Jenő Rejtő - La skeleta brigado

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La skeleta brigado» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La skeleta brigado: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La skeleta brigado»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La skeleta brigado — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La skeleta brigado», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Kio okazis?! — krias Fécamp preterkurante sian kamaradon, kiu estis la regiment-trumpetisto, moknomata Korko.

— La diablo liberiĝis — li respondas spiregante kaj kuras alidirekten, kie li konjektas sian plotonon. Nur post longa tempo ili ekscias la kaŭzon de la paniko.

Je la kvina horo, proksime al la oazo, ĉe la rando de la dezerto, apud la aŭtomobilo oni trovis la kapitanon kaj ankaŭ la ŝoforon mortintajn, kiuj ekveturis el la fortikaĵo ankoraŭ antaŭ la sunleviĝo.

Kamelistoj vidis burnusan homon en la malproksimo, kaj ili postkuris lin. Sed ili perdis liajn spurojn en la tumulto.

La aktujo malaperis el la aŭto, kion Villiers eĉ por minuto ne eldonis el sia mano. Ĝi enhavis eksterordinare gravajn dokumentojn, la konstruotajn militistajn bazojn, designitajn en la koloni-imperio de Afriko. La projekto temis pri severe konfidencaj hegemoniaj klopodoj.

La reakiro de la dokumentoj estis vivnecesa!

La okazaĵoj ruliĝis kun tempesta rapideco:

Ĉiu subplanda tereno de Ulogi estis fosita, ĉiu kabano preskaŭ malkonstruita, la kazerno traserĉita de la kelo ĝis la subtegmento, sed vane! La pilgrimantoj povis foriri nur po unu, post kiam oni senvestigis kaj korptraserĉis ilin.

La oazo estis ĉirkaŭita per duobla militista blokadringo!

Oni rigardis la internon de la moskeo. Eĉ! Estis malfermita la ĉerko de Hagir, pro kio preskaŭ eksplodis ribelo.

La afero okazis antaŭtagmeze. La procesio, konsistanta el mohametanaj pastroj, postis fermitan, cedran lignokeston sur siaj ŝultroj, por ke ĉiu povu vidi kaj ektuŝi la ĉerkon de Hagir antaŭ la vespera preĝado, ĉar poste ĝi denove estos masonita por unu jaro.

Patrolo renkontis la procesion sur la placo Raghib-Amur. Kamelistoj bivakis ĉirkaŭ la puto kun siaj bestoj. Ok mohametanaj pastroj portis la ĉerkon de Hagir sur siaj ŝultroj.

La leŭtenanto paŝis antaŭ ilin.

— Haltu! Malfermu la ĉerkon!

Kolera indigniĝo ekmuĝis minacante. La kamelistoj proksimiĝis pugnoskuante.

La leŭtenanto staris trankvile, ĉe liaj piedoj estis flako. Li diris malantaŭen:

— Fix! En joue!

La dekdu fusiloj estis pafprete levitaj al la ŝultroj… Du sekunda silento… Malkuraĝe ĵetita ŝtono falas al la piedoj de la leŭtenanto kaj la akvo disŝpruciĝas. La oficiro rigardas malsupren, sed li diras nenion. Li atendas.

La cirklo vastiĝas. Oni retiriĝas de antaŭ la dekdu senmovaj pafiltuboj kun mallaŭta murmuro.

— Ni malfermos la ĉerkon — li diras poste al la pastroj. — Mi ne tuŝos, nur enrigardos ĝin, kaj vi jam povas iri plu. Se vi faros ian stultaĵon, morgaŭ estos granda veado en la indiĝenaj duaroj, kaj multajn kabanojn vi devos farbi per kalko pro simbolo de funebro. Vi povas pensadi unu minuton, pastroj de Alaho…

La leŭtenanto elprenis sian horloĝon. Estis la dekdua horo tagmeze. Korko, la longakapa regiment-trumpetisto staris apud li, kaj li rigardis la oficiron kun atendo. La leŭtenanto ridetante turnis sin al li, frapetis lian ŝultron kaj kvazaŭ li komencus ian gajan paroladon, li diris mallaŭte:

— Kiam mi ordonos pafi, tuj trumpetu alarmon… Ĉu vi komprenis?

— Jes — li kapbalancis kun kontenta rikano, kvazaŭ ia humura afero estus dirita al li.

La pastroj interŝanĝis nur kelkajn vortojn. Kiam la akrasona, malgranda sonorilego signis tagmezon en la kapelo de la fortikaĵo, la ĉerko de Hagir kuŝis malfermita antaŭ la leŭtenanto.

Li mansalutis, kaj la procesio daŭrigis sian vojon en la tagmeza sonorigado.

Posttagmeze oni masonis la ĉerkon de la miraklofara Hagir, kaj la pilgrimantoj malpacience, pretaj por ekvojaĝi atendis en la militista blokadringo, ĉirkaŭanta la oazon.

Ili povis foriri nur post korpotraserĉo, unu post la alia. Sed oni ne trovis la aktujon.

Ĉiu soldato, ĉiu tornistro estis zorgeme traserĉata: nenio! Ĉiu junulo devis legitimi sian alibion, kie li estis dum la murdo: nenio.

Sed la aktujo devas esti ĉi tie.

La unuan tagon oni anoncis cent mil frankan premion al la malkovranto de la krimo. Post du tagoj jam afiŝoj anoncis ĉie, ke la denuncanto ricevos kvincent mil frankojn, kaj se li estas komplico, oni indulgos lin, kiu informos la instancon pri la farinto de la krimo.

Ĝi sonis nekredeble.

Fécamp vizitis la kafejon de Bochur antaŭtagmeze de la murdo. Oni ankoraŭ korptraserĉis la homojn. La teruro de la nokta krimo ankoraŭ tute freŝe ŝvebis super la oazo, kiam vekiĝis la sensuspektaj dormintoj. Saiĝa ne estis tie. Ŝi ne volis renkonti ilin. Oni sonorigis tagmezon en la fortikaĵo. Li vidis la prosecion sur la strato, kiel oni portis la ĉerkon.

La ĉerkon, kiu tiun tagon malfermiĝis antaŭ la okuloj de nekredulo, laŭ la deziro de eŭropa oficiro.

Poste sekvis la surprizo!

La leda aktujo estis la senpera antaŭaĵo de la afero. Li venis kun Carew sur la ŝtona kampvojo, troviĝanta malantaŭ la ekzerctereno. La aktujo kuŝis en la profundo de iu sablovalo. Litero V-o estis premstampita en ĝin. Tio servis por gardi tualetaĵojn.

— Ĝi apartenas al la murdita kapitano! La farinto ĉi tie forŝetis ĝin.

— Ni transdonos ĝin en la kontoro de la kompanio.

Carew foriris kun la aktujo, Fécamp eksidis en la kantino.

Per sia violono li esprimis sian korĉagrenon, sentitan al Saiĝa. La soldatoj silente sidis ĉirkaŭ li, kaj ili trinkis ruĝan vinon. Neniu estus konjektinta, ke tiu drinketado finiĝos per kia nekredebla dramo?

Ĝi komenciĝis fruposttagmeze. Subite alvenas Carew kun la trumpetisto, nomata Korko kaj eksidas al ilia tablo.

— La streĉa, malseka varmo bruligas ilian haŭton.

Ĝi estis strange maltrankviliga tago.

— Knaboj! — diris Carew subite. — Mi devas paroli kun Fécamp, lasu nin solaj.

La soldatoj koninte ilian komuan amaferon, sidiĝis ĉe aliaj tabloj. Ili konjektis tiel, ke okazos fatala interbatado inter la du temeraruloj. Eble ĝuste nun.

— Fécamp — diris Carew subite, — mi estas ĝisgorĝe pri Ulogi.

— Nu? Kion fari?

— Aŭskultu min! Iu el ni povas foriri kiel sinjoro, dum la alia mizere mortos.

— Hm… Kiel vi komprenas tion?

Ĉu fronto aŭ dorso! Suprenĵetu moneron, kaj kiu divenos el ni, sur kiun flankon ĝi falis, tiu gajnos. Li estos libera, riĉa homo.

— Ĉu tiu, kiu perdos?

— Tiu kaptos la gajninton kaj transdonos lin al la instancoj, kiel la farinton de la murdo de du homoj, kaj la perdinto prenos sur sin la krimon. Li devas konfesi tion! Oni pagos la kvincent mil frankojn al la gajninto. Ekssoldatiĝinte li iros hejmen kaj estos feliĉa homo. Sed la alia estos pendumita aŭ mortpafita.

— Ĝi estas frenezaĵo, sed interesa — diris Fécamp. — Kaj kion konfesos tiu, kiu perdos? Kiel li faris la krimon?

— Li mortpafis la kapitanon kaj lian ŝoforon el malantaŭ sabloduno. Li kaŝis la aktujon, kaj li ne deziras konfesi pri tio. La gajninto de la ludo ĉu fronto aŭ dorso konfirmos tiun konfeson. Jen rigardu! Mi ankoraŭ ne transdonis ĝin… Li eltiris la kotkovritan, malpuran, ledan aktujon el sub sia kamizolo, singarde, ke neniu ekvidu ĝin.

— Tiu… leda aktujo…

— vĜi apartenas al la vojaĝpakaĵo de la murdita kapitano Villiers. Ĝi estas sufiĉe bona pruvaĵo. La gajninto diros tion, ke li vidis ĝin ĉe la perdinto…

— Ĉu vi estas certa pri tio — diris Fécamp mediteme, — se vi gajnos, mi faros tiun frenezaĵon?

— Estas certe.

— Hm… Ankaŭ mi!

— Kaj… cetere ni neniel povas aranĝi la aferon pri Saiĝa.

— Vi pravas — diris Fécamp, — nun neniu el ni vivas, sed tiam nur unu mortos. — Poste li ĝoje ekkriis: — he, knaboj! Du malnovaj amikoj repaciĝis! Hodiaŭ ĉiu trinku je nia sano!

— Mi aŭ Fécamp pagos — diris Carew bonhumore. — Decidu la loto!

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La skeleta brigado»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La skeleta brigado» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La skeleta brigado»

Обсуждение, отзывы о книге «La skeleta brigado» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x