Jenő Rejtő - La nigra kapitano

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La nigra kapitano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La nigra kapitano: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La nigra kapitano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La nigra kapitano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La nigra kapitano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Jenő Rejtő. La nigra kapitano

tradukis: László Balázs

La leganto ekkonas lupon en piĵamo

La rabobesto, menciita en la titolo, kompreneble ne estas vera lupo, ĉar tiaj ekzistas nek en la fantazio de la verkisto, portantaj piĵamon, ĝi estas nur metaforo. Ni jam povis atenti, ke niaj homkunuloj, se temas pri metaforo, ili preferas ĝenerale la plej malbonajn. Vi konas ekzemple vipuron, dorlotitan surbruste, kiel la simbolon de insido, nur tial, ĉar tiu rampulo, fartinte pli bone, kompreneble ekmordis tiun idioton, kiu pro neinformiteco varmigis sur sia brusto venenan seprenton, trovitan vojrande — anstataŭ tio, ke li lasintus ĝin tie, kiel ĝi estis. Tio estintus konsterniga, se la dorlotita serpento estus ĵurinta eternan fidelecon al la koncernulo. Sekve de tio ni devas rezigni ankaŭ tiun simbolon, kiu komparas harditajn ŝipestrojn kontraŭ la tempestoj kun “marlupoj”. Ĉar la lupoj troviĝas ĉie en la mondo, de la siberiaj tundroj, tra la usonaj stepoj, ĝis la hindaj ĝangaloj, nur ekskluzive sur la maroj ne. Mi havus emon ankoraŭ teksi plu la nekompreneble stultajn, homajn metaforojn, sed la enkonduko de mia romano ne povas ampleksi dudek-tridek dikajn volumojn, ni do konsentu pri “marlupo”.

De la velŝipo ĝis la helica ŝipo okazis granda ŝanĝiĝo en ĉio, kiuj havas interrilaton kun la navigado, eĉ kun la heroo de la surmaraj aventuroj. La progreso postlasas ĉiam pli profundajn sulkojn en nia medio. Mia amiko, benita kun literaturista talento, kiu estas ĉiovendisto, li esprimis tion tre trafe, ke “la dentoj de l’ tempo preterpasas ni”. Okazis esencaj ŝanĝoj rilate la certajn nociojn. El la trampa rompoŝtelisto kun falsŝlosilo fariĝis gangstero kun mitralo. Kie estas la bonaj, maljunaj marlupoj, la morozaj romanherooj el niaj junularaj legaĵoj. Aŭ kie troviĝas la kolerega reĝo de piratoj?

Li do ekzistas. Ĝuste li estas iu ĉefheroo de mia romaneto. La reĝo de la piratoj, la maljuna marlupo, kvankam la modernaj tempoj ankaŭ sur li postlasi sian stampon, eĉ nun li estas interesa karaktero.

Ni rigardu, ĉu de la romanfiguroj de Jules Verne kaj Jack London, kiel ŝanĝiĝis la timita heroo de la nigra flago kun mortokranio?

***

Unuavice tiu eksteraĵo diferencigas lin iomete de la konata pirat-tipo, ke li portas piĵamon. Sed tiu cirkonstanco efikus al la legantoj de Jack London kaj Jules Verne konsterne, ke la reĝo de la piratoj postulis hurlante la sekretarion de la hotelo, ĉar li forgesi meti pin-tablojdon en lian matenan banakvon. Baldaŭ li suprenportigis la matenajn ĵurnalojn, sed antaŭ ol li povintus legi tiujn, aperis la homo de la vojaĝoficejo. Li enpaŝis sen frapeto.

— Kio nova, Havliĉek? — demandis la oficisto. Ĉar la kapitano de la piratoj nomiĝis Havliĉek, kaj li elmigris el Prago dum sia junaĝo.

— Plie diru vi, kio nova?! Mi perlaboris nur tricent dolarojn dum du semajnoj.

— Kiom da homoj vi povas kolekti por la sekva semajno?

— Bedaŭrinde, nun estas malfacila afero varbi piratojn, komenciĝas la strandsezono, kaj ili iras labori provincen, kiel kelneroj. Sed mi povas akiri kvardek piratojn po ses dolaroj. — Sur la tablo kuŝis notlibreto, kaj la reĝo de la piratoj komencis tuj kalkuli:

— Se mi dungos kvardek homojn por po ses dolaroj, kun transporto kaj provizado… ducent kvardek plus sepdek… kaj mi subtrahas el tio vian kurtaĝon…

— Vidu, Havliĉek, ne kalkulu. Varbu por mi kvardek membran sovagaspektan kompanion el piratoj, ni luis la malgrandan insulon Carabean apud la arkipelago Havajo, kaj vi akceptos la turistojn tie. Vi ricevos sescent dolarojn.

— Ab Carabean, mi ne entreprenas tion. Vi devas financi la transporton kaj miajn apartajn elspezojn. Mi devas forveturi pli frue por aranĝi la kaŝejon de la piratoj, antaŭ ol la sangosoifaj turistoj alvenus tien. Mi ne laboros kun indiĝenoj, ĉar mi respondecas pri miaj piratoj, sed tiuj miksrasuloj kaj negroj ŝtelas la fotoaparatojn.

— Ni bezonas minimume kvin indiĝenojn. Kiel vi imagas tian kaŝejon de piratoj sen vera bataldanco?

— Ĉu vi instruas min?! Ĉu vi estas la pirato, aŭ mi?

— Ni povus diskuti pri tio. Sed mi ne volas diskuton. La tuta afero valoras nenion sen bataldanco. Akiru honestajn indiĝenojn — postulis la homo de la vojaĝoficejo.

— Jen la solvo! Oni strikas en la kurdrilfabriko, mi povas akiri kelkajn negrajn laboristojn. Ili lernos danci dum du semajnoj.

— Ili devas eĉ hurli kaj grinci per la dentoj. Atentu, ke nenies plumbo estu videbla. Krome akiru pli da flagoj kun mortokranio, ol lastfoje.

— Se vi bezonas pli multe da flagoj, aĉetu aŭ prunteprenu tiujn.

— En ordo. Sed ne provu vendi bildkartojn!

— Kial?! Ĉu pirato ne rajtas havi kromsalajron?!

— Mi ne timas la klarvidon de la turistoj, sed neniu aŭdis tiaĵon, ke piratoj vendas bildkartojn.

— Bone. Ni aranĝos masakradon — kriis Havliĉek moke.

— Ekzistas ankaŭ mezvojo. Aŭ bildkartoj aŭ masakrado, ĝi estas troigo. La junuloj estu sovaĝaspektaj, sed ĝentilaj, kaj ili ne timigu tro la turistojn. Bonvolu noti la prezican liston de la rekvizitoj. Ĝis revido.

La homo de la vojaĝoficejo foriris. La reĝo de la piratoj ekfumis cigaredon kaj disfaldis iun matenan ĵurnalon.

Jen estas la moderna, mar-rabisto.

***

Por ke la leganto ne vidu la vivon de nia Tero pli proza, ol kia ĝi estas efektive, mi rimarkas, ke la pirat-romantiko de la Pacifika oceano vere konservis ankoraŭ kelkajn tre sovaĝajn tipojn, sed tiuj ĝenerale estas en politika servo. Eĉ nun kaŝiĝas piratoj en la profundo de atoloj, nealvetureblaj per ŝipoj, inter lagunoj kaj rifoj en la proksimo de la ĉinaj malbordoj. Tiuj piratoj malhelpas la indrustrie funkciantan kontrabandadon, direktiĝantan al la ĉina imperio. Aŭ estantaj la sekretaj dungitoj de iu ĉina generalo, ili pereigas japanaj kontgraband-ŝipojn, aŭ ili dronigas la kontraband-ŝipojn de la grandindustrio de alia ŝtato helpe de angla mono. Kiu ŝtato povus interveni kontraŭ ili kategorie? Se oni ja agus tiel, ĝi estus rekono de tio (kion ĉiu scias), ke la kontrabandistoj estas utilaj liverantoj de la grandaj potencoj, ekscitantaj enlandan militon. La kontrabandisto do estas libera predo en la proksimo de la ĉinaj marbordoj. Ok-dek dronigitaj ĵunkaoj, masakritaj ĉinoj, kelkaj okupitaj, malnovaj vaporŝipoj kun tridek-kvardek mortigitaj matrosoj tute ne estas okulfrapaj. Kaj kiu povus reklamacii? Kelkaj orfoj, unu-du vidvinoj kaj bonaj amikoj, kun kiuj neniu parolas, kaj kelkaj neregistritaj loĝantoj sur tiu ĉi tero.

En la proksimo de la usonaj mabordoj, kie la regno de la piratoj malaperis unue en nia epoko, nur jam Havliĉek negocaĉas, kaj li kolektas la monon de la sensuspektaj pasaĝeroj inter leĝaj cirkonstancoj. Kelkaj vivantaj, maljunaj lupoj de la usona pirat-mondo nun liberiĝas el la dudekjara prizonpuno, aŭ ili portas la sakojn tusante en iu haveno. La ĉinaj marbordoj, kie vivas ankoraŭ kelkaj veraj piratoj, estas je tri semajna distanco de ĉi tie, veturante per bona, rapida ŝipo. Sed la turistoj estas sufiĉe legintaj pri la piratoj de la Pacifika oceano, ke ekscitita scivolemo ekregu ilin, kaj ili ne domaĝu sian monon (“se ni jam venis el Eŭropo”), rigardi la “kaŝejon de la piratoj”. La vojaĝoficejo kompreneble garantiis skribe la person- kaj havaĵ-sekurecon de la pasaĝeroj. Sed tio estas tute superflua, diris sinjoro Morton al la turistoj, kiu estis la gvidanto de la eŭropa sekcio, ĉar atako kontraŭ usona pasaĝerŝipo konsekvencus la koleron de la floto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj, kaj tion ankaŭ la timita reĝo de la piratoj evitus.

Post tiaj antaŭaĵoj du svedaj oldfraŭlinoj, unu bulgara grenkomercisto, tri riĉaj, grekaj studentoj, kaj unu altranga familio, kvankam tremantaj de timo, ili alvenis sur la insulon de la piratoj. Ili tute ne konjektis, ke tiu terura loko, situanta iom pli malproksime, efektive ĝi tamen apartenas al la paca insularo de Havajo. Ili surbordiĝas, akompanate de kvar matrosoj kaj unu oficiro. Sur la insulo akceptas ilin aro da hotelservistoj, armitaj ĝis la dento, gvidataj de la reĝo de la piratoj, tiuokaze li portas pruntepetitan vestaĵon de foko-ĉasistoj el San-Francisko, sur lia frunto estas malpura ĉirkaŭligaĵo, en lia mano dutuba ĉasista fusilo, kiun li tenas ĉe la mezo, premegante ĝin rezolute, unuavice tial, ke la manko de la kulaso estu okufrapa al neniu. Li havas ponardon en sia rimenzono, lia hararo estas hirta kaj kotkovrita (li devos pasigi horojn ĉe la frizisto sekvonttge), kaj li rigardas orgojle la alvenintojn. La pasaĝeroj nur staras, kaj ili kuraĝas nek ekmoviĝi. Fine la reĝo de la piratoj ekparolas kun vingusta, frid-konduta voĉo:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La nigra kapitano»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La nigra kapitano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La nigra kapitano»

Обсуждение, отзывы о книге «La nigra kapitano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x