Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Nu… mi petas vin. Mi jam plurfoje atentis vin. Vi estas saĝa, decidkaraktera homo. Kiel vi nomiĝas?
— Cavelotti — diris sian falsan nomon sinjorino Roswang, la patrino de la Diablo de la Aero.
— Ĉu vere? Ĉu vi do estas italo? Nu, subkaporalo, mi pensas tiel, ke ni vojeraris iomete.
— Mi sciis!
— Ĉu vere? Vi estas sagaca. Nu do vojerari estas homa afero. Tamen estus bone ŝpari per la akvo. En tio mi kalkulas vian komprenemon.
— Bonvolu kredi, ke mi ne prodigas la akvon — ŝi respondis spiteme.
— Mi scias. Mi venigis vin ĉi tien, ĉar mi nun… nu… mi observas la homojn. Vi… sinjoro subkaporalo, ŝajnas firmkaraktera, saga kaj fidela soldato. Ĉu vi komprenas min? Ĝis nun la ordo ne gravis, sed nun ni devas atenti. Ni estas en malagrabla situacio. Mi fidas vin. Vi povas foriri.
SirYolland ne sciis, ke li parolas kun virino. Sed li ne povintus agi pli ruze, se li scias la sekreton de sinjorino Roswang, kaj li volas tion, ke subkaporalo Izabela ekde nun iru por li en fajron.
Grupo da soldatoj diskutis. Ili kolere riproĉis la gvidantojn kaj puŝadis la malesperiĝintan serĝenton Bayonne.
— Parolu kompreneble — kriis Toutain, — diru al la gvidantoj, ke ni volas verŝi puran akvon en la glason!
— Ne eblas venigi tiel homojn en Saharon! — pugne gestadis Wolfram, la lokomotivestro, kaj la aliaj minace murmuris konsente. — La gvidantoj estas trompistoj.
— Kiu asertas, ke li estas oficiro, tiu estu sperta en la dezerto — tondris la voĉo de King Roswang, kiu cetere estis silentema.
— Vi nur silentu! — eksonis kategoria voĉo, kaj King Roswang tuj silentiĝis. Subkaporalo Izabela estis tiu, kiu ĵus alvenis tien.
— Mi diris, ke sufiĉe! — ŝi kriis energie kaj laŭkutime forte frapis sur sian bruston. — Se okazis ia problemo, tio estas plie pro la soldatoj.
Vi estas tiaj, kiel bandaĉo. Vi misuzas la bonecon de sinjoro grafo.
Ili mutiĝis pro la subita ŝamĝiĝo.
— Ni volas scii, kien ili gvidas nin! — interrompis Fleur de Bac. Je lia malbonŝanco!
— Ĉu vi volas scii? — stridis la subkaporalo. — Konstatu tion laŭ la movo de la steloj, vi ja estas legiano. Krome tiu via amiko, kies duonon da vizaĝo oni debatis, bedaŭrinde. Se vi estas legianoj, diru, kie ni estas! Ek! Nu, bonvolu! Legianoj! Kiu staros gvide de la roto?!
Iomete ili eksilentis. Duke of Roswang, la Diablo de la Aero rimarkis:
— Tamen ĝi estas friponaĵo…
— Silentu, nazmukulo, ĉar vi ricevos vangofarapon — respondis la subkaporalo kun surpriziga vortoturno de oratoro, poste ŝi ĉirkaŭrigardis bataleme. — Mi ne defendas la onidirajn oficirojn — daŭrigis la subkaporalo, — mi diras nur tion: trua sako torvas flikon. Ni estas kvitaj. Al kiu ĝi ne plaĉas, tiu montru, ke li estis legiano! Kaporalo Bilottey, se li ne estas, gvidu nin, aŭ Kratochvill rigardu supren sur la ĉielon, kaj difinu la vojdirekto, kiel bona soldato, servinta en la dezerto. Ĉar la direkto estas skribita sur la steloj.
— Bonvolu kredi, ne mi skribis tion — senkulpigis sin la remburisto.
— Nu… tamen… — murmuris King Roswang — ni devas fari ion…
— Oni atendos ĝuste vin tie, kie vi devas fari nenion alian, ol dormi kaj plenŝtopi la stomakon — diris la subkaporalo per tiu malestimega voĉo, plena de kaŝitaj riproĉoj, kiel li kutimas humiligi sian edzon ĝispolve. — Aŭskultu min! Mi asertas, ke la sinjoro grafo estas bona
homo, kaj li volas fari bonon al ni. Ni porciigu la akvon ŝpareme, ni klopodu marŝi rapide kaj en ordo. Kiu kredas tion, ke ni devas buŝaĉi kaj interbatadi, jen mi estas, tiu anonciĝu!
Ŝi finis, frapis forte sur sian bruston kaj ĉirkaŭrigardis atendeme.
Sed neniu elpaŝis.
D E K D U A Ĉ AP I T R O
Dume en la tendo de la marŝalo okazis malgajaj kaj sinceraj eventoj. Sinjoro Wilkie fartis pli bone kaj aperis en la societo. Unue ili trinkis la kafon mute kaj rigardis la mapon, stenitan sur la plankon, kiel ian mistikan sfinkson, kiu scias la grandan sekreton, kaj li povus diri ĝin per sia unu trajto. Sed li ne faris tion.
— Ĉar ni ekmarŝis de tie ĉi — diris Durien, montrante sur la mapon per sia fingro, — ni devas iri malsupren.
— Kien? — demandis Polchon.
— Tien — montris la kapitano.
Polchon simple turnis la mapon ĉirkaŭ ĝia centro tiel, ke Kaplando kaj Tuniso ŝanĝis lokon.
— Ĉu nun?
Durien konsterniĝis. La „malsupre” inversiĝis, kaj estis „supre”.
— Sinjoroj — diris Mr. Wilkie, — la komedio finiĝis. Ni sternu niajn kartojn.
Ili longe sidis silente.
La marŝalo ekparolis la unua, kun profunde klinita kapo, kun milde tremanta barbo, anime rompiĝinte.
— Mi naskiĝis en jaro 1879, kiel tute malgranda bebo. En la pitoreska Skutario ekvidis min la lumo de tiu ĉi mondo, kiu de tiam neniom ŝanĝiĝis. Mia patro post la liberiĝo decidis komenci novan vivon, kaj ni elmigris en Usonon. Usono estas la patrujo de la mono, kaj ĝian standardon ornamas steloj. Tio estintus la malpli granda problemo. Sed mia patrino laboris kiel lavistino, vendis brodaĵojn, kaj tial ni estis malriĉaj, eĉ ni vivis mizere en keloloĝejo. Tiel mi iĝis violonfaristo. Kiam mia patro liberiĝis, li decidis komenci novan vivon, kaj ni elmigris en Gvatemalon. Tiun landon mi jam longe konis helpe de poŝtmarkoj. Gvatemalo estas malgranda ŝtato, sed ĝi situas en ĉiuj direktoj de la ventorozo, kaj ties klimato estas tre konsiderinda. Mia patrino denove lavis kaj vendis brodaĵojn, dume mi vilolonludis en stacidoma restoracio sur mia propramene farita violono. Tiel mi atingis mian deksesan jaron jam en mia frua junaĝo. Kiam mia patro liberiĝis, li decidis komenci novan vivon, kaj ni elmigris en Hondurason. La loĝantoj de Honduras havas diversajn aĝojn, ili okupiĝas pri terkulturado kaj bestbredado. Tiel mi venis al la militistaro. Tiutempe la defenda forto de Hunduras bezonis urĝan reorganizon, ĉar la ŝtato ankoraŭ ne havis armeon. Mi estis komisiita per estigo de grava soldatarspeco, kiun oni tute ne konis en Honduras.
— Kia soldatarspeco ĝi estis? — demandis sinjoro Wilkie.
— Militista orkestro — li flustris kun mallevita kapo. — Ĉar mi estas ĉeftamburisto… Profunda ĝemo sekvis la dramecan paŭzon. — Tiel ĝi okazis, sinjoroj. Kiam mia patro liberiĝis, li ne daŭrigis sian malnovan vivon. Sed li komencis nek novan. Ni entombigis lian kadavron por eterna ripozo. Tiel eksplodis la revolucio subite, kiu de iu tago al la alia neniom ŝanĝis mian sorton. Oni subpremis la revolucion, kaj mi aperis en la palaco de la prezidento, en la nomo de la malsata orkestro de sapeistoj. Sed la mandato de la prezidento ĝuste tiam finiĝis, kaj laŭ la ludregularo de la lando neniu povas esti prezidento dufoje en sinsekvaj regperiodo. Ili serĉis iun, kiu laŭ la formaleco povus plenumi tiun oficon por mallonga tempo, ke la malnova prezidento denove povu transpreni sian postenon. Tiel okazis, ke mi transprenis la potencon kaj proklamis la diktaturon, mi fariĝis marŝalo, kaj mi enkondukis la devigan publikan instruadon.
— Kiom longe estis prezidento via ekscelenco?
— Kvin tutajn minutojn, sinjoro…
Estis granda silento.
— Poste — daŭrigis la marŝalo anime rompite — oni komencis amasigi obstaklojn kontraŭ mia agado. La malamikoj de la prezidento persekutis min, kaj kiam la nova revolucio venkis, oni volis mortigi min. Nokte elsaltinte el mia lito, mi forlasis la landon kun ununura fortepian-partituro, sed la popolo eĉ nun rememoras mian mallongan regadon, benante min. Bädeker mencias mian loĝdomon inter la historiaj vidindaĵoj de Honduras, kaj turistoj vizitas ĝin. Kion mi diru ankoraŭ? Krome artisto planis mian rajdostatuon antaŭ du jaroj. Bedaŭrinde lia tiu malsano ekregis lin, kaj li komencis furiozi. Juĝu, sinjoroj: ĝi estas mia aŭtentika vivhistorio por mezlernejoj… La ceteraj jam estas la sorto de la ekzilita prezidento: Mi fariĝis staciestro en Egipto. Kopiisto de partituroj en Oran, fine ludgvidanto en kazino de Maroko.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.