Jenő Rejtő - La blonda ciklona
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La blonda ciklona» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La blonda ciklona
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La blonda ciklona: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La blonda ciklona»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La blonda ciklona — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La blonda ciklona», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Io brulas! — diris la gardestro.
Arabo enkuris.
— Iu malbenita hundo iris malantaŭ la domon kaj ĵetis pajlotorĉon sur la tegmenton.
Aŭĝis armilkrakado, simila al mitralo. La fajro propagiĝis. Estis neeble estingi ĝin. Se iu aperis sur la tegmento kun akvumita kovrilo, tiu post minuto trapafite ruliĝis de tie transkapiĝe.
— Fraŭlino Weston — diris la lordo, — eble vi bezonos tion.
Li donis al la kanbino revolveron Browning.
— Dankon — diris Evelyn.
La flamoj altenleviĝis el la tegmento, la fumo estis netolerebla en la cambro. Fuĝantaj ratoj diskuris preter la piedoj de la defendantaj viroj.
— La koverto! La koverto! — kriis Brandes. La plimulto luktis kontraŭ konstanta tus-atako. Lordo Bannister komprenis sian fraĉjon. Ili devas neniigi la koverton, por ke ĝi ne falu en la manon de la atakantoj!
Dekoj da kugloj frapiĝis ĉien. La rabistoj preparis sin al ĝenerala ofensivo. Fenestroj disrompiĝis tintegante, trapafitaj mebloj krakadis, kaj la lordo proksimigis sian a amp;mrdf;tomatan fajrilon al la koverto, fermita per kvin sigeloj, por forbruligi ĝin. Brandes tenis tion en sia mano.
Evelyn staris ĉe la muro morte pala, en sia mano kun la revolvero Browning. Kuglo trapenetris la farmacian ŝrankon apud ŝia kapo. Ŝi ne rimarkis tion. Ŝi fikse rigardis la koverton kun dolora koro. Eĉ tio neniiĝos. Ankaŭ ili, ĉiuj! Vane estis la tuto…
Sed antaŭ ol la aŭtomata fajrilo ekflamintus, grandega pafaro tondris ekstere, kaj eksonis trumpeto proksime!
Plotono da ferocaj spahioj alvenis, gvidataj de milda redaktoro, portanta ledan sketon en sia kolo.
La ĵurnaloj jam matene publikis la fotojn de fraŭlino Evelyn Weston, ricevitajn el Londono. Peco da rostita fiŝo haltis ĉe la gorĝo de redaktoro Holler, kaj li preskaŭ sufokiĝis.
Sankta ĉielo! Ŝi ja estas sinjorino Bannister.
Tute ne! Ĉu sinjorino Bannister estas internacia spionino?!
Ba, nekredeble!..
Ĉu rompŝtelistino kaj murdistino?… Ridinde!.. Sed jes ja… jen ni konsideru tion! La tagon de la rabo ŝi aperis tiel ĉifonite kaj kotkovrite… Kaj… Haho! La aviadilo en Liono… Kiam la lordo ekvidis la ĵurnalon… Nu, oni vidu! Kial vestis sin tiu pedanta lordo, kiel senlabora kantisto el Tirolo? Ĝi ankoraŭ estas nenio. Kial ne estis okulfrapa al li, al Holler, ke la membro de la Reĝa Akademio kaj la kandidato de la Nobel-premio portas surpizige densan kvaston apud sia ĉapelo, superante eĉ la guston de provinca akrokulturisto.
Kiam havis la lordo kvaston? Eĉ tiel densan?
Kion fari nun? Li havas firman konvinkiĝon, ke Evelyn Weston estas identa kun tiu virino, kiun li ekkonis kiel sinjorinon Bannister. Sed dekmil kontraŭ unu, ĉu li tamen eraras? „Estu saĝa Holler! Atentu! Tre atentu!”
Li devus vojaĝi por trovi ŝin… Kien? En la oazon Mahrbuk! Sed unue li vizitos lordon Bannister.
Li eksciis en la vilao de lordo Bannister, ke la dommastro forvojaĝis en la societo de gasto kaj virino. La nova lakeo ne povis diri al li, ĉu la virino estas la edzino de la lordo aŭ ne.
— Vidu, amiko mia — diris Holler nervoze, — vi bone konas Marokon. Akiru rapide al mi dudek fidindajn homojn, kiuj venos kun mi en la oazon Mahrbuk. Mi volas vojaĝi por serĉi vian mastron, pensante, ke li estas en danĝero. Jen estas kvincent frankoj por pagi antaŭmonon.
La lakeo grupigis la karavanon dum unu horo, kun gvidanto, akvoporta kamelo kaj nutraĵo. Ankaŭ li kunvojaĝis. Tiel. Li nun detektivos proprariske de sia barbo.
Gravaj demandoj: Kiu estas tiu Münster, kiun la virino serĉis? Ĉu sinjorino Bannister estas identa kun Evelyn Weston, kaj se jes, kion komunan havas la lordo al la tuta afero? Se la virino tamen estas spionino, li senvualigos ŝin kaj ŝiajn kompanojn. Ĝi estos grandega sensacio! Se ŝi ne estas spionino, tiam li nur simple vizitos la oazon Mahrbuk, kion li rajtas fari. Tiel ne okazos honto. Ĉu informi la policon? Tute ne! Redaktoro unu rikoltas laŭrojn, poste povas veni la sinjoroj kun la protokolo.
Ĉar aparta gard-anĝelo protektas vagantajn redaktorojn, li renkontis taĉmenton da spahioj en la dezerto, ĉe la ruinoj de la antikva, latina urbo. Jen rigardu la oficiron de la nigruloj! Li ja estas leŭtenanto Villiers, kiun li konas bone! Ili estis postenigitasj al la redakcio de la ĉefkomandejo dum la milito kontraŭ Riff…
— Alo, Holler! — salutis la leŭtenanto lin. — Vi aspektas tiel, kiel vera bedueno en la plej nova revuo de Folies-Bergére.
— Bonan tagon, Villiers! Kion vi serĉas en tiu latina urbo, kie jam de mil jaroj ne funkcias lokaloj kaj ne sonas la ĵazmuziko?
— Patrolo, kamarado! Kvardek ok hora servo. Kien vi vojaĝas?
— En la oazon Mahrbuk. Mi nun ferias, kaj mi vizitas ĉien, kie mi havas nenian aferon.
— Atendu! La reprezentanto de la angla gazetaro estus honore eskortata. Ni povas kunvojaĝis ĝis vespero. Mi akompanos vin al la dezerta puto.
Vesperiĝis. Sed la leŭtenanto ne revenis. Poste la taĉmento da spahioj akompanis Holler-on plu, rajdante ĉevalmortige, ĉar la oficiro bone komprenis la morsajn signalojn.
Dume ili trovis Eddy Rancing-on. Tial kelkaj araboj kaj la lakeo de lordo Bannister reveturigis lin en Marokon, kaj la spahioj, gvidate de la trolaciĝinta Holler, galopis al Mahrbuk plenrapide.
Ili alvenis ĝustatempe.
Gordon, la kuracisto kaj Corned-Beef fariĝis viktimoj de la unua pafaro. Oni katenis Adams-on kaj la aliajn. Rainer ankoraŭ estis tiel malbonodora, ke oni ne povis pridemandi lin. Li diris rezigne, kiam oni pojnokatenis lin:
— Ankoraŭ neniam plenumiĝis mia deziro tiel rapide. La tutan tagon mi avidis pri tio, ke mi restu ankoraŭfoje sur ombroplena loko dum longa tempo. Mi pensas tiel, ke mi ne havos kaŭzon plendi en la futuro.
Okazis tiel.
La lordo la unuan fojon en sia vivo diris sincere tion, kion li jam tiom mulre diris sen ĉiu konvinkiĝo:
— Mi ĝojas kara Holler vidi vin!
La redaktoro turnadis siajn okulojn kaj li stertoris:
Akiru al mi ion acidan por manĝi… Kiel ondiranta kamelo!.. Mi ofte sentis tiel, ke mi mergiĝos inter la du ĝiboj — kaj li stertoris per tomba voĉo:
— Kukumon!
Dume la oficiro ekkontaktis kun la ĉefkomandejo. La ĉefkomandejo parolis kun la angla ambasadejo. Ankaŭ senranga soldato Münster kaj lordo Bannister telefonis.
Poste ili ekiris reen en Marokon. Avane la lordo kun sia fraĉjo, Evelyn kun sia valizeto kaj Holler, kiu intertempe provizis sin per sufiĉe da kukumoj. Li jam sciis tion, ke li denove trovis iun de la mirindaj sensacioj per sia kutima bonŝanco. La lordo promesis, ke post nelonge li informos la redaktoron pri ĉio, kio estas publikigebla, kaj li donis sian manon, ke Holler estos la unua, kiu skribos tion.
Okazis tiel, kaj la populareco de Holler nekredeble altiĝis.
Ili denove estis en la salono de la vilao de la lordo. La domon ĉirkaŭis spahioj, kvazaŭ hazarde promenantaj tie. Daŭris la pridemando de la rabistoj. La telefonmesaĝoj sekvis unu la alian, kaj milita prokuroro vizitis ankaŭ Evelyn-on. La rolo de la knabino unue klariĝis, poste ŝi estis kronita per aparta aŭreolo. Sed Evelyn sidis lace kaj malesperiĝinte en la salono de la lordo, meblita laŭ la stilo de lia Londona domo, kie eĉ kameno, nekutima en Afriko, pliigis la Eŭropan iluzion de lia loĝejo. Evelyn estis laca kaj malgaja.
Ŝi travivis kiom da suferoj. Kaj nun…
— Malbenita historio… — diris la lordo malgaje.
— Kia historio? — flaradis Holler.
— Nenia, nenia… — diris Bannister. — Perdiĝis mia razilkompleto, malgranda, ornamita kaseto… Tio tre malgajigas min… Ĝi kutimas stari sur la kameno, kaj…
Lia etendita mano haltis en la aero, kiel li montris al la kameno per instinkta gesto, kaj ankaŭ lia buŝo estis senmove malfermita. Ilia rigardo sekvis la direkton de lia etendita brako, rigidiĝinta en la aero.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La blonda ciklona»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La blonda ciklona» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La blonda ciklona» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.