Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Ĉu se iu estas soifa? — demandis Kratochvill indigne, tenante sian romanon strikte sub sia akselo.
— Tiu soifos. Se vi ne observos miajn ordonojn, kompreneble mi povas transdoni la direktadon al lia ekscelenco marŝalo Podvinecz aŭ al kapitano Durien.
Ne estis pli da kontraŭdiroj. La aŭtisto sidis al la direktilrado, apud la komisiitan gardiston, kiu estis dicidiĝinta ĝis la ekstremoj kaj tenis malgrandan, belgan, seskuglan revolveron en sia mano.
Anna estis la moroza supergardisto.
Oni ne povis vidi la revolveron de la knabino el ekstere. Ŝia manplato kovris ĝin. Sed eĉ por momento ŝi ne deprenis sian fingron de sur la ĉano. Ŝi sidis tiel apud sinjoro Guliver, kiel ili nomis plu la aŭtiston. Ŝi estis la gardisto. Sir Yolland neniel volis konsenti pri tio, sed Anna konvinkis lin.
— Vidu, ne kruda forto estas bezonata al tio, sed inteligenteco. Kiun vi volas sidigi tien? Ĉu Pochon-on, kiu estas ĉiam ebria, aŭ la maljunan marŝalon?
Grafo de Denham diris nenion, kaj la knabino veturis avane en la aŭto. Baldaŭ Sir Yolland sentis tiel, ke li ankoraŭ ne estas kontenta pri tiu situacio. Ne la malkonfido ĝenis lin, sed io tute alia afero… Kio?
Li ne konis la vorton, ĵaluzo…
— Kion vi farus ekzemple — rimarkis la viro ridetante, — se mi akcelus kaj forrapidegus de antaŭ la kompanio?
— Mi mortpafus vin senhezite — respondis la knabino.
— Ĉu vere? Mi povas supozi tion pri vi.
Ili jam marŝis profunde en Saharo. La mortiga varmego kaj la polvo terure suferigis la malgrandan roton. Ili marŝis dum tagoj sen renkonti iun. Kaj se kelkfoje unu-du indiĝenoj piedirantaj aŭ rajdantaj sur kamelo vidis ilin, tiuj haltis kun malfermita buŝo. Dume jam disvastiĝis la famo de la Nevidebla Legio, la araboj rakontis la legendon en la malpli grandaj fortikaĵoj, tiuj kunportis la strangan legendon de urbo al urbo pri enigma roto, marŝanta en tute nigra uniformo, kun arĝenta trumpetisto.
Ili jam iris la trian tagon per konstanta rapideco, kiam subite aŭdiĝis pafoj en la malproksimo. La malgranda aŭto veturis antaŭ la roto en la kutima distanco ducent metra.
— Mi devas rigardi, kio okazis — diris la homo, portanta pantalonĉemozon. — Permesu, ke mi veturu pli rapide.
— Se vi pligrandigos la distancon nur per dek metroj, mi trapafos vin! — respondis la knabino, kaj la pistolo senteble premiĝis al la flanko de la pantalonĉemizulo.
— Bone… — li diris kaj veturis plu trankvile. Ĉe sablomonteto li turnis la direktilradon iom flanken, la du dekstraj radoj suriris ties deklivon, la aŭto oblikviĝis… Anna instinte kaptis la karoserion per sia mano. En la sekva momento la viro forprenis ŝian revolveron, kaj dum la aŭto deglitis de sur la montetdeklivo, li lerte ĵetis ŝin el la aŭto, lasinte ŝin sur la supron de mola sabloduno, poste li prenis rapide la direktilradon, donis gason, kaj la aŭto forveturegis dum momentoj.
Ĉio ĉi okazis mirinde rapide, dum kelkaj sekundoj. Kiam Anna side leviĝis sur la sablomonteto, la aŭto jam estis nenie. Ŝi povintus ŝriko pro kolero kaj honto. Ŝi devis atendi la proksimiĝantan roton tie.
— Kio okazis? — demandis la grafo paŝinte el inter la soldatoj.
— Via gvidanto… — ploris la knabino kolere, — mi ja diris, ke vi ne parolu kun li! Li fuĝis, kaj…
— Sed jen li venas — kriis Fleur de Bac. Kaj rigardinte en la direkton de la etendita mano de la bier-veselkapitano, ili ekvidis la reveturantan, malgrandan aŭton. Ĝi haltis antaŭ la kompanio, kaj sinjoro Guliver-Sokoloff elsaltis.
— Nu — komencis la grafo, — kion vi faris…
— Aŭdinte pafojn, mi veturis tien por rigardi, kio okazis. Mi opinias, Sir, nek vi pensus bona ideo, kunporti virinon en tia situacio. Ĉu ne?
Li estas stranga figuro! Ĝis nun li ĉiufoje klarigis per unu frazo tion, kion li volis.
— Sinjoroj! Du kilometrojn de tie ĉi oni logis en kaptilon tĉmenton da legianoj. Ili ĉiuj estos maskritaj, nericevinte rapidan helpon. Mi iros helpi al ili. Kiu volas, tiu venu kun mi!
— Mi petas vin… — balbutaĉis la marŝalo, — nia kontrakto temas ne pri tio…
– Ĝi ne estas afero de kontrakto — rimarkis la grafo trankvile. — Kiu estas viro, tiu kompreneble sekvos tiun ĉi sinjoron, nelasante masakri francajn soldatojn en nia proksimo. Mi ekzemple iros kun vi — li finis kaj pagis laŭ la taksametro.
— Per la sep sakrametoj! — kriis Fleur de Bac. — Neniu diru, ke malkuraĝaj homoj kunvenis ĉi tie!
— Idiotaĵo! — kriis Polchon. — Ni ĉiuj iros! — Ilia plimulto jese murmuris. Ili vere ne estis malkuraĝaj homoj.
— Nu ek — kriis la grafo, kaj nun la unuan fojon li eltiris sian glavon dum la daŭro de ilia marŝado: Ruĵenoar!
Ĉiu staris en atentopozo.
— Fetvoĵoe!
La trumpetisto ludis la marŝon Toreadoro, kaj ili ekiris sekvinte la grafon. Durien, la marŝalo kaj sinjoro Wilkie pensis, ke ili havas la devon resti por defendi la virinon. Baldaŭ revenis leŭtenanto Renoir plorante. Apenaŭ ŝi sekvis la trupon, sinjoro Guliver paŝis antaŭ ŝin el malantaŭ monteto, barante ŝian vojon.
— Leŭtenanto Renoir! Tuj reiru al la veturilo. Ĉu vi komprenas?
La leŭtenanto ruĝiĝis.
— Sed… vi ja ne… ordonas…
— Jes. Mi ordonas tion. Kaj se ĝi ne sufiĉas, mi malkaŝos vin antaŭ la grafo… Sir Yolland ne bezonas oficiron, kiu estas virino…
La leŭtenanto turniĝis kolere kaj lasis la fremdulon tie. Li longe postrigardis ŝin ridetante, poste li rapidis gvidi la taĉmenton kune kun la grafo. Li ŝatintus malkonsili, ke la grafo gvidu la homojn, sed tio ne sukcesi. Li iris tiel, kun rekta dorso, trankvile kaj rezolute, ke kiu ajn lia praulo povintus lin envii. Sinjoro Guliver aspektis tre strange, ĉar li zonis glavon super sian ĉemizpantalonon.
Ni jam konas la legendan historion. La soldatojn, premitajn en la hamadanon, en la lasta momento savis mirinda apero de kompanio, portanta nigran vestaĵon. Sonis la marŝo Toreadoro, la soldatoj, gvidte de monokla kapitano de fajroestingistoj venkis la hordon, kaj ili rapide retiriĝis de antaŭ la soldatoj, proksimiĝantaj el la direkto de la valo.
Kaj tiuj vidis la miraklon, pri kio jam de semajnoj oni flustradis en Afriko. La Nevidebla Legio marŝis antaŭ ili, kun la fantomeska fiakro…
Ili triope sidis en la tendo. La grafo, Sokoloff kaj Anna. Sokoloff disvolvis la mapon kaj signis per ruĝa linio la faritan vojon. La grafo atentis lin langvore. Kelkfoje li etendis sian manon al la ŝultro, kie araba glavo, feliĉe per ĝia plato, frapis sur lin. Granda ekimozo restis surloke de la bato, kaj Sir Yolland fartis tre malbone. Sed li cigaris. Li opiniis nekonvena al lia digno montri kion ajn el sia doloro.
— Ni jam faris grandan vojon. Nun ni estas ĉi tie. Ni travagis al oriento, kaj se ni marŝos tiel rapide, post dek tagoj ni atingos landon Urungi.
— Kial ni ne tuŝis tiujn oazojn? — demandis la knabino nervoze.
– Ĉar mi ne ŝatas viziti pli grandajn oazojn, kaj tio estas proponinde nek al la roto. Legio en nigra vestaĵo, mi pensas, eĉ tiel povis veki sufiĉe grandan sensacion.
— Jes… Sed nia provizo bezonas refreŝigon — opiniis la grafo kaj ĝemis.
– Ĉu via ŝultro doloras? — demandis la knabino.
— Ne… Tio estas bagatelo.
— Ni povas zorgi pri la rekompletigo de la provizo — daŭrigis sinjoro Guliver — ĉe Idelis. Nek tie mi proponas enmarŝi en la oazon. Sinjoro Wilkie kaj mi veturos antaŭen per ĉaro, kaj aĉetinte ĉion, ni iros plu.
Li eliris el la tendo, kaj laŭkutime li ĉirkaŭiris en la tendaro. Ĝi jam ne estis malregula. La suboficiroj lernis de sinjoro Guliver, laŭ kia formacio ili devas bivaki. Iom post iom ili elformiĝis soldatoj, kvazaŭ grupo da homoj havus kapablon instinkte fariĝi soldatoj en okazo de konstanta danĝero.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.