Jenő Rejtő - La blonda ciklona
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La blonda ciklona» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La blonda ciklona
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La blonda ciklona: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La blonda ciklona»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La blonda ciklona — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La blonda ciklona», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Sur la kornico de la kameno kaŭris la „Meditanta Budho” sur ceramika kaseto, kun klinita kapo.
Evelin kaj Brandes ekiris al ĝi kvazaŭ hipnotitaj.
Ili staris
– Ĝi ja estas via razilo, sir! — kriis Holler. Ni trovis ĝin apud la malfermita necesujo, kie tiu junulo kuŝis. Videble li faris bonan lunĉadon el via tuaeltkompleto. Via necesujo savis lian vivon, kaj poste li savis nin ĉiujn per la poŝlampo. La lakeo veturigis la junulon ĉi tien, kaj kompreneble li kunportis ĉion hejmen, escepte tion, kion tiu sinjoro ne kunsumis laŭ la menukarto. Mi rimarkas, ke mi garantis nur la alunon.
Sed neniu atentis Holler-on. La ses brilantaj okuloj fiksiĝis al Budho. Ĝi savis ilin ĉiujn!
Sed kion atendu orienta profeto rekompence, se li faras miraklon? Ĉu dankemon? Laŭ parabolo nek en sia propra domo. Ili akceptis, ke ĝi faris miraklon al ili, poste…
Poste ili plenforte ĵetis ĝin teren, ke ĝi disrompiĝis!
La sorto de Budho plenumiĝis. Ĝi kuŝis tie en pecetoj!
Kiel la maljuna, agonianta bagnano sonĝis tion, la diamanto ruliĝis el la kapo de la disromiĝinta idolo. Post iom da frotado, la algluiĝinta argilo falis de sur ĝi, kaj ĝi fajreris en sia plena fabela pompo, kaj la tri homoj gapis ĝin per la sama pia, hipnotita rigardo, kiel iam Jim Hogan admiris la diamanton, kiam duko Radzovill transdonis ĝin al li per sinjora gesto.
Duon tagon daŭris la urĝaj telefonadoj inter Maroko-Parizo, Londono-Parizo-Maroko. La Franca-Angla strikta milita kunlaboro faris la aferon samtiel vivnecesa por Parizo, kiel ĝi estis treege grava por Londono. Rezulte de la interparoladoj la milita kuracisto deklaris legianon, nomatan Münster sentaŭga al militservo pro vundiĝo, kaj li tuj ekssoldatiĝis. Ankoraŭ tiun tagon li flugis en Londonon, portante flavan koverton en sia aktujo, kiu estis fermita per kvin sigeloj.
La Francaj ĵurnaloj sur la titolpaĝo skribis pri fraŭlino Weston, en tre gloriga formo. Fraŭlino Weston savis nesubstituigeble gravan, militan dokumenton riskante sian vivon, kaj dum la Franca polico persekutis ŝin, la fraŭlino sendifekte transdonis tiun skribaĵon al la instanco, en la plej kompetentajn manojn. Laŭ la konfesoj de fraŭlino Weston kaj Wilmington, intertempe mortinta, evidentiĝis ankaŭ la senkulpeco de leŭtenanto Brandes, suspektata pri spionado.
Tiam Wilmington, murdita en sia propra loĝejo, fariĝis viktimo de intrigo. Same konfesis ankaŭ la danĝera, jam longe serĉata spiono, nomata Adams, kaptita en la dezerto. Fraŭlino Weston pruvis helpe de atestantoj kaj per aŭtentikaj dokumentoj, ke ŝi estis en la loĝejo de Wilmington, kiu iĝis viktimo, por trovi sian rajtan heredaĵon. La Angla milita tribunalo kunsidis por pritrakti la aferon de leŭtenanto Brandes, kiu memvole denuncis sin, kaj tiu proceso antaŭvideble finiĝos per la plena rehabilito de la suspektato.
Evelyn kaj la lordo staradis iom senkonsile en iu friska angulo de la parko. Ili jam longe staris tie, parolante pri ĉiuspecaj, indiferentaj aferoj, sed dume ili pensis pri tute alia afero.
Pri unu la alia.
Fine la lordo senraŭkigis sian gorĝon kaj ekparolis jene:
— Ĉu vi pardonas min?
— Mi ne povas fari tion.
„Hm… mi bele rericevis ĝin” — pensis la lordo, kaj li ne povis kion respondi.
— Ĉu vi memoras — li ekparolis fine, — en kiu vilaĝo ni volis gasti tiun certan nokton? Mi deziras resendi la noktosurtuton de la gastejmastro. La kompatindulo eble bezonus ĝin.
— Donu tion al mi, hejmenveturante mi preteriros la gastejon. La vilaĝo nomiĝas La Rochell. Mi neniam forgesos ĝin. Tio estas certa.
— Bonvolu diri, kial vi ne volas pardoni min. Ĝi estas vere malafabla kondutmaniero fare de juna fraŭlino.
— Mi ne povas pardoni, ĉar mi ne koleras, Henry. Ĉu vi permesas, ke mi nomu vin tiel, ankaŭ en la foresto de Holler?
— Pli volonte mi donacus mian familian nomon al vi… hm… ĉu vi ne pensas tiel? Mi opinias, ke estas malvarme. Aŭ… — Lia lorda moŝto estis eksterodinare konfuzita. Sed tiu konfuzo iom post iom solviĝis, kiam Evelyn metis siaj manojn sur liajn ŝultrojn. Poste ili rigardis en la okulojn de unu la alia scivoleme, longe…
Eddy Rancing estis laplej bonŝanca. Unuavice li serioziĝis. Krome oni festis lin, kiel la genian savanĝelon de la atako kontraŭ la oazo Mahrbuk. La firmao Barcos-Moravecz pagis kvin mil pundojn por la historio, en kiu Eddy rakontis al la tuta mondo, ke li povis danki sian vivon nur al la milde aromita buŝakvo Dandy. „Ĝi estas nemalhavebla en la dezerto!” Sinjoro Rancing aparte aprecis ankaŭ la altan nutrovaloron de la „vitamina pasto Dandy”.
Li restis en Afriko, kiel sekretario de Bannister.
Li bone faris tion!
Ĉar sur la stratoj de Londono ofte vekis la atenton de homoj elegante vestita, blankhara sinjoro, kiu konstante kunportis dutuban ĉaspafilon, kaj ŝajnis, ke li serĉas iun inter la piedirantoj. Tiu sinjoro serĉis Eddy Rancing-on.
Tiu sinjoro estis Arturo Rancing. Li fuĝis el Mügli am See dum tempesta nokto, postlasinte siajn pakaĵojn, kaj de tiam Greta ĉiam reatendas lin, en la societo de siaj katoj.
Ili ĉiuj estis kune en la loĝejo de lordo Bannister, kiu alvenis hejmen kun sia edzino el sia nuptovojaĝo antaŭ ne pli ol dudek kvar horoj. Ĉeestis ankaŭ la rehabilita leŭtenanto Brandes kaj sinjorino Weston. Fine ŝi povis senti sin tute feliĉa dum siaj maljunaj tagoj. Sed mankis nek sinjoro Bradford, kun sia aprecata aŭtoritato kaj juĝkapablo.
Unuavice ili ĉiuj konstatis, ke Evelyn estas la plej bela virino de la mondo, lordo Bannister vidis sian edzinon eĉ unu gradon pli bela, rilate tiun konstaton.
Ili rakontis nove-denove ĉiujn detaloj de la mirinda aventuro, dume ili estis gajaj kaj malgajaj, sed esence tre feliĉaj.
— Kiel strange — diris sinjorino Weston, — kiom multe da etaj cirkonstancoj devis koincidi, ke ĉio ĉi okazu tiel, kiel ĝi okazis.
— Kaj kiucele? Kie troviĝas la filozofo, kiu respondus tion? — demandis leŭtenanto Brandes reveme.
— Mi estas kuracisto — respondis Bannister kaj rigardis al Evelyn. — Sed ni havas eminentan filozofon en nia familio, kiu certe povus respondi tiun demandon.
Sinjoro Bradford opiniis, ke la aludo koncernas lin, kaj li ekparolis malrapide, enprofundiĝinte tel:
— Nia vivo estas tia, kiel vesto de somera kostumo: mallonga kaj sencela.
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «La blonda ciklona»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La blonda ciklona» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La blonda ciklona» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.