Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La Nevidebla Legio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Nevidebla Legio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Nevidebla Legio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Nevidebla Legio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Nevidebla Legio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Nevidebla Legio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Krupiero! — miregis sinjoro Wilkie.
— Vi trafis tion — kapjesis la marŝalo. — Sed estas tute egale, kiam oni estas ekzilita! Mi loĝis en la hotelo Mammunia, sed kiam la kazino ĉesis, oni ekzilis min ankaŭ de tie, kaj mi ne havis hejmon. La hotelservisto permesis, ke mi enloĝiĝu provizore en iun komfortan kofron de la pakaĵdeponejo sur la etaĝo.
La dika organizanto ofte kapjesis, kaj marŝalo Podviecz daŭrigis.
— Tie mi dormis la amaran dormon de mia ekzilo. Kiam iu gasto forvojaĝis por mallonga tempo, sed li rezervis sian ĉambron, mi povis dormi en la malplena apartamento, sur mallarĝa kanapo. Eĉ mi povis razi min, kiam la kresko de mia densa barbo bezonis tion. Tiel mi venis en la luaĵon de kapitano Durien, kie vi, altestimata sinjoro, vizitis min. La ceterajn rakontos sinjoro kapitano…
— Unuavice mi devas konfesi tion, ke mi ne estas kapitano — komencis Durien, — kaj eble ankaŭ tio interesas vin, ke mi nomiĝas nek Durien.
— Kio do vi estis, antaŭ ol vi soldatiĝis?
Durien silentis longe, kaj ekparolis kun profunde mallevita kapo:
— Frizisto de virinoj…
En Saharo…
— La vera nomo de sinjoro Durien estas Felikso Brommel — interrompis la marŝalo, — kaj jam dum lia junaĝo lia patro razis anglan nobelan familion. Tiel venis la infano Brommel en Marokon. Sed oni reprenis lian licencon, ĉar li uzis propre-inventitan harkolorigilon.
— La couleur varies… — murmuretis Felikso…
— La farbo bezonis ankoraŭ iom da perfektigo — daŭrigis la marŝalo, — sed la malpacienca inventisto uzis ĝin pli frue, kaj la problemo okazis pro tio. Blondulino kolorigis sian hararon bruna, kaj ĝi fariĝis verda. Mi vidis la virinon… Estis terure. Mi protektis helpe Brommel-on, kiam li fariĝis ĉarlatano: li razis kaj ondumis en licenco, sekrete, noktomeze por tre malalta prezo. Mi venigis lin en la kazinon kiel parget-kartludiston. Ricevinte dudek frankojn da salajro, ĉiuvespere, elegante vestite li devis forludi nekredeble altajn monsumon por allogi la fraŭdistojn kartludi. Li devis fordisipi centilojn da frankoj kun enkurdritaj poŝoj. Kiam vi, altestimata sinjoro, trovis min en la ĉambro de kapitano Durien, kiun bedaŭrinde mi neniam vidis, kvankam mi volonte uzis lian apartamenton, ĉar li fumas bonegajn cigaredojn… Tiuj estas funelformaj, fortaj cigaredoj, nome Zrna, kaj mi pensas, ke li portigas tiujn el Serbio… Vi, sinjoro, estimis min per bonega propono, sed vi havis kondiĉon inklinigi la kapitanon por nia afero. Kiun mi ne konis. Kion fari? Mi ne povis preterlasi tiun okazon. Tiel mi persvadis Felikson, kiu entreprenis ludi la rolon de la kapitano.
Denove fariĝis silento.
Sinjoro Wilkie demande rigardis al Polchon, kiu mandorse glatigis sian ruĝan rondbarbon antaŭen el sub sia mentono kaj ekfumis pipon.
— Mi ne lernis tiom, kiom la ĵus parolinto, tial mi preterlasos la multe da idiotaĵo. Mi estis maristo kaj fino! Balenĉasisto. Punkto. Ĉe Jörvettborg mi batis rodkapitanon tiel per ĉefmasto, ke li de tiam tremas kaj singultas. Nenio pli! Oni forstrekis mian nomon el la libro de la maristoj. Kion mi povis fari? Mi dungiĝis al tiu ĉi armeo kiel pajaco. Kaj nun tiu ĵetu la unuan ŝtonon sur min, kiu ne timas, ke mi vangofrapos lin!
La prema fumo de la kruda tabako sufokeŝvebis en la malgranda tendo. Ili ĉiuj rigardis al Renoir. La silentema, delikata, malalta oficiro ŝiradis embarasite sian grandan ordenon, pri kiu poste evidentiĝis, ke ĝi rajtigas la spektantojn denove viziti la cirkon Picadilly.
— Vi, sinjoro ĉefleŭtenanto — turnis sin Mr. Wilkie al li, — kio vi estas kiel civilulo?
— Fianĉino — ŝi respondis kaj profunde ruĝiĝis.
La ordenoj de la marŝalo ektintis, kaj la pipo falis el la buŝo de Polchon. Renoir estas virino.
— Tial mi diris, ke mi estas oficiro por loĝi en tendo sola…
— Kial do vi faris tion? — konsterniĝadis sinjoro Wilkie.
— Mi povas diri nenion pli… — respondis Renooir kaj ekploris. Ŝi ekspluatis la okazon. Ho, kiomfoje ŝi ŝatintus plori ĝis nun, sed estis neeble. Kiel malbone estas al la viroj. Ili neniam povas plori. Oni ne akceptus tion precipe de infanteriana oficiro.
— Mi interkverelis kun mia fianĉo. Li komencis danĝeran entreprenon. Li pravis, sed fine ja mi estas virino, kaj mi pensas lian vivon pli valora ol lian devon. Mi opiniis, se mi minacos lin per tio, ke mi ĉesigos la kontakton kun li, tiam li cedos. Li resendis mian fiaĉinan ringon… Dio mia, kel malfeliĉa mi estas… Tial mi venis ĉi tien… Mi akiris legitimilon… ankaŭ mi volas suferi, kiel li, ankaŭ mi mortu ĉi tie en la dezerto.
— Post la aŭditaj — ekparolis sinjoro Wilkie — kion fari?
— Mi pensas — opiniis Felikso Durien, — estus plej bone, se la fraŭlino repaciĝus kun sia fianĉo.
— Laŭ mi la familia konflikto de ĉefleŭtenanto Renoir ne estas nia plej urĝa problemo. Ni staras meze de Saharo, de la verto ĝis la plando en peĉo.
— Ne interkonsiliĝo estas bezonata nun — diris Polchon, — sed helpo.
Responde aŭdiĝis hupo de aŭto el la malproksimo.
La koĉero ĵetis la kovrilon sur Dirndel-on kaj murmuris ion en sia viena dialekto pri Herrgott…, poste li ligis al la kapo de la ĉevalo la avelsaketon kaj eklumigis la du lampojn. Li faris tion kun tia malrapidritma trankvilo, ke Saharo kelkfoje, por momentoj, ŝajnis fiakrostacio ĉirkaŭ li.
— Estas problemo, sinjoro Strudl — alpaŝis lin Sir Yollan.
— Mi vidas tion, bitsen… sed i’halts maul… Buŝo senparolo, kapo sen hemikranio…
— Prave. Vi estas saĝa homo. Eĉ ĝis nun mi rimarkis tion. Tial nun mi demandas vin, kiel saĝan homon, kio estas via opinio?
— Mi do diros tion, se herr graf estimas min pert io. Ĝi ne estas la unua okazo. Al barono Radel, kiam li venis en Burgon por aŭdienco, mi ĉiam donis al li ŝancumon pri la ĉevalkonkurso. Kiam li gajnis, li diris: „jen estas kvindek forintoj…” Ĝi estis alta monsumo! Kaj li frapetis mian ŝultron: „Genz heit holt dran, herr Strudl”… — Kaj li ĝemis. — Wo sein die sene olde zeiten… Kio estas mia opinio… tio estas simpla. Tiu, kiu ĉevalrajdas avane, havanta barbon, li memorigas min pri mia infanaĝo, kiam la soldatoj marŝis sur la strato Wipplinger en Wagram por pafi prajme, kaj malantaŭe venis la orkestro. Ili ludis la marŝon Flieger, kaj avane iris regiment-tamburisto, kun belega, imperiestra barbo, li levadis sian orbutonan bastonon. Ankaŭ li estis plie regiment-tamburisto, ol ekssoldato. — Sinjoro Strudl tute ne sciis, kiel proksime estas al la vero.
— Nu… kaj kion vi farus, kara… kara… sinjoro veturigisto… en mia situacio?
— Mi ne fumus en la dezerto cigarojn, kiuj kostas unu-kronojn po peco, ĉar elĉerpiĝinte, tiuj ne estas aĉeteblaj ĉi tie, kaj estas malfacile ĉesigi la fumadon subite.
— Multe da vero estas en tio, kion vi diras. Sed mi komprenis tiel, kion vi farus vojerarinte?
— Nu tion, kion en Vieno, se mi ne konas iun straton. Mi demandus aŭtiston, kiu bone orientas sin. Tiu ŝoforo, kiu veturas ĉi tie, eble scias la direkton.
— Eblas. Sed li estas fripono, kiun oni subaĉetis, ke… li agu kontraŭ mi.
— Promesu al li, Herr graf, pli altan monon, kaj li laboros al vi. Kiam mi vidas taŭgan, junan staliston sur la stando, ĉe la sitelo, tiam mi promesas al li dudek krejcerojn pli multe, kaj li venos al mi labori. La fiakristoj nomas ĝin „ruze logi” iun. Hot, Dirndel… No woat… so a narrischez Schimmel, faflucht noamohl!
Li rapide ŝraŭbis la bremson, kaj sekvis la fiakron piedpaŝante, ĉar Dirndel, Dio scias, kial, komencis promeni dum manĝado.
La grafo mire rigardis sur la koĉeron. Hm… Saĝa knabo estas la olda Strudl. Ĝi estas vere genia penso. Kaj simpla.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Nevidebla Legio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Nevidebla Legio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Nevidebla Legio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.