Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Vol-, pardonu—Vi-Scias-Kiu estis ĉe Porkalo?”
“Antaŭ multaj jaroj,” diris Hagrid.
Ili aĉetis por Hari la kurslibrojn en butiko nomata Parafo [11] ondostreko sub subskribo
& MakKul, kie la bretoj estis pristakitaj ĝis la plafono per libroj tiel grandaj, kiel pavimŝtonoj lede binditaj; per libroj je la grandeco de poŝtmarko kun silkaj kovriloj; per libroj plenaj je strangaj ciferoj, aŭ tute nenion. Eĉ Dadli, kiu neniam legis ion ajn, ekstazus se li havus iujn el ili en la manoj. Hagrid preskaŭ bezonis fortreni Hari de Malbenoj kaj Kontraŭ-Malbenoj (Prisorĉu viajn amikojn kaj konsternu viajn malamikojn per la lastmodaj venĝaĵoj: harfaligo, gumogamboj, langoligo, kaj multmulte pli) de prof. Vindictus Viridian.
“Mi provis ekscii kiel malbeni Dadli.”
“M’ ne dires, ke ti’ ne estus bona ide’, sed vi devos neniam uzi la magion en la mogla mondo, ‘scepte en tre sp’cifaj kondiĉoj,” diris Hagrid. “Kaj aliflanke, vi ‘nkoraŭ ne povus fari jun ajn el tiuj m’lbenoj, vi b’zonos multe pli da studad’ antaŭ ol vi atingos ti’n nivelon.”
Hagrid ankaŭ ne permesis al Hari aĉeti kaldronon el pura oro (“Via listo specifas stanalojan”), sed ili ekhavis netan vektopesilon por pesi ingrediencojn de pocioj, kaj etendeblan latunan teleskopon. Tiam ili vizitis la apotekon, kiu sufiĉe interesis por kompensi la aĉan haladzon, iun miksaĵon de putraj ovoj kaj kadukaj brasikoj. Bareloj da ŝlimaj aferoj staris sur la planko; potoj da herboj, sekigitaj radikoj kaj multkoloraj pulvoroj staris en vicoj laŭ la muroj; faskoj da plumoj, ĉenoj da dentegoj kaj tordaj ungoj pendis de la plafono. Dum Hagrid petis al la viro malantaŭ la vendotablo pri stoko de bazaj pociaj ingrediencoj por Hari, Hari mem ekzamenis arĝentajn unikornajn kornojn po dudek unu galionoj por unu, kaj etetajn brilnigrajn okulojn de skaraboj (po kvin knetoj por taspleno).
Ekstere de la apoteko, Hagrid denove kontrolis la liston de Hari.
“Nur vi’ vergo restes—‘o, jes, kaj mi jam ne don’s al vi jon pro via naskiĝdatr’ven’.”
Hari sentis sin ruĝiĝi.
“Vi ne bezonas—”
“Mi scies, ke m’ ne b’zones fari ti’n. Jen ide’, mi ‘ĉetos por vi animalon. Nek bufon, la bufoj elmodiĝis antaŭ jaroj, oni priridus v’n—kaj m’ ne ŝates la katojn, mi ternes pro ili. Mi ‘avigos al vi strigon. Ĉiuj geknaboj d’zires strigojn, ili estes ege utilaj, liveras vi’n poŝton kaj ĉi’n ajn.”
Dudek minutojn poste, ili eliris el Eejlopsa Emporio de Strigoj, kiu estintis malluma kaj plena je susurado kaj flirtantaj juvelbrilaj okuloj. Hari nun portis grandan kaĝon kiu enhavis belan neĝostrigon, profunde dormantan kun sia kapo sub la flugilo. Hari ne povis ĉesi sian babiladon de dankoj, aspektante kiel prof. Ciuro.
“Nemenc’inde,” diris Hagrid raŭke. “ ‘Ne supozes, ke vi ek’av’s multajn donacojn de tiuj Durslioj. Nur restes Olivandro nun—jen la ĉefvendej’ por vergoj, Olivandro, kaj vi nepre ‘avos la plej bonan vergon.”
Magian vergon…Jen kiun Hari estis ĉefe antaŭĝuinta.
La lasta butiko estis mallarĝa kaj malorda. Deskvamiĝantaj oraj literoj super la pordo indikis “Olivandro: Faristoj de Fajnaj Vergoj ekde 382 a.K.” Sola vergo kuŝis sur paliĝinta purpura kuseno en la polva montrofenestro.
Tintis eta sonorilo ie en la profundoj de la butiko kiam ili paŝis internen. Ĝi estis eta loko, neokupata kun escepto de sola malfortika seĝo sur kiu Hagrid sidiĝis por atendi. Hari havis la strangan senton, ke li ĵus eniris tre striktan bibliotekon; li subpremis la multon da novaj demandoj, kiujn li ĵus pripensis, kaj anstataŭe rigardis la milojn da mallarĝaj skatoloj nete stakitaj ĝis la plafono. Pro ia kialo, lia nuko pikiĝis. La nura polvo kaj silento ĉi tie ŝajnis ŝargita per ia sekreta magio.
“Bonan posttagmezon,” diris dolĉa voĉo. Hari eksaltis pro surprizo. Hagrid evidente ankaŭ eksaltis, ĉar aŭdiĝis laŭta knaro kaj li stariĝis rapide el la malfortika seĝo.
Staris antaŭ ili maljunulo, kies larĝaj palaj okuloj brilis kiel lunoj tra la mallumo de la butiko.
“Saluton,” diris Hari malgracie.
“Ha, jes,” diris la viro. “Jes, jes. Mi pensis, ke mi baldaŭ vidus vin. Hari Potter.” Tiu lasta ne estis demando. “Vi havas la okulojn de via patrino. Ŝajnas, ke estis nur heiraŭ, kiam ŝi mem estis ĉi tie, aĉetante sian unuan vergon. Longa je dek coloj [12] tradicia brita mezurunuo de longo, kiu egalas 25,4 milimetrojn
kaj duono, elasta, el saliko. Neta vergo por verki sorĉetojn.”
S-ro Olivandro moviĝis pli proksime al Hari. Hari deziregis, ke li palpebrumu. Tiuj arĝentecaj okuloj estis iom hirtigaj.
“Via patro, aliflanke, preferis mahagonan vergon. Dekunu colojn. Fleksebla. Iom pli da potenco kaj elstara por transformado. Nu, mi diris, ke via patro preferis tion—vere estas la vergo kiu elektas la sorĉiston, kompreneble.”
S-ro Olivandro estis veninta tiel proksime, ke li frontis Hari preskaŭ nazon al nazo. Hari povis vidi sian reflektaĵon en tiuj nebulaj okuloj.
“Kaj tie estas, kie…”
S-ro Olivandro tuŝis la fulman cikatron sur la frunto de Hari per longa blanka fingro.
“Mi bedaŭras, ke mi vendis la vergon, kiu faris tion,” li diris dolĉe. “Dektri colojn kaj duonon. El taksusa ligno. Potenca vergo, tre potenca, kaj en malĝustaj manoj…nu, se mi estus sciinta, kion tiu vergo eniris la mondon por fari…”
Li skuis sian kapon, kaj tiam, feliĉe al Hari, li ekvidis Hagrid.
“Rubeo! Rubeo Hagrid! Kia ĝojo, ke mi vidas vin denove…Kverka, je dek ses coloj, sufiĉe cedema ĝi estis, ĉu ne?”
“Ti’l ĝi est’s, s’njoro, jes,” diris Hagrid.
“Bona vergo, tiu. Sed mi supozas, ke oni frakasis ĝin endue, kiam vi eksiĝis?” diris s-ro Olivandro, subite severe.
“ E — jes, oni far’s ti’n, jes,” diris Hagrid, glitante piedon nervoze. “Mi jam ‘aves la pecojn, tam’n,” li almetis ĝojbrile.
“Sed vi ne uzas ilin, ĉu?” diris s-ro Olivandro akute.
“ ‘O, ne, s’njoro,” diris Hagrid tuj. Hari rimarkis lin kroĉi sian ruĝetan ombrelon tre forte dum li parolis.
“Hmm,” diris s-ro Olivandro, turnante al Hagrid trapikantan rigardon. “Nun—sinjoro Potter. Mi pensu iomete.” Li tiris el sia poŝo longan mezurbendon kun arĝentaj gradioj. “Kiu estas via brako por verguzo?”
“E—nu, mi estas dekstramana,” diris Hari.
“Etendu vian brakon. Bone.” Li mezuris Hari de ŝultro ĝis fingro, tiam de pojno ĝis kubuto, ŝultro ĝis planko, genuo ĝis akselo, kaj ĉirkaŭ la kapo. Dum li mezuris, li diris, “Ĉiu olivandra vergo havas kernon de potenca magia materio, sinjoro Potter. Ni uzas unikornajn harojn, feniksajn vostoplumojn, kaj la kortendenojn de drakoj. Du olivandraj vergoj neniam estas samaj, tiel ke du unikornoj, drakoj, aŭ feniksoj neniam estas tute samaj. Kaj kompreneble, vi neniam havos tiel bonajn rezultojn kun la vergo de alia sorĉisto.”
Hari subite rimarkis, ke la mezurbendo, kiu nun mezuris inter lia naztruoj, faris tion senhelpe. S-ro Olivandro flirtis inter la bretoj, prenante malsupren diversajn skatolojn.
“Tio sufiĉas,” li diris, kaj la mezurbendo falis en amason sur la planko. “Nu, ĝuste, sinjoro Potter. Provu ĉi tiun. Fagolignon kaj drakokoron. Naŭ colojn. Sufiĉe fleksebla. Nur prenu tion kaj faru flirtadon.
Hari prenis la vergon kaj (sentante sin stulta) flirtis ĝin ĉirkaŭe kelkfoje, sed s-ro Olivandro kaptis ĝin el lia mano preskaŭ tuj.
“Acerolignon kaj feniksplumon. Sep colojn. Tre vipema. Bonvolu—”
Hari provis—sed li estis apenaŭ levinta la vergon, kiam ĝi ankaŭ estis forprenata de s-ro Olivandro.
“Ne, ne—jen, ebonan kun unikorna haro. Ok colojn kaj duonon. Risortema. Bonvolu, provu ĝin.”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.