Jenő Rejtő - Sinjoro Vanek en Parizo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Sinjoro Vanek en Parizo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Sinjoro Vanek en Parizo
- Автор:
- Жанр:
- Год:2002
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Sinjoro Vanek en Parizo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Sinjoro Vanek en Parizo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Sinjoro Vanek en Parizo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Sinjoro Vanek en Parizo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Jenő Rejtő. Sinjoro Vanek en Parizo
tradukis: László Balázs
Unua parto
I-a ĈAPITRO. Prologo en Saharo
Reĝino de Ŝebao sidis apud la tablo kaj razis sin. Sed ŝi kutimas blasfemi kaj pipfumi, kio estas tre malofta ĉe reĝinoj.
La razklingo estis la kaŭzo de ŝia blasfemado. Ĉar ĝi estas la sola armilo en la mondo, kiu estas vere danĝera tiam, kiam ties akraĵo triviĝis. Tiam skrapdifektas, vundas la haŭton, ĝi estas indulga nur kontraŭ la vizaĝharoj.
Post la supre skribitaj por ĉiu leganto estas evidenta, ke la Reĝino de Ŝebao estas viro.
Kiel eblas, ke reĝino estas viro?
Ekzemple tiel, ke li nomiĝas Stefano Ŝebao kaj la nomo Ŝebao memorigas la mokantajn konatojn pri la samnoma reĝino.
Pri tiu reĝino el la antikva epoko oni aŭdis ankaŭ en la fortikaĵo de La Grenelle.
Ŝebao ne devintus toleri la mokadon, ĉar ĉiu sciis, ke pasintjare li batis en Maroko la kantinestro, kiun antaŭe ankoraŭ neniu povis bati, nur la Disinjoro, ĉar li malsanigis iun lian okulon je katarakto.
Ŝebao tre refutis sian moknomon. Sed li evitis la kverelon, kaj pro moknomo li ne vangofrapis siajn kamaradojn. Iam Stefano Ŝebao al venis rekte en Brest-on el la teatra ensemblo de urbo Kecskemét, sen tio, ke li estus rifuzinta sian ludon en la teatraĵo “Epifanio”.
Li estis aktoro.
Fortik-osta, basvoĉa, belaspekta junulo.
Iam oni antaŭdiris al li prosperan karieron en lia kariero. Kaj nun li sidas ĉi tie en iu garnizono de la fremdula legio, apud la longa tablo de la dormoĉambrego de la personaro, kie kelkaj homoj razas sin.
Matene alvenis komitato el Maroko, gvidate de kapitano Collidon por fari esploradon en la afero de tragike mortinta senranga soldato, nomita Bradieux. Tial razis sin Ŝebao. Ankaŭ li estas atestanto kaj ankoraŭ tri homoj.
Ĝi ne estas granda ĝojo.
– Kiel novmodaj aferoj estas tiuj – diras iu subkaporalo al la alia. – Ke tia bubo, nomita Bradieux mortas en tiu ĉi malbenita garnizono.
– Ĉiu havos tiom da prudento – respondis la alia suboficiro sufiĉe laŭte, – ke ili ne denuncos sian serĝenton. Senrangulo neniam babilaĉu kontraŭ sia suerulo. Kiu denuncos en malagrablaĵon la suboficiron, tiu ne devas atendi unu jaron en la legio, ke oni sendu lin en ian teruran postenon.
Ili diris tion sufiĉe aŭdeble, por ke ĝi ne evitu la atenton de la sin razantaj atestantoj.
…Ŝebao nur tiradis la malnovan klingon, kaj li provis streĉi sian vizaĝhaŭton per grimacoj.
Ankaŭ Manuelo sidis en la proksimo. Li ne estas atestanto. Plie viktimo. Li estas maljuna hispano, lia vizaĝo estas tre delikata. Li aspektas preskaŭ malnova pentraĵo kun sia eleganta, longa, mallarĝa kaprobarbo, kun la kuspitaj lipharoj. La sufero en Saharo, la malfacila soldatservo de la legio, kvazaŭ estus plie emfazantaj la aristokratan delikatecon de lia eksteraĵo. Lia ebura, alta frunto, liaj enkaviĝintaj tempioj, sed eĉ tio, kiam ŝvito perlis sur lia vizaĝo, kiam li malfermas siajn okulojn lace – ĝi memorigis lin pri maljunaj kastelestroj, mortitintaj dum la epoko de kavaliroj.
Li tre ŝatis tiun bubo-junan Bradieux-on, kiu mortis.
Nun saltantaj paŝoj klakas sur la ŝtona pavimo de la koridoro!
La Pajac’!
Kaj la koncernulo jam enpaŝis, starante sur siaj piedfingroj, kiel ia fama baletistino, fininte sian solodancon.
Kaj li diras: “Hop!”
En la sekva momento, fajfante kaj ĵigante deĵetas siajn rimenzonon, ĉapon, kaj saltante li sekvas siajn havaĵojn!.. Li jam estas sur la lito kaj malbutonumas sian kamizolon.
Dume lia fajfado sonas akre!
Li ĉiam estas gaja, li dancas kaj saltadas.
Li estas Pajac’!
Ankaŭ li suprenas parandan uniformon, ĉar ankaŭ li partoprenos la priaŭskulton de la atestantoj.
Li reanimas la homojn ĉi tie kun neinterrompebla bonhumoro, ĉar iafoje li ridas tiel laŭte, ke ektremas ĉiu fenestro.
Pluraj homoj ridis kun li. Kvazaŭ malforta venteto blovus el la direkto de la dezerto, vigleco flugas kun Pajac’ en la sufoke varman ejon.
Li vestas sin dum sekundoj! Li ĵetas sian ĉapon supren kaj kaptas ĝin kape, suprenas la paradan uniformon, kaj fulmorapide, per grandegaj saltoj li jam sidas apud Ŝebao. Li ne ŝercas pri li. Efektive Emanuelo kompletigis triopa ilian amikecon kun Ŝebao kaj Pajac’. Homoj de diversa nacieco, neturo, kaj aĝo amikiĝas ĉi tie en la malproksima garnizono El Grenelle, en la infera mezo de Saharo. Pajac’ estis ruso, kaj li nomiĝis Ivan Gorĉev. Manuelo estas hispano, kaj Ŝebao, la Reĝino hungaro.
– Aŭskultu min – flustris Pajac’ al Manuelo, – kolektu vian forton iomete. Eblas, ke post neloge vi bezonos ĝin, olda Manuelo. Kaj tia maljuna kavaliro montru al la legio, ke oni ne povas superruzi lin facile…
– Tio ne interesas min… Kian komunan mi havas al la legio? Neniu redonos Bradieux-on!
Ŝebao okulsignalis al la pordo.
Ĝi komenciĝas! Subkaporalo haltas en la pordo kaj akre krias laŭte:
– Atenton! Al priaŭskultado! Ŝebao! Previente! Maturek! Gorĉev! Sekvu min!
La kvar atestantoj ekiris malantaŭ la subkaporalo.
La du aliaj suboficiroj staras indiferente en la pordo.
– Fine ja – diris iu kaporalo al la alia – nenio okazis. Ĝi ne estas la unua kazo, kiam iu mortas en Afriko de apopleksio pro la varmego
– Mi diras nur tion – respondis la alia, – kiu denuncas sian serĝenton en Afriko, tiu facile bruligos siajn fingrojn.
Nur nun alvenis la ĉefrolulo de la esplorado en parada uniformo. Serĝento Borodin! La du suboficiro mansalutis senvorte, la serĝento resalutis kaj iris plu.
La longa koridoro sorbis la klakadon de liaj malrapidaj, eĥaj paŝoj.
…Komitato!
La kapitano, kiu de tempo al tempo ludas per ora krajono, pendanta sur ĉeno, kaj po du malpli altrangaj oficiroj sidis apud li. Verda tablo estas antaŭ ili.
Gardisto staras kun bajoneto en la fono.
Antaŭ la tablo viciĝas streĉe rektiĝinte: Previente, Maturek, Ŝebao kaj Gorĉev.
Dekstre estas serĝento Borodin aparte, ĉe la flanko de la verda tablo, en parada uniformo, rigide, pale.
La akuzito!
Estas terura varmego! Ĉiu rapidas. La kapitano ĵetas kelkajn dokumentojn unu sur la alian, li legadas el iu, fine li diras al la alviciĝintaj soldatoj sek-voĉe.
– Vi estis kun Bradieux en la karcero, kiam li mortis! Mi priaŭskutas vin ĉiujn, ĉar mi suspektas, ke tiu senranga soldato fariĝis viktimo de malregulaĵo. Previente!
– Ordonu pri mi!
– Elpaŝu!
Tramplo.
– Ĉu Bradieux diris al vi ion antaŭ sia morto, kio povas esti grava el la vidpunkto de la esplorado de la afero?
– Li ne tre… konversaciis… dum agonio… – respondis Previente heziteme.
– Ĉu li mortis subite?
– Nu… – li eklevis sian ŝultron. – Li plendis, ke li havas spasmon, poste lia kapo kliniĝis malantaŭen, li stertoris kaj… ĝi okazis tiel…
La kapitano pugne batis sur la tablon:
– Parolu klare! Ĉu vi scias, kial li fartis malbone? Ĉu jes aŭ ne?
– Kiel mi povus scii tion?… Oni enportis lin posttagmeze… kaj vespere… li jam mortis.
– Nu… bone. Ni daŭrigu tion. Maturek. Venu antaŭ min ĉi tien! Ĉu vi aŭdis, kion diris via kamarado?
– Jes.
– Ĉu ankaŭ vi spertis tion?… Ne pensadu, fripono, ĉar mi ŝnurligigos vin!..
– Do… okazis ankaŭ tio, ke la Reĝ… Ŝebao frapetis, kaj envenis Gorĉev el la gardostaro… kaj…
– Ŝebao! Ĉu vi aŭdis la ĵusajn konfesoj kaj komprenis tiujn?
– Jes.
– Ĉu la parolintoj diris la veron ĝis nun?
– Ne, sinjoro kapitano. Kion ili konfesis, ĝi estas mensogo de la unua ĝis la lasta vorto.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Sinjoro Vanek en Parizo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Sinjoro Vanek en Parizo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Sinjoro Vanek en Parizo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.