Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Li ĵetis malafablan rigardon al la Durslioj.
“Nu, plej bone vi sciu tiom, kiom mi poves diri al vi – k’mprenu, m’ ne poves diri al vi ĉion, partoj restes granda mistero …”
Li sidiĝis, rigardis la fajron dum kelkaj sekundoj, kaj tiam diris, “Ĝi k’menciĝes, mi s’pozes, ĉe – ĉe persono nomata – sed estes nekr’deble, ke v’ ne scies li’n nomon, ĉiu en nia mondo scies –“
“Kiu?”
“Nu – ne plaĉes al mi diri la nomon se mi poves eviti tion. Plaĉes al n’niu.”
“Kial ne?”
“Glutantaj gargojloj, ’Ari, ’omoj ankoraŭ times. Ve, estes malf’cile. K’mprenu, est’s sorĉist’, kiu … malb’niĝ’s. Kiom eble plej. Eĉ pli. Maks’mume malb’niĝ’s. Lia nomo est’s…”
Hagrid glutis, sed elvenis neniuj vortoj.
“Ĉu vi povus skribi ĝin?” sugestis Hari.
“Ne – ne poves lit’rumi ĝin. Nu, en ordo – Voldemorto .” Hagrid tremis. “Ne igu min r’peti. Nu, tiu – tiu sorĉist’, antaŭ proksimume dudek jaroj, k’menc’s serĉi d’sĉiplojn. Kaj trov’s ilin – kelkaj tim’s, kelkaj nur d’zir’s jom d’ lia potenc’, ĉar li ja gajn’s potencon. Malbona epoko, ’Ari. Ne sci’s, kiun fidi, ne kuraĝ’s amikiĝi kun fremdaj sorĉistoj aŭ sorĉ’stinoj … Teruraj aferoj okaz’s. Li kapt’s potencon. K’mpreneble, kelkaj kontraŭstar’s lin – kaj li mortig’s ilin. Terure. Unu el la solaj r’stantaj s’kuraj lokoj est’s Porkalo. S’pozes, ke Zomburd’ est’s la sola, kiun Vi-Scias-Kiu tim’s. Ne kuraĝ’s transpreni la lernejon, almenaŭ ne tiam.
“Nu, viaj g’paĉjoj est’s tiel bonaj sorĉ’stino kaj sorĉist’, ki’l mi iam kon’s. Ĉefknabo kaj Ĉefknabino ĉe Porkalo, siatempe! Mi s’pozes, ke l’ mistero estes, kial Vi-Scias-Kiu n’niam prov’s varbi ilin antaŭe… verŝajne sci’s, ke ili est’s tro proksimaj al Zomburd’ por voli rilati kun la Mava [5] mava: malbona
Povo.
“Eble li s’poz’s, ke li pov’s persvadi ilin… eble li nur d’zir’s forigi ilin. Oni scies nur, ke li aper’s en la vilaĝo kie vi loĝ’s, antaŭ dek jaroj je la ‘Alovino [6] Halovino (angle: Hallowe’en) festo je la 31a de oktobro, ĉefe en Britio kaj Nord-Ameriko, kiam oni tradicie maskaradas kiel gesorĉistoj, fantomoj, aŭ similaj. Esperante: antaŭvespero de ĉiusanktula tago.
. V’ est’s nur unujara. Li ven’s al via domo kaj – kaj –“
Hagrid subite elprenis tre malpuran, makulitan viŝtukon kaj blovpurigis al si la nazon kun bruo simila al nebulkorno.
“Pardonon,” li diris. “Sed tiel malgaje estes – mi kon’s viajn gepaĉjojn, kaj pli bonajn ‘omojn oni ne pov’s trovi – nu –“
“Vi-Scias-Kiu mortig’s ilin. Kaj tiam – jen la vera mistero de l’ afero – li prov’s mortigi ankaŭ vin. Vol’s netigi l’aferon, mi s’pozes, aŭ eble tiam nur plaĉ’s al li murdi. Sed li ne sukces’s. Ĉu vi scivol’s, ki’l vi r’cev’s tiun signon sur la frunt’? N’ est’s ordinara tranĉo. Tion oni r’ceves je tuŝ’ de forta, fia malbeno – detru’s viajn g’paĉjojn, eĉ vian ‘ejmon – sed ĝi ne efik’s kontraŭ vi, kaj tial vi fames, ‘Ari. N’niu plu viv’s, post kiam li decid’s mortigi ilin, n’niu krom vi, kaj li mortig’s kelkajn el la plej bonajn gesorĉistojn de l’ epoko – la MakKinojn, la Bonz-ojn, la Pruet-ojn – kaj vi, nura bebo, vi postviv’s.”
Io tre dolora okazis en la menso de Hari. Dum la rakonto de Hagrid finiĝis, li revidis la blindigan verdan fulmon, pli klare ol li iam ajn antaŭe rememoris ĝin – kaj la unuan fojon en la vivo, li rememoris ion alian – altvoĉan, frostan, kruelan ridegon.
Hagrid malgaje rigardis lin.
“Mi mem pren’s vin el ’a ruina domo, laŭ l’ ordono de Zomburd’. Venig’s vin al ĉi tiuj uloj…”
“Rubaĵoj,” diris onklo Verno. Hari eksaltis, li preskaŭ forgesis, ke la Durslioj ĉeestas. Onklo Verno ja ŝajne regajnis sian kuraĝon. Li kolere rigardis Hagrid, kaj estis pugniginta la manojn.
“Aŭskultu, knabo,” li graŭlis. “Mi konfesas, ke estas io stranga ĉe vi, supozeble nenio, kion ne forigus bona batpuno – kaj pri viaj gepatroj, nu, stranguloj ili estis, oni ne neu tion, kaj miaopinie la mondo estas pli bonstata sen ili – petis tion, kion ili ricevis, rilatante kun tiuj sorĉaj homoj – ĝuste kion mi atendis, ĉiam sciis, ke ili trafos aĉan finon –“
Sed tiumomente Hagrid saltstariĝis de la kanapo kaj eltiris uzdifektan rozkoloran ombrelon el sia mantelo. Celante s-ron Dursli per ĝi, glavece, li diris, “Mi vin avertes, Dursli – mi vin avertes – unu plian vorton…”
Minacate per pikado sur la pinto de ombrelo fare de barbohava giganto, onklo Verno denove perdis la kuraĝon; li retiriĝis al la muro kaj silentiĝis.
“Pli bone,” diris Hagrid, profunde anhelante kaj residiĝante sur la kanapo, kiu ĉifoje kurbiĝis ĝis la planko.
Dume, Hari ankoraŭ havis demandojn, milojn da. “Sed kio okazis kun Vol – pardonu, Vi-Scias-Kiu?”
“Bona demando, ’Ari. Malaper’s. Tute malaper’s. Saman nokton, kiam li prov’s vin mortigi. Pro ti’ vi estes eĉ pli konata. K’mprenu, jen la plej granda mistero… li est’s fariĝanta pli kaj pli potenca – kial li iris?
“Kelkaj dires, ke li mort’s. Miaopinie, fiŝosterko. Ne scies, ĉu li hav’s en si sufiĉan ’oman por morti. Kelkaj dires, ke li restes ie, atendante, iel, sed tion mi ne kredes. ‘Omoj kiuj subten’s lin reven’s al ni. Kelkaj reven’s el iaj trancoj. Mi ne s’poz’s, ke ili povus fari tion se li estus revenonta.
“La plimulto el ni s’pozes, ke li estes ie sed perd’s siajn povojn. Est’s tro malforta por daŭrigi. Ĉar io ĉe vi finig’s lin, ’Ari. Tiun nokton okaz’s io, kiun li ne anticip’s – mi ne scies, kio ĝi est’s, n’niu scies – sed io ĉe vi malutil’s por li, jes ja.”
Hagrid rigardis al Hari kun varmeco kaj estimo en la okuloj, sed Hari, anstataŭ senti sin feliĉa kaj fiera, tute certis, ke okazas terura eraro. Sorĉisto? Li? Kiel li povus esti? La tutan vivon li pasigis batate de Dadli kaj subpremate de onklino Petunjo kaj onklo Verno; se vere li estus sorĉisto, kial ili ne transformiĝis al veruko-kovritaj bufoj ĉiam, kiam ili provis ŝlosi lin en la ŝrankon? Se unu fojon li venkis la plej kapablan sorĉiston de la mondo, kial Dadli ĉiam povis uzi lin kiel piedpilkon?
“Hagrid,” li mallaŭte diris, “mi opinias, ke vi eraris. Verŝajne mi ne povos esti sorĉisto.”
Surprizis lin la ridkluko de Hagrid.
“Ne sorĉisto, ĉu? N’niam igis, ke aferoj okazu, kiam vi tim’s aŭ koler’s?”
Hari rigardis la fajron. Pripensante tion… ĉiu strangaĵo, kiu kolerigis liajn geonklojn, okazis kiam li, Hari, estis konsternita aŭ kolera… persekutate de la bando de Dadli, li iel trovis sin neatingebla de ili… timante viziti la lernejon kun tiu ridinda hartondo, li sukcesis rekreskigi ĝin… kaj la lastan fojon, kiam Dadli batis lin, ĉu li ne venĝis sin, eĉ ne rimarkante tion? Ĉu li ne liberigis la konstriktan boaon al li?
Hari ridetante rerigardis al Hagrid, kaj vidis, ke Hagrid tute ĝojbrilas al li.
“K’mprenes?” diris Hagrid. “Hari Potter ne esti sorĉisto – atendu, v’ estos tute fama ĉe Porkalo.”
Sed onklo Verno rifuzis cedi sen batalo.
“Ĉu mi ne diris al vi, ke li ne iros?” li siblis. “Li iros al Ŝtonbara mezlernejo, kaj estos danka pro tio. Mi legis tiujn leterojn kaj li bezonas amason da rubaĵoj – sorĉlibroj kaj sorĉvergoj kaj –“
“Se li voles iri, granda moglo ki’l vi ne mal’bligos ti’n,” Hagrid graŭlis. “Malp’rmesi, ke la filo de Lilio kaj Jakobo Potter lernu ĉe Porkalo! Vi fr’nezes. Lia nomo estes reg’strita jam de kiam li naskiĝ’s. Li ires al la plej bona lernejo de magio kaj sorĉado en la mondo. Sep jarojn tie kaj li ne rek’neblos. Li estos finfine kun gejunuloj samspecaj, kaj li estos sub la plej granda lernejestro, kiun Porkalo iam ajn hav’s: Albus Zom–“
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.