volas vivi ĉi tie?

Vigoin kun subite rompiĝinta elano refalis en la antaŭan, senaniman reveman parolmanieron:

— Ĉu ĝi ne estas legeno?… Pri tiu Skeletan brigado ? Ĉu ĝi vere ekzistas?

— Ĝi ne estas… Nek mi kredas tion… Kvankam mi vidas… Sed en la profundo de mia animo mi ne kredas. La tuto estas terursonĝo de ia neŭrasteniulo… Ĝi ne estas vera… Ĝi estas nur vizio kune kun mi.

La halucinado de la veante zumantaj muŝoj nun denove ondadis al ili intermite…

— Se ne vekiĝos tiu neŭrastenia sonĝanto, tiam ankoraŭ okazos teruraj aferoj ĉi tie. Ĉu vi scias, kial?!.. — La tabako disŝutiĝis el inter liaj fingroj pro la impeta gesto, kiel li salivumante tiris antaŭ sia lango la freŝe rulumitan cigaredon, kaj dume li ŝanceliĝis. Lia raŭka krio per duobla e§o krakis en la nokto. — Ĉu vi scias, kial?! La naturo ne volas, ke homoj vivu ĉi tie, ĉu vi komprenas? La insidaj armilspecoj de la naturo intrige forigas la homojn de ĉi tie per histerio, reŭmatismo, per la veneno de ostoj kaj animoj, restarigante la antaŭan staton… Tio estas la vero! Ĉu vi komprenas? Nur niaj kadavroj restos ĉi tie, post kiam la insektaĉoj finis sian punlaboron. Poste nenio… Nur la famo kaj la legendo kaj ĉio, kio estas mensogo… Mi trinkas je tio! Saluton… Ni jam longe ne tintigas glasojn je la sano de unu la alia. Kial rememori la iamajn, karajn konatojn?

Li senspiriĝis. La malbona motoro, kiu de tempo al tempo ekimpetis kun ĝiaj vastiĝintaj valvoj, nun paneis.

2

Vigoin eksidis ĝemante kaj frotis sian frunton.

— Kion vi scias, sinjoro kapitano pri la Sekeletabrigado ?

— Nenion. Ĝi estas la pura vero. Antaŭ ok jaroj ekmarŝis kompanio da legianoj por okupi la teron de la liberaj Baghar-mozlimanoj sur la altebenaĵo Baghar, en la norda parto de Sudano. Ĉi supre… — li montris tra la fenestro — ili bivakis jam unu monaton. Ili hakis la rokon kune kun la malliberuloj por konstrui vojon tra la montoĉeno, sur la plata altebenaĵo, kie kreskas nek herbo, nek arbo. Ne estas ombro. Terura rokego el granito… Poste okazis eksplodo. Onidire ĝi estis atenco. La eksplodo enterigis la oficirojn, kiuj estis sur la laborloko. La soldatoj ekmarŝis al la dezerto. Eble ankaŭ la senkulpuloj fuĝis, neniu ja el ili povis senpune saviĝi. Post du semajnoj ili estis revenigitaj katenite… Ilia gvidanto, alteria serĝento konfesis, ke ili havis ordonon ekmarŝi, ĉar la oficiroj subite ricevis ian mesaĝon. Ĝi kompreneble estas stultaĵo. Oni kondukis ilin supren al la Infera plataĵo sur ŝtuparo, kavigita en la rokon. Tiu mallarĝa suprenirejo estis la sola vojo inter ili kaj la ekstera mondo. Kiam ili ĉiuj estis supre, kolonelo Murier malsupre ordonis eksplodigi la ŝtuparon malantaŭ ili.

Vigoin konsterniĝis.

— Tio okazis antaŭ ok jaroj — daŭrigis Sirone, kaj li iris ŝanceliĝante, disigante siajn krurojn. — De tiam ili vivas tie. Ĉiu homo devas elmini difinitan kvanton da ŝtono ĉiutage. Rekompence ili ricevas provianton helpe de telfera lifto. La armeo bezonas trairejon ĉi tie, ĝi do estos. Dek metrojn larĝa.

— Ĉu ili… ne mortas?

— Jam ne multaj vivas el la soldatoj de la originala Skeleta brigado . Sed ili ĉiam ricevas novajn homojn, kiel rekompletigon… De tempo al tempo ribelas ie taĉmento, aŭ oni deklaras kelkajn malliberulojn rekulpiĝinta krimulo en Bahr El Sudan. Ili estas senditaj al la Skeleta brigado , de kie ne estas reveno.

Vigoin reveme gapis sian cigaron. Poste li rigardis tra la fenestro la silentan nokton.

— Ĉu… kontrolo… kuracisto… ekipaĵo estas tie?…

— De tempo al tempo ni kompletigas ilian ekipaĵon. Ni havas kontakton kun ili pere de freneza malliberulo.

Ilia paroltemo elĉerpiĝis. En la vaporplena nokto estis klare aŭdebla, kiel falas kelkaj pigraj, grandaj, kondensiĝintaj akvogutoj de sur la tegmento sur la pavimon.

La kapitano lace falsidiĝis sur la disfibriĝintan kanapon.

— „Nenio estas bona ĉi tie!..” Ni devus surskribi tion, kiel sloganon… — li flustris raŭke… Ankaŭ la paseo paliĝas tagaltage.

Baldaŭ li ekdormis sur la leda kanapo. Kun retrokliniĝinta kranio, kun malfermitaj okuloj, ronkante, kaj ŝvito fluegis de sur lia severe sulkiĝinta frunto.

3

Vigoin skribis raporton dum dek minutoj.

Poste li fermis la koverton kaj silente eliris. Kie estas la ĉambro de Screbin? Li ankoraŭ malbone orentiĝas en Bahr El Sudano.

Ĉio estis trankvila sur la malluma, mucida koridoro. Jam aŭroris, kaj tra iu fenestro li vidis la lunlumigitan, kalvan, konusforman stumpegon de la Infera plataĵo.

Kial veadas la Skeleta brigado ?… Paŝoj de gardisto klakis en la korto, kaj ĝi mutiĝis ie.

— Antono!

Iu nomis lin je lia persona nomo…

Li turniĝis surprizita. Li vidis ombron malantaŭ si en malluma embrazuro de la koridoro.

— Kiu vi estas?

— Mi estas…

Li paŝis tute proksim al la parolinto… Baldaŭ Vigoin rekonis lin.

— Vi!.. Ĉu vi estas ĉi tie?…

— Kion vi volas de mi, Antono?! Ĉu vi persekutas min ankaŭ ĉi tie?

— Stultaĵo, kaj mi tute ne komprenas vian kuraĝon.

— Atendu! Aŭskultu min! Foriru de tie ĉi! Ne flaraĉu, ne serĉadu…

— Kiel?! Ĉu ĝi signifas tion, ke ci… vi… scias ion pri la strangaj okazaĵoj en la fortikaĵo…

— Ĉu ci vidiras min?! Mi estas cia oficir-kamarado, kaj…

— Sufiĉas tiu parolmaniero!! Respondu mian demandon! Ĉu vi scias ion?…

— Mi scias nenion… Nur tion, ke sufiĉe, Antono…

Audiĝis la stranga, tre malproksima veado de la Skeleta brigado .

— Atentu… — flustris la sinkaŝanta nekonato en la orelon de Vigoin. — Vi facile ekscios, kial veadas la Brigado , sed neniu estos, al kiu vi povus rakoti tion…

Antaŭ ol respondi, la minacanta ombro forŝtelumis.

Vigoin apogiĝis al la muro elĉerpiĝinte, spiregante, kaj liaj varmegaj palpebroj inerte fermiĝis por momento. La sango tamburis preskaŭ en lia tuta korpo kun intensa, streĉa pulsado. Li eksidis en la kontoro por pensadi. Sed en lia cerbo renversiĝis ĉiu logika vicordo.

Li iomete ekdormetis. Li malfermis siajn okulojn je la sono de la veka trumpeto. Li havis teruran kapokramfon, kaj li ĝemis katare pro la sedimentiĝita vaporo en liaj bronkoj. Li ekiris al la loĝejoj de la oficiroj.

Aŭroris. La araneaĵsimile krepuskiĝanta, koaguliĝinta ĉielo kovris la dezerton, kiel disfibriĝanta veltolo. Kapitano Sirone vekiĝis sur la trouzita, malgranda kanapo, kie li ekdormis vestita kaj ebria. Li havis kapokramfon kaj sentis teruran sekecon en sia buŝo. Li longe membrostreĉis. Liaj obtuze dolorantaj artikoj kraketis.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La skeleta brigado»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La skeleta brigado» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La skeleta brigado»

Обсуждение, отзывы о книге «La skeleta brigado» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x