Jenő Rejtő - La nigra kapitano
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La nigra kapitano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La nigra kapitano
- Автор:
- Жанр:
- Год:2002
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La nigra kapitano: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La nigra kapitano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La nigra kapitano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La nigra kapitano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Sinjoro, mi sukcese vendis harkreskigilon en Bostono en la okdekaj jaroj, kies ingredienco kongruas kun la akvorezista ŝmiraĵo por la botoj de la fajrobrigado.
— De tiam Ameriko progresis multe.
— Hm… Mia vardeponejo eĉ nun laboras kun profito en Bostono — rimarkis Havliĉek. — Se vi pensas tiel, ni volonte kuntrenos vin kaj viajn estimatajn apartenulojn sur ŝipon de piratoj. Invitu la koncernan virinon kaj kelkajn ŝiajn konatojn por partoprenis jaĥt-ekskurson…
— Jen la solvo! — interrompis Larry. — Mi aranĝos kelktagan jaĥt-ekskurson, vi atakos la velŝipon kaj kuntrenos nin sur insulon.
— Bona ideo — kapjesis Havliĉek. — Kia insulo ĝi estu?
— Laŭeble ĝi estu dezerta, sed ne sen ĉiu komforto. Do la kaptitoj dormu tie en tute simplaj, ferkadraj litoj, ili ricevu nur unu kapkusenon, la domo ekstere aspektu moroza, sed interne pura, la provizado estu simpla, sed nutriga, kaj hazarde troviĝu ankaŭ multe da magazinoj ie, kiujn la masakritaj pasaĝeroj postlasis.
— Mi komprenas tion bonege. Mi povas lui tian insulon, kian mi volas. Vi jam povas ricevi insulon por pli ol cent kvindek dolaroj kun vulkano kaj akvofalo. Oni proponis insulon por ducent aŭ ducent dudek dolaroj kun vera eŭropa ermito, kiu vivas en groto sen vestaĵo jam dekdu jarojn, li manĝas vegetaĵojn, pentras bildojn kaj buŝharmonikas.
— Mi lasas al vi la elekton de la insulo. Ĝi estu senhoma, sed laŭeble ombra kaj saniga. Fine ja piratoj povas kaŝiĝis ankaŭ en salubra loko.
— Sinjoro, konsekvencu, se temos pri ĝia prezo.
— Estu trankvila, mi ne marĉandos. Antaŭ ol mi ekveturos, mi priparolos ĉion kun vi. Mi avertas vin, ke la atako kaj la forrabo estu realeca. Kiel eble plej realeca. Mi kontraŭstaros dum la atako, kun vireca spitemo, sed fine venkos la superforto.
— Se vi deziras, la piratoj forkuros…
— Ne, tiel mi ne povas montri heroaĵon. Mi rezistos, elprenos mian revolveron, kiu estos ŝargita per blanka kartoĉo, mi pafos kelkfoje kaj knokaŭtos la unuan piraton, kurantan renkonte min, sed la plimulto preme devigos min sur la teron taktoplene. Mi avertas vin, sen mi vundiĝos, vi perdos la duonon de via honorario.
— Kion vi imagas? Ŝajne okazos sovaĝa interbatado, sed efektive eĉ skrapvundo ne trafos vin.
— Tamen ĝi estu realeca. Ŝnurligu min, kaj mi eĉ tiam superŝutos vin per blasfemoj. Mi nomos vin fiaj piratoj kaj makuraĝaj embuskatakantoj…
— Nue trankvile. Ni ne estas sentemaj.
— Poste vi kuntrenos nin sur la insulon kaj diru, ke vi lasos nin liberaj nur kontraŭ alta elaĉetmono.
— Sinjoro! Vi naskiĝis filmdramaturgo — entuziasmis la pirat-entreprenisto. — Nun jam mi havas nur unu skurpulon: ni supozu la maleblaĵon, ke la polico trovos la farintojn. Kion mi faros tiam?
— Jen, pri kio mi ne pensis.
La pirato pensadis nur minuton: Ĝi estas neniaĵo. Skribu dokumenton, ke vi mem elpensis la ŝercon pri la rabado, kaj la transdonanto de tiu ĉi komisia letero liveris vin kaj viajn amikojn sur la neloĝatan insulon je via firma peto.
— En ordo. Kaj ankoraŭfoje, gravas, ke ĉio estu vivnatura. Realeca, sinjoro, realeca!
— Vi povas esti trankvila! Tio estos horore vivnatura!
Kaj ĝi okazis tiel…
Havliĉek volas dungi piratojn, kaj tio sukcesas al li
Havliĉek decidis elimini la abomenindan oficiston de la vojaĝoficejo el la negoco. Jen estas la tempo pirati por sia propra respondeco. Larry Burton disponigis al li la bezonatan kapitalon, kaj se tiu negoco sukcesos, li luos ie insulon, li dungos piratojn por unu jaro, presigos prospektojn, kaj la ekskursantoj venos al li amase. Li do iris al Oakland por trovi konvenan velŝipon kun la bezonata ŝipestro kaj personaro. Kiu ajn balenĉasisto akceptos la proponon. Fine ja estas pli facila laboro teni kelkajn homojn en kaptiteco, ol veturi al la markolo Bering por kelkaj balenoj. Kiu ajn el ili negocos kun li feliĉe.
Ke Havliĉek spekulis bone, tion pruvis la multe da balenŝipoj, ankrantaj en la supra doko de la haveno. Li observis tiujn ekzakte por elekti la plej taŭgan. Kelkajn malgrandajn vaporŝipojn li tuj neglektis. Poste li ekskludis la helkolorajn ŝipojn. Piratŝipo estu malhela. Fine liaj okuloj haltis sur grandega, trimasta ŝipo. Ĝi aspektis impona. Unuavice ĝi havis grandegan velaron, kiel la malnovaj, longdistancaj skunoj, ĝia nigra riparo estis impone alta, ties personaro konsistis el sovaĝaspektaj, altstaruraj homoj, kiuj sidis grupe sur la ferdeko, iu el ili ludis banĝon kaj la aliaj kantis. Malpli proksime kubutumis larĝŝultra, grandega, blankhara homo, apogiĝinte al la balustrado, kaj li rigardis la akvon enpensiĝinte. Tiu sunbrunigita homo kun falta vizaĝo estis preskaŭ du metrojn alta, lia longa, blanka hararo falis hirte ĉirkaŭ lia kapo. Li povis esti vera balenĉasisto. Sur la flanko de la ŝipo estis farbita jen tio: ”Frisko”.
— Alo! — diris Havliĉek — mi suprenirus al vi por interparoli.
— Se vi volas — respondis la kapitano kaj kraĉis en la akvon. Sed tio ne ĝenis Havliĉek-on. Laŭ la frizaĵo li aspektis tute bona pirato. Li rapidis sur la ferdekon, iris al la kapitano kaj prezentis sin:
— Mi estas Havliĉek.
— En ordo. Kion vi volas?
— Mi kunportas bonan negocon. Ĉu vi estas balenĉasisto?
— Vi vidas tion, se vi havas okulojn. Ĉu vi pensas, ke mi serĉas snejlojn kun tiel granda ŝipo?
— Ĉu vi volas perlabori multe da mono?
— Kompreneble jes. — La ŝipisto parolis trankvile, mallaŭte, monotone, indiferente. Li aŭskultis Havliĉek-on atenteme, kiu diris, ke ili devas trafarbi la nomon de la ŝipo, li akiros flagon kun mortokranio el la kostum-pruntejo, kaj en la difinita tempo kaj loko ili faros la menditan pirat-atakon. La kapitano ne respondis tuj. — Nu bone — li diris post iom da meditado, — cetere mia nomo estas Johnson. La ideo ne estas malbona. Sed kio okazos, se la polico respondigos nin pro la forrabo de la milionuloj?
— Estu trankvila. Mi pensi pri tio. — Kaj li montris la dokumenton al li, kion Larry jam transdonis.
— Tiel ĝi estas en ordo — diris la kapitano trankviliĝinte, kiam li legis tion. — Mi estas je via dispono.
— Vi vidos, ke fariĝi pseŭdopirato estas honesta kaj enspeziga metio — instigis lin Havliĉekl. — Ni ankoraŭ priparolos la detalojn. Nature mi transprenos la komandon.
— Tio estas komprenebla.
Havliĉek adiaŭis ilin kaj iris hejmen bonhumore. Eble tio moderigus lian gemuton, se li konjektus, ke tiu sunbrunigita, blankhara homo, kiun li instruis pri la metio de la piratoj, estis identa kun la Nigra Kapitano.
La plano de Larry sukcesas pli ol atendite
Dume John studis librojn. Li eksciis el la kronikoj de la nederlanda kaj angla admiralejo, ke la genealogia arbo de la Nigra Kapitano konsistis el la plej fortaj kaj rezolutaj piratoj ĝis la sepa generacio. Poste li vizitis iun sian scienculan amikon, parolante kun li pri la transherediĝo. Ĝi efikis lin iom konsole, ke laŭ Mendjelejev ofte unu-du generacioj evitas la sekvojn de la transherediĝo. John nun jam sentis tiel, ke li komprenas sian avinon. Li trovis komplikajn, psikajn klarigojn ankaŭ pri tio, kial li timas la maron. Estas kompreneble: subkonscie li timas sian propran sovaĝecon, ke tiu sovaĝeco eble liberiĝos pro la praa altirforto de la maro. Li legis libron pri la atavismo kaj kelkajn sciencajn studaĵojn pri la naturaj fortoj, latentantaj en niaj citoplasmoj.
La medalionon kun la koliero, nek li mem sciis kial, eble por senti senpere la amon de sia mortinta partino, li portis ĝin sub sia ĉemizo. Subite Larry viziti lin. Li staris antaŭ lin honeste:
— Pardonu min, John.
— Mi tute ne koleris — li diris kun malgaja rideto. — Eĉ. Eble tiu vangofrapo estis bona por mi.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La nigra kapitano»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La nigra kapitano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La nigra kapitano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.