Sur la lignokeston estis skribite per grandaj literoj:
V A P O R Ŝ I P O B R I G I T A
A T E N T O N! P E S T O! F O R B R U L I G I!
Nun sekvos kvaranteno! Oni tuj izolis tiun parton de la haveno kaj ŝprucigis min per karbolo kontraŭ pesto. Oni forportis min, kaj parolante kun miaj kelkaj agoniantaj kunloĝantoj, mi aŭdis la radiprogramon el la felgista ĉambro, kie la okuloj de la mondo parolis sur la ĉefplaco al la ekspecidio, dum kiu Fred la Malpura superruzis min. Mi estis ĉi tie kun la belega ĉapo, pri ĝi venas en mian kapon, kion signifas la ŝraŭboturnilo:
N I N Ĉ I U J N P O V A S T R A F I A K C I D E N T O
Nun mi finas mian leteron, kiun mi subskribis kun estimo. Datita nun sube, propra-kadavre, kiel miaj kolegoj diras en Londono: Mortis la reĝo vive la reĝo! Senkulpigante mian silenton, nur nun post mia morto mi ekshumas min. Malgaja kolego de via Reĝa moŝto.
Eks-, eĉ mortinta reganto:
don St. James di Ĝisorela.
T R I D E K K V A R A Ĉ A P I T R O
Sinjoro Theo partoprenis nenian solenaĵon. Li sidis hejme, kiel homo anime rompiĝinta. Sed posttagmeze virina voĉo telefonvokis lin:
– Alo! Spirita frato! Ĉu vi ne intencas viziti kvina-horan tekunvenon kun fia spionino?
– Bedaŭrinde mi ne konas vin!
– Tiel estas eĉ pli bone. Mi atendos vin post duonhoro antaŭ la Operdomo! – Kaj ŝi demetis la aŭdilon. Nu, li tamen ne iros. Li montros tion…
Li alvenis kelkajn minutojn pli frue, ol la virino. Li atendis ŝin kun solena kaj severa vizaĝo, sed bedaŭrinde lia tiu provado vaniĝis, ĉar Lilian brakumis lin kaj kuntrenis lin kun tempesta rapideco, ke liaj ĉapelo kaj cigaro falis… Tia frenezulino ŝi estas.
Kion diri? Ankaŭ la leganto estas ĝuste tiel klarvida pri la venonta sorto de tiu junulo, kiel mi. Post nelonge Lilian tiregadis lin en vilaon kaj venigis mararmean oficiron de ie:
– Li estas korvet-kapitano Milton Winter, mia frato. Bonan tagon. – Kaj ŝi lasis ilin tie.
Ĉi tie okazis ia miskompreno… Vestita per la uniformo de la mararmeo… Jes… li… Li estas Kupro-grafo!
– Mi ĝojas, ke mi povas konatiĝi kun vi, Sinjoro, Linkoln.
– Vi… Vi… – balbutaĉis Theo
– Mi nun alvenis, fininte mian ferion. Mi resaniĝis en Florido el influenco – li diris kaj ridetis.
Poste ili manĝis kolazionon. Oni informis sinjoron Theo, ke la lando bezonas novajn, freŝajn fortoj, rilate la ŝipkonstruadon, estus bone, se li vizitus la ŝtatsekretarion pro tiu afero.
– Morgaŭ mi vizitos la ŝtatsekretarion – diris la korvet-kapitano – por danki la ordenon.
– Estas interese – diris Theo. – Ĉu vi resaniĝis el la influenco tiel heroe, ke oni distingis vin per ordeno?
La korvet-kapitano tre ruĝiĝis kaj diris nenion.
…La ekzekutisto kaj la pordisto malfermis fakvendejon pri ekspediciaj varoj sub la nomo “Gajaj Herooj”, kaj ankaŭ ili rakontis multe pri la danĝeroj, penoj de la vojaĝo, aldonante kun amara rideto, ke la ordinaruloj, kiuj en konkretaj situacioj riskante sian vivon alfrontis la danĝeron, ricevis nenion el la gloro, nur aĉajn dolar-milionojn.
– Oni donis dolarojn kaj denove dolarojn – diris Baruch T. Livingstone ironie al sia iu konato. – Ĉar ili pensas, ke la mono feliĉigas.
– Prave – kapjesis Sokrato Schwachta, – la stultuloj pensas tion. Bedaŭrinde ili pravas.
La geedziĝan feston partoprenis mil-are tumultanta homamaso. Alvenis ĉiu, kiu kalkuliĝis iu en San-Francisko. Okazis nur unu ĝena incidento dum la eleganta nuptofesto. Kiam la juna paro aperis antaŭ la preĝejo, kaj sinjoro Theo svingadis sian ĉapelon al la homamaso, aŭdiĝis sertora voĉo:
– Jen vidu! Mi konas bone tiun ruĝan friponeton! Ni estis enkarcerigitaj kune! Li estas bona tipo, je mia honorvorto…