Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Timu nenion, kiam ni atingos la celon, vi povos fini vian romanon komforte.
— Mi jam finis ĝin… mi devas fari nur kelkajn korektojn. Mi sentas tiel ĉe kelkaj partoj, ke la karaktero de la ĉefrolulo ne estas klara. „Ŝoforo ne estu amanta” — ĝi estas ties titolo. Bonega, ĉu ne?
– Ĝi sonas bone.
— „Ŝoforo ne estu amanta”, en du volumoj. Originala historio. Malriĉa knabino… amas la ŝoforon… Interesa, ĉu ne? Kaj post neatendita okazo la knabo edzinigas ŝin.
— Interese, sed estos iu, kiu konjektos tion.
— Ne nur tio estas stranga. La romano havas daŭrigon. Ne estas do feliĉa fino, ĉar ankaŭ la leganto vidas, kio okazos post la geedziĝo. Kaj… tio estas malgaja.
— Hm… Estas io en ĝi.
— La heroo… drinkas kaj ne volas labori. Prefere li verkas romanon; ĉiuspecajn idiotaĵojn, kaj la edzino ŝatus, se li laborus. Dume la familio ruiniĝas, kaj naskiĝas infano… Sed la ŝoforo restas tiu, kiu li estis…
— Bonege. Bonvolu transdoni tion, por ke mi legu ĝin. Tamen estas bezonata objektiva kritikisto.
Li tuj transdonis la romanon.
— Feliĉe…
— Dankon. Ĉu vi estas edziĝinta? — demandis la ĉemizpantalonulo en la mano kun la griza dosiero.
— Mi divorcis. Mia edzino malŝate rigardis, ke mi verkas romanon. Ŝi ĉiam volis tion, ke mi perlaboru monon per abomenida remburista laboro. Ŝi ne komprenis, ke ŝia edzo estas verkisto…
Vespere la grafo fartis pli bone, li estis nur tre langvora. Li dormis, kiam la aŭtisto paŝis en lia tendon. Sinjoro Guliver ne vekis lin. Sidiĝinte apud lin, li komencis legi la romanon de Kratochvill, ke li povu diri kelkajn vortojn al la verkisto pri ĝi. La grafo dormis pli ol duonhoron, kaj li vekiĝis tiam, kiam Anna paŝis en la tendon.
— Mi opinias — diris la knabino, — Sir Yolland bezonas kelkajn tagojn da ripozo ĉi tie en la oazo.
— Mi ne konsilas tion — respondis sinjoro Guliver. — Se ni volas atingi nian celon antaŭ la pluva sezono, ni povas malfrui maksimume du tagojn.
— Vi pravas… — diris la grafo mallaŭte. — Mi iros plu.
— Nu el tio estos nenio! — diris la virino kolere kaj foriris. Sokoloff klinis sin. Ankaŭ li eliris.
Kratochvill atendis lin ekstere ekscitite.
— Nu? — li demandis.
— Ĝi estas tute bona. Precipe tiu parto, kiam la policisto notas la ŝoforon pro kontraŭregula avanco.
— Ĉu vere? Tiu parto sukcesis bone. Mi dankas vin pro la rekono!
Kaj li remetis la dosieron en la aktujon trankviliĝinte. Antaŭ la ekmarŝo la ĉemizpantalonulo kontrolis la ĉarojn, la aŭtojn kaj ordonis doni ekstan rumporcion al la homoj. Li iris al Polchon kaj haltis apud li.
— Vi estas forta kiel bruto — li diris rekone, — mi vidis, kiel vi levis la ĉaron, sinkiĝintan en la sablon.
Polchon kraĉis de apud sia pipo.
— Dum la packontrakto Brest-Litovski mi hazarde vangofrapis telegrafiston, kiun kaptis koreo.
Li proponis cigaredon al la degradita ĉefleŭtenanto. La ruĝulo longe rigardis la cigaredujon kuntirinte siajn okulojn, poste li elprenis iun kaj metis ĝin apud sian orelon. Multaj homoj rigardis la scenon de malproksime. La ruĝulo, de kiam estis „degradita”, iradis ĵetante tiajn ekrigardojn, ke oni timis pri la vivo de la pantalonĉemizulo.
Sinjoro Guliver frapetis la ŝultron de subkaporlaro Izabela, kiu havis brunan vizaĝon kaj krudan voĉon.
— Mi vidis, ke vi portis du fusilojn sur viaj ŝultroj. Ĝi estas terura fortostreĉo en la dezerto. Mi ne scias, kiel vi faris tion?
La subkaporalo ruĝiĝis. Ŝi volis diri tion: „Vane. Patrino tamen estas patrino.” Sed ŝi diris nenion. Ŝi nur ĵetis flankan rigardon al Duke of Roswang, kiu kuŝis sur la tero dorse kaj ronkis.
Post alia seshora marŝado ili starigis „grandan tendaron”. Malproksime videbliĝis la oazo Ideles. La armeo estis ĉifona, laca, polvokovrita, elĉerpiĝinta. Ili vidis sur la mapo de la aŭtisto, kiel grandan vojon ili faris. Oazo Ideles estis ĉe la limo de Sudano. Ili marŝis duoncirkle al la orienta parto de la dezerto, de tie produnde al sudo.
Ankaŭ sinjoro Strudl iom lace pendigis sian kapon. Li veturis dum la tuta vojo en helgriza pantalon kaj en cilindra ĉapelo. Li fumis cigaredon Virginia. Ĉar kiam li eksidis kaj viŝis sian frunton, li tuj elprenis cigaredon Virginia kun longaj pajleroj kaj ekbruliginte ĝin, li profunde enspiris ties fumon. Sidante sur la ŝtupo de la fiakro, li legis tiun ĵurnalon, kiu, ŝajnas, estis neelĉepebla pri novaĵoj. Kelkfoje li murmuretis en si mem, sur liaj ruĝaj vangoj li glatigis siajn blankajn, densajn vangobarbojn, kaj li salutis la grafon jene:
— Ist da aba warm… hergotnoamohl… phu!..
Polchon vizitis la marŝalon.
— Atentu min. Mi ŝatus diri kelkajn vortojn al vi.
La marŝalo ege timiĝis.
— Mi petas vin… mi…
— Silentu! Jen rigardu. — Li montris ion sur sia manplato ĉe la lumo de iu lampo de la veturilo. — Ĉu vi rekonas ĝin?
La marŝalo rigardis tien, poste li palaiĝis kaj timeme balbutaĉis:
— Sed ĝi ja estas…
— Silentu, vi, maljuna pajaco! Eĉ unu vorton ne! Mi diras nur tion, ke ĝi apartenis al la aŭtisto!
— Sankta Dio!
La grafo aspektis tre laca. Lia ŝultro inflamiĝis. Liaj vangoj estis enkaviĝintaj, kaj du febro-rozoj floris sur tiuj. Malhelaj ringoj videbliĝis ĉirkaŭ liaj okuloj.
La aŭtisto kaj ĉiuj oficiroj estis en la tendo.
— Sir — diris la marŝalo, — ne estas bone, se vi riskas vian vivon, mi ne scias, kial vi ne ripozas en Ideles.
— Mi scias — diris la aŭtisto. — Antaŭ la pluva sezono ni devas esti sur la tereno de Urungi, cetere ni ne povos penetri la ĝangalon, se nur la duono de la kompanio ne volas morti tie.
— Vi pravas — diris la grafo, — ankaŭ mi samopinias.
Antaŭ la tendo aŭdiĝis tintado de armiloj, poste enpaŝis ok sovaĝaspektaj homoj: King Roswang, subkaporalo Izabela, Fleur Bac, Kratochvill, Bayonne, Huben kaj Wolfram. Inter ili estis ankaŭ Toutain (kiu perdis sian duonon da vizaĝo).
Anna gvidis ilin!
— Kio ĝi estas?! — demandis la grafo mirante.
— Ribelo! — respondis Anna.
La ĉemizpantalonulo reakiris sian sinregon la unua.
— Ĉu vi estas la gvidanto de la ribeluloj?
— Jes. Miaj homoj estas decidiĝintaj, kaj ili ne konas indulgon, se iu kontraŭstaros.
— Kratochvill kapjesis aplombe.
— Tiel, kiel vi aŭdas tion.
— Jes — deklaris Houben, kiu tenis sian trumpeton, kvazaŭ li volus pafi per ĝi.
La ĉemizpantalonulo eklevis la tendotolon antaŭ la enirejo, kaj li mire vidis, ke la armeo ĉirkaŭas ilin en la mano kun fusilo.
— La ribeluloj deziras tion… — komencis Anna, sed la grafo interrompis ŝin.
— Mi ne traktas kun ribeluloj!
— Sed eble kun virino jes! Mi ribelis la homojn. Mi klarigis al ili, ke tiu aŭtisto eĉ tiam ricevis la monon, se vi mortos, ĉar li kontraktiĝis por gvidi la soldatoj sur la teritorion de Urungi, eble se vi tute ne venos kun ni. Sed la soldatoj ne havas tian kontrakton. Ili kalkulas je premio, kiun ili ne ricevos, nur tiam, se vi vivos. Ili do ribelis, kaj nun ili staras ĉi tie tute rezolute, postulante, ke vi ripozu minimume unu semajnon en Ideles. Via armeo deziras, Sir, ke vi gardu vian sanon. Se bezonate, ni devigas vin.
La trajtoj estis pli mildaj sur la vizaĝo de la grafo. Jen vidu la impertinentan sorĉistineton! Ŝi ribeligis ĉiun, ke li ne iri plu malsane.
— En ordo — diris la grafo, — mi ne kutimas cedi al la perforto. Sed vi multe pravas, kion vi diris. Kaj la soldatoj ne havis malbonan intencon, kiam ili negis la obeadon.
— Nu — diris la aŭtisto, — ankaŭ mi konsentas, kion mademoiselle Robespierre diris, tio estas bona.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.