Jenő Rejtő - La skeleta brigado
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La skeleta brigado» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La skeleta brigado
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La skeleta brigado: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La skeleta brigado»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La skeleta brigado — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La skeleta brigado», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Ilia timiĝinta feliĉo dtreĉiĝis dudirekten, ili stumbladis en neeltenebla animstato al tiu loko de la brilanta altplataĵo, kie sub mornaj, altenkrutantaj, rigidiĝintaj rokoj trumpetis skelete malgrasiĝinta, ĉifone vestita trumpetisto, staranta en parada pozo, lia maldekstra mano sur la nevidebla galono, kaj apud li… jes… ĉiu rekonas lin… Kiu Portas La Sciigon! Li do estas la Heroldo De La Respono! Kiu Venis Kun Trumpeto! Gabrielo, en ŝirita kamizolo, firme, sed kun la stala boneco de multe suferinta Homo, kun la memfido de morala enhavo, surpreninte tion ankaŭ en la senespera sorto, eĉ momenton ne ŝanceliĝinte pri la celo de la vivo, decidiĝinte pro la servero de la mistika kredo, destinite gvidi mizerulojn, ĉar estas kun li La Justeco, Kiu Konsistas El Kupro.
Tamen ĝi valoras pli multe ol la oro…
La Trumpeto!
Ĉar ĝi signifas la solvon, pro kio estas inde suferi, toleri, fali: anstataŭ La Larmo, La Ŝtono, La Nenio kaj La Neesto: La Celo!
Li venis inter ilin kun la trumpeto, kunportante tian morton, pro kiu estis inde vivi.
Kiel ajn!
El la okuloj de Korko abunde fluis la larmo, kaj el lia trumpeto la raŭka melodio.
Aux armes!.. Aux armes!..
La brako de Fécamp, kiel la alo de ventmuelilo, mansvingis silenton kun grandarka turnomovo. Ne estas voĉo, neniu moviĝas.
— Skeleta brigado! — li krias akre, severe. — Malsupre la prizonuloj ricevas pafilon, kaj ili defendas la fortikaĵon kune kun la gardistoj. Jen estas Sudano, kaj ĝi estas tre malbona loko, kaj ili suferas. Sed ili havas nenio alian ol la fortikaĵon, ili do defendas ĝin, ĉar ĝi apartenas al ili!
— Ili defendas tion!.. Ankaŭ la malliberuloj defendas ĝin.
— Ilian malliberecon!..
— Tiu ĉi altplataĵo estas nia tero! — stertoris Fécam. — Kaj ni suferas ĉi tie! Ni defendas nian suferon! Ĉar ĝi estas nia!
Ili staris. Kial suferi efektive, tio estis sensenca demando en Bahr El Sudan.
— Multaj venos kontraŭ ni, kaj ili portos alian suferon! Sed ni estas francoj, kaj ni volas suferi france! Ĉar alimaniere ni ne povas, kaj tiu sufero estas tre bona!
— Ĝi estas bona sufero — diris La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon, kaj ektintis ankaŭ la gruzelpecoj, malliberiĝantaj en la lada prizono de La Tempo.
— Ĝis nun vi ne estis bezonataj! Nun Francio mesaĝas, ke vi devas batali! Prenu do la armilon kaj bajoneton, por ke vi batalu!
Fariĝis granda rumoro.
— Ni ricevis ordonon savi plotonon en la valo Bekzat kaj restarigi la kontakton kun la regimento.
— Ĉu poste?… — demandis tiu, Kiu Ekposedis Bastonon, kaj ankaŭ La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon sin trudis por aŭskulti la respondon.
— Poste ni revenos al La Pioĉo, Kiu Estas Nia! — respondis Fécamp aplombe, kvazaŭ li estus debatinta la kapon de la demando per adzo.
— Ekiru! — komandis La Subkaporalo, Kiu Havas Zonrimenon.
Fécamp staris al la lifto. Kaj ili enliftiĝis unu post la alia. Volpi, Kiu Estis La Klabo, La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon kaj Figaro, La Tranĉilo. Poste ankaŭ la aliaj, ĉiuj… La lifto zumis, ĝi descendis kaj ascendis… Kaj malsupre Gerard disdonis la ekipaĵon. La ĉefkaporalo, Kiu Havas Zonrimenon vicigis la marŝkolonon.
Jam restis nur unu homo, sed Fécamp repuŝis lin.
— Restu… La ordono ne koncernas vin.
— Mi iros kun la aliaj! Mi batalos!
Kaj li enliftiĝis. La Blindulo, Kiu Havis Lampon!
La ebeno de la forlasita Infera altplataĵo, kiel frostiĝinta glacitavolo difraktis la estingiĝantan lumon de la subiranta luno.
La senhoma rokego estis glata kaj normala, kiel kolosa, blanka tomboŝtono.
La unuaj, mildaj sunradioj, etendiĝantaj super la dezerto falis pace sur tiun strangan taĉmenton. La duopaj vicoj de la Skeleta brigado ŝirmante, egalritme, silente, komplete ekipite, strikte alviciĝinte, fortostreĉe, sed regule marŝis en Sharo…
Neatendita suprizo atendis la Bagara-anojn, kiuj kalkulis je la perfido de Berlac. La malmultenombra personaro de la garnizono heroe kontraŭstaris malantaŭ la muroj.
Ĉar Gouillaume tenis sin ankaŭ en abutment-pozicio, ke la mitraloj ŝprucis kuglojn deflanke, kaj ili ŝirmis sin per la kadavroj de la plej bonaj kamaradoj.
Ĉeflaŭtenanto Libourne kapopafita falis de sur la bastiono. Kuglo trafis la ŝultron de la kapitano, sed ĝi tuŝis ankaŭ lia plumon. Vespere la plotono kaj la Skeleta brigado , alvenintaj el la direkto de Bekzat decidis la ŝajne seneperan batalon.
Post du tagoj marŝalo Duron trovis la militan bazon en plena ordo, kiam li alvenis akompanate de Sudana regimento kaj spahi-a taĉmento.
Dume oni riparis la difektitan telefonlineon, kaj tiel la ĉefstabo sciis ĉion pri la eventoj, okazintaj en la fortikaĵo. La marŝalo faris militistan revuon.
Nur unu oficiro staris sur siaj piedoj en la garnizoni escepte la regimentkuraciston: Gouillaume. Sed kiel!.. Kun klakantaj dentoj, tremante pro la febro, kun verdaj lipoj, mortokapo, portanta stalan kaskon. Malgraŭ tio li staris sur siaj piedoj.
— La nombro de la etato estas… tridek homoj… kaj la malliberuloj kiel helpantoj en la batalo…
Duron metis sian manon sur lian Sultron.
— Nu bone… Vi estos transpostenigita laŭ la konfeso de la kondamnito n-ro 63, aŭ… Vi do estos deŝanĝita.
Krome la Skeleta brigado staris tie!
La blankhara soldato glutis kaj fermis siajn okulojn por momento. Sed poste li paŝis al la Ĉefkaporalo, Kiu Ekposedis Rangon, kaj li fiksis la Honormedalon sur lian kamizolon.
— Soldatoj! Sinjoro prezidento ordonis rehabiliti vin, kaj mi proponis doni la §onormedalon al la Skeleta brigado .
Eksonis la trumpeto, leviĝis la trikolora flago, kaj la Skeleta brigado staris senmove.
Ili sentis malvarmon.
Ili alkutimiĝis al la varmo 60 celsiusgrada.
— Kie vi deziras ekloĝi? — demandis la marŝalo. — La ŝtato helpos vin en tio.
Ili kunrigardis.
— Al ni estas bone ĉi tie… — diris Volpi, Kiu Estis La Klabo. — Nia sufero estas ĉi tie.
— Hm… bone. Nun elpaŝu la kondamnito n-ro 63!
— La kondamnito n-ro 63. Sinjoro marŝalo.
— Oni diris pri vi, ke vi estas senkulpa.
— Mi estas tio, sinjoro marŝalo.
— Kaj via merito estas tio, ke ni saviĝis de la plej malbona.
Fécamp silentis.
— Anonciĝu ĉe mi post unu horo.
Li iris al la kapitano. Sirone kuŝis senkonscia pro sia vundo. Colette kaj Minkiew estis apud li.
— Ĉu li estas grave malsana? — demandis Duron.
La regimentkuracisto stertoretis.
— La vundo ne… Sed li estas tre malfrota.
— Ĉu li eltenos, ke oni transportu lin?
— Se li eltenis, ke oni forgesis tion, ke li restis ĉi tie… — li respondis rezigne, ĉar la malgranda kuracisto ne estis enkorpiganto de la militista parolmaniero.
La marŝalo ridetis.
— Vi havas akran langon. Vi kien deziras iri?
— Mi ŝatus dormi en la alia ĉambro sur divano.
— Ĉu vi ne volas foriri de tie ĉi?
— Kial mi volus?
— Tiu ĉi fortikaĵo estas iom malproksime.
— Ĉu por mi? De kie? — Kaj ĉirkaŭ dudek foje li malgaje eklevis siajn ŝultrojn.
Duron ne toleris la maldisciplinitecon, sed li sciis bone, ke li staras vidalvide al neŭrozuloj dezertoagaciitaj.
Fine Fécamp sekvis en la vico!
— Henry Fécamp.
— Jes, sinjoro marŝalo.
— Vi estos eskortita al Oran. Ankaŭ mi kredas, ke vi estas senkulpa. Sed la leĝo estas leĝo. Nun sekvas la vico de la Sekreta servo. Se iam vi estos rehebilita, tiam vi ricevos la Honorkrucon de la Respubliko pro via fidelo, kuraĝo kaj heroeco. Mi kredas, ke ĝi estos tiel… Donu vian manon…
Ankaŭ li premis la manon de la malliberulo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La skeleta brigado»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La skeleta brigado» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La skeleta brigado» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.