Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Kio… — li ne povis paroli pro la frostotremo.
— Sinjoro grafo! La armeo formarŝis…
Sir Yolland side leviĝis, tremanta tutkorpe…
— La armeo…
— Tiu aŭtisto nokte kontraktiĝis kun la soldatoj, ke li dividos inter ili egale la dudek kvin mil pundojn, ricevitan de vi, se ili sekvos lin. Ĝi estas granda monsumo, kaj ili ĉiuj sekvis lin, nur mi restis ĉi tie por zorgi pri vi, kaj sinjoro Guliver ŝatus, se mi finus mian romanon, kies titolo estas: „Ŝoforo ne estu amanta…” La ĉefheroo falas, ĉar li alfrontas socian justecon, tial li fariĝas ebria.
La grafo surdorsiĝis en la lito. Li havis neniu, krom la koĉero, kiu devis zorgi ankaŭ pri sia ĉevalo, kaj Kratochvill, la remburisto, kiu verkis romanon. Sir Yolland, la eterna sinjoro de Denham kuŝas ĉi tie en la oazo, kaj ne estas homo apud li, kiu… ni eldiru, eĉ se estas ridinde… kiu amus lin. La soldatoj interkonsentis, ke ili ricevos la monon ankaŭ tiam, se la gravo ne iros kun ili, kaj se li mortos. Kiam li malsaniĝis, li falis, elĉerpiĝis, kaj ili nur marŝas… La mono estas granda potenco, tio veras… Oni povas fari ĉion… sed… eĥ… tiel malbela fino, en malproksima oazo, meze de la dezerto, en malpura loko, forlasite, mizere, havante nek armeon, nek amikon, nenion, nur varmon kaj kapdoloron…
— Se vi deziras ion sinjoro grafo…
— Iru! — kriis Sir Yolland raŭke, febre spiregante. — Tiuj foriru…
Kaj li refalis. Kratochvill eliris kaj ekkuŝis dormi en iu malproksima ejo.
Granda, zumanta muŝo flugadis muzikante. La araba virino sidis kun kapo, klinita inter siajn manplatojn, certe ŝi dormis. Kaj la grafo sentis sin fortege batita, mizera. Tio doloris lin… treege… Eble li tolerus kion ajn, se tiu knabino… Kvankam ŝi estis la malamiko… Sed kiam konkeranto enamiĝas al la malamiko, tiam…
— Anna… — li flustris mallaŭte al si mem — … Anna…
— Jen mi estas, Sir — respondis la araba knabino silente, demetinte la burnuson de sur sia kapo.
— Mi timis, ke vi forsendos min, kaj mi volis resti en via proksimo, Sir. Tial mi kovris mian vizaĝon, kiel mohametanino. Sed se vi diras mian nomon, eble vi tamen bezonas, ke mi estu ĉi tie.
Dume ŝi genuiĝis apud lian kuŝejon kaj prenis la manon de la grafo. La homo de enkaviĝinta vizaĝo ekridetis, ekpremis la molan, virinan maneton, kaj ĉesis lia tremo. Li fermis siajn okulojn ĝemante. Poste li ankoraŭ sentis, ke la knabino karesas lian manon, kaj li ŝatintus diri al ŝi ian tre varman, ian banalan, tute nekutiman fare de li, sed li ekdormis…
Li vekiĝis en mallumo. Lumo de malproksimaj steloj videbliĝis tra la fenestro.
— Mi ne ŝaltos la lampon, ĉar la moskitoreto estas trua — flustris la knabino apud li. — Kiel vi fartas?
— Bone… tute bone… mi pensas, ke mi jam ne havas febron.
— Tamen prenu kininon.
Li obeis, kial infano. Poste li prenis la manon de la knabino.
— Mi dankas… ke vi restis kun mi.
— Ĝi estas komprenebla. Ĉu vi pensis, ke mi lasos vin sola en tia situacio? Rekuŝiĝu, vi ankoraŭ ne saniĝis.
— Mi estas forta. Post tri tagon, mi pensas, ĝi tute malaperos.
— Jes. Mi scias, ke vi estas forta. Sed vi misuzis tion. Porti ĉiam fermitan uniformon, en la terura varmego, kaj iri plu kun vundita ŝultro, forsekreti, ke vi havas febron. Vi vere estas malbona, obstina bubo, se vi volas scii mian opinion.
Mirinde tiu popola voĉtono nun denove agrablis al li. Li rekuŝiĝis kaj ekdormis.
Li vekiĝis aŭrore. La knabino ankoraŭ sidis apud lia lito kaj prenis lian manon.
— Atentu min… Anna… Mi diktus ion al vi… Mi opinias, ke mi resaniĝos post nelonge, se tamen… mi pensas…
— Stultaĵo…
— Ne, tio tre pezis min. Temas pri aliaj homoj, pri mia iama amiko, kun kiu mi ne havas bonan kontakton, kaj mi ne povas kunporti ĝin… en la tombon… Bonvolu do skribi, mi petas vin. — La knabino elprenis paperon kaj plumon. La grafo diktis. — Mi, Sir Oliver Yollan, la eterna sinjoro de Denham, heredigas al Johannes Livingstone miajn areaĵojn, situantajn ĉirkaŭ la petrol-fontoj de Kilagez, kies ekspluatojn oni malhelpis ĝis nun. Diru al Johannes Livingstone: mi koleris lin ĝis mia lasta minuto, ĉar mi ne konsideris li ĝentelmano. Li kaj lia fianĉino devintus anonci sin en Denham, kaj viziti la familion Yolland, el kiuj Sir Archibald kaj lia edzino, krome Sir Charles, Reĝa Servicisto tiutempa ankoraŭ vivis. Mi neniam povis pardoni al li tiun grandan ofendon. Sed mi ne koleris lin pro tio, ĉar li edziĝis al la filino de Dilling. Livingstone ja estas dek jarojn pli aĝa ol mi, tiel li povas estis konvena vivkunulo de virino, kiu estas samaĝa kiel mi. En mia testamento mi memoris pri Livingsone, kiun mi ne povis malami spite al lia nepardonebla peko. Mi aparte testamentas pri la koncerna areaĵo, por ke miaj heredantoj ne kaŭzu malfacilaĵojn…
La knabino notis ĉion. Poste la grafo subskribis ĝin kaj malpeziĝinte ĝemis.
— Dankon. Ĝi pezis min, kiam mi pensis, ke mi mortos. Ĉar mi volis ĉikani Johannes-on, sed mi ne deziris bankroti lin… Kvankam milfoje mi povintus fari tion. Stranga knabo estas tiu Johannes… Anna… Li estas vera, angla sinjoro, kaj se vi parolus kun li, vi ne kredus… Mi tamen ŝatas lin… Sed doloris min…
— Ĉu tiu sinjoro edziĝis al via amatino?
— Eh, ĝi ne gravas. Tiuokaze li ne faris eraron. Sed kiam li petis la manon de la knabino… li forgesis prezenti ŝin en Denham. Tio ne estas pardonebla. Ĝi estas terura. Egalas…
— Dio mia — diris la knabino, — kiel naiva vi estas! Kiel granda infano! Nu! Tial vi koleris vian plej bonan amikon! Mi povas imagi, kiel vi koleras min, mi ja vere piede trotis la etiketon.
La grafo karesis ŝin.
— Vi estas alia. Pli bona ol kiu ajn kaj, kaj…mi ne scias…
La knabino kliniĝis super lin tute proksimen.
— Eldiru. Eldiru, Sir, kion vi volis kaj…
Sed ŝi jam flustris ĝin tiel proksime, ke iliaj lipoj kuntuŝiĝis…
Matene li vekiĝis freŝe. Li estis post la unua febroatako, kaj ankaŭ lia vundo saniĝis dum la ripozo. Nur ekstarinte li sentis, ke li ankoraŭ estas malforta, la sango zumante malleviĝis el lia kapo, kaj liaj genuoj ektremis por sekundo.
Anna ne estis en la ĉambro. Certe ŝi dormas. Li sentis ĝojon. Li nomis tiun feliĉon tiel en si mem, kiu efektive estis identa kun la granda malsano, nomata amo.
Li jam tute ne ĉagreniĝis pri sia armeo? Dum la multe da problemoj, suferoj, turmentiĝoj, trompiĝoj tamen restis unu fidela homo. Kiu tramaldormis la unuajn febroatakojn kaj…
Kaj ŝi amas lin…
Almenaŭ ŝi estas suspektebla pri tio. Iu frapetis kaj sinjoro Strudl anonciĝis por rericevi la redingoton. Li ankoraŭ estis en ĉemizo.
— Bonan matenon, Herr graf — li diris kaj tuj surmetis sian jakon. — Ĉu pasis la febro?…
— Dankon, sinjoro Strudl. Mi fartas tute bone.
— Sciu, mi volis proponi tiun… Brandwein. Mia bofratino eĉ nun estas dankema al mi… Ankaŭ ŝi malsaniĝi je lumbago pro la vento, veturante per tramo…
— Ĝi estas neniaĵo, mi jam fartas bone. Ĉu vi ne vidis… la fraŭlinon?
— Ho! Das Madel is so lengst foat! Ŝi forveturis sur kamelo, ankoraŭ aŭrore.
— Ĉu vi estas certa pri tio? — demandis la grafo konsternite.
— Nu, sed kia demando ĝi estas?… ŝi vekis min, ke mi helpu al ŝi ripari la kamelon, ĉar ŝiriĝis la Steigbügli…
Sir Yolland ĉirkaŭrigardis senkonsile. Li ne lasis fariĝi penso tiun doloron, kiu strangolis lian laringon kaj premis lian torakon.
Anna…
Io skrapas lian gorĝon, io ekbatas lin interne ĉirkaŭ lia koro, ke li devas eksidi sur la liton, poste li turnas sin al la kapkuseno kaj levas ĝin kun tremanta mano.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.