Post du tagoj ili vespermanĝis triope kun ridetema, larĝŝultra, elegante vestita sinjoro.
Fécamp ne volis kredi, ke tiu homo estas identa kun Madam Alfredo.
— La figuro de Madam Alfredo ŝparis multe da suferoj — diris Villiers ridetante. — Ĝi estis agrabla rolo. Ĉu vi memoras, kiam vi foje parolis pri mia frato, mi ne povis reteni min, kaj mi atakis vin?
— Jes… jes…
— Kaj vi bonege knokaŭtis.
— Ĉu poste ankaŭ vi kredis mian senkulpecon?
Villiers kriĉis kun suprenlevitaj brovoj:
— Nu, jes!
Tiam Fécamp rekonis lin.
— Sinjoro! Vi estas eminenta aktoro…
Li forte premis la manon de lia iama samprizonulo.
… Ne estas plu!
Villiers kaj Fécamp ankoraŭfoje decidis sin ekvojaĝi por la longa vojo, kaj dum tipa vespero, kiam la aero, plena de elektro desegnas ĉiuminute sinistrajn grafikonojn sur la ĉielon, ili aperis ĉe la pordo de la fortikaĵo duope: Madam Alfredo, vestita kiel pilgrimulo, sed kun pluvombrelo, kaj ĉefkaporalo, kiu portis la Honormedalon kaj ankaŭ la Meritkrucon por la Respubliko.
Kelkaj personoj gardostaris ankaŭ el la Skeleta brigado . La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon kaj La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon.
Sur la ebeno de la Infera plataĵo fumis la lunlumo. Ĝi estis pro la ŝvebanta, fajna polvo.
Ili iras tute proksime al la gardisto. La Dudentulo direktas antaŭen sian bajoneton:
— Halt! Qui va la!
Fécamp respondis:
— La Pugno, Al Kiu Naskiĝis Filo.
Tiam ili estis enlasitaj.
En la rakonto nun forpasis ĉies sufero, sed la lumo vaganta en La Spaco, trakuranta ie, tamen ne ĉesas. Rememorante, timante ĝin oni scias, ke ĝi ĉiam trapasas, sed ĉiam revenas.
La sekreto jen estas antaŭ ni, kaj la elektra tensio de la varmega sezono ĉiuminute desegnas minacajn grafikonojn sur la nigran firmamenton super Sudano.
Kaj neniu komprenas tion.
Sed kiu vidas, ke la ĉielo, kvazaŭ ankaŭ ĝi mem preĝus, pie kliniĝas ĉe la rando de la dezerto, tiu kredas kaj esperas, kaj humile atendas sian juĝon.