Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ne kuraĝu min moki! — kriis Anna. — Dependas nur de mia unu vorto, kaj oni mortpafos vin aŭrore.

— En ordo. Kvankam mi avertis vin kruci mian vojon, Miss Mildstone…

La grafo miris. Kio? Ĉu pli nova nomo?! Aŭ li havas ferbron, kaj la tuto estas nur koŝmaro?…

— Jes — kriis la knabino nervoze, — ĝi estas mia nomo! Miss Anna Mildstne. Nu kaj? Jen, rakontu ĉion!

— Atendu! — kriis la aŭtisto. — Mi ne volas malkaŝi vin…

— Mi petas vin… Antaŭ ol daŭrigi… — diris Sir Yolland kun subita mansvingo. — Mi decidis resti unu semajnon kun kelkaj miaj homoj en oazo Ideles. La soldatoj tendumu ĉi tie. Eble ni ne vekos sensacion tiel. Mi petas vin, lasu min sola. Foriru… ĉiu. — Kaj li rigardis al la knabino. — Ĉiu!

Sinjoro Guliver kaj la knabino fikse rigardis en la okulojn de unu la alia.

— Senindulge traktis min — ŝi diris preskaŭ siblante. — Sed nun jam faru kion ajn, la grafo ripozos!

La ĉemizpantalonulo ne respondis. Li iris al iu ŝarĝaŭto por rigardi, ĉu ĝi ne glutas. Sed li apenaŭ atingis tien, io flugis pereter lia kolo.

Zrr… Ĉrrr!..

La ĵetita tranĉilo trarompis la glacon de la aŭto. Li tuj turniĝis en la mano kun revolvero.

Multaj homoj rapidis tien.

— Kio estas? Kio okazis? Ĉu rompiĝis io?

La ĉemizpantalonulo tenis pistolon en sia mano, kaj lia vizaĝo sangis.

— Silentu! — li kriis. Fariĝis silento. — Mi opinias, ke iu ĵetis tranĉilon al mi. Ni tuj vidos tion. Subkaporalo! Blovtrumpetigu viciĝon!

La pistono eksoni treege false, ĉar la mano de Houben tremetis, kaj li trumpetis la valson Fausto pro nervozeco: „Anstataŭ mi floreto…” Sed la trumpeto estas trumpeto: la homoj tamen viciĝis.

Dume ili trovis la tranĉilon. Ĝi falis sur la sidejon de la aŭto.

La ĉemizpantalonulo tenis la lampon en iu mano, kaj tiel li levis montrante la krimobjekton.

— Kies tranĉilo ĝi estas… aŭ kiu konas ĝin?

Polchon elpaŝis el la vico.

— Ĝi estas mia poŝtranĉilo… — kaj li kaptis ĝin el la mano de la leŭtenanto.

Komenciĝis ĝenerala kaoso. „Fripono… murdisto!..” — kriis kelkaj homoj. Wolfram, la lokomotivestro, kaptis lian kolon, Kratochvill eltiris sian bajoneton, kaj Fleur de Bac batis lin je la kapo el dorsdirekto. Ŝajnis, ke ili disŝiros lin je pecoj dum momentoj. Sed per tia voĉo, kian ili ankoraŭ ne aŭdis de la oficiroj, la aŭtisto ekstridis:

— Ruĵenoar!!!

Ili subite staris en atentopozon.

Dum la momenta paŭzo li liberigis Polchon-on el la danĝera situacio.

— Ĉi tie ne estas linĉado! Ĉu vi komprenas?! Se tiu homo ĵetis la tranĉilon, tiam ni mortpafos lin, kiel hundon, ĉar embuskmurdisto meritas tion! Sed en la armeo estas esploro! Kaj ne linĉado! Notu tion bone!

Polchon kraĉadis iom da sango, ĉar iu ekbatis lin je la buŝo, kaj liaj dentoj vundis lian lipon.

La grafo elvenis, aŭdinte la laŭtan kriadon, kaj li demande rigardis al la koĉero, kiu jam estis preta por ekveturi. Ankaŭ sinjoro Strudl estis ekscitita. Li eklevis sian ŝultron kaj turnadis sian kapon.

— I was net waz is sho wida los… dez Bagaĵ is auf amol ganz histeris gvon…

Sir Yollan sidis en la fiakron ĝemante. De tie li vidis bone, kio okazis.

La ĉemizpantalonulo staris antaŭ Polchon-on:

— Ĉu vi ĵetis la tranĉilon?

— Ne.

— Ĉu vi asertas, ke alia homo ĵetis vian tranĉilon al mi?

— Jes…

— Kie vi estis, kiam la atenco okazis?

— Sur la ĉaro. Sola. Sed se vi volas scii certe, ke mi estas senkulpa, mi pruvos tion per unu vorto.

— Diru tiun vorton!

— Nur inte kvar okuloj. Aŭ mi skribos ĝin.

Li elprenis rapide pecon da papero, skribis ion sur ĝin kaj transdonis tion al la aŭtisto. Ĵetinte ekrigardon sur ĝin, li tuj disŝiris tion je pecoj.

— En ordo. — Li turnis sin al la soldatoj. — Homoj, Polchon estas senkuzlpa. Iu atencis per lia tranĉilo. Sed ne li faris tion. Neniu kuraĝu bati lin. — Kaj li etendis sian manon al Polchon…

5

Sed la ekscitaj eventoj ankoraŭ ne finiĝis. Ĉe la piedoj de iu monteto oni trovis subite Duke of Roswang-on. Li estis sveninta. Sango fluis el lia buŝangulo, kaj laŭ Jeremio Oblath lia makzelo krevetiĝis, kiun li volis tuj operacii. Tiam King Roswang diris al li, ke li elbatos liajn okuloj, se la ektuŝos lian filon. La Diablo de la Aero eble ricevis tiel fortan hokbaton, ke iu lia dento elfalis.

La grafo sidis en la fiakro apatie, li sentis, ke la ondoj frapiĝas super lia malforteco, la okazaĵoj kirliĝas ĉirkaŭ li, kiuj ni ne komprenas, homoj ordonas, kiuj prenis la direktadon al si. La knabino ribeligis la soldatojn, la aŭtisto ordonas, kaj dume okazas misteraj aferoj… io venas… venas… kaj li estas malforta, febra… malespera.

— Sir… pro Dio… vi ja havas febron… — La knabino staris apud li. — Mi petas vin iri en la oazon. Vi devas ripozi.

— Kio okazas… ĉi tie?…

— Nek mi scias. Tiu aŭtisto… estas la diablo… Li venkis la tutan kompanion per siaj nervoj.

Aŭdiĝis granda kriado… Kio ĝi estas?

En la mezo de la tendaro aperis subkaporalo Izabela polvokovrita, sen ĉapelo, spireganta, kaj ŝi kunportis senkonscian homon sub sia akcelo, kiu ankoraŭ iomete similis al Goghur. Li ĵetis lin sur la teron.

— La fripono! — Ŝi turnis sin al la aliaj. — Kio estas al mia filo?! Li mortigis mian filon!

— Trankviliĝu, karulo, la knabo fartas bone — diris King Roswang, kaj li turnis sin al la aliaj. — Subkaporalo Cavelotti estas mia juna frato, kaj lia filo estas tiu, kiun oni batfaligis…

— Tiu homo — turnis sin Izabela al la ĉemizpantalonulo kaj montris al Goghur — ĵetis tranĉilon. Mia filo saltis al li, kaj tiu mortigis lin.

— Li vivas — trankviligis Roswang sian edzinon.

— Silentu, King! Oni povus ekstermi vian tutan familion, se tio dependus de vi! La fripono ekvidis, ke mi iras al li, kaj li fuĝis. Mi atingis kaj reportis lin.

— Hm… — rimarkis Toutain. — La mallonga vojo tre suferigis Goghur-on.

— Ĉu li ankoraŭ vivas? — demandis la aŭtisto, kaj li genuiĝis apud Goghur-on.

— Mi vere ne palpis lian pulson, kiam mi batis lin — diris la suboficiro kun la kolero de timzorga patrino. Sinjoro Guliver ekkriis.

Blankaj makuloj estis surloke de la batoj! La farbo defrotiĝis tie!

— Tiu homo ne estas arabo! — li diris poste.

— Traserĉu liajn poŝojn — ekparolis Anna malantaŭ li. Ankaŭ la grafo staris tie, iomete ŝanceliĝante, apud la knabino.

Ili rigardis la tradraŝitan arabon kun teruro. Kie la ĉemizpantalonulo frotis lian haŭton per terebinta ĉifono, tie videbliĝis blanka makulo. Poste ili traserĉis lian saketon, pendantan sur lia burnuso.

Jen letero en koverto, adresita al Goghur. Antaŭ ol la aŭtisto povintus konjekti, kio estas skribita en la letero, ankaŭ la grafo kaj la knabino legis ĝin:

Sokoloff!

Atentu! Ankaŭ la mano de Goddins estas en la afero. La virino estas tre danĝera. Verŝajne ŝi volas akiri la aktujon por L. Aliĝu al ili kiel gvidanto. Antaŭ ol ili atingus la oazon Ideles, ni atakos ilin. Informu min ĉe Golea, se okazus ŝanĝo. Mi estos tie kun H. Biskra.

— Sokoloff… — balbutaĉis la grafo mirante.

La knabino rapide ŝovis sian manon en la saketon, kaj nun ĉiu ŝia dubo foriĝis. Ŝi eltiris foton de kapitano de spahioj. Goghur estis la kapitano. Li havis blankajn dentojn, kabronigran hararon, sed lia vizaĝo ne similis al tiu de la ĉemizpantalonulo.

La batita homo komencis moviĝi. Ĉefkuracisto Jeremio metis amoniakon sub lian nazon.

— Eblas, ke li estas rabisto — diris la kuracisto-, sed se ĝi estas tiel, kiel mi vidas, kaj rompiĝis liaj du ripoj, tiam mi devas operacii lin.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Nevidebla Legio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Nevidebla Legio»

Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x