Jenő Rejtő - La skeleta brigado

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La skeleta brigado» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La skeleta brigado: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La skeleta brigado»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La skeleta brigado — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La skeleta brigado», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Pasis ne pli ol duonhoro, kaj Sirone malpeziĝinte transdonas la deĵoron al ĉefkaporalo Jazon, poste li reiras en la domon kun la du oficiroj.

Ili triope marŝas sur la koridor. Ligert ĵus elpaŝis el la arkivej kaj maĉis panon.

— La listo por la kuirejo estas preta! — li raportis feliĉe kaj singultis. — Mi nun ĝustigas las horloĝojn sesdek minutojn antaŭen, ĉar komenciĝas la somera tempokalkulo…

2

— Ligert! Ĉu vi scias, kie estas Romo?

— Jes! Eksterlande… Iu mia parenco rakontis, ke ĝi estas granda urbo.

La kapitano drinkis kaj diris nenion.

— Katedralo estas en ĝi — rimarkis Ligert modeste, kaj dum la kapitano forturnis sin, subite li glutis, sed tia tusatako kaptis lin, ke panpluvo ŝpruciĝis ĉien.

Minkiew venis. En sia negliĝo, sur lia kapo kun priznic-kompreso. Li estis tia, kiel fabela sultano, al kiu kreskis lipharetoj dum sonĝo pro ia malbeno.

— Ligert, ĉu ankaŭ vi partoprenis la ribelon? — demandis la kuracisto riproĉe.

— Mi ne kutimas — respondis la skribisto indigne. — Mi travivis sep ribelojn dum dekdu jaroj, sed mi partoprenis neniun. Mi scias, kio decas.

— Se la aferoj statas tiel, iru en la inferon — diris la kapitano kaj komencis iradi, nur nun ekideis al li malbutonumi sian kamizolon.

— Vi! — diris Minkiew, post kiam li eksidis sur la skribotablon kaj faligis iun sian pantoflon. — Efektive ni devus doni ordenon al Fécamp. Ĉar tiu histeria popolaĉo estus draste traktinta nin, se la kondemanito n-ro 63 ne organizas ĝustatempe taĉmenton.

— La malliberuloj, fidelaj al la ŝtato nepre estos rekompencataj — respondis la kapitano nervoze.

— Sed tiu Fécamp…

— Tiu Fécamp agacas miajn nervojn! — li kriis.

Minkiew elprenis skatolon el sia horloĝpoŝo kaj manĝis mentolan sukeraĵeton.

Ankaŭ Colette venis ĉi tien elĉerpiĝinte, kun lacaj okuloj.

— Ĉu vi deziras bromon? — demandis Minkiew.

— Ne… mi dankas.

Eksidinte en malnovan, rips-an brakseĝon, ŝi viŝis sian frunton. Suprenrigardinte, ŝi denove klinis sian kapon. La kapitano iradis kaj de tempo al tempo li ĵetis flankajn rigardojn al la knabino.

Colette ŝatus demandi ion. Ĝi estis evidenta.

Minkiew movis siajn pintigitajn lipojn ronde-cirkle kaj ofte fermis sian maldekstran okulon.

Poste li stertoretis.

Sirone haltis. Ili rigardis rekte en la okulojn de unu la alia.

— Ligert! — kriis la kapitano.

La skribisto venis.

— Venigu la kondamniton n-ro 63 por priaŭskultado!

La skribisto kuregis.

— Vi volis demandadi pri li, ĉu ne?

Li direktis al demandon rekte al Colette.

— Jes.

— Vi — komencis Minkiew, — kio okazos al tiuj homoj en la valo Bekzat? Laŭ Fécamp oni atakos ilin el dorsdirekto.

— Mi sendos helpon al ili de ĉi tie.

— Memmortigo!

— Ĝi estas nia devo…

— Mi petas vin, Aŭgusto… — komencis la knabino, sed la kapitano interrompis ŝin.

— Ĝi estas afero de soldatoj.

Minkiew balancis siajn piedojn.

— Tiu Fécamp — li diris subite — estas senkulpa pri la murdo de Villiers.

— De kie vi scias tion? Li ja konfesis la kaŝejon de la aktujo — respondis Sirone. Minkiew eklevis sian Sultron kaj diris nenion plu.

— Tial li konfesis, ke mi liberiĝu — daŭrigis la kapitano agreseme.

Colette nun levis sian rigardon sur lin, sed nek ŝi diris ion.

— Bonege — ĝojadis la kuracisto. — Vi hejmeniros!

— Ĉu vi pensas, ke mi akceptos tion?

— Sed kial ne? — demandis Colette ekscitite.

— Strange! — daŭrigis la kaptano, kvazaŭ li ne estus aŭdinta tion. — Li scias la kaŝejon de la aktujo, kaj li tamen estas senkulpa. Rouen kredis tion sen pruvaĵo, Colette kredas tion sen pruvaĵo… Kaj nun ankaŭ min infektis lia senkulpeco, eĉ vin, Minkiew!

— Estas bone, ke ni ne devas zorgi pri izola barako.

Ligert venis.

— La kondamnito n-ro 63 ne povas veni por priaŭskultado.

— Ĉu li estas malsana?

— Ne. Laŭ la somera tempokalkulo je la deka horo kaj tridek minutoj li senarmigis kun taĉmento la pikedon de la flugtereno, kaj ili formarŝis tute armitaj. Kion mi portu vespermanĝi?

— Fécamp ne povas esti ribelulo! — kriis Colette.

Sirone estis tre pala.

— Vi povas foriri!

Ligert eliris. Colette kaj la kapitano fikse rigardis en la okulojn de unu la alia. Streĉa maltrankvilo regis en la ĉambro.

— Ĉu… estas certe, ke li estas senkulpa? — demandis Minkiew balbutante kaj levadis sian kapon tiel, kvazaŭ li ŝatus plilongigi sian kolon per kelkaj centimetroj.

— Estas certe! — kriis Colette.

— Jen estas lia sincera konfeso — diris la kapitano kaj altenlevis sian ŝultron.

— Montru ĝin — petis la kuracisto.

Sirone eltiris la tirkeston. Poste li timiĝinte suprenrigardis.

Li estus tute pala.

— Kio okazis?! — demandis Colette maltrankvile.

— La… protokolo… malaperis!

Ili konsternite kunrigardis.

— Ne li ŝtelis ĝin! — kriis Colette akre, per ploranta, tremanta voĉo.

— Tamen… — pensadis la kapitano. — Ĉu iu alia povis veni en la kontoron krom la malliberulo n-ro 63?

— Nu, jes! — akre kriis iu, kaj Madam Alfredo elpaŝis el la ŝranko, tenante la disetenditan pluvombrelon super sia kapo. — Bonan vesperon, knaboj! Nu, kio estas?!..

3

La bataliono la dua estis enpremita en la valo Bekzat. Du tagojn ili rezistis al la superforto.

— Trankvilon, knaboj — diris la leŭtenanto. La rezervfortoj estas proksime! Ni dismuelos la friponojn.

— Mi reduktis la akvoporciojn je kvarono, mon lieutenant! — raportis la serĝento.

— Ĝi estas terure malmulta — rimarkis malnova senranga soldato.

— Aparta kuriero portos al vi ruĝan vinon! — la leŭtenanto kolere alkriaĉis lin. Poste, kiam la oficiro estas pafita, kaj la maljuna legiano verŝas ĉiun akvon el sia ladbotelo sur tukon kaj premas ĝin sur la vudon, la leŭtenanto rimarkas ridetante:

— Tiel… la akvo rapide elĉerpiĝos… Vi!

— Baldaŭ la kuriero portos ĝin… Sed se vi parolas, mi ne garantias tion.

Poste li malrapide faletas sur la leŭtenanton, kaj li jam ne plu bezonas akvon. Oni trafis lin.

La serĝento komandas. Oni terure pafadas, kaj venas la radiisto. Nu, la diablo povus forporti lin.

— El la fortikaĵo oni informis nin… Perfido okazis en Bahr El Sudan. La rezervfortoj malfruos. Militvagantaj bagara-anoj venos el dorsdirekto.

Nu, finite. Ili ĉiuj povas iri. Tial ili devas okupi novan pozicion, ke ili estu defendataj el dorsdirekto.

— Knaboj! Du mitralejoj estu sur la transa falanko de la valo! Ŝirmu la retiriĝon per du mitralofusiloj ĉe la monteto. Ĉiu sekvu min! Tien, al la du sablodunoj… Zorgu pri nenio, nur kuregu!

Ili kuras. En terura kuglohajlo

Sed ilia plimulto atingas la monteton! Kaj la du mitralejoj estas ne mutigeblaj.

— Nu, ĝi ne daŭros longe — diras la subkaporalo.

— Almenaŭ vi ne malfruiĝos al la infero. Knaboj, kiu havas tabakon, tiu trankvule ekfumu. Mi jam ne longe havos problemon pri vi…

Subita vento kirlas la lozan sablon en ĝia funebra humoro.

— Hej, serĝento! Rigardu tien! — krias raŭka, basa voĉo.

Eĉ la pafado mutiĝas, tiel konsterniga ĝi estas…

Tra la violkolora polvovualo de la verperiĝanta dezerto videbliĝis, ke io venas… La fato proksimiĝas tie.

La avizitaj militvagantoj! La multaj rabiaj bagara-anoj galopas antaŭ ilin… La vento muĝas kaj bruas, kuntrenante polvofunelojn, la rufa, ŝveliĝinta suno etendiĝas sur la sablodunoj kun ĝia lasta flagro.

Poste la vento ĉesas, la polvovualo defalas antaŭ la proksimiĝantoj, kiam ili estas jam nur ducent metrojn proksime…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La skeleta brigado»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La skeleta brigado» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La skeleta brigado»

Обсуждение, отзывы о книге «La skeleta brigado» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x