Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Hagrid ridetis larĝe al Hari.

“Ĉu m’ ne dir’s ti’n? ‘Diris al vi, ke v’ estes fama. Eĉ prof’soro Ciuro trembl’s pro r’nkonti vin—nu ja, li kutime tr’mblades.”

“Ĉu ĉiam li estas tiel nervoza?”

“’O, ja. Komp’tinda ul’. Kian genian menson li ‘av’s. Li fart’s sufiĉe bone dum li stud’s perlibre, sed tiam li pren’s sabatan jaron por akiri senpere jom da sperto…oni dires, ke li traf’s vampirojn en la Ŝvarcvald’, kaj poste okaz’s m’lagrabla emb’raso rilate al iu ‘arpi’ [7] harpio: monstro havanta formon kiel virinkapa birdo, aŭ flugilhava virino. —ekde tiam li neniam ag’s normale. Li times la studentojn, times sian fakon—nun, kie estes mi’ ombrel’?”

Vampiroj? Harpioj? La kapo de Hari turniĝadis. Hagrid, dume, nombris brikojn en la muro super la rubujo.

“Tri supr’n…du flank’n…” li murmuris. “Ĝuste, gardu vin, ‘Ari.”

Li frapetis la muron trifoje per la pinto de sia ombrelo.

La briko, kiun li tuŝis, tremetis—ĝi tordiĝis—meze en ĝi aperis trueto—kiu pli kaj pli larĝiĝis—post sekundo staris antaŭ ili arkopasejo sufiĉe granda eĉ por enlasi Hagrid, arkopasejo kondukanta al ŝtontegita strato, kiu tordiĝis kaj turniĝis pretervide.

“Bonvenon,” diris Hagrid, “al Diagon’ Aleo.”

Li ridetis pro la miro de Hari. Ili paŝis sub la arkon. Hari tuj rigardis dorsen, kaj vidis la pasejon rapide malŝveli kaj solidiĝi denove en muron.

La suno rebrilis de amaso da kaldronoj ekster la unua butiko. “Kaldronoj—Ĉiuj Grandecoj—el Kupro, Latuno, Stanalojo, Arĝento—Memkirlaj—Kunfaldeblaj,” anoncis ŝildo pendanta super ili.

“Jes, vi b’zonos unu,” diris Hagrid, “sed antaŭe ni deves ek’avi vi’n monon.”

Hari volus havi pliajn ok okulojn. Li turnadis la kapon en ĉiun direkton dum ili marŝis laŭ la strato, provante rigardi ĉion samtempe: la butikojn, la aferojn ekster ili, la homojn butikumantajn. Diketa virino ekster iu apoteko kapneis dum ili pasis, dirante, “Draka hepato, po dek sep ŝikloj por unco [8] unco: tradicia brita mezurunuo de pezo, kiu egalas 28.4 gramoj , ili frenezas…”

Basa, mola ululado aŭdiĝis el malluma butiko kun ŝildo, kiu indikis, “Eejlopsa Emporio de Strigoj— Sirnioj, Otusoj, Noktuoj, Turstrigoj, kaj Neĝostrigoj [9] specoj de strigo .” Kelkaj knaboj samaĝaj kiel Hari rigardadis kun nazoj premataj kontraŭ montrofenestro enhavanta flugbalailojn. “Rigardu,” Hari aŭdis iun diri, “jen la nova Nimbuso 2000—la plej rapida kiu ekzistas—” Estis butikoj, kie vendiĝis roboj, butikoj por teleskopoj kaj strangaj arĝentaj instrumentoj, kiajn Hari neniam vidis, montrofenestroj plenaj je bareloj da vespertaj lienoj kaj angilaj okuloj, falemaj amasoj da sorĉlibroj, skriboplumoj kaj volvaĵoj da pergameno, pociaj boteloj, kaj globusoj de la luno…

“Gajngotoj,” diris Hagrid.

Ili ĵus atingis neĝblankan konstruaĵon kiu imponis super la aliaj malgrandaj vendejoj. Starante apud la brilpoluritaj pordoj el bronzo, portante uniformon skarlatan kaj orkoloran, estis—

“Jes, jen k’boldo,” diris Hagrid mallaŭte dum ili supreniris la blankajn ŝtonajn ŝtupojn kontraŭ li. La koboldo estis je unu kapo pli malalta ol Hagrid. Li havis malhelan, lertan vizaĝon, pintan barbon kaj, kion Hari aparte rimarkis, tre longajn fingrojn kaj piedojn. Li riverencis dum ili pasis internen. Nun ili frontis duan paron da pordoj, tiuj arĝentaj, sur kiuj gravurite vidiĝis la vortoj:

Envenu! Sed pripensu sen eraro

La sekvon de delikta monavaro.

Elprenu ion ekster la enspezo

Kaj pagu poste je terura prezo.

Se vi en niaj keloj al profito

Kaj trezoro celas sen merito,

Ŝtelisto, timu! Estu avertita:

Ne nur trezoro estos atingita.

“Ki’l mi dir’s, nur fren’zul’ provus prirabi ĝin,” diris Hagrid.

Paro de koboldoj riverencis kaj enlasis ilin tra la arĝentaj pordoj, kaj ili trovis sin en vasta marmora halo. Sidis plua cento da koboldoj sur altaj taburetoj malantaŭ longa tablo, gratskribante en grandaj kontolibroj, pesante monerojn per latunaj vektopesiloj, ekzamenante juvelŝtonojn per lupeoj. Sennombraj pordoj kondukis el la halo, kaj ankoraŭ aliaj koboldoj lasis homojn en kaj el tiuj. Hagrid kaj Hari direktis sin al la tablo.

“Bon’n matenon,” diris Hagrid al libera koboldo. “Ni ven’s por retrati monon el la ŝloskel’ de s’njoro ‘Ari Potter.”

“Ĉu vi havas lian ŝlosilon, sinjoro?”

“Mi ‘avas ĝin ie,” diris Hagrid, kaj li komencis malplenigi siajn poŝojn sur la tablon, disigante manplenon da ŝimaj porhundaj biskvitoj sur la kontolibro de la koboldo. La koboldo sulkigis sian nazon. Hari rigardis la koboldon ĉe la dekstro pesi amason da rubenoj grandaj kiel brulantaj karbetoj.

“Jen ĝi,” diris Hagrid finfine, montrante etan oran ŝlosilon.

La koboldo ekzamenis ĝin zorgeme.

“Tio aspektas bonorde.”

“Kaj jen mi ‘aves l’teron de Prof’soro Zomburd’,” diris Hagrid impone, puŝante sian bruston fiere antaŭen. “Temes pri la um’, vi k’mprenes, en ŝloskel’ sepcent dek tri.”

La koboldo legis la leteron zorgeme.

“En ordo,” li diris, donante la leteron reen al Hagrid, “Oni kondukos vin suben al ambaŭ ŝloskeloj. Kroĉhoko!”

Kroĉhoko estis ankoraŭ alia koboldo. Post kiam Hagrid estis denove ŝtopinta siajn poŝojn per la biskvitoj, li kaj Hari sekvis Kroĉhokon al unu el la pordoj kondukantaj el la halo.

“Kio estas la “umo, vi komprenas” en ŝloskelo sepcent dek tri?” Hari demandis.

“M’ ne poves diri ti’n al vi,” diris Hagrid mistere. “Jen alts’kret’. Porkala ‘fero. Zomburd’ konfid’s ti’n al mi. Pli gravus ol mi’ posteno, se m’ dirus jon.”

Kroĉhoko tenis la pordon malfermita por ili. Hari, kiu atendis plian marmoron, surpriziĝis. Ili estis en mallarĝa ŝtona pasejo, lumigata per flamaj torĉoj. Ĝi deklivis krute suben, kaj estis mallarĝa fervoja trako en la planko. Fajfis Kroĉhoko kaj ĉareto impetis sur la reloj kontraŭ ili. Ili eniris—Hagrid malfacile—kaj tiam ekis.

Unue ili simple impetis tra labirinto da tordaj pasejoj. Hari provis memori la vojon: maldekstren, dekstren, dekstren, maldekstren, rekten, dekstren, maldekstren, sed tion li ne kapablis. La skuiĝanta ĉareto ŝajne konis mem la vojon, ĉar Kroĉhoko ne stiris.

La okuloj de Hari doloris, ĉar la malvarma aero hastis preter ilin, sed li tenis ilin tute malfermitaj. Unufoje li kredis, ke li vidis ekflamon ĉe la fino de iu pasejo, kaj li tordis sin dorsen por vidi, se tio estas drako, sed malfrue—ili plonĝis eĉ pli profunde, preterpasante subteran lagon, kie egaj stalaktitoj kaj stalagmitoj kreskis el plafono kaj planko.

“Mi neniam komprenas,” Hari vokis al Hagrid super la bruo de la ĉareto, “Kiel diferencas ‘stalagmito’ de ‘stalaktito’?”

“ ‘Stalagmito’ en’aves literon ‘m’,” diris Hagrid. “Kaj ne faru d’mandojn ĝuste nun, mi penses, ke mi naŭziĝes.”

Li vere aspektis tre verde, kaj kiam la ĉareto haltis finfine apud malgranda pordo en la muro de la pasejo, Hagrid eliris kaj bezonis kliniĝi kontraŭ la muro por ĉesigi la tremadon de siaj genuoj.

Kroĉhoko malŝlosis la pordon. Elondadis multe da verda fumo, kaj kiam la aero klariĝis, Hari anhelis. Interne kuŝis stakoj da oraj moneroj, kolonoj da arĝento, amasoj da malgrandaj bronzaj knetoj.

“La tut’ estes al vi,” ridetis Hagrid.

Ĉion al Hari—estis fantazio. La Durslioj ne povintus scii pri ĉi tio, ĉar ili ekprenus ĝin de li pli rapide ol palpebrumo. Kiel ofte ili plendis pri la granda kosto de vivteni Hari? Kaj la tutan tempon ekzistis malgranda trezoro, kiu apartenas al li, enterigita profunde sub Londono.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x