Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
La giganto sinistre ridklukis.
“Via granda filpudingo ne b’zones plian grasigon, Dursli, ne ĉagr’niĝu.”
Li transdonis la kolbasojn al Hari, kiu tiom malsatis, ke li neniam antaŭe gustis ion ajn tiel mirindan, sed li ankoraŭ ne povis demovi sian rigardon de la giganto. Finfine, ĉar neniu ŝajne pretis klarigi ion ajn, li diris, “Mi bedaŭras, sed mi ankoraŭ ne vere scias, kiu vi estas.”
La giganto englutis teon kaj viŝis la buŝon per la mandorso.
“Nomu min ’Agrid,” li diris, “tion fares ĉiu. Kaj, ki’l mi dir’s al vi, m’ estes la Gardisto de l’ Ŝlosiloj ĉe Porkalo – vi kompreneble scies ĉion pri Porkalo.”
“Nu – ne,” diris Hari.
Hagrid konsterniĝis.
“Mi pardonpetas,” diris Hari.
“ Vi pard’npetes?” koleris Hagrid, turnante sin por fiksi sian rigardon al la Durslioj, kiuj emis retiriĝi en la ombrojn. “Ili devus pard’npeti! Mi sci’s, ke vi ne ricev’s viajn leterojn, sed m’ neniam s’poz’s, ke vi eĉ ne scius pri Porkalo, je ĉielo! Ĉu vi neniam scivol’s, kie viaj gepatroj lern’s ĝin?”
“Kion?” demandis Hari.
“KION?” tondris Hagrid. “Unu momenton!”
Li ekstaris. Pro sia kolero li ŝajnis plenigi la tutan kabaneton. La Durslioj timante kaŭris apud la muro.
“Ĉu vi voles diri al mi,” li graŭlis al la Durslioj, “ke ĉi tiu knabo – ĉi knabo! – scies nenion pri – pri IO AJN?”
Hari opiniis tion troigo. Li ja iris al lernejo, kaj liaj notoj estis bonaj.
“Mi scias kelkajn aferojn,” li diris. “Mi povas, nu, fari matematikon kaj tiaĵojn.”
Sed Hagrid nur gestis kaj diris, “Pri nia mondo, mi d’mandes. Via mondo. Mia mondo. La mondo de viaj g’patroj .”
“Kiu mondo?”
Hagrid aspektis kvazaŭ li estis eksplodonta.
“DURSLI!” li muĝis.
Onklo Verno, tre pala, flustris ion, kies sono estis “Mmlmml.” Hagrid malkviete rigardis al Hari. “Sed vi certe scies pri viaj g’paĉjoj,” li diris. “Ili ja estes famaj. Vi estes fama.”
“Ĉu? Miaj – miaj gepatroj ne estis famaj, ĉu?”
“V’ ne scies … v’ ne scies …” Hagrid fingrokombis al si la hararon, fiksante al Hari konfuzitan rigardon. “V’ ne scies, kio vi estes ?” li finfine diris.
Onklo Verno subite regajnis sian voĉon.
“Ĉesu!” li komandis. “Tuj ĉesu, sinjoro! Mi malpermesas al vi diri ion tian al la knabo!”
Viro pli kuraĝa ol Verno Dursli perdus tiun kuraĝon je la furioza rigardo, kiun Hagrid nun direktis al li. Kiam Hagrid parolis, ĉiu lia silabo tremis pro kolerego.
“Vi n’niam inform’s lin? N’niam dir’s al li, kio estes en la letero, kiun Zomburdo las’s por li? M’ est’s tie! Mi vid’s Zomburdon lasi ĝin, Dursli! Kaj vi kaŝ’s ti’n de li dum tiom da jaroj?”
“Kaŝis kion de mi?” avide diris Hari.
‘ĈESU! MI MALPERMESAS!” panike ekkriis onklo Verno.
Onklino Petunjo anhelis pro hororo.
“Nu, f’riru kaj boligu al vi la kapojn, ambaŭ,” diris Hagrid. “ ’Ari – vi estes sorĉist’.”
Silentis en la kabaneto. Aŭdeblis nur la maro kaj la fajfado de la vento.
“Mi estas kio ?” anhelis Hari.
“Sorĉist’, kompreneble,” diris Hagrid, residiĝante sur la kanapo, kiu ĝemis kaj subiris iomete pli, “kaj plaŭdinde elstara vi estos post jom da edukado, mi dirus. Kun tiaj gepaĉjoj, ĉu vi povus esti alia? Kaj mi op’nies, ke jam la temp’ estes, ke vi legu vian leteron.”
Hari etendis la manon, finfine, por akcepti la flavkoloran koverton, smeraldverde direktitan al S-ro H. Potter, La Planko, Kabaneto-sur-Roko, La Maro . Li elprenis la leteron kaj legis:
PORKALA AKADEMIO DE MAGIO KAJ SORĈADO
Lernejestro: Albus Zomburdo
(Ordeno de Merlino, Unua Klaso, Granda Sorĉisto, Ĉefa Mago, Supera Estro, Internacia Konfederacio de Sorĉistoj)
Estimata s-ro Potter,
Estas plezuro por ni povi informi vin, ke vi estas registrita ĉe la Porkala Akademio de Magio kaj Sorĉado. Bonvolu trovi, ĉi-kune, liston de ĉiuj bezonataj libroj kaj ekipaĵoj.
La lernperiodo komenciĝos la 1an de septembro. Ni atendas vian strigon plej malfrue la 31an de julio.
Sincere salutas vin,
Minerva MakGongal
Viclernejestro
Demandoj knalis en la kapo de Hari kiel artfajraĵoj, kaj li ne povis decidi, per kiu komenci la demandadon. Post kelkaj minutoj li ekbalbutis, “Kion signifas, ke ili atendas mian strigon?”
“Galopantaj Gorgonoj, tio r’memoriges min,” diris Hagrid, frapante sian frunton sufiĉe forte por faligi tirĉevalon, kaj el alia poŝo en sia mantelo li prenis strigon, – veran, vivantan, iom taŭzitan strigon – longan plumon kaj rulaĵon de pergameno. Metinte la langon inter la dentoj, li skribaĉis noton, kiun Hari povis legi renversitan:
Kara Prof. Zomburdo,
Donis al Hari la leteron. Morgaŭ gvidos lin aĉeti aĵojn. Vetero aĉas. Esperas ĉio bona ĉe vi.
Hagrid
Hagrid rulis la noton kaj donis ĝin al la strigo, kiu prenis ĝin en la beko. Li iris al la pordo kaj elĵetis la strigon en la tempeston. Tiam li revenis kaj sidiĝis, kvazaŭ tio estis same ordinara kiel paroli telefone.
Hari ekkonsciis, ke lia buŝo pendas malfermite, kaj rapide refermis ĝin.
“Pri kio, do?” diris Hagrid, sed tiumomente, onklo Verno, kun vizaĝo ankoraŭ cindre griza, sed aspektante tre kolere, eniris la fajrolumon.
“Li ne iros,” li diris.
Hagrid gruntis.
“Mi volus vidi moglon ki’l vin mal’elpi ti’n,” li diris.
“Kion?” diris Hari, interesite.
“Moglo,” diris Hagrid. “Tiel ni nomes nemagjulojn ki’l ilin. Kaj vi malb’nŝances pro tio, ke vi vives en fam’lio de l’ plej moglaj mogloj, kiajn mi jam ajn vid’s.”
“Akceptante lin, ni ĵuris, ke ni ĉesigos tiun galimation,” diris onklo Verno, “ĵuris, ke ni resanigos lin de tio! Sorĉisto, fi!”
“Vi sciis ?” diris Hari. “Ĉu vi sciis , ke mi estas – estas sorĉisto?”
“Sciis!” ekkriĉis onklino Petunjo. “ Sciis ! Kompreneble ni sciis! Kiel vi povus ne esti, kiam mia aĉa fratino estis tia, kia ŝi estis? Jes, ŝi ricevis ĝuste tian leteron kaj malaperis al tiu – tiu lernejo – kaj revenis hejmen je ĉiu ferio kun poŝoj plenplenaj je ranovoj, kaj transformante tetasojn al ratoj. Sole mi vidis, kia ŝi estis – fistranga! Sed por miaj gepatroj, ho ne, estis Lilio diris tion kaj Lilio faris ĉi tion , ili tiom fieris havi sorĉistinon en la familio!”
Ŝi ĉesis por profunde enspiri, kaj tiam plu furiozis. Ŝajne ŝi volis diri ĉion dum jaroj.
“Tiam ŝi renkontis tiun Potter ĉe la lernejo kaj ili foriris kaj geedziĝis kaj naskis vin, kaj mi kompreneble sciis, ke vi estos same stranga, same – same – nenormala – kaj tiam, por tiel diri, ŝi eksplodigis sin kaj ni heredis vin!”
Hari tute paliĝis. Tuj kiam li retrovis sian voĉon li diris, “Eksplodigis sin? Vi diris al mi, ke ili mortis pro aŭtokolizio!”
“AŬTOK’LIZIO!” tondris Hagrid, tiel kolere ekstarante ke la Durslioj retiriĝis al sia angulo. “Kiel aŭtok’lizio povus mortigi Lilion kaj Jakobon Potter? Kol’rige! Skandale! ’Ari Potter ne scies si’n ’ist’rion, kiam ĉiu knab’ en nia mondo scies li’n nomon!”
“Sed kial? Kio okazis?” Hari urĝe demandis.
La kolero malaperis el la mieno de Hagrid. Li subite aspektis maltrankvile.
“M’ neniam atend’s ti’n,” li diris per mallaŭta, ĉagrenita voĉo. “M’ tute ne s’poz’s, kiam Zomburd’ dir’s al mi ke poves esti pr’blemoj atingi vin, kiom vi ’nkoraŭ ne scies. Aĥ, ’Ari, m’ ne scies, ĉu m’ estes la ĝusta person’ por rakonti al vi – sed iu deves – v’ ne poves iri al Porkal’, ne sciante.”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.