Aleksandr Puŝkin - La filino de la kapitano
Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandr Puŝkin - La filino de la kapitano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, ISBN: 2002, Издательство: eLIBRO, Жанр: Русская классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La filino de la kapitano
- Автор:
- Издательство:eLIBRO
- Жанр:
- Год:2002
- ISBN:91-7303-139-9
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La filino de la kapitano: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La filino de la kapitano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La filino de la kapitano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La filino de la kapitano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Ni transpaŝis la terkavaĵon kaj eniris en la antaŭurbon. En ĉiuj domoj estis lumoj. Ĉie aŭdiĝis bruado, kriado. Sur la stratoj mi renkontis multegon da homoj, sed en la mallumo neniu nin rimarkis, neniu rekonis en mi Orenburgan oficiron. Oni kondukis nin rekte al domo, staranta ĉe vojkruciĝo.
Ĉe la pordego mi vidis kelkajn brandobarelojn kaj du pafilegojn.
«Jen la cara palaco!» diris unu el la kamparanoj, «Tuj ni anoncos vin!»
Li iris en la domon. Mi rigardis Saveljiĉon, la maljunulo faradis signojn de kruco, silente preĝante. Mi longe atendis, fine la kamparano revenis kaj diris al mi: «Venu, nia patro ordonis enirigi la oficiron».
Mi eniris la vilaĝan domon, aŭ palacon, kiel ĝin nomis la kamparanoj. Ĝi estis lumigata per du sebaj kandeloj, la muroj estis tapetitaj per ora papero; cetere benkoj, tabloj, lavujo pendanta sur ŝnuro, mantuko sur najlo, potprenilo en angulo kaj larĝa antaŭforna plataĵo kun potoj, ĉio estis kvazaŭ en ordinara vilaĝa domo. Pugaĉov gravmiene sidis sub la sanktaj pentraĵoj en ruĝa kaftano, en alta ĉapo, kun la manoj ĉe la koksoj. Apud li staris kelkaj el liaj ĉefaj kunbatalantoj kun signoj de ŝajniga humileco. Videble, la novaĵo pri militkaptita oficiro el Orenburgo vekis inter la ribeluloj grandegan scivolon, kaj ili pretiĝis por imponi al mi per sia akcepto. Pugaĉov rekonis min je la unua rigardo. Lia ŝajnigita graveco tuj malaperis.
«Ha, via moŝto!» li sin turnis al mi kun viveco, «Kiel vi fartas? Por kio vin Dio alportis?»
Mi respondis, ke mi estis preterrajdanta pro miaj propraj aferoj, kaj ke liaj homoj min haltigis.
«Pro kiuj aferoj?» li demandis.
Mi ne sciis, kion respondi. Pugaĉov, supozante, ke mi ne volas paroli ĉe atestantoj, sin turnis al siaj kamaradoj kaj ordonis al ili eliri. Ĉiuj obeis, krom du, kiuj ne moviĝis de la loko.
«Parolu sentime en ilia ĉeesto», diris Pugaĉov, «Al ili mi nenion kaŝas».
Mi ĵetis flankan rigardon al la favoratoj de la uzurpulo. Unu el ili, maldikega kurbiĝinta maljunulo kun griza barbeto, prezentis nenion rimarkindan, krom la helblua rubando, metita ĉirkaŭŝultre super lia griza kamparana kaftano. Sed neniam en mia vivo mi forgesos lian kamaradon. Li estis altkreska, plenkorpa kaj larĝoŝultra kaj ŝajnis al mi proksimume kvardekkvinjara. Densa flavruĝa barbo, grizaj brilantaj okuloj, nazo sen naztruoj kaj iaj ruĝetaj makuloj sur la frunto kaj vangoj havigis al lia varioldifektita larĝosta vizaĝo nepriskribeblan esprimon. Li surhavis ruĝan ĉemizon, kirgizan halaton kaj kozakan sakpantalonon. La unua (kiel mi poste eksciis) estis forkurinta kaporalo Bjeloborodov; la dua estis Afonasij Sokolov, nomata Ĥlopuŝa, ekzilita krimulo, kiu jam tri fojojn forkuris el siberiaj minejoj. Malgraŭ mia grandega ekscito, la societo, en kiu mi min tiel neatendite vidis, distris mian imagon. Sed Pugaĉov revenigis min al la realaĵo per sia demando:
«Diru do, pro kiuj aferoj vi forlasis Orenburgon?»
Stranga ideo venis al mi en la kapon: al mi ŝajnis, ke la Providenco, duan fojon alkondukante min al Pugaĉov, donas al mi la okazon efektivigi mian intencon. Mi decidis eluzi la okazon kaj, ĉar mankis al mi la tempo por primediti tion, je kio mi ĵus decidiĝis, mi tuj respondis al Pugaĉov:
«Mi rajdas al la Bjelogorska citadelo por liberigi la orfinon, kiun oni tie ofendas».
La okuloj de Pugaĉov ekbrilis:
«Kiu el miaj homoj arogas ofendi orfinon?» kriis li. «Estu li kiom ajn saĝa, li ne evitos mian juĝon. Diru, kiu estas la kulpulo?»
«Tio estas Ŝvabrin», mi respondis. «Li tenas en sklaveco tiun knabinon, kiun vi vidis malsana ĉe Ia edzino de la pastro; li deziras perforte edziĝi je ŝi».
«Mi lin punos!» minace diris Pugaĉov, «Li sciu, ĉu iu rajtas en mia regno fari perfortaĵon kaj ofendi mian popolon. Mi ordonos pendigi lin!»
«Permesu al mi diri vorton», diris Ĥlopuŝa per raŭka voĉo, «Vi trorapidis, nomante Ŝvabrinon citadelestro, nun vi trorapidas, volante lin pendigi. Vi jam ofendis la kozakojn per tio, ke vi donacis al ili nobelon kiel estron; ne fortimigu do nun la nobelojn, ekzekutante Ŝvabrinon pro nura kalumniaĵo!»
«La nobelaro ne meritas kompaton», diris la maljunulo kun la helblua rubando; «ne gravas, se oni ekzekutos Ŝvabrinon; sed estas necese orde esplordemandi la sinjoron oficiron: pro kio lia moŝto venis al ni? Se li ne konsideras vin regnestro, pro kio do li serĉas nun vian juĝon? Sed se vi estas por li regnestro, pro kio li ĝis hodiaŭ sidis en Orenburgo, kun viaj malamikoj? Ĉu vi ne ordonos preni lin en la oficejon kaj elprovi lin per fajro: ŝajnas al mi, ke lia moŝto estas spionsendita al ni de la Orenburgaj estroj».
La argumentado de la maljuna rabisto ŝajnis al mi sufiĉe konvinka. Frosto trakuris mian dorson, kiam mi pensis, en kies manoj mi nun troviĝas. Pugaĉov rimarkis mian konfuziĝon.
«Ĉu vi aŭdis?» okulsignante li diris al mi, «ŝajne, mia ĉefmarŝalo prave parolas. Kiel vi opinias pri tio?»
La moka parolo de Pugaĉov redonis al mi la kuraĝon. Mi trankvile respondis, ke mi estas nun en lia potenco, kaj ke li havas plenan liberecon agi kun mi laŭ sia plaĉo.
«Bone», diris Pugaĉov, «Nun diru, en kia stato estas via urbo?»
«Dankon al Dio», respondis mi, «En plena bonstato».
«Ĉu en bonstato?» rediris li; «sed la homoj ja mortas pro malsato».
La uzurpulo parolis la veron, sed, memorante mian ĵurdevenan devon, mi penis nun kredigi al li, ke tio estas falsaj onidiroj, kaj ke Orenburgo posedas sufiĉe da ĉiaspecaj provizoj.
«Jen, vi vidas», interdiris la maljunulo, «Li senhonte vin trompas. Ĉiuj forkurintoj el Orenburgo unuanime rakontas, ke en Orenburgo regas malsatego kaj mortiga epidemio, ke tie oni manĝas mortintaĵon kaj ĝojas, se oni ĝin trovas, — kaj jen lia moŝto volas kredigi al ni, ke tie oni havas sufiĉon da ĉio… Se vi volas pendigi Ŝvabrinon, bonvolu kune pendigi ankaŭ ĉi-tiun bravulaĉon, por ke ne fariĝu maljustaĵo!»
La parolo de la malbeninda maljunulaĉo ŝajne igis Pugaĉovon ŝanceliĝi. Je mia feliĉo, Ĥlopuŝa sin montris kontraŭa al la opinio de sia kamarado.
«Ĉesu, Naumiĉ» [47] Patra nomo, do lia patro estis nomata Naum: en Rusujo oni ofte nomas maljunajn personojn per ilia nura patra nomo.
, li diris, «Ĉiam vi volas nur pendigi kaj senkapigi. Kia heroo, oni bonvolu rigardi! Apenaŭ vivanta laŭaspekte, vi ja vere rigardas jam en vian tombon [48] Rusa esprimo.
, tamen vi ĉiam estas preta pereigi aliulojn. Ĉu ne sufiĉe da sango jam ŝarĝas vian konsciencon?»
«Ĉu eble vi mem estas sanktulo?» respondis Bjeloborodov; «pro kio via hodiaŭa kompatemo?»
«Vi estas prava», respondis Ĥlopuŝa, «Ankaŭ mi estas peka: ĉi-tiu mano (li pugnigis sian malmolan manon kaj, suprenlevinte la manikon, nudigis la haroriĉan brakon) ankaŭ estas kulpa pri verŝado de kristana sango. Sed mi pereigis malamikojn, ne gastojn; mi mortigis en nigra arbaro aŭ meze de la vojo, sed ne hejme sidante post la forno; mi mortigis per hakilo kaj kistenjo [49] Malakra batalilo en formo de metala globo: oni portas ĝin alligita al rimeno ĉe ĉirkaŭmano.
, sed mi ne aŭskultis virinaĉajn kalumniojn». La maljunulo sin forturnis, murmurante: «disŝiritaj naztruoj»…
«Kion vi tie murmuras, maljunulaĉo?» kriis Ĥlopuŝa; «mi montros al vi la disŝiritajn naztruojn; atendu, venos ankaŭ via tempo: se Dio volas, vi ankaŭ konatiĝos kun la varmega pinĉilo… Dume, gardu vin, ke mi ne elŝiru vian barbaĉon»… «Sinjoroj generaloj!» gravmiene diris Pugaĉov, «Ĉesu interdisputi. Ne estus malfeliĉo, se ĉiuj Orenburgaj hundaĉoj balancus la piedojn sub unu pendigila transtrabo, sed estus malfeliĉo, se niaj virhundoj sin intermordus. Nu, nu, repaciĝu!»
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La filino de la kapitano»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La filino de la kapitano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La filino de la kapitano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.