Jenő Rejtő - Fred la Malpura intervenas

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Fred la Malpura intervenas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Fred la Malpura intervenas: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Fred la Malpura intervenas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Fred la Malpura intervenas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Fred la Malpura intervenas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Jenő Rejtő. Fred la Malpura intervenas

(je la sincera bedaŭro de Jimmy la Ĝisorela)

U N U A Ĉ A P I T R O

M I Ŝ A T U S F A R I Ĝ I M O N D F A M A

Mi havas multe da mono, sed malmulte da sagaco!

Ĉiun bonan ideon ĝoje akceptas:

simpatia junulo, kiu perdis sian kuraĝon al la vivo

Respondoj:

Letero n-ro 1:

Mi legis vian anoncon, kaj mi informas vin, ke mi estas honesta trovinto de via perdiĝinta vivĝojo. Ses jarojn mi agadis en Bostono, kiel la ekfunkciigisto de la elektroekzekuta seĝo, kiam foje okazis kurtcirkvito pro mia kaŭĉuka manumo, kaj la kondamnito ne forpasis por eterna dormo pro manko de kurento, aŭ por malbona dormo, neglektinte la kurent-ekfunciigiston, li restis maldorma. Bedaŭrinde ekzekuto ne povas okazi sen viktimo, kaj oni tuj eliminis min el mia trankvila laboro. Estu permesate mencii tiom pri mia kaŭĉuka manumo. Poste kompreneble mi serĉis laboron ĉe la filmistoj, ĉar mi estas faksperta selomajstro. Laŭdire oni bezonas tiulon dum la kaŭboj-scenoj. Tiel mi fariĝis biciklanta kurknabo ĉe Paramount, sed mi edziĝis frue, tiel do nun mi havas florantan, sed apenaŭ lukrantan hortikulturejon en la ŝtato Oklahoma. Mi nomiĝas Sokrato Schwachta aŭ Knapp (laŭ via plaĉo). Mi estas kvardek kvin jara, vidva ekzekutisto, kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservadas ion por li. Li legis vian gazetanoncon, kaj mi havas la sekvan proponon: Vi povas fariĝi mondfama, se vi adoptos min, kaj vi donacos mian havaĵon al mi, poste vi pilgrimos en Kalikaton piedirante aŭ per tiel nomata trotilo, kiu estas ludilo, ruliĝanta sur siaj radoj, kaj survoje vi diskonigos tion, ke la konsumado de nekuiritaj manĝaĵoj faras miraklojn! Se tiu idiotaĵo disfamiĝus, oni konus vian nomon en ĉiuj kvar anguloj de la mondo, ĉar vi dirus al la homaro: “Nu jen vidu…” Informu min, ĉe kiu trajno vi atendos kvardek kvin jaran, emeritan ekzekutiston (kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservadas ion por li), kaj li povas pruvi sepdek du laŭregule faritajn, dokumentitajn ekzekutojn. Mi estas via homo!

Salutas vin:

SOKRATO SCHWACHTA

aŭ KNAPP (laŭ via plaĉo)

Letero n-ro 2:

Sinjoro! Fariĝi mondfama estas ludo infana! Mi inventis la plaĉan infanludon, kies nomo estas “Viaj infanoj murdas ludante” adaptita al bebosonorigo, lud-fervojo, kiu samtempe estas muŝicido. La aparato ekfuncias pro la pezo de du muŝoj, kaj mortfrapas tiujn! Financu min, kaj la homaro menciios mian nomon apud tiu de Edison, kaj Vian nomon apud la mia pro tiu inventaĵo, kiu mortigas du muŝojn, kaj per unu frapo vi fariĝos mondfama…

Letero n-ro 3:

ĈU VI DEZIRAS FARIĜI MONDFAMA? ĈU VI ŜATUS, KE ONI ADMIRUS KAJ ESTIMUS VIN? SE MILIONOJ DA HOMOJ MENCIUS VIAN NOMON?

ĈU VI VOLAS DEDIĉI KONSIDERINDAN MONSUMOJN POR TIU?

LAŬ MI, ĜI ESTAS GRANDA IDIOTAĴO FLANKE DE VI!

Sen ĉiu estimo

B. KNOX

naturamanta, mormona predikatoro, baritonisto de la ĥoro de la societo Mazdaznan

Letero n-ro 4:

VI POVAS FARIĜI MONDFAMA

KONTRAŬ MALMULTE DA REKOMPENCAĴO!

KIO ESTAS LA SEKRETO DE LA SUKCESO?!

Mi studis zorgeme la vivon de Napoleono Tolstoj, Chaplin kaj D. S. Windthorn. Tiuj famaj homoj tial fariĝis senmortaj, ĉar ili uzis Lent-oleon “Bajoka” kontraŭ kalviĝo.

Ĉu vi deziras fariĝi nocio, kiel Rasputin, Beethoven, Shaw, Pasteur kaj D. S. Windthorn?

UZU LENT-OLEON “B A J O K A”! PRODUKTAS ĜIN: inĝeniero D. S. Windthorn, 24 Brooklyn.

Letero n-ro 5:

Se Vi deziras rapide kaj favorpreze fariĝi mondfama, legu mian ĉefverkon:

“K I E L N I P O V A S V I V I R I Ĉ E,

S U K C E S E

K A J S A N E.”

Mi atendas vian afablan mendon en la Karitata Hospitalo de Malsanaj Senhejmuloj en Bostono, eĉ mi pretendas helpi vian familihavan homkunulon, kiu estas malsana kvin monatojn!

Altestimate

E. H U B E R T O N

la aŭtoro de la verko

“Kiel ni vivu riĉe, sukcese kaj sane”

P. S. mia alia ĉefverko: “ Kariero, forto kaj sano pere de spir-ekzercoj kaj sveda gimnastiko” estas mendebla sub la adreso de tiu sama hospitalo.

Kaj tiel plu! Pli kaj pli adsudaj respondoj, unu estas malpli saĝa, ol la alia. La multe da letero de la respondoj formis monteton, kaj ĉiu estis nura stultaĵo.

– Bedaŭrinde ne estas konvena – diris Tehobaldo Linkoln, kiam li legis ankaŭ la lastan. La leter-amas, duon metron alta, ekmoviĝis antaŭ la brakseĝo, kaj grimpis el sub ĝi enkovrita sekretario.

– Mi konjektis. Oni ne estas tro eltrovemaj, sinjoro Theo – diris la elgrimpito.

Li diris tiel: “sinjoro Theo”, ĉar nek la dungitoj nomis tiun junulon alimaniere, nur laŭ lia baptonomo, restaŭrita gemuta el la ruinoj de lia theobald-a aŭtoritato. Ke oni tamen uzis ankaŭ la titolon sinjoro, ĝi estis ebla nur tial, ĉar iom da respekto, se persone ne al li, sed al liaj milionoj devas esti donita fare de sia ĉirkaŭaĵo.

Ĉar la junulo estis milionulo. Lia individueco konsistis el tri trafe karakterizaj koeficiento, nome: Lentuga vizaĝo, ruĝa hararo kaj profunda antajuĝo al ĉiuspacaj agadoj; do, vane mi volas beligi la aferon, ni konfesu virece: tiu junulo estis eksterordinare maldiligenta.

Cetere oni opiniis lin agrabla junulo. Lia konstante gaja vizaĝo, la supraĵa viv-filozofio, liaj larĝaj ŝultroj, la serenaj, bluaj okuloj faris lin bonguste simpatia, kaj lia aspekto kalkuliĝis favora en tiu kazo, kiaj liaj konatulinoj ludis tion, ke kiu el ili amus Theo-n, se li ne posedus milionojn.

Sed lastatempe li havis fianĉinon, pro subita, akuta, anima vivo, nome Charlotte Dusan, la unuaranga artistino, importita el Francio, kiu vekis tiel grandan artistan interesiĝon en iu eleganta amuzejo de Brodway per sia prezentita agonio, kies titolo estis Mortodanco, ke la ĉampan-konsumo de la distrejo altiĝis minumume tridek procentojn.

Sinjoro Theo naskiĝis, kiel la filo de la ĝenerala direktoro de la Trusto Pacifika Oceano, kaj li klarigis ĝin tiel, ke sufiĉas por lia taga agado, se li fiksas kiel celon de sia vivo, forigi la enuon. Komence nur la forigo de la enuo konduzkis lin al Charlotte Dusan, sed poste liaj sentoj transiris al tute seriozaj kaj pasiaj nokto-diboĉadoj, rilate la artistinon.

– Charlotte! Mi edzinigos vin! – diris la milionulo iun tagon.

Sed la artistino refutinte la facile imageblan respondon, ŝi ekparolis jene:

– Kion komenci kun homo, kiu estas nur milionulo? Ĉu vi pesas tion, ke ĝi estas ĉio?

– Jes – respondis la junulo sincere, ĉar li vere pensis tion.

– Vi eraras! Oni ne diru pri mia edzo, ke li estas monsako. Li havu aŭtoritaton kaj pozicion! Li laboru ion!

– Mi ne povas fari tion – respondis sinjoro Theo. – Kiu havas monon, tiu ne ĝenu alies profesion per laboro..

– Tiam vi tute ne sonĝu pri mi!

Sed la amo de la junulo ne konis malhelpon. Li serĉis ian mezvojon, por ke li havu aŭtoritaton, kaj nek labori estu necesa.

– Sinjoro Theo – demandis sian sekretarion informiĝante iun malgajan vesperon, – kion fari, se iu ne volas labori, li tamen ŝatus motivi certagrade sian konstantan ĉeeston en la mondo?

La sekretario frotis sian firmkarekteran, faltan vizaĝon. Emanuel Thorn estis sekstatura, magra homo, kun flegma kaj dormema voĉo.

– Ekzemple – li proponis aplombe, – fondu societon kun tiu titolo: “Labori ne estas honte, Sed enue!” La societo disvastigus sian programon tage-nokte: Neniu laboru, kies laboro ne estas bezonata, aŭ li devas perlabori la monon ne pro sia vivteno. Se ĝi realiĝos, tiel la mondo komencu evolui rapidege, sekvus beno por la homaro, oni mencius vian nomon kun tiu de Galileo, kiu same laboris nenion laŭ mi, ĉar li povis observi nur pro sia enuo, ke la Tero rondiras.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Fred la Malpura intervenas»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Fred la Malpura intervenas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Fred la Malpura intervenas»

Обсуждение, отзывы о книге «Fred la Malpura intervenas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x